Esperanto na Śląsku
Esperanto en Silezio

 
Esperamto na Śląsku (strona główna)
Historia śląskiego ruchu esperanckiego
Historia katolickiego ruchu esperanckiego na Śląsku
Kronika ruchu esperanckiego na Śląsku
Nasze gry językowe
Rola esperanta w kształtowaniu tożsamości europejskiej
Spacery wrocławskich esperantystów i ich sympatyków
Wrocław i jego miasta partnerskie
Esperanto en Silezio (ĉefpaĝo)
Historio de la silezia Esperanto-movado
Historio de la katolika Esperanto-movado en Silezio
Kroniko de la Esperanto-movado en Silezio
Niaj lingvaj ludoj
Rolo de Esperanto en formado de la eŭropa identeco
Promenadoj de vroclavaj esperantistoj kaj iliaj simpatiantoj
Vroclavo kaj ĝiaj partnerurboj
 
Klub Esperanto-Wrocław (Fejsbuk) Klub Poligloty Genealogia piosenki Siedziba ŚZE Statut ŚZE

 

Kroniko de la Esperanto-movado en Silezio

kompilita de Edward T. Wojtakowski

Parto 1. (1897-1945)

1897

JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Curt Walther  * 26.10.1868, H ?, sekretario en poŝtoficejo en Hirschberg, esperantiĝis en 1897. Li estis la unua esperantisto en Silezio [numero en la Adresaro 4432].

(fonto: L. Zamenhof. 1-29 Adresaroj kun 21915 nomoj, 637 p.)

1905

WROCŁAW  BRESLAU  Ĝojiga novaĵo estas tiu de naskiĝo de esperantista grupeto en Breslau sub provizora prezido de Rudolf Janas (Gustav-Freytag-Strasse 15). La 12-an de aprilo, 10 amikoj de nia lingvo kunvenis kaj decidis lerni ĝin kaj energie labori por ĝia disvastigo en Breslau. Ĝis nun tiu ĉi granda urbo restis for de nia movado, ni hodiaŭ povas esperi, ke la afero ŝanĝiĝos kaj ni kore deziras belajn sukcesojn.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1905, N-ro 5, p. 54)

1906

WROCŁAW  BRESLAU  La grupo reviviĝas! Oni elektis novan estraron: d-ro Geldner 1-a prezidanto. K. Wallon 2-a prezidanto, Rudolf Janas sekretario kaj kasisto. Dank' al la klopodoj de Karl Wallon, kiu nun daŭre restas en Breslau, la grupo rekomencas bataladon kun novaj fortoj. La nove vivigita grupo havas 15 anojn; la kunvenoj okazas ĉiumarde en la restoracio Böttcher, Neue Gasse 15, vespere je la 9-a. Adreso: Rudolf Janas, Kantstrasse 13.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1906, N-ro 4, p. 40)

[Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kie ankaŭ fondis grupon en 1908]
MIĘDZYBÓRZ  NEUMITTELWALDE  Otto Pudritzki, instruisto parolis pri Esperanto kaj povis fondi grupeton. Brave!

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1906, N-ro 5, p. 51)

DUSZNIKI-ZDRÓJ  BAD REINERZ  En la tagoj 15-23 (?) de aŭgusto kaj ... -13 (?) de septembro 1906 en la vilao „Métropole” en Bad Reinerz ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof vojaĝante al kaj revenante de la 2-a UK en Ĝenevo (27.08.-05.09.1906).

(el Wojciech Sobolewski: Itineroj je la nomo de Zamenhof, Bydgoszcz 1987, p. 61)

WROCŁAW  BRESLAU  Rudolf Janas faris paroladon en Stenogr. Verein. En la diskutado partoprenis ankaŭ Karl Wallon, la 2-a prezidanto de l' grupo. Novaj membroj aliĝis. La gazetoj raportis pri la parolado.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto 1906, N-ro 8, p. 90)

MIĘDZYBÓRZ  NEUMITTELWALDE  La ĉi tiea klubo „Medzibora Stelo” pligrandiĝis kaj povas sciigi pri bona disvastiĝo de Esperanto en la orientaj regionoj de Germanujo. Prezidanto estas la instruisto Otto Pudritzki, Kotzine per Neumittelwalde (Silezio).

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1906, N-ro 12, p. 128)

1907

Fondiĝis Esperanto-Grupo en Görlitz.

1908

Fondiĝis Esperanto-Grupo en Opole Oppeln, Esperanto-Grupo de Abstinenculoj en Breslau kaj Esperanto-Asocio de KUJV en Breslau.
WROCŁAW  BRESLAU  Nova grupo fondiĝis sub la nomo Esperanto-Asocio des Evang. Treubundes. Prezidanto: Erich Pattloch, Theresenstr. 22. Kunvenoj ĉiudimanĉe 4-6 posttagmeze en Treubundsaal, Gräbschnerstr. 117. Korespondado per leteroj kaj kartoj estas dezirata pri Esperanto.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1909, N-ro 1, p. 4)

1909

WROCŁAW  BRESLAU  Tre grava paŝo antaŭen por nia afero estas la komenco de interrilatoj kun la fama „Humboldt-Verein für Volksbildung”, kie f-ino Julie Wolfson aranĝis kurson kiel ankaŭ por la grupo.
    Per kelkaj imitindaj aranĝoj oni pliinteresigis la grupanojn, ekz. per laŭvica paroldevo en kunvenoj, tradukado de libroj k.t.p. La propagandon prizorgas plej bone Georg Mahn. Resume ŝajnas, ke la esperantista movado atingos nun ankaŭ tiun-ĉi ĝis nun tre malmulte interesigitan parton de Germanujo.
GÖRLITZ  La 27-an de januaro vespere okazis en „Englischer Garten” propaganda kunveno, kiu estis bone vizitata. S-ro komercisto Ferdinand Mally faris efikan paroladon. Oni sukcesis aranĝi en la komercista unuiĝo kurson, gvidatan de s-ro Mally; 26 partoprenantoj.
GŁUBCZYCE  LEOBSCHŬTZ  De la komenco de februaro s-ro Leupold aranĝis bone vizitatan kurson.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1909, N-ro 3, p. 28, 29, 30)

GŁOGÓW  GLOGAU  S-ro Wehlitz organizis propagandan kunvenon, dum kiu precipe interesis la ĉeestantojn malgranda ekspozicio. Ĉar forta nombro da personoj intencas lerni nian lingvon, s-ro Wehlitz aranĝis kurson en „Victoriahotel”.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  La 26-an de februaro komenciĝs kurso por instruado de Esperanto. Oni intencas post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino Julie Wolfson el Breslau.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1909, N-ro 1, p. 41, 42)

WROCŁAW  BRESLAU  Ĉar ne ankoraŭ ekzistas aparta organizo por Silezio la grupo aliĝis al la Orientgermana Esperantista Ligo.
GLIWICE  GLEIWITZ  Post longaj preparaj laboroj sukcesis al s-ro A. Skorupa, instruadi 10 personojn en nia lingvo. Post la kurso ili decidis fondon de grupo, kiu havos la unuan oficilalan kunvenon komence de majo. Ĝis tiam s-ro Skorupa provizore prezidas la grupon.
GÖRLITZ  En komercistaj rondoj Ferdinand Mally daŭrigas sian sukcesan agadon. Interalie li gvidas kurson por la oficistaro de la firmo Otto Strassburg kaj fondis komercistan Esperanto-oficejon. Parolado en la unuiĝo de memstaraj komercistoj entuziasmigis ĉiujn por nia afero.

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1909, N-ro 5, p. 52, 53)

WROCŁAW  BRESLAU  La grupo, unu el la plej malnovaj en Germanujo, festis la kvaran datrevenon de sia fondiĝo per deklamoj, kantoj kaj teatra prezentado. Apartan aplaŭdon meritis s-ino Eisner per deklamo de monologo el „Ifigenio”.
GŁOGÓW  GLOGAU  En kunveno de ĉiuj komercistaj unuiĝoj de la urbo okazis propaganda vespero por Esperanto.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  La kurso de d-ro Stolper finiĝis, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: Edmund Schulz (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof. d-ro L. Huebner kaj Johannes Zuckschwert. Ekzitas jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo.

(el „Germana Esperantisto”, Junio/Julio 1909, N-ro 6/7, p. 68, 69)

ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto 1909, N-ro 8, p. 68)

GLIWICE  GLEIWITZ  La grupo definitive elektis estraron. S-ro A. Skorupa estas prezidanto. Kunvenoj okazas ĉiulunde en Hotelo „Victoria” kaj estas ĉiam tre interesaj kaj bone vizitataj.
GŁUSZYCA GÓRNA  OBERWÜSTEGIERSDORF  Dank' al la klopodo de s-ro F.W. Nather en aŭĝusto 1909 fondiĝis esperantista grupo kun 15 membroj. Ĝi aliĝos al GEA kaj komencos novan kurson. S-ro Nather estas prezidanto, s-ro Brunecker kasisto, s-ro Wiesner sekretario de la nova grupo.

(el „Germana Esperantisto”, Septembro 1909, N-ro 9, p. 100)

DUSZNIKI-ZDRÓJ  BAD REINERZ  En la tagoj 17-28 (?) de aŭgusto 1909 en la vilao „Hubertus” en Bad Reinerz ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof kun familio vojaĝante al la 5-a UK en Barcelono (05-11.09.1909).

(el Wojciech Sobolewski: Itineroj je la nomo de Zamenhof, Bydgoszcz 1987, p. 61)

WROCŁAW  BRESLAU  Jam de kelka tempo la familio de nia majstro restadis en Bad Reinerz, por ripozi iom antaŭ la laciga vojaĝo al la kongresa urbo. Dimanĉon la 22-an de aŭgusto vizitis tiun ĉarman banlokon areto da gesamideanoj el Breslau, Schweidnitz kaj Gleiwitz. Tutan tagon ili kunestis en plej agrabla interparolado kun la afablaj gesinjoroj Zamenhof, kaj aŭskultis atente iliajn interesajn rakontojn pri la unua tiom malfacila komenca periodo de nia afero. Certe al ĉiuj partoprenintoj tiu-ĉi tago estos neforgesebla.

(el „Germana Esperantisto”, Oktobro 1909, N-ro 10, p. 116)

WROCŁAW  BRESLAU  Laŭ invito de la tiea sekcio de „Societo de germanaj inĝenieroj” s-ro Schiff, prezidanto de la grupo de Berlin, paroladis tre sukcese pri la aparta graveco de internacia helpa lingvo por la inĝenieroj.

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1909, N-ro 11, p. 125)

UJAZD  MOYS  La grupo de Görlitz fondis en tiu apuda urbo unuiĝon, kiun estras s-ro A. Höche el Görlitz.
GŁUSZYCA GÓRNA  OBERWÜSTEGiERSDORF  La grupo ekskursis al Bohemujo kaj tie la membroj renkontiĝis kun bohemaj samideanoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz.

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1909, N-ro 11, p. 125, 126)

WROCŁAW  BRESLAU  Arnold Behrendt faris paroladon en tiea bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. La ĉeestintoj montris viglan intereson por nia afero, supozeble kurso komenciĝos.
GLIWICE  GLEIWITZ  La esperanta sekcio de la stenografista societo „Stolze-Schrey” apartiĝis kaj fariĝis memstara grupo.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Jam dua kurso povas komenciĝi. S-ro Rittner en multnombre vizitata kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1909, N-ro 12, p. 137, 138, 139)

1910

WROCŁAW  BRESLAU  En la unuiĝo de la komercaj agentoj paroladis d-ro Kandt kaj akiris inter la ĉeestantoj multajn amikojn por nia afero.
GÖRLITZ  La 15-an de decembro unuiĝis societo de esperantistaj gekomercistoj por festo je la honoro de d-ro Zamenhof. Post parolado de Ferdinand Mally la ĉeestantoj konsentis pri fondo de nova grupo, kiu nomiĝos „Esperanta Societo Zamenhof”. Estas jam la tria grupo fondita de s-ro Mally.
LEGNICA  LIEGNITZ  D-ro med. Stolper kaj Edmund Schulz el Schweidnitz sukcese propagandis per publika parolado kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz.
OLEŚNICA  OELS  Grandan sukceson havis la propaganda agado de s-ro A. Seidel. Por kurso anonciĝis 60 personoj, grandega nombro kompare kun la malgrandeco de la urbo. Supozeble estos aranĝata dua kurso. La provizora estraro konsistas el s-roj Politt, redaktoro (prezidanto), serĝento Glomb (sekretario) kaj von Münchow (kasisto), la kunvenejo estos la hotelo „Blauer Hirsch”.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1910, N-ro 1, p. 5, 6, 7)

WROCŁAW  BRESLAU  Ankaŭ en tiu iom konservativa urbo Esperanto dank' al la klopodoj de la grupo pli kaj pli sukcesas. S-ro Georg Mahn en la grava Humbold-Akademio gvidis kurson dum la pasinta kvaronjaro, nun nova komenciĝis. La grupo disponas pri kelkaj vere bonaj instruistoj. Georg Mahn plenumis ekzamenon en Barcelona, f-ino Julie Wolfson en Dresden ĉe la Saksa Esperanta Instituto. La jubileo de nia Majstro estis bele festita. Georg Mahn faris la festan paroladon, s-ino Eisner, la unua profesia deklamantino esperanta recitis kelkajn poemojn, estis ludita teatraĵo kaj kantita speciala festkanto. La gazetaro pli favore raportas nun pri nia movado, kelkaj kafejoj kaj hoteloj por siaj gastoj abonis esperantajn ĵurnalojn. La kunvenoj, kiuj de nun okazos en Theater-Cafй, Theaterstrasse estis vizititaj de pluraj fremdaj gesamideanoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Ankaŭ tie estis solene festita la 15-a de decembro. El la multaj prezentaĵoj ni nur citu la paroladon de Edmund Schulz kaj la deklamojn de prof. d-ro L. Huebner.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1910, N-ro 2, p. 27, 28)

WROCŁAW  BRESLAU  En la kunvenoj ĉiusemajnaj estas de nun farataj regule paroladoj kun sekvanta diskuto, la unua estis farita de s-ro direktoro Salo Sackur, la 75-jara „Nestoro” de la grupo.
GÖRLITZ  La Esperanto-Societo „Zamenhof” festis la 7-an de februaro sian unuan vintrofeston en bele ornamita salono. La anoj vestis sin per diversaj naciaj kostumoj, multaj gastoj ĉeestis kaj partoprenas nun en nova kurso. La bona sukceso de la festo pruvas, ke tiaj aranĝoj ofte havas bonan propagandan efikon.
     S-ro Bräuer, instruisto en la reallernejo, paroladis pri Esperanto en la ĉefkunveno de la instruista unuiĝo kaj akiris multan aplaŭdon per siaj interesaj pritraktoj.
KATOWICE  KATTOWITZ  Paul Tarnow, fondinto de la grupo Hannover kaj konata samideano, interesigis por la esperantista movado la prezidanton de la tiea direkcio de fervojoj ŝtataj. Tiu sinjoro permesis aranĝon de instruado inter la superaj fervojaj oficistoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Prof. d-ro L. Huebner paroladis en Gewerbeverein” pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en 1911 en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1910, N-ro 2, p. 51, 52, 53)

WROCŁAW  BRESLAU  Post paroladoj de Georg Mahn en „Verein der Deutschen Kaufleute” kaj „Kaufmännischer Verband für weibliche Angestellte” komenciĝis novaj kursoj gvidataj de f-ino Julie Wolfson.
LEGNICA  LIEGNITZ  Post finiĝo de kurso, gvidata de Edmund Schulz, Schweidnitz, fondiĝis grupo. Prezidanto estas s-ro Fraedrich, kunvenoj ĉiumarde en „Alter Fritz” je la 8¼a. Nova kurso komenciĝos.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Okaze de la ĉefkunveno estas elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof. L. Huebner (vicprezidanto), Johannes Zuckschwerdt (kasisto), Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8¼a en „Logenrestaurant”. La grupo aliĝis al UEA.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1910, N-ro 4, p. 78, 79)

WROCŁAW  BRESLAU  Unu el la plej malnovaj membroj s-ro Skeide, pro translokiĝo devis transdoni sian oficon de kasisto al s-ro Wolfson.
LEGNICA  LIEGNITZ  Nia movado bone prosperas tie, kiel pruvas jena letero de membro de la komerca ĉambro, unu el la plej gravaj en Germanujo: „Hieraŭ ni decidis en la komerca ĉambro, dediĉi al la esperanta movado nian atenton kaj intereson. Unue oni iniciatos la estraron de nia komerca lernejo, fari al la komerca ĉambro proponojn pri enkonduko de Esperanto inter la instruaj fakoj (subskribo: Selle).”
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Prof. d-ro L. Huebner raportis al la membroj de la komerca ĉambro pri la utiloj de nia lingvo por komerco kaj industrio. Montriĝis vigla intereso. La Gewerbeverein intencas aranĝi publikan instruan parolon pri tiu temo, kun ekspozicio.

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1910, N-ro 5, p. 101, 102, 103)

ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  En la oficiala raporto pri la ĝenerala kunveno de la tiea komerca ĉambro troviĝas jena decido: „Post diversaj iniciatoj por rekomendo kaj subteno de Esperanto, kiuj estis direktitaj al ĝi, la komerca ĉambro donis la klarigon, ke ĝi plene ekkonas la gravecon, kiun Esperanto jam akiris kiel internacia interkomprenilo, kaj ke ĝi opinias atinginda kaj necesa ĝian plian enkondukon kaj aplikadon ankaŭ en la komercaj kaj fremdaj rilatoj de nia regiono. Samtempe oni decidis atentigi pri la graveco kaj utileco de Esperanto, precipe por la disdono de katalogoj, prospektoj ktp., per la oficialaj „Mitteilungen” de la komerca ĉambro, kiuj estas sendataj al ĉiuj firmoj, komunumaj aŭtoritatoj, banlokoj ktp.” Tiu decido estas despli ĝojiga, ĉar ankaŭ la komerca ĉambro en Liegnitz montris same favoran sintenadon al nia afero (vidu G.E. No. 5, paĝo 102).
   Okazis festa kunveno de la tiea grupo, por soleni la unuan datrevenon de la fondiĝo. En la bele ornamita salono kunvenis krom multaj membroj ankaŭ gastoj el diversaj najbaraj lokoj, kiuj transdonis la salutojn de siaj grupoj. Prof. L. Huebner salutis la ĉeestantojn, sekvis la kutimaj deklamoj, kantoj, teatraĵoj ktp. La unuiĝo de la popola biblioteko decidis enmeti en la katalogon kelkajn verkojn esperantajn; en la legoĉambro troviĝas jam paperujo kun propagandiloj esperantaj. Precipe per la klopodoj de prof. L. Huebner la aŭtoritatoj de tiu regiono estas pli kaj pli gajnitaj por nia afero.

(el „Germana Esperantisto”, Junio 1910, N-ro 6, p. 126)

LUBAŃ  LAUBAN  La 2-an de junio Ferdinand Mally el Görlitz parolis en tiea komerca unuiĝo tiel lerte pri Esperanto, ke tuj 40 personoj decidiĝis fondi grupon esperantistan.
LEGNICA  LIEGNITZ  En multnombre vizitita publika kunveno Georg Mahn el Breslau pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo.

(el „Germana Esperantisto”, Julio 1910, N-ro 7, p. 152)

WROCŁAW  BRESLAU  La grupo decidis akcepti neaktivajn membrojn je tre malalta kotizaĵo, por ebligi al ĉiuj interesuloj la subtenon de nia movado. Ĝi de nun kunvenos marde en „Vier Jahreszeiten” kaj ĵaŭde en „Theaterrestaurant”.
GLIWICE  GLEIWITZ  La 17-an de julio okazis tie kunveno de esperantistoj el Gleiwitz, Leobschütz kaj Kattowitz, por priparoli rimedojn de komuna propagando en Supra Silezio, kie pro malfavoraj politikaj cirkonstancoj Esperanto nur malrapide prosperas. Tamen ŝajnas nun naskiĝi pli da intereso por nia afero precipe dank' al la intensa propagando de d-ro Lazarek el Zabrze. Ĉar dum la propagando ofte estas sentita malagrable la manko de adresaro de germanaj esperantistoj, oni proponis la kreon de tiea libro al la kongreso en Augsburg. En aŭtuno denove okazos tia kunveno kaj oni esperas ricevi ĝis tiam la adresojn de pliaj izolituloj en tiu regiono. Oni sin turnu al s-ro Paul Tarnow, Kattowitz, Friedrichstrasse 4.
GŁUSZYCA GÓRNA  OBERWÜSTEGIERSDORF  Anstataŭ S-ro Brünecker, kiu translokiĝis Berlinon, s-ro Stache fariĝis vicprezidanto kaj kasisto de la tiea grupo. S-ro Nather klopodas organizi kursojn en Waldenburg, Glatz, Neurode kaj Reichenbach. Dank' al la favora decido de la komerca ĉambro en Schweidnitz la ĝenerala intereso por nia movado oli kaj pli kreskas. Dum septembro okazos la festo de la unua datreveno de la fondiĝa tago.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  La grupo entreprenis ekskurson al Zobten, dum kiu malgraŭ la ne tute favora vetero ĉiuj bone amuziĝis.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto/Septembro 1910, N-ro 8/9, p. 176, 177)

GÖRLITZ  Anstataŭ s-ro Seidel, kiu eksiĝis el sia ofico, d-ro Giebel, Elisabethstr. 43, estas elektita prezidanto. La societo „Zamenhof” decidis aliĝi al GEA.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  En „Kaufmänischee Verein für weibliche Angestellte” prof. d-ro L. Huebner propagandis por Esperanto. Liaj interesaj pritraktoj instigis multajn en la aŭskultantoj enskribi sin por la kurso malfermota.
ZABRZE  Dank' al la fervoraj penadoj de d-ro Lazarek fondiĝis grupo kun 40 membroj. D-ro Lazarek fariĝis prezidanto de la nova societo, la kunvenoj okazos ĉiumerkrede ĉe „Stadler”.

(el „Germana Esperantisto”, Oktobro 1910, N-ro 10, p. 208, 209)

WROCŁAW  BRESLAU  Fondiĝis instituto speciala por instruado pri nia lingvo, kiu troviĝas en Augustastr. 36. En ĝi oni instruas laŭ deziro dum ĉiu ajn tempo de la tago. Post konvinka parolado de s-ro Schlaf kvindekses laboristoj fondis grupon specialan, Georg Mahn instruas ilin. Denove Humbold-Akademie envicigis la studon de Esperanto en sian fakaron, tiun kurson gvidas f-ino Julie Wolfson. Plie Siegmund Freund entuziasmigis kelkajn geblindulojn por nia afero, kun kiuj li studas nian lingvon.
GLIWICE  GLEIWITZ  Post parolado de s-ro instruisto Pjetschka kurso estas malfermota.
GÖRLITZ  Pri la fervora agado de la tiea societo „Zamenhof“ atestas la fakto, ke en la novaj kursoj partoprenas pli ol 60 personoj.

(el „Germana Esperantisto“, Novembro 1910, N-ro 11, p. 227)

WROCŁAW  BRESLAU  Okazis diversaj gravaj paroladoj propagandaj: de Siegmund Freund en „Demokratische Vereinigung” pri „Ĉu la enkonduko de Esperanto estas demokratia postulo?” kaj de s-ro Wolfson en „Kaufmänischer Verein für weibliche Angestellte” pri „Kion celas efektive la internacia helplingvo Esperanto?” Tre signifa estis parolado de eminenta kuracisto, prof. Rosenfeld, en Humbold-Akademie, temanta „Pri artefaritaj mondlingvoj”. Al 250 aŭskultantoj li varme rekomendis nian lingvon. Liaj paroloj estis des pli impresaj, ĉar li studis 33 lingvojn kaj parolas 15 el ili. ─  Komenciĝis novaj kursoj; pola kaj bohema gastoj estis bonvenataj en la grupaj kunvenoj. Dum unu el ili, Elias Zepler, reveninte de orientvojaĝo, raportis pri siaj spertoj. Trapasante 10 diverslingvajn landojn, li preskaŭ ekskluzive uzis la esperantan lingvon, kaj ne sciis sufiĉe esprimi sian ĝojon pri la ĝenerala amindeco kaj helpemo de la gesamideanoj.
GLIWICE  GLEIWITZ  La tiea grupo, fondita de s-ro A. Skorupa (nun en Berlin), denove ekvivis. S-ro Pjetschka fariĝis prezidanto, f-ino Bronner, sekretariino kaj Hans Śliwka, kasisto. Kunvenoj okazas en Café Kaiserkrone, la nova kurso estas tre bone vizitata.
GÖRLITZ  La societo „Zamenhof” festis la unuan datrevenon de sia fondiĝo. Al aŭskultantaro de preskaŭ 500 personoj estis prezentata bonega parolado de d-ro Cornelius Göbel, teatraĵo, deklamoj kaj kantoj. Kvankam la festo ne estis aranĝita por propaganda celo, tamen aliĝis al la grupo kelkaj novaj membroj kaj anonciĝis 36 kursontoj. Komenciĝis du novaj kursoj.

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1910, N-ro 12, p. 253, 254)

1911

GLIWICE  GLEIWITZ  Pri la kreskanta intereso por nia afero atestas nova kurso, aranĝita de la tiea grupo.
GÖRLITZ  Efika propagando estis prezentado de fratoj Schwarz kaj aliaj membroj de „Varietea Esperantista Ligo” en „Reichshallentheater”, kiu estis ekstere kaj interne ornamita per esperantaj flagoj kaj insignoj; ĉeestis multaj gesamideanoj.
   S-ro Nather fondis novan grupon, kunvenoj merkrede kaj dimanĉe en „Goldner Krug”, Langenstrasse. La oficejo (F.W. Nather, Hotherstrasse 29, II) petas pri sendo de gazetoj, katalogoj ktp. por propagandaj celoj.
GŁUBCZYCE  LEOBSCHÜTZ  Okazas dua kurso, instruata de s-ro fabrikestro Lorenz. La nove malfermita kurso havas lokon ĉiulunde ĉe „Franz”.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Dank' al la senlaca propagando de la tiea grupo, kaj precipe de prof. L. Huebner, estos eble aranĝi per la helpo de „Gewerbe-Verein” esperantan sekcion en „Schlesische Gewerbeausstellung 1911”. Oni memoras la favoran juĝon de la komercaj ĉambroj de Liegnitz kaj Schweidnitz pri nia afero. En la granda ekspozicia halo estas jam rezervita tre oportuna loko por la esperanta ekspozicio. Nun la grupo insiste petas ĉiujn gesamideanojn en- kaj eksterlandajn, subteni ĝin en ĝiaj klopodoj por aranĝo de efektive impresa esperanta ekspozicio, per sendo de ĉiuspecaj ekspoziciaĵoj. La oficejo de la grupo estas por sendoj de eldonistoj kaj fabrikantoj partoprenontaj: Albert Kaisers Buchhandlung (Johannes Zuckschwerdt).

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1911, N-ro 3 (85), p. 55, 56)

En 1911 aperis:
• Ferdinand Mally [el Görlitz]: Lehrbuch der Welthilfssprache Esperanto. Görlitz: Remer, 1911. 144 p.
• Arnold Behrendt (el Breslau]: Provo de teknika vortaro por poŝto kaj telegrafo. En germana, franca, angla kaj Esp. -lingvoj. Breslau, 1911, 22 p.
• Gazeto: „Poŝta Esperantisto” eldonata en Breslau de aŭgusto 1911 ĝis 1914. 4-8 p. aŭt., depost 1913 IV+8-16 p. presite.
• Gazeto: „Unuiĝ-Informoj de la Germana Esperanto-Unuiĝo de Poŝtaj kaj Telegrafaj Oficistoj” eldonata en Breslau de aŭg. 1911 ĝis majo 1914, 8 p.

1912

SZCZAWNO-ZDRÓJ  BAD SALZBRUNN  De la ... ĝis la 6-a de julio 1912 restadis ripoze en Bad Salzbrunn Ludoviko Zamenhof.

(fonto: letero de Zamenhof datita Bad Salzbrunn 2.VII.1912, „Bulteno de AEP”, Majo 1956, N-ro 5, p. 3)

WROCŁAW  BRESLAU  Kurso por Ruĝkrucanoj komenciĝis, partoprenas 27 personoj. Ruĝkruca E.-kurso por sinjorinoj baldaŭ komenciĝos. ─ Katolika Esperanto-Grupo festis la 15-an de decembro la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof. La festparoladon faris kalkulkonsilisto Edmmund Schulz el Schweidnitz. F-ino Wojciechowska kantis kaj prezentado de vivantaj bildoj pries­perantaj plibeligis la bone vizititan feston. ─ La estraro de la grupo nun konsistas el s-roj Janietz, Wolf kaj Würz kaj f-ino Montag. La ĝisnuna prezidanto, s-ro Reichelt, ne povis reakcepti la elekton pro siaj studoj.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof” aranĝis la 14-an de decembro efikan kaj bone vizitatan feston okaze de la naskiĝotago de nia majstro. D-ro Cornelius Göbel faris festparoladon; kantoj, deklamoj ktp. helpis plibeligi la feston.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1913, N-ro 1 A, p. 7, 8)

WROCŁAW  BRESLAU  De post okt.─nov. 1912 ekzistas en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado de Arnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1913, N-ro 2 A, p. 25)

En 1912 aperis:
• Arnold Behrendt [el Breslau]: Die Esperanto-Sprache. Lehrgang. Breslau: Deutsche Post- u. Telegrafenbeamten-Vereinigung für Esperanto, 1912, 14 p.
• Gazeto: „Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau” eldonata en Breslau de majo 1912 ĝis 1913.

1913

GLIWICE  GLEIWITZ  Esperanto-unuiĝo havis la 11-an de januaro sian ĉefkunvenon. La jarraporto estis kontentiga. Dum la pasinta jaro estis aranĝataj 2 kursoj kun bona sukceso, la ekzercadvesperoj estis bone vizitataj, la stato de la kaso kaj la nombro de la anoj estas kontentigaj. Oni decidis, en fino de januaro ree komenci novan kurson.
WAŁBRZYCH  WALDENBURG  Komenciĝis kurso por laboristoj.
CIESZYN  TESCHEN  La tiea grupo festis la 17-an de decembro la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof. Kurso okazas ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1913, N-ro 2 A, p. 26-28)

WROCŁAW  BRESLAU  Loka grupo de GEA. La grupo funebras pri la perdo de sia malnova membro Elias Zepler, kiu mortis la 6-an de februaro. Ĉe la enteriga soleno ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj Breslau'aj E-grupoj, en kies nomo Arnold Behrend parolis varmajn adiaŭajn vortojn al la mortinto. ─ En la Januara/Februara numero de Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig.
  Katolika Esperanto-Grupo. 2 kursoj komenciĝis, unu por gesinjoroj, en kiu partoprenas 19 personoj, kaj alia por 21 membroj de la societo „Katholische weibliche Angestellte und Beamten”,  en kiu s-ro Wolf faris propagandan paroladon. La unuan kurson gvidas s-ro Wolf, la duan f-ino Wojciechowska.
GLIWICE  GLEIWITZ  Esperanto-Unuiĝo. Senpaga provleciono estis aranĝita la 23-an de jan., kurso komenciĝis.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Loka grupo de GEA. En januaro okazis la jara ĉefkunveno. Malgraŭ la grandaj elspezoj por propagando, la stato de la kaso estas kontentiga. Prezidanto restas Max Fleischer. La 21-an de februaro kurso por komencantoj estis malfermata, la fondiĝdatrevenon oni festos la 5-an de aprilo en la ĉambrego de „Parkhotel”.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1913, N-ro 3 A, p. 37-40)

LUBAŃ  LAUBAN  Esperanto-Unuiĝo de Lauban'aj Gimnazianoj. La 12-an de marto okazis la ĉefkunveno. Ĉar s-ro Lutteroth faris sian abiturientan ekzamenon (ni gratulas! Red.) kaj pro tio eksiĝis el la grupo, oni elektis novan estraron: s-ron Herttrich (prezidanto) kaj s-ron Hainke (sekretario).
BIELSKO  BIELITZ  Kurso komenciĝis kun ĉirkaŭ 100 lernantoj; instruisto estas d-ro Bock.
CIESZYN   TESCHEN  Estas nun gvidataj du kursoj: marde de Rudolf v. Lidl, vendrede de s-ro C. Raszka.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1913, N-ro 4 A, p. 53,54,55)

WROCŁAW  BRESLAU  En februaro supera poŝtpraktikanto Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”.
Loka Grupo de GEA. Interne de la grupo fondiĝis katolika kaj junulara fakoj.
Laborista Grupo havis en februaro la plezuron, ricevi viziton de kamarado Frimberger el Wiesbaden. En la februara monata kunveno parolis s-ro Keller pri esperantismo.
KRÓLEWSKA HUTA   KÖNIGSHÜTTE  Loka Grupo festis la 5-an de aprilo sian duan fondiĝfeston per diversaj prezentaĵoj kaj dancado.

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1913, N-ro 5 A, p. 67, 68)

Elekto en la konsilantaro [Germana Esperanto-Asocio]. La konsilantaro elektis kiel prezidanton s-ron Ober-Postpraktikant Arnold Behrendt el Breslau.
Esperanto-Ligo de Oberschlesien. Ligotago okazis la 18-an de aprilo en Beuthen. El la raporto estas citinde, ke al la ligo nun apartenas la grupoj el Beuthen, Gleiwitz, Königshütte, Leobschütz, Miechowitz, Morgenroth, Tarnowitz kaj Zabrze; novaj grupoj baldaŭ fondiĝos en la regiono de la ligo. La ĝisnuna ligestro, Fedor Schmey el Beuthen estis nomata honora prezidanto de la ligo. Prezidanto fariĝis Max Fleischer el Königshütte, sekretario: s-ro Bluschke kaj kasisto: s-ro Schnabel. Konstanta ekzamena komitato estos starigata.
WROCŁAW  BRESLAU  La kurso por lernejanoj, komencata en pasinta oktobro, estis vizitata de 27 knaboj kaj finiĝis la 21-an de aprilo per ekzameno, kiu montris tre bonajn rezultatojn. Dum la somero oni intencas daŭrigi la instruadon dum dimanĉaj antaŭtagmezaj ekskursetoj, kies kostoj estas kolektataj inter la favorantoj de tiu ĉi instruo al lernejanoj.
   ─ Loka grupo de GEA. La 10-an de aprilo okazis la Ĉefkunveno. Georg Mahn faris koncizan jarraporton. Siegmund Freund raportis pri la stato de la kaso. Speciale laŭ propaganda vidpunkto la grupo dum la pasinta agadjaro multe laboris kaj atingis kontentigajn sukcesojn. Bedaŭrinde Arnold Behrendt pro troa okupiteco ne povis reakcepti la estrecon de la grupo, ĉiuj aliaj oficoj restas en la ĝisnunaj manoj. Por Arnold Behrendt kaj la mortinta Elias Zepler anstataŭantoj ne estis elektataj.
   ─ Laborista Grupo. La festeto aranĝita la 12-an de aprilo bone sukcesis. Ĉeestis proksimume 100 personoj, inter ili ankaŭ gastoj el najbaraj grupoj. La diversaj prezentaĵoj kaj dancado multe amuzis la ĉestantojn. ─ La 19-an de aprilo komenciĝis nova kurso sub gvidado de s-ro Johann Burda.
   ─ Katolika Grupo. Eksterordinara ĉefkunveno devis okazi la 8-an de majo, ĉar la ĝisnunaj estraranoj eksiĝis el siaj oficoj. Novelektiĝis prezidanto: s-ro Wolf, vicprezidanto: s-ro Brucks, sekretariino: f-ino Reichel kaj kasistino: f-ino Gernoth. La fondiĝfesto estas aranĝata por la 22-a de junio en formo de ekskurso al Kapsdorf, Ĉefa celo de tiu ĉi festo estos ankaŭ la propagando. Dum la somero regule okazas instruado en ripeta kaj progresiga kursoj.
GLIWICE  GLEIWITZ  Loka Grupo de GEA. La 3-an de majo la unuiĝo festis sian fondiĝfeston en la eĉ troplena salono de Kaiserhof. Post prologo Esperanta sekvis la festparolado de la prezidanto kaj poste komenciĝis longa vico de diversspecaj kantoj, parte prezentataj de f-ino M. Richter el Beuthen, operkantisto Bronder de la urba teatro en Krefeld kaj basisto Hamburger el Gleiwitz. Komunaj kantoj zorgis pri amuzado, danco finis la belan feston.
ZGORZELEC  GÖRLITZ  Societo „Zamenhof” finis sian 14-an kurson per la kutima solena ekzameno. La plej bonaj lernantoj ricevis la ateston pri studado kaj premion (vortaro de Christaller). Dum la somero ne okazos instruo, sed ĉiumerkrede la progresintoj amike kunvenas en kafejo „Post”.
LUBAŃ  LAUBAN  Esperanto-Unuiĝo de Gimnazianoj. Nova kurso komenciĝis.
CIESZYN TESCHEN  Dank' al la klopodoj de Rudolf v. Lidl nun fondiĝis grupo. En kunveno de la 15-a de aprilo estis elektata prezidanto: Rudolf v. Lidl, vicprezidanto: s-ro Pokorny, sekretariino: f-ino Wagner, kasistino f-ino Julie Schindler.

(el „Germana Esperantisto”, Junio 1913, N-ro 6 A, p. 86, 67, 89)

WROCŁAW  BRESLAU  La Breslau'aj grupoj invitas la esperantistaron por Silezia Esperanto-Tago en la jarcenta ekspozicio. Esperanta broŝuro pri la urbo Breslaŭ kaj E-gvidfolio nun aperis kaj estas haveblaj kontraŭ alsendo de la sendkostoj.
  ─ Katolika Esperanto-Grupo festis la 15-an de Junio sian unuan fondiĝfeston per ekskurso al Cauth [Kanth], kie okazis Diservo en Esperanto. F-ino Wojciechowska plibeligis la solenon per E-kantado. Poste en la tute plena ĉambrego de la „Bierfarejo” okazis la festkunsido, en kiu partoprenis multaj gastoj el Breslau kaj Cauth [Kanth], inter ili speciale rimarkindaj la reprezentantoj de la katolika-scienca studentaro „Westfalia Unitas” kaj la pastraro de Cauth [Kanth], kaj en kiu la prezidanto s-ro Wolf faris la ĉefan paroladon pri la „graveco de Esperanto por la katolikoj”. En diversaj respondparoladoj montriĝis ke la parolinto vekis grandan intereson kaj komprenon ĉe la aŭskultantaro. Agrabla kunesto sekvis la kunsidon.
Laborista Grupo. La 18-an de majo okazis ekskurso al Masselwitz kaj la 22-an de junio al Trebnitz.
CHEBZIE  MORGENROTH  Loka Grupo de GEA. La grupo aranĝis la 27-an de majo en la najbara loko Lipine propagandan vesperon, en kiu Max Fleischer faris propagandan paroladon. Por kurso anonciĝis 30 partoprenantoj, la instruadon gvidos s-ro Fleischer.
WROCŁAW  BRESLAU Silezia Esperanto-tago. Breslau, la 10-an de Aŭgusto 1913.   La Breslauaj Esperanto-grupoj invitas per ĉi tio korege ĉiujn esperantistojn, viziti nun en ĉi tiu jaro kaj precipe la 10-an de aŭgusto. Ni aranĝos en la ekspozicio specialan Esperanto-tagon, kiu trovas la aprobon de la ekspozicia estraro. La 9-an vespere okazos la salutado al la gastoj, la 10-an ili estos gvidataj tra la ekspozicio; tagmeze je la 122a estos festkunsido, vespere je la 6-a propaganda parolado. La Breslau-aj esperantistoj esperas, ke ankaŭ negermanaj samideanoj bonvolos memori, ke nia urbo nuntempe prezentas al gastoj ion vere tre vidindan, nome ĝardenkulturan ekspozicion, eminentegan kaj tre belan. Multan intereson meritas ankaŭ la kulturhistoria ekspozicio (1813/15). Kiu deziras informi sin iom pli detale, bonvolu peti de la „ekspozicia oficejo, Breslau 16, Grüneicher Weg” esperantlingvan prospekton kaj gvidlibron tra Breslau, multe ilustritan. Pri alveno ktp. la gastoj bonvolu informi la delegiton de UEA, Georg Mahn, Albrechtstr. 43, aŭ la subskribinton. En la nomo de la Breslau-aj Esperanto-grupoj: Arnold Behrendt, Breslau 16. Maxstr. 22

(el „Germana Esperantisto”, Julio 1913, N-ro 7 A, p. 101, 103, 105)

ZABRZE. En rondo de Bontemplanoj el Gleiwitz, Zabrze, Kattowitz kaj Königshütte Hans Śliwka el Gleiwitz parolis pri „Esperanto kaj Bontemplano”, disdonante ankaŭ la aperintan folieton de GEA. Esperanto-kursoj por bontemplanoj estos malfermataj, unue en Gleiwitz, poste en aliaj altsileziaj urboj. Laŭ propono de Hans Śliwka la reprezentitaj loĝioj volas okaze sendi al la estraroj de la bontempla ordeno sciigon favoran al Esperanto.
Silezia Esperanto-tago en Breslau la 10-an de aŭgusto 1913.
La programo estas jena:
Sabaton vespere
(9-a de aŭgusto) de post la 8-a:
Interrenkonto en la ĉefrestoracio sur la ekspozicia teritorio.
Dimanĉon tagmeze
(10-a de aŭgusto) je la 11½:
 Festkunsido en la ekspozicia paroladejo. ─ La ĉeestantaron oficiale salutos sinjoro urbkonsilisto d-ro Friedel. Je la 1-a: komuna tagmanĝo (partopreno laŭvola).
Dimanĉon posttagmeze
  je la 6-a:
Propaganda parolado en la ekspozicia paroladejo.
Antaŭ, inter kaj post la kunsidoj okazos gvidado tra la ekspozicioj.
Je la 8-a: komuna vespermanĝo (partopreno laŭvola).
Gvidlibro tra Breslau. Eldonita de Loka Grupo Breslau de Germana Esperanto-Asocio. 1913. 2 pĝ. 11,75 x 16 cm. ─ Senpage havebla ĉe Georg Mahn, Delegito de UEA, Albrechtstr. 43, Breslau.
Prospektoj kaj programoj pri la Kulturhistoria kaj ĝardenkultura ekspozicioj en Breslau, majo ĝis oktobro 1913. 4 pĝ. 22,5 x 29 cm. ─ Senpage havebla ĉe Georg Mahn.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto 1913, N-ro 8 A, p. 119, 122, 125)

WROCŁAW  BRESLAU  La Breslau'a festaro je la memoro de la liberigaj militoj. Majo ĝis oktobro 1913.
  Kiel lulilon de la renaskiĝo de Prusujo antaŭ cent jaroj ─ kaj pere de tuta Germanujo ─ oni prave konsideras la urbon Breslau. Ĉi tie ekflamis la arda patriotismo, ĉi tie ekvekiĝis denove la tuta fiereco, la tuta potenca forto de longtempe subpremata popolo. Kio estis prikantita de entuziasmaj poetoj, komencis realiĝi en Breslau. Je la memoro de la tiamaj gloraj tagoj oni festas nun, en nia pacema kaj prospera tempo, inde la estintecon: „dankema kontraŭ la amiko, justa kontraŭ la malamiko de tiam”.

   Laŭ la juĝo de aliurbaj kaj eĉ eksterlandaj gazetoj kaj ĵurnaloj la grandega tasko, kiun surprenis nia urbo, estas solvita multlaŭdinde. Meze en la malnova belega Ŝajtniga parko (kiun tiom admiris niaj karaj fremdlandaj samideanoj, travojaĝintaj Breslaŭon en aŭgusto 1912), kies arbogigantoj formas poeziplenan kadron por la viglemova bildo de l'ekspozicio, estas starigitaj diversaj konstruaĵoj en kvietaj, harmoniaj formoj. Ilin superstaras la por daŭra uzado destinita tielnomata Jarcenta Halo, konstruita de l'urba konstrukonsilanto Berg; ĝia kolosa grandeco ankoraŭ respekte alten rigardigas niajn posteulojn. La kupola arkiĝo havas 67 metrojn, dum la ĝis nun plej granda konstruaĵo, la Panteono en Romo, ne havas pli ol 43 metrojn da kupola vasteco. La interna ĉambrego estas servonta por grandamasaj popolkunvenoj, teatraj, muzikaj kaj sportaj prezentadoj  ─ eble iam por esperantista mondkongreso, ĉar ja estas sufiĉa loko por 10 mil personoj. Kian impreson farus nia „Espero” ludita sur orgeno kun 1400 bloviloj, kiu rilate al grandeco okupas la unuan lokon en la mondo!

   Ĉirkaŭ la ĉambrego troviĝas ringo de kabinoj por malpli ampleksaj ekspozicioj, kiu jam unu okazis de ĉarmegaj printempaj floroj, Al ĝi estis senditaj kreskaĵoj ne nur el ĉiuj partoj de Germanujo, sed eĉ salutis nin „per la floro” la speciale al esperantistaj koroj simpatia Nederlando.

   Antaŭ la festhalo etendas sin sorĉe bela, senmova, artefarita lago, respegulante dum vespero la mil kaj mil flametojn el la restoracio, terasforme apogita al la Jarcenta Halo.

   La verdira ĉefaranĝo de la tuta festaro, la historia kaj kulturhistoria ekspozicio, estas instalita iom pli flanke en speciala, 4-kupola konstruaĵo, elpensita de l'estro de la ĉi-tiea artakademio, profesoro Poelzig. 56 ejoj diversformaj montras la tutan materialon. Helpe de pruntitaj objektoj el ĉiuj germanlingvaj landoj kaj la tiam kun ili ligitaj ŝtatoj restariĝas antaŭ la rigardanto ja grandaj ŝtatgvidantoj, la armilaro, la okazintaĵoj kaj la kulturo tiamaj ─ interesega bildo kombiniĝinta el mil detaloj; en pluraj artikoloj estu provate, almenaŭ parton de ili fiksi por la afabla legantaro. Multe da belaĵoj krome enhavas ankoraŭ la aliaj fakoj de la ekspozicio, el kiuj mi citas ekzemple tiujn por tombeja arto, la historiajn ĝardenojn kaj la kolonian ekspozicion. En preskaŭ neinterrompita vico dum la ekspozicia tempo okazas festaranĝoj, pli ol ducent kongresoj, speciale verkita teatraĵo de Gerhardt Hauptmann kaj ankaŭ ─ Esperanto-tago.

   Ne forgesita estu la surprize originala maniero, en kiu estas interligitaj la festhalo kun la ekspozicia domo: per duonrondaĵo de duvica kolonara trairejo pergola laŭ la itala vorto, kiu signifas laŭbon aŭ laŭban trairejon superkovritan per vinberrampaĵoj. Malrapide laŭirante la internan vojon de 800 metroj da longeco, la okulojn ĉiam direktante al la florbedoj antaŭe kun ilia nekredeble diverskolora tuliparo, al la klaraj linioj de la konstruaĵoj, oni kredas migri en ia revata orienta fabellando.

   Fine mi rememorigu, ke nia lingvo ludis kaj espereble ankoraŭ ludos gravan rolon en la ekspoziciarejo. La aniĝo de la urbo Breslau al UEA kaj la eldono de esperantigitaj prospektoj estas nun sekvata de aperigo de gvidlibroj tra Breslau, por kiuj la urbestraro disponigis 300 markojn. Ĉar laŭbezone ankaŭ dupiedaj gvidantoj estas plezurege pretaj por doni ĉiujn informojn, estas vere malfacile trovi pruvigan pretekston, por ne veni mem kaj konvinkiĝi pri la multnombraj ĝuoj. Do, karaj germanaj kaj negermanaj gesamideanoj. aŭ venu, se vi povas, aŭ atendu kaj atentu la sekvontajn sciigojn pri speciala Esperanto-tago en la ekspozicio. Ĉiuokaze, ĉar vi certe ĉiuj intencas tiamaniere pruvi, ke Esperanto meritas esti konsiderita de la ekspozicia kaj urba estraroj, mi kore ekkrias: „Ĝis revido aŭ konatiĝo en Breslau-Schaitnig!”

La ekspoziciaro de Breslau, Dua artikolo. Ne estas tute facile, priskribi festan aranĝon unuavice dediĉitan al la memoro pri militoj. Iuj eble povus juĝi tion kiel glorigon de ili, kaj tia intenco certe mankas al vera pacamanto, kia estas esperantisto. Plej juste oni rigardu ilin kiel transiran vojon al kulturo progresanta paŝon post paŝo, kiel historian fakton, eble baldaŭ kiel historian kuriozaĵon. Sed ne kun malprava fiereco ni pensu pri niaj praavoj, kies soldateco al ili estis sankta kaj honorplena parto de ilia vivo. Ili estis heroaj ─ la viroj kaj ankaŭ la virinoj; kiom ili libervole oferis por prepari la fundon, el kiu la estonta „popolprintempo” ĝermos!

   La memoraĵoj de la Breslaua historia ekspozicio, unuigitaj artmaniere en 4-kupola konstruaĵo, kiun mi jam priskribis en la unua artikolo, estas kunmetitaj laŭ nepra justeco, historiaj aferoj, konataj al ĉiu alia popolo, ja ne estas neigeblaj. Same oni ne povas nei, ke la ekstera bildo de l'milito estas pentrinde multkolora. La diverseco de uniformoj kaj armiloj, kuraĝaj kaj fortikaj ĉevaloj, flagoj, ordenoj kaj batalmuziko ─ ĉio ĉi tio penadas etendi mildigan vualon sur la sangajn teruraĵojn de l'milito.

   El nia mirige multenhava ekspozicio, kiu estas nepre unika, estu menciata nur tio kaj tio, ĉar alie la afabla redakcio de „Germana Esperantisto” devus disponigi por la raportoj spacon de tuta jarkolekto. La plejmulto el la objektoj impresas pro siaj beleco kaj valoro; aliaj sentigas respekton kiel simplaj dokumentoj de gravegaj okazintaĵoj. Ankaŭ la arĥitektura beleco de la ejoj kunhelpas la grandiozan efikon, ekzemple la alta enirsalono, la halo por la monumentoj de l'permilite mortintoj kaj la kupolsalono kun la specialaj memoraĵoj de la urbo Breslau. Irante sur larĝaj ŝtupoj al la kupolhaloj, oni atingas ravan ripozejon en la interna korto, kies ĝardena oj, laŭ la gusto de l'antaŭa jarcento, ensorĉas en agordiĝon de paca trankvileco kaj izoliteco.

   „Ho, beltempo estinta!” oni estas tentata ekkrii, ree alpaŝante la enirejan salonon. Malheletigita lumo devigas jam tie ĉi je solena spirita koncentriĝo. En la mezo staras kaleŝo de Napoleono, kun grandaj risortoj kaj malgraciaj formoj. En la unua ĉambro oni vidas la tiam unuiĝintajn monarĥojn, reprezentatajn per laŭvivograndaj portretoj. Ne ĉiuj aspektas militeme, ekzemple la duko Karl August de Weimar verŝajne estus preferinta vagi kun sia amiko Goethe en la regionoj de arto kaj junecaj ĝuoj. La dua ejo estas dediĉita al la prusa reĝfamilio. Ĉarmega estas la skulptaĵo de l' fama artisto Schadow pri la reĝino Luise kun ŝia fratino. La politikistojn kaj diplomatojn bilde montras la sekvantaj ejoj; unu salono estas atentinda pro grandaj laŭnaturaj figuroj soldataj, vesitaj per uniformoj de sileziaj regimentoj. Du aliaj ĉambroj revivigas la virojn, kiuj armis sin per spiritaj bataliloj; estas la poetoj kaj filozofoj. Per sia elokventeco ili ne nur ardigis la kuraĝon al batalado, sed donis ankaŭ la direktilon pri postaj pli altaj celoj internaj. La personeco de Napoleon restariĝas en serioza kaj amuza formoj. Tre malofta objekto estas lia el bronzo skulptita mortomasko; konataj en la tuta mondo estas la karikaturoj pri li ─ ambaŭ devas toleri ĉiu famulo! Apud la kolektoj de neprusaj ĝermanlingvaj ŝtatoj kaj provincoj troviĝas tiuj de Svedujo, Aŭstrio kaj Rusujo; interesegaj estas la de pentristo el Wien kunmetitaj soldatvestoj, pafiloj ktp. el la tempo de post la 30-jara milito. ─ Flankelasante hodiaŭ la pure kulturhistorian parton de la ekspozicio, estu menciata sole ankoraŭ la salonego kun memoraĵoj de l' silezia ĉefurbo. La plej gravaj dokumentoj pri la militoj de 1813-1815 tie estas konservataj en vitraj kestoj. Kiel aspektis nia urbo antaŭ cent jaroj, kiel fama profesoro instigas sian studentaron al la milito, kiel la Breslaua loĝantaro sin trudas al la varbejo ─ (ankoraŭ nun ekzistas tiu ĉi domo) ─ tion montras grandaj murbildoj. La halo mem kun sia ovalarka kupolo, malhelaj muroj kaj blankaj kolonoj estas ege solena.

   Kvankam la Jarcenta Halo, kiun montras nia bildo, estas la plej granda kaj jam de malproksime videbla konstruaĵo, tamen la ekspozicia konstruaĵo, pli serene formita, ne malpli allogas la rigardon. Ambaŭ estas konstruitaj el la tielnomata „ferbetono”.

   En apartaj konstruaĵoj oni aranĝis la oficejon de Ruĝkrucanoj, fajromalhelpistoj, la poŝtoficejon (Esperanton-scianta oficisto deĵoras) kaj kongreshalon. La laste nomita estas parto de granda konstruaĵo, en kiu troviĝas parto de la ĝardenkultura ekspozicio, diversaj vendejoj, legejo („Germana Esperantisto” A kaj B, „Esperanto” estas troveblaj) kaj informejo. En la informejo oni povas ricevi la esperantlingvajn gvidlibron tra Breslau kaj prospekton de la ekspozicioj. En unu el la multaj disponeblaj ĉambroj en la konstruaĵo por interkomuniĝado havos lokon la kunsidoj okaze de la

Breslaua Esperanto-Tago

   La 10-an de aŭgusto estu nia festotago, en kiu ni esperas saluti ne nur sileziajn esperantistojn, sed ankaŭ samideanojn el aliaj regionoj de nia germana lando, eĉ eksterlandanojn. Tre kore ankaŭ per ĉi tio ni ĉiujn invitas. Vere ─ neniu pentos, ke li estas veninta. Oni legu la ĵurnalojn por konstati, kiel oni laŭdas la ĉi-tiean ekspozician aranĝon. Do ─ la 9-an de aŭgusto vespere la Breslaua esperantistaro estos preta, ĝoje saluti la gastojn samideanajn. La 10-an ni kune tramigros la ekspozicion; tagmeze okazos festkunsido, vespere propaganda parolado, poste ni amuziĝos! Kune ni tagmanĝos, vespermanĝos. Oni bonvolu komuniki ĉion necesan al „Esperanto-Lehranstalt”, Augustastr. 23, por ke ni povu zorgi pri akcepto en la stacidomo, pri loĝejo ktp. Ĝis revido en Breslau!

Tria artikolo. Abundan materialon por studado kaj komparado liveras la. eksterordinare bela kaj ampleksa ĝardenkultura ekspozicio. Kiom da zorgemo kaj scio estas enhavataj en ĝi, la nefakulo nur supraĵe povas konjekti. Estas du specoj de ĝardenoj ĉi tie, unue ses historiaj, due modernaj specialcelaj.

   Modestege kaj primitive sin prezentas monaĥeja Karlida ĝardeno el la epoko ĉirkaŭ la 820-a jaro. Kiel oni scias, Karlo la Granda, la eminenta reformanto, ankaŭ estis la unua iniciatinto de germana ĝardenkulturo. Li mem ordonis, kiajn florojn kaj arbojn oni plantu; kuracefikaj kaj kuirotaj superregis sur la altaj, tombisimilaj bedoj. Antikva tirputo kaj apud la utilplanta ĝardeno troviĝanta tombaro de la fratoj monaĥoj kompletigas la mezepokan bildon.

   Gotika kastelĝardeno apud Rhein el 1410 karakteriziĝas per nehavo de bedoj. Verdaĵo kovras la terfundon, floroj rigardas tie kaj tie el ĝi; kulturataj jam estis tiam galantoj, primoloj, konvaloj, veronikoj, akvilegioj. Estus interese skribi ekzemple historian verkaĵon pri la evoluado de l'ĝardenbenko: En la Karlida ĝardeno laŭ monaĥa maldorloteco la benko estas kruda sidejo el kunigitaj arbotrunketoj, en la gotika ĝi konsistas el mola herbaĵo, kaj en la sekvantaj ĝardenoj (pli kaj pli) ĝi fariĝas teknike perfekta kaj komforta.

   La kreaĵon de fama Breslaua kuracisto Laurentius Scholz el Rosenau (1588) revivigas la tria ĝardeno. Tiu ĉi estis la unua germana vere botanika, ĉar la nomita scienculo imitis modelojn el Italujo, kie li studis. Italajn kaj eĉ aziajn maloftajn ornamplantojn li konatigis al ni. Pli multaj ol 70 poetoj latinverse prikantis la verkon de la doktoro, kiu ─ laŭ surpordega enskribo ─ konstruis ĝin
„Al Dio pro gloro,
Al la patrujo pro honoro,  
Al la amikoj pro dankem',  
Pro refreŝiĝo al si mem. ─”

   Italdevena estas ankaŭ la sekvanta renesanca ĝardeno el 1600. La „Belvedere” estas aspekta turo, de sur kiu oni ĝuas ĉarman rondvidon super la ekspozicioj. Rektaj vojoj, tre regulformaj herbobedoj kaj plantadmaniero reprezentas la nepran malon de burĝa baroka ĝardeno el 1700. Neimagebla ĝi estis sen tranĉeformitaj arbetaĵoj (ekz. kiel birdoj) sen pridiaj statuoj, strangeformaj bedoj kaj sunhorloĝo, kies ciferplato konsistas el du duonrondvicoj da bedoj, la unua interna por la somero la dua ekstera por la vintro. Sur postamento staras la montrilo.

   Al la troornamema baroko sekvis ─ kaj sekvas en nia ekspozicio ─ pli malpeza kaj gracia gusto. La empira ĝardeno el 1813 kvietige impresas per nobla ĝardenarkitekturo, grandaj surpostamentaj florvazoj, fontano kronita per monumento de Pallas Athene kun glavo kaj ŝildo.

   Tute specialan lokon inter la ĝardenaro okupas la japana ĝardeno. Konstruite ĉirkaŭ kaj sur lageto, ĝiaj vojoj parte kondukas trans la akvonm helpe de grandaj ŝtonplataĵoj kaj pontetoj. En fremdegan regnon ni migras preter la barilo el bambuo kaj laĉoj. Kanotegmentaj laŭboj kaj laŭbosimilaj trairejoj, drakoj kaj japanliteraj surskriboj sur la pordarkoj, porcelanaj seĝetoj, gruoj el bronzo, Buddha-monumentoj, pigmeaj koniferoj, tropikaj multkoloraj plantoj, strangeformaj, jen kaj jen ŝajne senarte dismetitaj grandaj ŝtonoj ─ resume, oni ĉiupaŝe admiras ĝis nun nekonatajn aferojn de poezia ĉarmo. Maloftaĵo estas ankaŭ la sub ĉielo ebligata florado de la sunlandana victoria regia, sukceso de enlageta tubaro, kiu varmigas la akvon. Serio da ruĝaj lampionoj, apud kaj ĉirkaŭ tevendejo balanciĝe pendantaj, eligas ruĝajn lumstriojn sur la vere feinan lokon.

   „Antaŭen, antaŭen!” estas ofte necesa instigo tie ĉi, kie oni deziras kolekti almenaŭ parton de la riĉege prezentataj impresoj. Rigardinte la mezsomere florantajn vilaajn eksterurbajn (tiel nomatajn „Schreber-”) ĝardenojn kun somerdometoj, la arbustan, fruktan, rokan, botanikan kaj rozan ĝardenojn, oni vere tre bezonas ioman ripozon sur la beletaj, lerte ĉien dismetitaj blankaj ĝardenmebloj. Momente ekspozicio de dalioj ravas ĉiun koloramanton. Antaŭ sia ekvelkiĝo la grandamase kulturitaj plantoj estos elmontrataj en bukedoj, Ĉiutempe oni vidis okaze de ĝardenkultura semajna kongreso longajn tablojn plenplenajn je kelkcentoj da rozospecoj, inter ili unu tute verdan. - Ĉi-tiea ĝardenisto sukcesis post dudek-jara penado kreskigi novan frukton, kuniĝon de groso kaj ribo, kiu kaŭzis admiron kaj perspektivan penson pri la senlima variebliĝo de la naturo.

   Kio estas kreata per senlaca laboro en la transmaraj landoj, elmontras instrue la kolonia ekspozicio. La komenca stato de tropika plantejo reprezentiĝas per faligita praarbaro. Ĉi tiun laboron oni faras dum la pluvtempo; dum la seka sezono la suno sekigas la branĉaron kaj foliaron, kiun poste ekbruligita fajro formanĝas. Inter la perflame nedifektiĝintaj trunkegoj estas semataj nun la kulturotaj utilplantoj. Ne eble estas citi la multegon da koloniaj plantoj, bilde, vive kaj artefarite elmontrataj en diversaj fakoj de longa halo; jen Togo, Kameruno, Germana Orient- kaj Okcident-Afriko, la sudmaraj landoj ekvivas. Ekster la halo kreskas palmoj (inter ili sukerpalmoj, 50-60 jarojn aĝaj), bananujoj, gumarbo kaj multaj aliaj koloniaj plantoj. Belaj lignoj, kafoarbo, kakaoarbo, kaŭĉukarbo, la biografio de l' kotono, de post la arbusto ĝis silksimila brodfadeno, ĉiam havas rondon de scivolemuloj ĉirkaŭ si.

   Apetitiga fruktaro vekas la viglan deziron pri pli oportuna vojaĝebleco al tiuj benataj landoj kaj pri importo de la viditaj fruktoj, ofte tro delikataj por toleri la longtempe daŭran vojaĝon. Respondante miajn sopirojn iu diras: „Eble post kiam estos pli ĝenerala posedaĵo la aerŝipo!” „Kaj Esperanto” mi tuj aldonas, ĉar la inteligenta indiĝeno, kiu komprenas jam tiel komplikitan manipuladon pri ĝardenkulturo, certe ne estus mallernema.

Kvara artikolo. Lastan rondiradon ni faru tra la lokoj de tiom da belaĵoj, lastan, iom melankolian adiaŭon. La aŭtuna agordiĝo ja al ni proksimigas perforte la penson pri la nedaŭremo de surteraj ĝuoj. La eleganta renkontejo de ĉiuj klasoj de nia urbanaro, la celejo de multegaj alihejmaj gastoj ─ eĉ princaj kaj esperantistaj ─ baldaŭ dezertiĝos. For estos ĝia vivo, kiu spiris per la akceptvola perceptemo de kelkfoje 60-80 mil vizitantoj dumtage. Sed ni ne plendu, prefere ni bonuzu la neabundajn sunradiojn, postlasan donacon de la foririnta, tre avara sezono varma.

   Post la rigardao de la rozara kaj daliara ĝardenoj ni aŭskultu unu el la trifoje ĉiutage okazantaj reprezentaĵoj en la naturteatro, kie ĵus vekiĝas al nova vivo la nemortontaj burleskaĵoj de Hans Sachs.

   La meditado pri la modestaj postuloj de niaj prapatroj rilate amuzon kaj vivkondiĉon donas dezirindan okazon, ĵeti ankoraŭ rigardon en la konstruaĵon de l' historia ekspozicio, por admiri la simplegecon de la mortĉambro de Blücher.Ankaŭ la en alia ĉambro troviĝantajn vestaĵojn el 1813 oni rajte povas nomi simplaj, speciale la virinajn robojn, ankoraŭ nun titolatajn „laŭ reĝino Luise”. Tamen la salonoj de princo Wrede ja estis luksaj, same kiel la tiam portitaj ornamaĵoj, certe! Sed la neriĉulo ne ŝatis posedi senvalorajn imitaĵojn, li modeste kaj fiere malvolis konkuri. Kia delikata arto prezentiĝas en la ĉarmaj miniaturaj bildoj, kiuj post ree cent jaroj ankoraŭ estos same kolorbrilaj! Interesa estas la tiama aferaro de l' poŝto; laŭ dokumentoj elmontritaj ĝi estis privata kaj kompreneble uzis ĉevalojn por la vojaĝantaro kaj sendotaĵoj senvivaj. La eminentaj personoj uzis por nelongaj vojoj surpentritajn portilvagonetojn, kia unu estas la objekto de kapskuiga miro por la nuntempano kutimiĝinta al aŭtomobilo.

   Multe pli granda ol la Ne-Breslauano supopzas estas la nombro de la nemenciitaj objektoj kaj aferoj, okazintaj kongresoj, mallongtempaj ekspozicioj, amuzaĵoj, sportaranĝoj ktp. Notataj estu sole ankoraŭ belegaj orgenkoncertoj (por kio ni ja havas nian grandegan festhalon!) reprezentado de la tielnomata simfonio de la mil (kunagantoj) de Gustav Mahler kaj de la pantomima dramo La miraklo de Vollmöller kun muziko de Humperdinck.

   Profundajn impresojn, la rememoron pri belaj multflanke interesegaj horoj kaj sinceran dankemon al la organizintoj postlasis en ĉiu sentema koro la vizito aŭ vizitado en la Breslaŭa ekspoziciaro.

JULIE Wolfson

(el „Germana Esperantisto”, Junio-Oktobro 1913, N-roj 6 B- 9/10 B, p. 87, 99-101, 117, 146)

Supersilezia Esperanto-Ligo. Liga kunveno okazis la 3-an de aŭgusto en Zabrze kaj estis vizitata de reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj ligogrupoj. Oni priparolis regularon por E-ekzamenoj aranĝataj de la ligo; la raporton pri tiu ĉi afero faris d-ro Fedor Schmey el Beuthen. En Lipine fondiĝis nova ligogrupo el la eble 30 partoprenintoj de nun finita kurso. ─ Por honori la viglan propagandiston s-ron Hugo Gerisch el Auerbach, kiu vizitis la regionon de la ligo oni aranĝis la 21-an de septembro ekskurson al „Waldschlößchen Dombrowa”. Poste sekvis festeno en „Monopol Pils” en Beuthen. Salutan paroladon de la liga prezidanto, s-ro Bluschke, respondis s-ro Gerisch per dankparoloj kaj poste sekvis kantoj. Oni kunestis ĝis malfrua horo. Kolekto por la Esperanto-pavilono en la venontjara libroindustria ekspozicio rezultis 17 M.
WROCŁAW  BRESLAU  En la jarcenta ekspozicio okazis la 10-an de aŭgusto Silezia Esperanto-Tago, kiun partoprenis multaj gastoj el la orientaj provincoj kaj ankaŭ el aliaj partoj de Germanujo. Sabaton oni konatiĝis en saluta vespero, dimanĉon matene, en festkunsido, la kunvenintoj estis salutataj de reprezentanoj de la magistrato kaj de la porfremdula societo; la festparoladon faris s-ro Arnold Behrendt. Dum la tago oni vizitis la ekspozicion, kaj vespere direktoro d-ro Albert Schramm el Leipzig propagande parolis.
  
Katolika Grupo. En festo de la katolika virunuiĝo s-ro Wolf transdonis gratulojn en la nomo de Katolika Esperanto-Grupo.
  
─ Laŭ instigo kaj sub gvidado de stud. phil. Fritz Wiener, la 23-an de junio en universitata aŭskultejo kun partopreno de rektoro komenciĝis kurso por studentoj. La ĝisnuna sukceso estas kontentiga.
  
Laborista Grupo. Samideano el Aŭstrio, d-ro Paja Staniĉiĉ, vizitis la grupon kaj vekis viglan intereson inter la ĉeestantoj, tiel ke tuj 4 novaj anoj aliĝis al la grupo.
BIELSKO  BIELITZ  En la loka germana gazeto aperis, tradukita de d-ino Haas, la artikolo „Surdmutaj blinduloj”, kiun Jean Borel poublikigis en Germana Esperantisto. ─ Kurso gvidata de reallerneja direktoro Bock finiĝis. Grupo fondiĝos en aŭtuno, aliĝos al ĝi proksimume 25 kursanoj.

(el „Germana Esperantisto”, Sept./Okt. 1913, N-ro 9/10 A, p. 138, 140)

WROCŁAW  BRESLAU  Okaze de la kunveno de sileziaj filologoj, la 4-an de okt., prof. d-ro L. Huebner el Schweidnitz en speciala kunsido parolis pri Esperanto kaj ĝia valoro por la lernejo; ankaŭ en la oficialaj kunsidoj kelkfoje estis okazo atentigi pri Esperanto. Tio estis speciale valora propagando, ĉar tiel ĉiuj instruistoj de la sileziaj altlernejoj konatiĝis kun nia afero aŭ persone, aŭ ili ricevis informojn per la oficialaj raportoj.
GLIWICE  GLEIWITZ  Loka Grupo de GEA. La 4-an de oktobro la grupo aranĝis tre bonefikan gajan vesperon, en kiu ankaŭ seriozeco en formo de propaganda parolado de s-ro Bluschke el Königshütte ne mankis. La balo tre amuzis la multnombrajn ĉeestantojn. ─ La 6-an de oktobro kurso komenciĝis per senpaga provleciono.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof”. La 3-an de septembro Ferdinand Mally parolis en bone vizitata propaganda kunveno pri la temo „Germanujo ─ la koro de la mondo per Esperanto”. La sukceso estis tre bona; oni povis malfermi du kursojn por komencantoj.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Loka Grupo de GEA. Kurso komenciĝis la 1-an de oktobro.
LUBAŃ  LAUBAN Gimnaziana Grupo festis la 27-an de septembro sian fondiĝfeston en la gimnazio.

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1913, N-ro 11 A, p. 159, 160)

WROCŁAW  BRESLAU  Laborista Grupo. Per disdonado de flugfolioj, anonco kaj artikolo en „Volkswacht” la grupo sukcesis aranĝi kurson kun 33 geanoj sub gvidado de Johann Burda.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof”. La 25-an de oktobro okazis la jara ĉefkunveno. Rezultato de la estrarelektoj: d-ro Cornelius Goebel (prezidanto), Ferdinand Mally (sekretario), s-ro Wolff (kasisto). La raportoj pri la pasinta jaro montris bonan financan staton kaj kreskadon de la membronombro. Monataj kunvenoj denove okazos ĉiun duan merkredon de l'monato.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Loka Grupo de GEA. En publika kunveno, aranĝita la 30-an de oktobro  en la festĉambrego de la Jaehner'a instituto, post salutoj de la prezidanto Edmund Schulz, parolis Arnold Behrendt el Breslau pri la temo „Ĉu Esperanto vivas?” La parolado tre interesis la eble 150 ĉeestantojn; en la diskutado kontraŭuloj de Esperanto ne aŭdigis sin. Kurso komenciĝis la 3-an de novembro en ĉambro de urba lernejo.
CIESZYN  TESCHEN  Kurso malfermiĝis en oktobro sub gvidado de Rudolf v. Lidl.

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1913, N-ro 12 A, p. 174, 175, 177, 178)

GLIWICE  GLEIWITZ  Supersilezia Esperanto-Ligo.  La 7-an de decembro 1913 la Ligo havis sian membrokunvenon en Gleiwitz. Post ekzameno, en kiu partoprenis kaj sukcesis 2 Gleiwitz-anoj, komenciĝis je la 630 posttagmeze la multnombre vizitata kunveno, kiun prezidis Max Fleischer el Beuthen. Oni speciale pritraktis organizajn kaj propagandajn demandojn, interalie oni intencas fari teatrajn prezentaĵojn kun propaganda celo en multaj sileziaj urboj. La Ligo ree kunvenos en februaro en Morgenroth aŭ Antonienhütte. Post la oficiala kunsido oni en agrabla interparolado, interrompata de plej diversaj prezentaĵoj kunrestis ankoraŭ sufiĉe longtempe.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof”.  La 4-a fondiĝfesto estis aranĝata la 15-an de novembro en „Handelskammerhaus”; oni festis tie ankaŭ la naskiĝtagon de d-ro Zamenhofg la 11-an de decembro.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1914, N-ro 1 A (143), p. 7.8)

En 1913 aperis:
─ Ferdinand Mally [el Görlitz]: Esperanto-Lehrer. 2 Auflage. Görlitz: Selbstverlag, 1913, 136 p.

1914

ANTONIENHÜTTE  Novan kurson gvidas s-ro Tworoger el Gleiwitz.
WROCŁAW  BRESLAU  Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (Ilepo).  Oficejo: Breslau 16, Maxstr. 22. La ligo celas disvastigi la Zamenhofan internacian helplingvon Esperanto inter poŝtoficistoj ĉiulandaj kaj la publiko. La ĉiumonata organo estas „Poŝta Esperantisto”, kiu enhavas fakajn artikolojn ktp., ofte kun bildoj. Ilepanoj ricevas la organon P.E. senpage, same ankaŭ ĉion, kion publikigos Ilepo. Arnold Behrend (prezidanto)

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1914, N-ro 1 A (143), p. 10)

1916

WROCŁAW  BRESLAU  ─ Loka Grupo de GEA. Sekve de klopodoj de monistino, f-ino M. Koscinska, parolado kaj kurso de Georg Mahn povis okazi por la gejunularo de la Liberreligia Komunumo. 16 gelernantoj partoprenis. ─ Krome Georg Mahn faris paroladon en la hejmo de la socialista gejunularo; sufiĉe granda nombro da ĝi anoncis sian pretecon lerni Esperanton. ─ En la loĝejo de sia prezidanto Adolf Selten la blindula unuiĝo „Interna Lumo” solenis la naskiĝotagon de la majstro. La membroj kaj gastoj havis grandan ĝuon per multaj muzikaj kaj deklamaj reprezentaĵoj. ─ Pola samideano, s-ro Wiesenthal el Varsovio, vizitis la lokan grupon en decembro. Li ĝojigis la grupanojn per tre interesa parolado di sia nelibervola, preskaŭ unu- kaj duonjara restado en Parizo ─ post la „Deka” ─ kaj en Svisujo.
ŚWIDNICA    SCHWEIDNITZ  ─ Esperanto-Grupo. La 12-an de januaro komenciĝis du novaj kursoj. Unu el ili, kiun partoprenas 32 personoj, precipe inoj, estas gvidata de la s-ro M. Stabler; la duan partoprenas 20 soldatoj, kaj ĝin gvidas resaniĝanta militisto, s-ro Pindur, antaŭe komercisto kaj membro de la Esperanto-Grupo en Hindenburg (Zabrze). S-ro Pindur estas tiu, kiu per Esperanto kaj nia stelo mirinde estas vivo-savita apud pafist-fosaĵo. Pri tiu okazintaĵo la „Tägliche Rundschau” kaj aliaj gazetoj akceptis detalajn raportojn. Por varbi kurso-lernantojn, oni refoje presigis sciigojn pri Esperanto kaj ofte paroladis; ankaŭ s-ro Pindur faris paroladon en la soldatejo.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1916, N-ro 2 A, p. 16, 17)

WROCŁAW  BRESLAU  ─ Loka Grupo de GEA. Kunsidoj regule okazas malgraŭ la milito kaj estas ofte tre interesaj pro la alvenintaj leteroj de militistaj samideanoj. D-ro Felix Zamenhof ĝojigis la grupon dum sia kvarsemajna restado en Breslau regule per sia vizitado.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1916, N-ro 3 A, p. 31)

ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  ─ Esperanto-Grupo festis la 17-an de majo sian fondiĝfeston, je kiu partoprenis 50 personoj. La prezidanto, profesoro d-ro L. Huebner, memorigis la fondiĝon, okazintan antaŭ sep jaroj kaj faris paroladon pri estanteco kaj estonteco de nia lingvo kaj ĝia valoro por Germanujo. Poste la sekretario, s-ro M. Stabler, paroladis tre interese pri milito kaj kristana religio, uzante la Esperantan lingvon. Post komuna kanto de la himno kaj aliaj esperantaj kantoj sekvis esperantaj deklamoj de la sinjorinoj Ließ, Menzel, Priesemuth, kvarmana koncertludado de la sinjorinoj Klein kaj Heege. Esperantaj kaj germanaj kantoj de sinjorino Priesemuth kun fortepiano- kaj liutakompano. Tre amuzaj estis dialekta deklamo de rektoro Knorn kaj memverkita, laŭtempa humoraĵo de librovendisto Johannes Zuckchwerdt. Je granda ĝojo de la anoj ĉeestis la feston la fondinto de la grupo, d-ro med. Stolper, forpermesita de la rusa militejo kaj la membro, leŭtenanto Georg Krause, vundita apud Verdun. Ambaŭ estis ornamitaj per la fera kruco kaj raportis tre interese pri siaj travivaĵ oj, la dua montrante multajn memfaritajn fotografaĵojn. La dua prezidanto, la komence de la milito tre grave vundita kapitano R. Krause, ankaŭ „kavaliro de la fera kruco”, kiu nun faras garnizonan servon en Breslau, bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Al sia honora prezidanto, kalkulkonsilanto Edmund Schulz, Überlingen a. Bodensee, la grupo sendis salutkarton. Entute la festo estis tre impresa, kvankam preskaŭ senkosta.

(el „Germana Esperantisto”, Junio 1916, N-ro 6 A, p. 67, 68)

JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  ─  Esperanto-Rondo. Sabaton la 16-an de oktobro okazis la unua kunveno de la Esperanto-Rondo, kiu kunvenos ĉiumonate. Prezidanto estas sanitara konsilanto d-ro Galle kaj sekretario Eugen Wüster. Ĉeestis 11 personoj. La adreso de ambaŭ estraranoj estas Wilhelmstr. 17

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1916, N-ro 11 A, p. 31)

1917

 
 

1918

[Malgraŭ la milito esperantistoj de Breslau kaj aliaj sileziaj urboj kontinuis Esperanto-agadon, kvankam ke multaj militservis kaj kelkaj ne revenis el la milito.]

1919

WROCŁAW  BRESLAU  Loka Ligo de Breslaŭaj Esperanto-Unuiĝoj.  Nove aranĝita kurso estas gvidata de Max Mielert. Ĝi ragule okazas merkrede je la 7-a vespere en la Matio-gimnazio.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1919, N-ro 3 A (267), p.20)

WROCŁAW  BRESLAU  La Ligo de Katolikaj Studentoj „Amoko” alvokas al ĉiunaciaj gestudentoj por kunlaboro ĉe la popola repaciĝo. Esperanto estu la lingvo de la „Mondpacligo”. Esperanto estas enkondukita ĉe la katolika Matiogimnazio kaj ĉe la katolika reallernejo. En la unua 90 lernantoj, en la dua 82 lernantoj.

(el „Esperanto”, Aŭgusto/Septembro 1919, N-ro 228/229 (8/9), p. 14)

WROCŁAW  BRESLAU  Breslau, la 25-an de aŭgusto 1919. Karaj samreligianoj kaj samideanoj! Ni staras ĉe la sopirita celo. En la komenco de oktobro nuna jaro en Breslau, tiu urbo, el kiu de la fino de la 1916 ĉiam ree eliris en la germanajn landojn la voko, revivigi la katolikan Esperanto-movadon, fondi ĉie grupojn kaj kunligi ilin en potenca „Ligo de Germanaj Katolikaj Esperantistoj”, okazos la konstituiga kunsido de tiu Ligo.
   Kore ni invitas vin ĉiujn al tiu, ja konsciaj pri la nuntempe grandaj malfacilaĵoj, sed ankaŭ pri la granda oferemo loĝanta ĝuste en la esperantistoj kaj iganta ilin ne timi iajn malhelpojn.
... De la frua posttagmezo la 4-an de oktobro membroj de nia „Unueco” koneblaj per la verda stelo, estos en la ĉefa stacidomo en la granda komunikejo sub la horloĝo (ĉefa enirejo) pretaj por akcepto kaj por informoj. Privata loĝejo garantiita de niaj membroj.
   Do, karaj amikoj de Esperanto, antaŭen, Breslau'on, al tiu maljuste tiom ne ŝatata laŭ ĝia valoro „cindrulino” inter la germanujaj urboj, kiu efektive estas pli riĉa ol la ceteraj fieraj fratinoj....
   Kun fidele katolika saluto esperanta. Max Mielert
BYTOM  BEUTHEN  Kurso kun 20 personoj el la unuiĝo de katolikaj junuloj, Fondiĝis „Frateco”, Societo de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj.

(el „Esperanto”, Oktobro 1919, N-ro 230 (10), p. 13)

OPOLE  OPPELN  [En 1919 en Opole esperantiĝis fratoj Fethke: Stephan (* Danzig 1901), Jan (* Oppeln 1903) kaj Edmund (* 1905). La familio Fethke translokiĝis al Bydgoszcz (1921)]
Lerni la ĉeĥan lingvon per helpo de ĉeĥo aŭ ĉeĥino deziras s-ro Edmund Fethke en Oppeln, Ring 11, scianta la polan lingvon, kiun mi laŭdezire instruos rekompence. Mi deziras partopreni en la 13-a UK en Praha (31.07.-6.08.1921).

(el „Espero Katolika”, Marto 1921, N-ro 3, p. 75)

WROCŁAW  BRESLAU  Esperanto-ekspozicio dum septembro; oni aranĝis feston „Esperanto kaj arto”, dum kiu estis prezentitaj Esperantaj kantoj kaj deklamaĵoj per unuarangaj artistoj. Kurso post parolado de Max Mielert antaŭ „Katolika Instruistina Unuiĝo”.

(el „Esperanto”, Novembro 1919, N-ro 231 (11), p. 11)

WROCŁAW  BRESLAU  Fondo de „Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Germanujo”. Breslau 4-6.10.1919.  La 4-a de oktobro 1919 alportis por la esperantistoj en Breslau kaj por alrapidintaj el malproksimaj lokoj delegitoj de la ceteraj esperantistaroj en Germanujo la gravajn priparoladojn. La prezidanto de la Katolika Esperanto-Societo „Unueco“ en Breslau, gimnazia instruisto Max Mielert, salutis la venintojn kiel helpantojn al tre grava konstruaĵo. Sur la tagordo estis: statuto, elekto de la Ligo-estraro, celoj de la Ligo, Ligopresorgano ktp. La elekto-rezultoj por la efektiva estraro estis: prezidanto: gimnazia instruisto Max Mielert (Breslau); sekretario: bankoficisto W. Menz (Breslau); kasisto: komercisto Georg Berger (Breslau); plue: s-ro instruisto H. Baumgart (Breslau), prepozito Eduard Becker (Bromberg), s-ro M. Stabler (Schweidnitz). Samtempe estis decidate, ke rilate al estrarelekto la plimulto de elektitoj estu en la sidejo de la Ligo-estraro.
   La 5-a de oktobro komencis per solena Esperanto-grandmeso en la gimnazia preĝejo Sankta Matio. La edifanta solenaĵo, dum kiu lia prepozita moŝto  Eduard Becker (Bydgoszcz) diris predikon tuŝantan la korojn en mirinde klara Esperanto, faris gravan impreson, pligravigitan per la artplena reprodukto de la Schubert-meso „Al kiu min mi turnu” kaj de la komponita de Max Mielert kortuŝanta „Saluton, Maria” kantataj de s-ano Schöber kaj de f-ino Sarnes.

   La festa kunsido okazis je la 11-a en Vincenzhaus. Inter la multnombro de gastoj ĉeestis prof. barono de Kleist (Breslau). La prezidanto Max Mielert malfermis la kunsidon per rigardo supren al nia glora patronino Maria; post tio li priparolis la historian evoluon de Esperanto kaj konvinke prezentis la celon de la katolika Esperanto-movado. Detale li klarigis tiam la celojn de la nova Ligo, el kiuj estu citata ĉi tie nur jena unu: Alproksimigo de katolikoj ĉiulandaj sur la fundamento de d-ro Zamenhof, ilia kunigo en potenca falango kontraŭ senkredemo por akcelo de kulturaj kaj idealaj celadoj ĉiuspecaj sur kristaneca bazo.

   La parolon akceptitan kun forta aplaŭdo sekvis paroloj de la diversaj delegitoj el eksteraj regionoj.

   Beligata estis la solenaĵo per impresega recitado de tradukita en germanan lingvon „La Vojo” de d-ro Zamenhof per f-ino Gulitz kaj la komponaĵo de la prezidanto Max Mielert „Saluton, Maria”, belsone kantata de s-ano Schöber kaj de f-ino Sarnes.

   Komuna tagmanĝo en Schultheiss-trinkejo kunigis la gastojn kaj la membrojn, kiun sekvis sifiĉe etendigita promenado tra Breslau, gvidata de la sekretario bankoficisto W. Menz. Belega brilo de la suno ĉirkaŭfluis la interesajn vidaĵojn de nia urbo kaj instigis ankaŭ la gastojn al senbara admiro.

   Ĉirkaŭ la 6-a en la preĝejo Sankta Matio okazis homilio pri la Katolika Ligo Interpopola, dirata de nia gasto, lia paroĥestra moŝto d-ro Max Josef Metzger el Graz. Liaj vortoj penetritaj de arda amo al la homaro, restos al multaj neforgeseblaj. La tagon finis amuza kunestado en Vincenzhaus, al kies sukceso helpis kanto-prezentadoj de f-ino Sarnes, bonhumoraj skizoj de lia prepozita moŝto Eduard Becker kaj gajaj paroladoj de s-roj H. Baumgart, F. Aust kaj W. Menz.

   Lundon, la 6-an de oktobro, la gastoj vizitis ankoraŭ la ekspozicion „Supra-Sileziaj arto kaj kulturo”, kaj ferma vespero en la Breslaua Katolika Esperanto-Societo „Unueco” estia por ili aranĝata.

(el „Espero Katolika”, Januaro/Februaro 1920. N-ro 1/2, p. 18-24)

WROCŁAW  BRESLAU  Rezulto de la ĉefa kunveno de la Katolika Esperanto-Societo „Unueco” en Breslau la 3-an de novembro 1919 estis gravaj decidoj: la regularo estis komplete ŝanĝita post vigla diskuto laŭ la regularo modela por lokaj grupoj de la Germana Ligo de Katolikaj Esperantistoj. „Unueco” restas loka grupo por GEA. La kotizo po monato estas 1 Mk., la duonjaraj kotizoj por la Ligo kaj por GEA ─ po 50 Pfg. ─ aparte estas pagataj la 1-an de januaro kaj la 1-an de julio. La estraro konsistas el: Max Mielert (prezidanto), f-ino M. Dittrich (sekretariino), Georg Berger (kasisto), s-ro Haase (bibliotekisto). ─ „Unueco” perdis unu el ĝiaj plej fervoraj membroj, la sekretarion f-inon Weber, kiu nun estas sekretariino de „Mondpacaverko Blanka Kruco” en Graz. Ĉiam senlace kaj senĉese ŝi laboris por la unuiĝo, kiu postvokas al ŝi koregan dankon kaj multe da feliĉo por ŝia nova honorplena pozicio. ─ La 10-an de novembro 1919 la datreveno de la fondo de „Unueco” estis festata per deklamoj kaj kantoj gajaj kaj seriozaj.
BYTOM  BEUTHEN  La Societo de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj „Frateco” en Beuthen festis la 60-an datrevenpnm de la naskiĝtago de la mortinta Majstro la 15-an de decembro 1919 per deklamoj (f-inoj Riedel kaj Goralczyk), kantoj kaj esperantlingva festparolado (supera instruisto Walter Knopf).

(el „Espero Katolika”, Aprilo 1920. N-ro 4, p. 85)

1920

WROCŁAW  BRESLAU  Am 9.5. Ausflug nach Trebnitz mit 40 Teilnehmern. Nachmittags Werberede des Hrn. Max Mielert vor 150 Zuhören, von denen sich 40 zu einem neuen Kursus anmeldeten. ─ Die 3 Breslauer E-Gruppen beschlossen, monatlich eine gemeinschaftliche Zusammenkunft zu veranstalten.
[La 9-an de majo ekskurso al Trebnitz kun 40 partoprenantoj. Posttagmeze varbparolado de s-ro Max Mielert antaŭ 150 aŭskultantoj, el kiuj 40 aliĝis al nova kurso. ─ La tri E-grupoj el Breslau decidis organizi komunan renkontiĝon ĉiumonate.]
TRZEBNICA  TREBNITZ  Am 31.5. begann der erste E-Kursus mit 42 Teilnehmern, geleitet von Hr. Georg Habellok, Breslau.
[La 31-an de majo 1920 komenciĝis la unua Esperanto-kurso kun 42 partoprenantoj, gvidata de Georg Habellok el Breslau]

(el „Germana Esperantisto”, Julio 1920, N-ro 7 (293), p. 89)

MORAVSKÁ OSTRAVA  MÄHRISCH-OSTRAU  En loka komerca akademio propagandis tre vigle Bohumír Matějka. Estis fondita studenta Esperanto-Societo kun 30 anoj.
PŘÍVOZ  ODERFURT  Antaŭ nelonge fondita sekretariejo laboras tre efike. Kiel sekretario funkcias Václav Bohumír Matějka. La gazeto „Duch Času” regule enhavas priesperantajn artikolojn.

(el „Esperanto”, Julio/Aŭgusto 1920, N-ro 239/240 (7/8), p. 12)

WROCŁAW  BRESLAU  Dank' al klopodoj de Siegmund Freund la foirestraro intencas uzi nian lingvon por reklamo.

(el „Esperanto”, Oktobro 1920, N-ro 243 (11), p. 10)

BYTOM  BEUTHEN  En Beuthen tre atentindaj progresoj. S-ro Stonner gvidis kurson, kiun partoprenis 45 gesinjoroj, inter ili 12 geinstruistoj. La grupo „Frateco” havas 17 anojn; ĉiuj abonis „Espero Katolika” por 1921.
STRZELCE OPOLSKIE  GROß STREHLITZ  S-ro E. Szmelczyński, tre fervora 18-jara gimnaziano, gvidis kurson (12 partoprenantoj).

(el „Espero Katolika” Novembro/Decembro 1920, N-ro 11/12, p. 280)

PŘÍVOZ  ODERFURT  Komenciĝis kurso. Franz Benisch el Moravská Ostrava parolis germane pri „Esperanto kaj ĝia celo”. La kurson gvidas Josef Barta, 38 partoprenantoj.

(el „Esperanto”, Decembro 1920, N-ro 244 (12), p. 9)

En 1920 aperis:
─ Romain Rolland: Al la forbuĉataj popoloj. Tradukis Georg Mahn [el Breslau]. Bern: UEA, 1920. 16 p.
─ Georg Mahn [el Breslau]: Esperanto. Einführung in die Welthilfsprache  Esperanto. Für fremdsprachlich Vorgebildete. Selbsverl. [ĉ. 1920], 28 p.
─ Gazeto „Juneco” eldonata en Oppeln ekde julio ĝis sept. 1920, 8p.

1921

OPOLE  OPPELN  „Der Oberschlesier” (La Supra-Sileziano), Oppeln, Bismarckstr. 11, ĉiusemajna gazeto por politiko kaj kulturo, provas alproksimigi en dulingva teritorio, kies dupopolaj partoj malamikege kontraŭstaras unu la alian, prudentajn kaj pli profunde pensantajn homojn al diskutado pri la plej diversaj demandoj de politiko, ekonomio kaj kulturo. La revuo klopodas interrilatigi la konon de la ambaŭflankaj kulturoj kaj forigi tiamaniere disigojn. Ĝi intencas prepari en Orienta Eŭropo la vojon al nova spirito, kiu estonte regu la kunvivadon de la nacioj. Ankaŭ al Esperanto „Der Oberschlesier” turnas sian atenton per publikigo de artikolo de Max Mielert, vicprezidanto de Internacio Katolika. „Der Oberschlesier” intencas publikigi ankaŭ kurson de Esperanto en la germana kaj pola lingvoj.

(el „Espero Katolika”, Februaro 1921, N-ro 2, p. 52)

BYTOM  BEUTHEN  Efika propagando inter gelernantoj. Al samideanoj geinstruistoj mi varme rekomendas la sekvantan senpagan propagandon inter gelernantoj. Ĝi pruviĝis kiel tre efika.
  Iun tagon mi demandis miajn lernantojn, ĉu iu el ili kolektas ilustritajn poŝtkartojn. Preskaŭ ĉiuj ekstaris. Mi tiam demandis, ĉu iu havas jam tiajn el fremdaj landoj. Preskaŭ neniu jesis, „Se vi deziras tiajn, mi povas havigi al vi", mi diris. Jes, ni petas, faru tion, sonis tra la klasoĉambro. „Bone, kopiu tekston, kiun mi nun skribos sur la tabulon.” Jen la teksto esperantlingva:
   „Beuthen (Supra Silezio), la ...-an de .... 1920. Tre estimata sinjoro (sinjorino, fraŭlino)! Vian adreson donis al mi nia instruisto s-ro Knopf, la estro de la ĉi tiea centra oficejo por Esperanto. Mi estas ...-jara lernanto de la supera reallernejo, kies domon vi vidas sur la bildflanko. Miaj gepatroj certe donos al mi permeson, lerni poste ankaŭ Esperanton, se mi povos konvinki ilin pri la jam nun granda disvastiĝo de la internacia lingvo. Tial mi ĝentile petas vin, bonvolu afable sendi al mi ilustritan poŝtkarton el via loko. Kun altestimo via sindona N.N. (adreso).”
   Tiun ĉi tekston ĉiuj lernantoj skribis sur ilustritan karton, kiu montris belan vidaĵon de la impona konstruaĵo de nia supera reallernejo. Mi mem metis sur la kartojn adresojn de esperantistoj en ĉiuj landoj, ŝtampis la bildflankon per verdstela ŝtampilo de nia centra oficejo, kaj la kartoj forflugis en la tutan mondon.
   La lernantoj tre miris, kiam iom post iom alvenis respondoj el ĉiuj eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, eĉ el Hindujo. Kompreneble mi igis ilin, danki pro la afable senditaj kartoj: „Kore mi dankas vin pro via afabla poŝtkarto. Mi nun kun permeso de miaj gepatroj, komencos studon de la bela internacia lingvo. Lernolibreton mi jam aĉetis. Kiam mi estos kapabla por memstrara korespondado, mi denove donos al vi vivosignon. Kore salutas vin via dankema juna amiko. N.N.”
   Tiamaniere mi vekis la plej viglan intereson por Esperanto en la tuta lernejo, ĉar la kartoj ja estis montrataj en ĉiuj klasoj. Tre multaj lernantoj aĉetis lernolibrojn kaj nun ili lernas fervore nian lingvon. Multe da ili el la superaj klasoj ankaŭ partoprenas kurson, kiun mi aranĝis en la lernejo, kun permeso de la direktoro. Al ĉiuj karaj gekolegoj mi do povas rekomendi mian propagandon. Ĝi certe meritas imiton. Walter Knopf

(el „Espero Katolika”, Marto 1921, N-ro 3, p. 74)

WROCŁAW  BRESLAU  Max Mielert, gimnazia instruisto, la prezidanto de „Unueco”, finis kurson kun proksimume 25 partoprenintoj, al kiuj apartenis i.a. ankaŭ la katolika urbo- kaj distrikt-lernej-inspektoro d-ro Hemmerle, tre bone konata per liaj sekse-pedagogiaj verkoj. S-ro Joseph Driessler, rektoro de mezgrada lernejo, aranĝis publikan Esperanto-ekzamenon por 16 lernantoj el la plej supera klaso. Ĉeestis i.a. ankaŭ la urba lernej-konsilisto d-ro Lauterbach, kiu estis promesinta, ke laŭ la sukceso de la ekzameno li eventuale enkondukos Esperanton oficiale en la lernejon de rektoro Driessler. La sukceso superis liajn atendojn. La lernintoj post 60-hora instruado povis uzi la lingvon en vorto kaj kanto, parolis flue en ĉarma „sceno en ĉapelmagazeno”, tradukis tekstojn sufiĉe malfacilajn sen antaŭa preparo ktp. Do, post Pasko Esperanto estas enkondukita kaj instruata dum du horoj en ĉiu semajno en la du plej superaj klasoj de la nomita lernejo.
   Sekvante la proponon de s-ro Mielert la Katolika Instruista Unuiĝo de Breslau aliĝis al IKA kiel ordinara membro, s-ro Alfred Hanuschke, instruisto en mezgrada lernejo, estis elektita kiel reprezentanto de la unuiĝo por IKA-aferoj kaj por la fondota Germanuja land-komitato.
   S-ro Mielert paroladis en Katolika Komercista Unuiĝo en Hirschberg pri la temo: „La mondhelplingva problemo kaj ĝia solvo per Esperanto”. La entuziasmigita aŭdantaro decidis fondi katolika lokan grupon de GKLE kaj tuj komenci Esperanto-kurson, kiun gvidos s-ro Fritsch, kaplano.

(el „Espero Katolika”, Aprilo 1921, N-ro 4, p. 103)

WROCŁAW  BRESLAU  Am 10.12.1921 wurde eine Ortsgruppe des Verbandes junger deutscher Esperantisten gegründet; Zahl der Mitgglieder 23. Vorstand: 1 Vors. Hr. A. Stern, 2. Vors. Hr. A. Hirsemann, Kassf. Hr. G. Habellok, Schrift. Hr. E. Habellok.
[La 10.12.1921 estis fondita loka grupo de Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj kun 23 membroj. Estraro: A. Stern (prezidanto), A. Hirsemann (vicprezidanto), Georg Habellok (kasisto), E. Habellok (sekretario)]

(el „Germana Esperantisto“, Januaro 1922, N-ro 1 (311), p. 11)

En 1921 aperis:
─ Gazeto „Junularo” eldonata en Přívoz, ekde sept. 1921 ĝis 1922, 4 paĝa

1922

OPOLE  OPPELN  Hr. Studienrat Dr. Langer der Vorsitzende der Gruppe, leitet einen gut besuchten Kursus für Postbeamte. ─ Am Gymnasium ist eine Schülergruppe gegründet worden.
[Studokonsilisto d-ro Langer, prezidanto de la Grupo gvidas bone vizitatan kurson por poŝtoficistoj. ─ En gimnazio oni fondis Esperanto-grupon por lernantoj]
STRZEGOM  STRIEGAU  Am 15.12.1921 Zamenhof feier. Hr. Karl Kliem sprach über Leben und Person Dr. Zamenhofs. Hierauf Gründung der Gruppe mit 15 Mitgliedern unter Anschluß an den D.E.B. Vorstand: Vors. Hr. Karl Kliem, Kassf. Hr. Krug, Schriftf. Frl. Delor. Gruppenheim: Lux' Hotel, Wilhelmstr. 1. Zusammenkunft jeden 2. Donnerstag des Monats. 2 Anfänger-Lehrgänge und einer für sprachlich Vorgebildete.
[La 15.12.1921 okazis Zamenhofa solenaĵo. Karl Kliem parolis pri vivo kaj persono de d-ro Zamenhof. Post la solenaĵo oni fondis Esperanto-Grupon kun 15 membroj, kiu aliĝis al GEA. Estraro: Karl Kliem (prezidanto), Krug (kasisto), f-ino Delor (sekretariino). Kunvenejo: Lux' Hotel, Wilhelmstr, 1. Renkontoj ĉiun duan ĵaŭdon de monato, Du kursoj por komencantoj kaj unu por progresintoj]
WAŁBRZYCH  WALDENBURG  E-Verein „Verda Stelo”. Der eifrigen Arbeit des Einzelmitgliedes des D.E.B. Frau Frieda Schönfeld ist es gelungen, am 18.10.1921 eine Gruppe unter dem Namen „Esperanto-Verein Verda Stelo” mit 25 Mitgliedern zu gründen. 1 Vors. Hr. Schmidt, 2. Vors. Hr. Sprachlehrer Kühler, Kassf.  Hr. Rammin, Schriftf. Frau Schönfeld.
[Esperanto-Asocio „Verda Stelo“. Dank' al fervora laboro de izolita GEA-membrino Frieda Schönfeld oni sukcesis fondi la 18.10.1921 novan grupon sub la nomo “Esperanto-Asocio Verda Stelo“ kun 25 membroj. Prezidanto: s-ro Schmidt, vicprezidanto: lingvoinstruisto Kühler, kasisto s-ro Ramin, sekretariino: Frieda Schönfeld]

(el „Germana Esperantisto“, Januaro 1922, N-ro 1, p. 13

WROCŁAW  BRESLAU  Oni fondis Silezian Esperanto-Ligon (SILEO) Schlesicher Esperanto-Verband. Unu el kunfondintoj estis Karl Kliem el Striegau.
KARVINÁ  Pola Socialista Partio aranĝas oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Karviná, Orlová, Stonava, Horna-Suchá kaj Třinec.

(el „Esperanto”, Aprilo 1922, N-ro 260 (4), p. 10)

WROCŁAW  BRESLAU  11-a Germana kongreso en Breslau 3-6. junio. La 3-an okazis ekzamenoj de la germana respublika Esperanto-Instituto sub gvidado de profesoro Johannes Dietterle. Jam ĉe la interkonatiĝa vespero je la sama tago kolektiĝis multaj samideanoj kies nombro superis 500. La 4-an de junio d-ro Albert Steche malfermis la kongreson per resuma parolado pri la stato de la movado en Germanujo; poste urbestro d-ro Wagner salutis la kongreson en la nomo de la urbo. Dum la laborkunsidoj oni reguligis la interrilatojn de GEA al la junulaj asocioj, oni pridiskutigis la novajn statutojn kaj decidis, ke la ĉefa centro por la propagando, loka aŭ provinca depost nun estu ne la estraro de GEA, sed la regionaj ligoj kiel ekzemple la „Revelo” (Rheinlanda, Vestfala Ligo), Nordalbinga kaj la nove fondita Silezia Ligo.
   La plezura parto estis riĉenhava, speciale lundon oni aŭdis nur kantojn kaj teatraĵojn de sileziaj poetoj parte en la provinca dialekto. La vizito de la grandega jarcenthalo kun aŭskultado al la ludo de la plej granda orgeno de la mondo, multe impresis ĉiujn ĉeestantojn.                       S. Freund

(el „Esperanto”, Julio-Aŭgusto 1922, N-ro 260 (7-8), p. 15)

WROCŁAW  BRESLAU  La 11-a Germana Esperanto-Kongreso tie ĉi okazinta 4-7.06.1922, bone sukcesis ĉiuflanke. Dimanĉon matene je 8 h. estis solena Diservo en St. Vincenzpreĝejo. La meson legis eklezia konsilanto pastro Eduard Becker kaj d-ro Hotzelt predikis. La oficiala malfermo estis je 10 h. La prezidanto d-ro Albert Stache faris la salutparoladon ktp. La urbestro salutis oficiale nome de la urbo. Plue salutis pastro Becker nome de IKUE kaj ─ kio estas precipe grave ─ de Lia Kardinala Moŝto la Episkopo de Breslau Adolf Bertram. Okazis diversaj fakkunsidoj, i.a. de la katolikoj.

(el „Esperanto Tiumfonta”, Junio 1922, N-ro 88)

WROCŁAW  BRESLAU  Germana Katolika Ligo Esperantista. Faka kunveno de la katolikaj esperantistoj dum la 11-a Germana Esperanto-Kongreso en Breslau.  Komence de la de eklezia konsilanto Eduard Becker (Breslau) gvidata kunveno oni konstatis, ke la katolikaj esperantistoj havas la devon en aparta organizacio kolekti anojn de Esperanto el la katolikaj rondoj. Poste oni restarigis la malnovan Germanan Ligon de IKUE, kiu ─ restarigita post la milito ─ dum la konflikto de la pasinta jaro estis malaperinta. Kiel prezidanto oni elektis eklezian konsilanton Eduard Becker, vicprezidanto s-inon Elli Baumgart (Dresden), sekretario d-ron Hotzelt (Bamberg). Ĉiu ano mendas „Espero Katolika”, oni nur postulos laŭvolajn kotizaĵojn. Postkiam estis priparolitaj kelkaj deziresprimoj al la 7-a Katolika Esperanto-Kongreso en Nymegen (aŭgusto 1922), eklezia konsilanto Becker fermis la bone sukcesintan kunvenon.

(el „Espero Katolika“, Junio 1922, N-ro 129, p. 256)

[Fondita oktobre 1919 Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Germanujo kun la estraro en Breslau strikte kunlaboris kun Internacio Katolika (Ika) kun sidejo en Graz. Novaj agadmanieroj de „Ika“-prezidanto d-ro Max Josef Metzger ne plaĉis al parto de antaŭaj IKUE-anoj, kiuj restarigis fine 1921 la antaŭmilitan IKUE kun sidejo en Nederlando. Eke tiam agis du sendependaj reciproke sin kontraŭbatalantaj internaciaj organizaĵoj de katolika esperantistoj. En tiu situacio la estraro de GKLE en Breslau ĉesis agi]
   „Ika” estas starigita. El preskaŭ ĉiuj landoj oni sciigas pri komenco de praktika laboro. La akcepto de nia movado estas la sama en ĉiu lando. Katolikoj rigardantaj antaŭen salutas entuziasme la ideon, promesas energian kunlaboron; aliaj ŝanceliĝas atendante, kion faros la ceteraj; malmultaj katolikoj principe kontraŭdiras.

(el „Espero Katolika”, Februaro 1921, N-ro 2, p. 27)

En 1922 aperis:
─ Gazeto „Breslauer Kongress-Nachrichten” [11. Germana Esperanto-Kongreso] eldonata en Breslau en junio 1922. 29 p.

1923

JESENIK  FREIWALDAU  La nove fondita grupo bone laboras. Kunveno en privata domo de l'estrino ĉiuvendrede vespere.
KRNOV  JÄGERNDORF  La 15-an de februaro Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. Kurso komenciĝos. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.
OPAWA  TROPPAU  Okazis la ĉefkunveno de la Germana Unuiĝo. Kurso por komencantoj sukcese finiĝis.

(el „Esperanto”, Majo 1923, N-ro 273 (5), p. 12-13)

KRNOV  JÄGERNDORF  Okaze de kursfina festo la kursanoj prezentis „Duonsurda”, duaktan komedion de Roksano. Kurson por laboristoj gvidas s-ro Zajic en la burĝa lernejo.
MORAVSKÁ OSTRAVA-PŘÍVOZ  MÄHRISCH-OSTRAU-ODERFURT  Dum kursfina festo paroladis la kursgvidanto Franz Benisch pri la esenco de esperantismo. Li nun gvidas perfektigan kurson.
ZLATÉ HORY  ZUCKMANTEL  Komenciĝis kurso kun 20 lernantoj, gvidata de s-ro Schuster. Parolado de profesoro Murath pri „Esperanto kaj mondhelplingva problemo”.
WROCŁAW  BRESLAU  Fondiĝis Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj, kiu petas sendon de libroj kaj gazetoj (al s-ro Georg Habellok, Schleiermacherstr. 19, Breslau).

(el „Esperanto”, Julio 1923, N-ro 275 (7), p. 11-12)

OPAVA  TROPPAU  Nova grupo fondiĝis en Opava, prezidanto poŝta direktoro Horбk, sekretario Otava, konsistanta precipe el poŝtistoj kaj fervojistoj.
   II-a Konferenco de Silezio kaj Norda Moravio la 7 oktobro en Opava. Partoprenis 35 personoj el 15 lokoj. Raportis Rudolf Hromada, ĝen. sekr. de ĈAE kaj reprezentantoj de regionaj urboj.

(el „Esperanto”, Decembro 1923, N-ro 280 (12), p. 11)

En 1923 aperis:
Georg Habellok [el Breslau]: Eisenbahn-Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Breslau: propra, 1923, 49 p.

1924

WROCŁAW  BRESLAU  unua esperantlingva disaŭdigo de Radiostacio Breslau 16.06.1924. [lasta ĉ. 1933]

(fonto: „Das Esperanto ein Kulturfaktor”, Band 8, Berlin 1928, p. 118)

GÖRLITZ  Kurson por geinstruistoj komencis 21.11.1924 supera studkons. Alb. Dettloff (18 partoprenantoj).
JELENIA GÓRA HIRSCHBERG  La 5.11.1924 parolis Karl Kliem el Striegau, pri „Esperanto kaj la nuna tempo”, la 12.11. pri „La disvolviĝo de la mondlingvo”. La 19.11. kurso kun 14 partoprenantoj.
KAMIENNA GÓRA  LANDESHUT  Nova ejo por kunvenoj en restoracio „Riebl” Freynung. Ĉiumarde vesperparolado, ĵaŭde kurso por komencantoj.
ŻARÓW-ŁAŻANY  SAARAU-LAASAN  La ĉi-loka rondo aranĝis 28.09.1924 amikan kunvenon. Karl Kliem el Striegau faris paroladon. Gesamideanoj el Freiburg kaj Striegau ludis teatraĵon „Eile mit Weile”. 2 kursoj, 23 partoprenantoj, gvidantoj s-roj Schiller kaj Rother.
ŚWIEBODZICE  FREIBURG  Loka Grupo de GEA. La 11. kaj 12.10.1924 unua fondiĝfesto. Propaganda teatraĵo „Eile mit Weile”, verkita de Karl Kliem, Striegau. Ekspozicio kaj parolado. 2 novaj kursoj kun 18 partoprenantoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  En la liceo de Ursulino-monaĥinejo Esperanto estas enkondukita kiel nedeviga instrufako. 18 lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof. L. Huebner instruas 10 monaĥinojn.
STRZEGOM  STRIEGAU  Loka Grupo de GEA. La 4.10. festo de 12-jara ekzistado de la grupo. Teatraĵo „Eile mit Weile”. Rektoro Teubner parolis pri „Esperanto kaj novstarigo de Germanujo“. La 15.11 kurso, 9 partoprenantoj, gvidanto s-ro Karl Kliem.

(el „Germana Esperantisto“, Januaro 1925, N-ro 1 (347), p. 14, 15)

1925

BIELSKO  BIELITZ  Oficiala akcepto de Esperanto per politika partio. La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendas al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokas eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj. Kurso de 25 partoprenantoj jam komenciĝis en Bielsko.
GÖRLITZ  Supera studkonsilisto prof. Tettloff gvidas kurson en la supera reallernejo. S-ro Ripke gvidas kurson de 40 lernantoj en libertendenca lernejo.

(el „Esperanto“, Januaro 1925, N-ro 293 (1), p. 9, 10)

KATOWICE  KATTOWITZ  Asocio de Esperanto-Amikoj malfermis kurson kun 24 partoprenantoj. Kursgvidanto Jan Tichawski.
WROCŁAW  BRESLAU  En la meza lernejo rektoro Joseph Driessler kaj du instruistoj instruas Esperanton en la superaj klasoj. Lastjare antaŭ Pasko 24 lernintoj faris la ekzamenon pri kapableco. Krom tio s-ro Driessler instruis kvar geinstruistojn. Ili faris lastsomere la ekzamenon pri scienca pedagogia kapableco.
WROCŁAW  BRESLAU  Post finiĝo de la radio-kurso por komencantoj daŭradas kurso por pliperfektigo, dank' al unuigitaj klopodoj de Eklezia Konsil. prof. Ed. Becker, rektoro Joseph Driessler kaj instruistino Margarete Polier.

(el „Esperanto”, Februaro 1925, N-ro 294 (2), p. 11, 12, 13)

SOSNOWIEC  Fondiĝis klubo kaj rondo esperantista. La klubo en kurso instruas 25 anojn.

(el „Esperanto”, Marto 1925, N-ro 295 (3), p. 9)

WROCŁAW  BRESLAU  Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj  sciigas, ke ĝi nun estas restarigata per klopodoj de la nova komitato. Adreso: Kurt Bujakowski, Gabitzstrasse 166, Breslau 18.
WROCŁAW  BRESLAU  Esperanto-prezentado kaj kostumfesto por 140 personoj.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Kursoj post parolado de deputito Arthur Pankratz el Bydgoszcz.

(el „Esperanto“, Aprilo 1925, N-ro 296 (4), p. 11, 12, 13)

BYTOM  BEUTHEN  La lernantoj de mezaj kaj superaj klasoj de la superaj lernejoj povas partopreni senpagan Esperanto-kurson.
JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Kurso finiĝis kun 17 partoprenintoj. Gvidanto Georg Sieche. Aliĝis al la grupo 15. Nun la grupo havas 20 membrojn. La 24-an de aprilo salutvespero por la novaj membroj.
SOBIESZÓW  HERMSDORF  Kurso kun 30 partoprenantoj. Gvidanto Georg Sieche el Hirschberg.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Juli 1925)

JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Karl Kliem el Striegau parolis 11-an de julio en grupa hejmo pri Magdeburg. La 12-n de julio ekskurso al Himmelreich.
SOBIESZÓW  HERMSDORF  La 20-an de junio s-ro Liebich el Leipzig parolis antaŭ Hermsdorfaj kursanoj germanlingve pri „Ĉu ni bezonas mondhelplingvon.
WROCŁAW  BRESLAU  Schlesischer Esperanto-Verband. Geschäftsstelle: Breslau, Schleiermacherstr. 19.
1. Ortsgruppe Beuthen (Vors. Walter Knopf) beging am 30. Juni ihr 6. Stiftungsfest.
2. Ortsgruppe Saarau veranstaltet am 5. Juli einen Ausflug nach der Buschmühle bei Königszell. Ankunft in Königszell 10.08 Uhr vorm.
3. Nächste Sileo-Tagung findet voraussichtlich in Neiße statt. Zeitpunkt wird noch bekanntgegeben.
LEUTERSDORF (Oberlausitz ?)  La 12-an de julio okazis Amika Kunveno de saksaj, bohemaj kaj sileziaj grupoj en „Lohses Gasthof“.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, August-September 1925)

WROCŁAW  BRESLAU  Schlesischer Esperanto-Verband
1. Herbsttagung. Sie fand am 13. September in Neiße statt, verbunden mit einer Ausstellung, Führung durch die Stadt. Am Nachmittag Taggung: 1. Begrüßung. 2. Bericht des UEA-Delegierten von Breslau, Herrn Siegmund Freund, über den 17. Weltkongreß. 3. Vortrag des Frl. Margarete Polier, Breslau über „Esperanto und Kaufmannschaft“. 4. Allgemeine Sileo-Angelegenheiten. 5. Gemütliches Beisammensein.
2. Die Schlesische Funkstunde, Breslau richtet für ihre Funkfreunde ein Lesezimmer ein und hat für diesen Zweck auch Esperanto-Zeitschriften erbeten. ─ Die Darbietungen „10 Minuten Esperanto” sind in Kopenhagen, St. Gallen und Budapest gehört worden.                   Georg Habellok
WROCŁAW  BRESLAU  Profesia deklamistino s-ino Lotte Schwarz, disaŭdigis en „Schlesische Funkstunde” la 12-an de aŭgusto, fabelojn de Anderssen laŭ la konataj tradukoj.
RACIBÓRZ  RATIBOR  En Unuiĝo de Katolikaj Junuloj Klemens Wieczorek parolis la 9-an de aŭgusto, komisie de laborunuiĝo por popolklerigo pri Esperanto kiel organizilo por la katolika gejunularo. La Laborunuiĝo por Popolklerigo komencis kurson. Gvidanto: Klemens Wieczorek.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Oktobro 1925)

GLIWICE  GLEIWITZ  unua relajsado de ĉiusemajnaj Esperantaj radiaj disaŭdigoj el Breslau 18.11.1925. [lasta ĉ. 1933]

(fonto: „Das Esperanto ein Kulturfaktor”, Band 8, Berlin 1928, p. 119)

BIELSKO  BIELITZ  „Deutsche Zeitung” 12.11.1925 enhavas artikolon tradukitan el „Heroldo”.

(el „Heroldo de Esperanto”, Novembro 1925, N-ro 90 (318), p. 4)

WROCŁAW  BRESLAU  Schlesischeer E-Verband
1. Herbstpropaganda. Für die Propaganda haben wir ein Plakat „Wie stellt sich die deutsche Regierung zu Esperanto?“ herstellen lassen. Freier Raum für Ankündigungen, in Neiße praktisch gut bewährt.
2. Herbsttagung in Neiße am 13.09. von 47 Gesinnungsfreunden aus 15 Orten besucht, gut besuchte Ausstellung.
3. Gesellschaftsfahrt zum Münchener Kongreß geplant.

STRZEGOM  STRIEGAU La grupo eldonis gvidfolion pri la urbo entenanta ĉiujn sciindaĵojn.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Novembro 1925)

WROCŁAW  BRESLAU  Zamenhofa soleno en Radiostacio Breslau.  Merkredon, la 16-an de decembro 1925, je 20,30 h (MET) per ondo 418 (interstacio Gleiwitz, ondo 251) okazos Zamenhofa soleno je memoro de naskiĝo de l'aŭtoro de la lingvo internacia Esperanto. 
                  Programo
1. Esperanto-marŝo  (Maier}
2. Prologo (verk. Wolfson, recit. Lotte Schwarz)
3. Festparolado  (Siegmund Freund)
4. Kantoj  (Karl Brauner)
    a) Recitativo kaj ario el opero Xerxes  (Händel
    b) Tom, la rimulo  (Löwe)
5. Recitado  (Lotte Schwarz)
    a) Monologo kaj kanto de parcoj el Ifigenio  (Goethe)
    b) Mia penso  (Zamenhof)
    c) Siberia lulkanto  (Baghy)
6. Vivu Esperanto, marŝo  (Menzel)
7. Recitado  (Lotte Schwarz)
    a) Du Sake-vendistoj  (Tokuchi Kodo)
    b) Dramo en forno  (Bela Manto)
    c) Helpo  (Fes)
8. Kantoj  (Karl Brauner)
    a) Vi estas kiel floro  (Liszt)
    b) Amfidelo  (Brahms)
    c) Soleco  (Wolf)
    d) Amsoleno  (Weingärtner)
    e) La Espero  (Mйnil)
9. Esperanto-himno (Radio-orkestro)
   Ĉiuj aŭskultantoj estas petataj, sendi poŝtkarton pri la aŭdo-rezulto al „Schlesische Funkstunde”, Breslau 13, Hohenzollernstr. 93.

(el „Heroldo de Esperanto“, Novembro 1925, N-ro 91 (319), p. 3)

RACIBÓRZ  RATIBOR  Klemens Wieczorek gvidas kurson en la „Laborkomuneco por Popolklerigo“.

(el „Esperanto“, Decembro 1925, N-ro 275 (12), p. 14-15)

KATOWICE    KATTOWITZ  La reprezentantoj de Fervojista Asocio (9000 membroj) akceptis rezolucion, subsignitan de la prez. Ścierski kaj Furgol, rekomendante al ĉiuj membroj lernadon de Esperanto. Samtempe oni sendis petskribon al pola registaro, enkonduki Esperanton en la lernejojn de Polujo. Similan rezolucion akceptis la oficistoj de la „Imposta Societo Supra-Silezio” kaj la poŝt-telegraf- kaj telefonoficistoj en regiono de Silezio.

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1925, N-ro 94 (322), p. 4)

RACIBÓRZ  RATIBOR  Klemens Wieczorek parolis la 1-an de novembro en katolika junulunuiĝo „St. Nikolaus” pri Esperanto kaj komencis samtempe novan kurson.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Decembro 1925)

KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  17.12. aranĝis „Asocio de Esperanto-Amikoj” de Katowice kune kun „Rondo Esperantista” el Królewska Huta Zamenhofvesperon. Ĉeestis pli ol 60 personoj. Paroladoj, kantoj kaj deklamoj beligis la feston. La sukceso estis granda.
SOSNOWIEC  Estas aranĝita kurso por 79 geinstruistoj. Okazis prelego de Bolesław Czechowski pri la temo „Esperanto kaj lernejaj helpiloj”.

(el „Heroldo de Esperanto”, Januaro 1926, N-ro 1-2 (329-330), p. 8)

1926

SOSNOWIEC  Ĉe fabriko „Huta Milowice” oficistoj aranĝis kurson kun 8 partoprenantoj. Instruas Stefan Kwasek. Ĵurnalo de socialistoj enhavas propagandajn artikolojn por Esperanto. En policista lernejo komenciĝis kurso kun 65 personoj.

(el „Heroldo de Esperanto”, Januaro 1926, N-ro 7-8 (335-336), p. 8)

BĘDZIN  Agadas s-ro Rosen celante fondi grupon.
SOSNOWIEC  Matenfesto en urba teatro de Esperanto-grupo de la Scienca Asocio TUR, dum estis ekzamenitaj kursanoj, el kiuj sep sukcesis. Alparolo de la delegito de UEA s-ro Sosnowski „Estimo por laboro en verko de Zamenhof”.

(el „Esperanto”, Oktobro 1926, N-ro 314 (10), p. 17)

KRNOV  JÄGERNDORF  Kurso kun 26 lernantoj. Parolado de s-ro Niŝimura.

(el „Esperanto”, Novembro/Decembro 1926, N-ro 315/316 (11/12), p. 14)

1927

BĘDZIN   Parolado de d-ro Leopold Dreher el Kraków.
TĚŠÍN  TESCHEN  En Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín.

(el „Esperanto”, Januaro 1927, N-ro 317 (1), p. 16)

KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  „Rondo Esperantista” aranĝis la 29-an de januaro dancvesperon en „Dom Polski”; partoprenis 120 personoj. Nova kurso por komencantoj komenciĝis la 1-an de februaro, gvidata de Emil Kołodziej. La por gejunuloj komencita kurso pligrandiĝis ĝis 48 personoj, gvid. Konstanty Czaja. La 2-an de marto okazis jarkunveno de Rondo Esperantista, en kiu estis elektitaj al estraro s-roj: Emil Kołodziej ─ prezidanto, Gerlich ─ vicprezidanto, Eugeniusz Kędzior kaj Głowacki ─ sekretarioj, W. Stanek kaj Plona ─ kasistoj, Konstanty Czaja ─ bibliotekisto.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1927, N-ro 2, p. 29)

KATOWICE/ĈANTORIO  KATTOWITZ  La 23-an de aprilo dissendis la societo „Esperanto-Amikoj” cirkuleron pri la ekskurso al Ĉantorio, aranĝotan de ĉeĥoslovakaj samideanoj la 8-an de majo. Anoncis sin al partopreno 11 gesamideanoj el Sosnowiec kaj 11 membroj de la societo. La ekskurson partoprenis entute 111 personoj diversnaciaj: ĉeĥoj, germanoj, hungaroj, poloj kaj slovakoj; malgranda kongreseto ĝuis la rave belan tagon, la unuan en tiu ĉi printempo. Sur Ĉantorio la 8-an de majo je la unua posttagmeze malfermis la laborkunsidon de UEA-delegitaro s-ano Ludwik Krysta. Per koraj vortoj li salutis la ĉeestantojn kaj raportis pri la progresoj dum la tempo depost la lasta kunsido. Jan Liberda donis ĝeneralan raporton pri la laboroj de „Paska konferenco” en Praha. Post admono je plua senlaca laborado s-ano Ludwik Krysta dankis la partoprenantojn kaj esprimis la deziron, ke post la Universala Kongreso en Danzig ni aranĝu ekskurson al la Beskidoj, eble al Stojek, kaj invitu la gesamideanojn el Ĉeĥoslovakujo. Fermo de la laborkunsido je 3-a horo posttagmeze, poste komuna fotografado kaj amuza parto. Je la 4-a ni devis malsupreniri, la ĉeĥoslovakaj samideanoj iris al Bystrzice kaj ni poloj al Ustroń. La ekskurso faris je la publiko tre favoran impreson kaj estis bona propagandilo.

(el „Pola Esperantisto”, Majo 1927, N-ro 5, p. 78)

BYSTRZYCA KŁODZKA  HABELSCHWERDT  Kongresvojaĝo al Danzig. Silezianoj intencas vojaĝi al Danzig tra Polujo. La saman vagonaron povos uzi ankaŭ aŭstroj kaj ĉeĥoslovakianoj. Informoj de Karl Kliem, Habelschwerdt, Silezio.

(el „Verda Stelo”, Junio 1927, N-ro 6, p. 1)

ROŹDZIEŃ-SZOPIENICE  ROSDZIN-SCHOPPINITZ  La grupo „Espero” aranĝis la 10.04. publikan paroladon pri la temo „Kio estas Esperanto”, Referatis d-ro H. Broder el Katowice. Ĉe la jarkunveno estis elektitaj kiel estraranoj: s-ro Urbańczyk ─ prezidanto, s-ro Zioło ─ kasisto. Ĉe la lasta kunveno estis ŝanĝita la nomo de la grupo, kiu de nun nomiĝas: Roździeń-Szopienice anstataŭ Roździeń.
ZAGŁĘBIE DĄBROWSKIE  Dum Pentekosto malgraŭ pluvo tre bone sukcesis ekskurso al Ojców aranĝita de la verdaj TUR-anoj de la filioj Sosnowiec kaj Będzin. La propaganda influo estis kontentiga. Kantoj kaj insista babilado allogis al Esperanto-lernado TUR-filiojn en Olkusz kaj Czeladź. Multaj flugfolioj estis disĵetitaj tra la tuta „Pola Svisujo”. Krom tio la grupoj de Dąbrowa kaj Sosnowiec aranĝis kontentigan erkskurson al Piekło. Muziko, kantoj kaj danco agrabligis la momentojn de l'ekskurso.

(el „Pola Esperantisto”, Junio 1927, N-ro 6, p. 94)

KATOWICE  KATTOWITZ  La 11.06. okazis en la ĉambrego de Grand Restaurant la unua distriktkonferenco de PED. Ĉeestis el Krakovo estraranoj de PED: d-ro Leopold Dreher kaj Józef Alfus. Reprezentitaj estis ok grupoj. La konferencon malfermis s-ro Jan Tichawski, ano de E.K. de PED salutante la ĉeestantojn. En la distriktestraron estas elektitaj jenaj personoj: prezidanto ─ Emil Kołodziej, vicprezidanto ─ d-ro H. Broder, sekretario ─ s-ro J. Kaleta.
DĄBROWA GÓRNICZA  Por solenigi la jarfinon de Esperanto-lernado en la Urba Vespera Lernejo oni aranĝis la 29-an de junio ekspozicion, dum kiu parolis Bolesław Czechowski pri „Signifo de Esperanto en lernejoj”. Preleganto komunikis, ke dum tiu ĉi jaro 28 gelernantoj de U.V.L. ricevis 348 korespondaĵojn ─ ofte tre seriozajn ─ el la tuta mondo. Ekspziciaĵoj, kiel poŝtkartoj ilustritaj, gazetoj. libroj ktp. estas akiritaj pere de esperanta korespondado. Post prelego deklamis lernanto s-ro Górecki ─ „Mi malĝojas Sinjoro”, f-ino  Stupowska ─ „Preĝo sub la verda standardo” kaj f-ino Wajsbekierówna ─ „Printempo venis”. Feston finis himno ludita de s-ro H. Kaulich.
SOSNOWIEC  Fondiĝis ĉi-tie Esperanto-Delegitaro de Sosnowiec konsistanta de delegitoj de Grupoj UEA, TUR kaj MUL. Tasko de tiu ĉi delegitaro estas zorgo pri ĝenerala progreso de la lingvo en urbo, prezentado esperantistara, ordigo de la bibliotekoj, informi pri movado la tutan socion kaj gazetaron, aranĝo de prelegoj ktp. EDS jam havis kunsidon kaj komencis laboron.
   La 19-an de junio okazis en „Lasek Sosnowiecki” renkonto esperantista de tuta urbo. Prelegis Bolesław Czechowski laŭ temo „Kiel ne forgesi nian lingvon”. La plano de la prelego estis disdonita flugfolie.
   En urba lernejo MUL ekzamenon plenumis 8 gelernantoj. Laŭ subteno de la magistrato unu lernanto veturos al la 19-a UK en Gdańsk, En TUR 3-monatan kurson finis 6 gelernantoj.
   En ĉiuj neesperantistaj ekskursoj partoprenas samideanoj propagandante la lingvon per kantoj kaj laŭtaj esperantaj interparoloj.

(el „Pola Esperantisto”, Julio 1927, N-ro 7, p. 108, 109)

BĘDZIN  Oni organizis Esperantan Rondon kaj elektis sinjorojn Sercarz, kiel prezidanton, vicprezidanton Kozłowski kaj sekretarion Rozen. Estas organizita kurso, al kiu apartenas 70 anoj. La estraro organizis prelegon kaj propagandvesperon por la librofesto.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1927, N-ro 12, p. 184)

1928

BYSTRZYCA KŁODZKA  HABELSCHWERDT  F-ino Frieda Boettcher gvidas kurson kun 7 p.

(el „Esperanto”, Januaro 1928, N-ro 329 (1), p. 14)

WROCŁAW  BRESLAU  Radio Breslau (322.6 m - 4.0 kW) Friday 9.15 p.m. [vendrede 21.15], Esperanto Ten Minutes (f-ino Margarete Polier)
[ekde junio]: Saturday, 6.20 p.m. [sabate 18.20], Esperanto Lesson (s-ro  Hans Joachim Plehn)
ekde aŭgusto: Saturday, 5.20 p.m., 10 minutes. Talks on Silesia and its literature, commencing 28.07.1928
GLIWICE  GLEIWITZ  Radio Gleiwitz (250 m) Relays Breslau Friday 9.15 p.m.
[ekde junio]: Radio Gleiwitz (329.7 m - 6 kW) Relays Breslau, Saturday, 5.20 p.m.

(el „International Language”, Januaro ĝis Decembro 1928)

KATOWICE  KATTOWITZ  En la Societo de Esperanto-Amikoj okazis la 15.02. kj. ĝenerala kunveno. Oni elektis novan estraron: s-ano F. Faruga prezidanto, R. Zup vicprezidanto, M. Kloss sekretario, W. Sołtysek kasisto, Fr. Kania bibliotekisto, Jan Tichawski kaj J. Strzelecki konsilantoj. En tiu-ĉi vespero ĉeestis kiel gasto s-ano inĝ. M. Giuroff el Bulgarujo, kiu vojaĝas jam de la jaro 1923 tra la tuta mondo, plejparte piede. Li faris prelegon pri sia ĝisnuna vojaĝo kaj la impresoj en la tramigritaj landoj. Kun aplaŭdo aŭskultis la ĉeestantoj tiun interesan paroladon.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 19-an de majo kj. faris d-ro H. Broder propagandan paroladon dum monata kunveno de Związek Halerczyków. La 21.02. kj. vizitis la grupon s-ano inĝ. Giuroff el Bulgarujo. La 6.2. kj.  komenciĝis esp. kurso por komencantoj en lernejo XII; gvidas s-ro Emil Kołodziej.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Rondo Esperantista: monatkunvenoj ĉiun unuan ĵaŭdon en la monato en Dom Polski, ul. Wolnoŝci 64 je la 8 vesp.; ĉiujn aliajn ĵaŭdojn en lernejo XII ĉambro 12, ul. Katowicka ekzercvesperoj por gejunuloj je la 6-72 vesp., por membroj je 72-92 vesp.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1928, N-ro 3, p. 46, 47, III)

WROCŁAW  BRESLAU  Loka Grupo „Unueco”. Laborkunveno okazos estonte nur unu fojon dum kvaronjaro en aparta ĉambro de „Vinzenz-Haus”. Speciala kunveno okazos la unuan merkredon ĉiumonate en „Vinzenz-Pfarr-Haus”, Altbüßerstr. 34 je la 20-a.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Loka Grupo. En la ĉefkunveno estis elektitaj: Prezidanto s-ro M. Stabler, vicprezidanto s-ro Krause, sekretariino f-ino Felscher, kasisto Dr. phil. Mummert. Honora prezidanto estas prof-ro d-ro L. Huebner.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1928, N-ro 3 (385), p. 37, 38)

WROCŁAW  BRESLAU  Loka Grupo de GEA. Prezidanto Siegmund Freund, vicprezidanto Hans Joachim Plehn. ─ En februaro okazis UEA-kunveno kun amika kunveno. ─ La grupaj paroladoj estas daŭrigataj; la lastaj estis de s-ro Plehn „Pri la velvado” kaj de f-ino Berg „Pro memorigo al Albrecht Dürer”. ─ En kunveno kune kun anoj de du katolikaj grupoj (16.03.) s-ro Plehn faris paroladon „Esperanto kaj ĝia signifo por la lernantoj”, kaj s-ino Lotte Schwarz. profesia deklamistino, aŭdigis „Belzacar” kaj du poemojn el la „Verdkata Testamento”. Oni ludigis ankaŭ la Esperanto-gramofon-diskojn de Tri-Ergon.
JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Loka Grupo. La vintra kurso finiĝis kun 9 partoprenantoj ĉe festa kunveno en hotelo „Preußischer Hof”. ─ Alfred Dittrich rakontis pri sia tre ampleksa korespondado. ─ La delegitino f-ino Gertrud Voigt instruas du lernantojn de la supera reallernejo. ─ La ĉiusemajnaj kunvenoj nun estas en hotelo „Preußischer Hof”, Warmbrunner Platz.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1928, N-ro 4 (386), p. 53, 54)

ROŹDZIEŃ  ROSDZIN  La Grupo Zamenhofa aranĝis la 5.8. kj. mandolin-koncerton. Tomasz Niedźwiedź gvidas esp.-kurson ĉe policistaro en Roździeń-Szopienice.
SOSNOWIEC  Ĉe distrikta sekretariejo de TUR, organizita Esperanto-fako. En Miejski Uniwersytet Ludowy kurso kun 53 gelernantoj. Ĉe filio TUR-Pogoń nova kurso kun 12 partoprenantoj. Por ĉiuj filioj en distrikto okazis prelego laŭ temo „Ĉu mondproletario povos kunlabori sen komuna lingvo?” Dum internacia junulara festo kelkaj filioj partoprenos kun esperantaj programpartoj.
  Esperanto-Delegitaro decidis dum ekskurso kun ĉeĥoslovakaj samideanoj sur landlima monto Ĉantorio:
1. Ekskurson aranĝi ĉiujare kun raportoj kaj artprogramo.
2. Sendadi regule reciproke artikolojn al gazetoj.
3. Salutadi festojn kaj publike legi salutojn esperantistajn en Karwina kaj Zagłębie.
4. Eldoni esperantajn poŝtkartojn ilustritajn kun deziresprima teksto okaze de laboristaj festotagoj.
KAMIENIEC ZĄBKOWICKI  CAMENZ  Silezia Ligo Esperantista „SILEO”  La aŭtuna Ligo-kunveno okazis 2.9.1928 en Camenz (Silezio), Ĉeestis 25 gesamideanoj el 9 diversaj lokoj.─ Ĉefe estis raportate pri la XX-a Kongreso en Antverpeno. Krome la afergvidanto donis klarigon pri la antaŭlaboroj por la starigo de Zamenhofa monumento en banloko Reinerz. La banloka direkcio donos al ni por tio la plej belan placon en la promenejo de Reinerz. Tial ni devas nun ─ en la intereso de Esperanto ─ starigi ne nur malgrandan ŝtonon, sed impresan monumenton! ─ Por tiu ni ankoraŭ bezonas multan monon! Helpu al ni ĉiu, kiu povas doni iun sum(et)on! (Postĉeka konto: Breslau 27439, Karl Kliem, Löwenberg). ─ Loka Grupo „Societo Zamenhof” el Habelschwerdt kunportis al Camenz sian nove broditan standardeton, kiu estis inaŭgurata. ─ Posttagmeze ni vizitis la belajn parkon kaj kastelon de Camenz (posedato: Prinz Heinrich von Preussen), kaj kunestis ankoraŭ en harmonio kelkajn belajn horojn.                                                                                              Koko [Karl Kliem].

(el „Pola Esperantisto”, Oktobro 1928, N-ro 10, p. 154, 156)

CIEPLICE ŚL.-ZDRÓJ  BAD WARMBRUNN  Esperanto-Societo „Estonteco” aranĝis la 29.09. bone vizititan propagand-vesperon en hotelo Rosengarten. La prezidanto malfermis per bonvenigaj vortoj la vesperon; s-ano Mally el Hirschberg parolis pri la valoro de Esperanto. La estonta kursgvidanto s-ano Hobitz el Hermsdorf diris ankaŭ kelkajn varbantajn parolojn. S-anoj Georg Sieche kaj Fritz Thasler el Hirschberg kantis esp. kantojn. Grandan intereson vekis la Esperanto-ekspozicio montranta 200 poŝkartojn kaj leterojn, 45 naciajn kaj internaciajn gazetojn, 20 lernolibrojn kaj vortarojn, literaturaĵojn, urbgvidilojn, prospektojn ktp. Eĉ la policestro partoprenis kun granda intereso kaj promesis lerni Esperanton. La 11.10. komenciĝis kurso en la protestanta lernejo.
JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Neŭtrala Esperanto-Societo „Progreso” konstante kreskas. Dum la bone vizitataj kunvenoj oni parolas nur esperantlingve. 14 membroj estas anoj de UEA, granda parto abonas Heroldon. Kurso laŭ „Kursa lernolibro” de Privat komenciĝis kun 19 personoj; gvid. Georg Sieche.
BĘDZIN  Ĉe TUR-filio komenciĝis kurso por komencantoj. Partoprenas 12 personoj. Kursanoj preparis puiblikan lecionon dum junulara festo.
SOSNOWIEC  Laŭ magistrata subteno, en urba lernejo funkcias kurso kun 53 partoprenantoj, gvidanto Bolesław Czechowski. Ĉe kleriga asocio TUR okazis prelego pri la temo „Ĉu mondproletaro povas kunlabori sen helplingvo komuna?” Ĵurnaloj raportas pri Esperanto.

(el „Heroldo de Esperanto”, Oktobro 1928, N-ro 41 (485), p. 3)

En 1928 aperis:
─ Gazeto: „Esperanto Korespondado” eldonata en Breslau de aŭgusto ĝis oktobro 1928, 12 p. [Aperis nur 2 kajeroj]

1929

DĄBROWA GÓRNICZA  Czesław Rabenda komencis novan kurson en vespera lernejo.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1929, N-ro 2, p. 24)

BIELSKO  BIELITZ  La urba konsilantaro asignis al la loka esperantista klubo la subvencion de 500 zloty kiel aprobon de ĝia ĝisnuna efikplena agado kaj por ebligi disvolvi ĉi tiun agadon tiel utilan same por la urbo kaj ŝtato kiel ankaŭ por la homaro. La movadon esperantistan tre lerte gvidas ĉi tie d-ro Julius Haas, delegito de UEA.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1929, N-ro 3, p. 36)

DUSZNIKI-ZDRÓJ  BAD REINERZ  La urba banadministracio depost la 1-a de julio elmetas Heroldon en sia legejo. En Bad Reinerz loĝis d-ro Zamenhof en la jaro 1909 (en vilao „Hubertus”). Samideanoj el Löwenberg intencas konstrui monumenton al d-ro Zamenhof antaŭ la nomita vilao. (K.S.)

(el „Heroldo de Esperanto”, Julio 1929, N-ro 27 (523), p. 2)

CHORZÓW  Post la 14-a IKUE-Kongreso en Praha, pastro G. Ramboux el Parizo vizitis en 1929 pastron Paweł Janik. Post tiu vizito ekĝermis ideo fondi Pollandan Katolikan Ligon Esperantistan. [Tamen pro multaj okupoj de pastro Janik (organizado de nova paroĥo kaj konstruado de preĝejo), tiu ĉi ideo povis esti plene realigita nur en 1938]

(laŭ „Espero Katolika”, Junio 1959, N-ro 492, p.122

SOSNOWIEC  Esperanto-Delegitaro de Zagłębie organizis kunvenon de prelegantoj kaj instruantoj por priparoli la propagandon en 15 urboj de l' karbomineja distrikto. La akceptitaj temoj kaj la metodo de instruado estas dissendotaj al kelkdeko da organizoj neesperantistaj. ─ Gazetoj „Expres”, „Głos” kaj „Prawda” ĉiam presas artikolojn pri Esperanto. ─ La 1.09. okazos ekskurso al Murcki. Partoprenos du distriktoj por aŭskulti raportojn de internaciaj kongresoj en Budapest, Leipzig, Wien kaj Poznań. Renkonto en Katowice je la 8-a h. ─ Antaŭ instruista konferenco organizata de lerneja inspektoro estis dissenditaj per kancelario inspektora alvoko de EOZ al 32 lernejoj.

(el „Heroldo de Esperanto”, Septembro 1929, N-ro 36 (532), p. 3)

KATOWICE  KATTOWITZ  El Interparolo de pastro Ramboux kun direktoro de la Radiostacio Katowice:
─ Ho! diris la radiodirektoro, mi neniam permesis, ke oni parolis esperantlingve per la radiostacio de Katowice.
─ Kial do, Sinjoro Direktoro?
─ Kial? Ĉar la radiostacio de Katowice devas batali la influon de Sovetio, kaj Sovetio multe uzas Esperanton, tiel ke la internacia lingvo estas preskaŭ sia.
─ Permesu, Sinjoro Direktoro, Vi ne uzas Esperanton, ĉar Sivetio utlias ĝin! Kaj vi tute ne volas uzi ilon de la sovetoj uzatan! Mi do tre miras, ke vi uzas ĉiutage radio-elsendojn, ĉar vi scias, ke sovetoj uzagas radion, por disvastigi iliajn ideojn tra la tuta mondo ...
  Sinjoro la direktoro proparolis alian temon kaj precipe la aranĝon de mia franclingva parolado per radio. Mi ja devis paroladi la vesperon mem je la 22-a.
─ Pri kio vi parolos, Pastra Moŝto?  
─ Pri la internacia kunlaborado de la katolikoj.  
─ Ĉu vi ne povus resumi vian paroladon franclingvan en Esperanto?  
─ Dankeme jes, Sinjoro Direktoro.
Kaj jen kiamaniere Esperanto estis disaŭdigata, la unuan fojon, per la radiostacio de Katowice. La radiostacio de Katowice estas tre potenca kaj aŭdebla en tuta Eŭropo.

(el „Espero Katolika”, Decembro 1929, N-ro 70, p. 132)

SOSNOWIEC  Dank' al klopodo de Esperanto-Delegitaro de Zagłębie la 13-an de aŭgusto okazis konferenco de prelegantoj kaj instruantoj de Esperanto, dum kiu oni priparolis metodojn de la propagando. Loka gazetaro de Zagłębie favore raportas pri nia movado. Elektitaj delegitoj, nome d-ro A. Ingster kaj Bolesław Czechowski vizitis lernejinspektoron Winiarski en Będzin petante permeson propagandi Esperanton inter la instruistaro, je kio li konsentis.

(el „Pola Esperantisto”, Aŭgusto/Septembro 1929, N-ro 8-9, p. 125)

CIEPLICE ŚL.-ZDRÓJ  BAD WARMBRUNN  La kunvenoj de Esperanto-Societo „Estonteco” okazas regule ĉiun mardon je 20 h. en hotelo „Rosengarten”. Dumsomere estis aranĝitaj migraj kunvenoj kun bona sukceso. Nova kurso komenciĝos en oktobro.

(el „Heroldo de Esperanto”, Septmbro 1929, N-ro 38 (534), p. 2)

BOHUMIN  ODERBERG  16.10.1929 parolis s-ro Klemens Wieczorek el Ruderswald germanlingve pri ideo kaj potenco de Esperanto antaŭ kelkaj Esperanto-amikoj. Fondiĝis grupo, kaj s-ro Wieczorek faris tri provlecionojn. La 6-a de novembro komenciĝis kurso.

(el „Heroldo de Esperanto”, Novembro 1929, N-ro 45 (541), p. 2)

BOHUMIN  ODERBERG  La nova loka Esperanto-Klubo „Verda Stelo” elektis novan estraron. Klubestro: Erwin Vašica. anstataŭanto: supera instruisto Karl Adamek, sekretariino f-ino Giraczka, kunsidantoj Alfons Kermel kaj s-ino A. Farnik. Oni kunvenas en „Deutsche Bürgerschule” mardon je la 20-a. La kurson gvidas Klemens Wieczorek el Ruderswald. ─ La 24-an de novembro parolis s-ro Wieczorek en la germana „Pfadfinderheim” pri „Esperanto kaj junulmovado”.
BĘDZIN  La 23.11. brila Zamenhof-festo okaze de la inaŭguro de granda portreto de la Majstro kun paroladoj kaj deklamoj. Partoprenis ankaŭ s-anoj el najbaraj urboj kaj multaj neesperantistoj. ─ La 1.11. komenciĝis kurso por komencantoj (45 p.) kaj por progresintoj (10 p.). La intereso pri Esperanto daŭre kreskas.
SOSNOWIEC  La urblerneja grupo komencas imitindan gruplaboron. Por la venontaj semajnoj la estraro fiksis ok temojn por prelegoj, je kiuj kunhelpu alilandaj samideanoj. Ili skribu siajn pensojn pri la subaj temoj kaj sendu ilin al Józef Dziwosz, Sosnowiec, ul. Dębowa 2.
1. Kial ni lernas Esperanton?  
2. Kion oni povas plenumi kaj profiti per Esperanto?  
3. Kial Esperanto venkos?  
4. Progreso de Esperanto en tekniko.  
5. Esperanta literaturo tradukita kaj originala.  
6. Kiel Esperanto estas uzita dum kongresoj?  
7. Graveco de Esperanto por la malgrandaj nacioj.  
8. Profitoj de Esperanto por laboristaj celoj.  

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1929, N-ro 49 (545), p. 3)

KOWARY  SCHMIEDEBERG  Okazis multe atentata propagandvespero; prelegon faris s-ro studkonslisto Stonner, ĉeestis multaj personoj, i. a. la urbestro s-ro Kleiner kaj kelkaj geinstruistoj. Komenciĝis du kursoj: s-ro Kirchschlager gvidas kurson kun 30, kaj s-ro instruisto Ziesche kun 12 komencantoj. Vigla laboro en la grupo „Forta voko”. En nia urbo kun 6300 loĝ. dum la du lastaj vintroj 65 personoj lernis Esperanton. „Heroldo” estas legata de 4 personoj. Laborista grupo estas fondiĝonta.

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1929, N-ro 50 (546), p. 2-3)

En 1929 aperis:
─ Jan Tichawski [el Katowice]: La mondlingvo. Plena kurso. Katowice: Mondlingvo-Eldonejo, 1929, 162 p.

1930

BĘDZIN  La 17-an de januaro okazis jara ĝenerala kunveno, kiun ĉeestis 40 membroj. Estas elektita nova estraro kaj jen I. Sercarz - honora prezidanto, I. Kozłowski ─ prezidanto, M. Ferens ─ vicprezidanto, J. Zauberman ─ sekretario, H. Openhajm ─ kasisto, H. Szpigler, J. Cwajgenbaum kaj S. Landkart ─ estraranoj.
NOWA WIEŚ  NEUDORF [nun parto de Ruda Śl.]  Kun helpo de s-ro Józef Pierchala el Knurów fondiĝis ĉi tie esperantista grupo „Konkordo” kun 19 membroj. Prezidanto de la grupo estas Józef Halek, Nowa Wieś, ul. Kochłowska 3.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1930, N-ro 2, p. 22)

ŚWIERKLANY  SCHWIRKLAN  Nia fervora pola samideano pastro Paweł Janik, paroĥestro de Świerklany, lastatempe ricevis la papan ordenon Pro Ecclesia et Pontifice. Pastro Janik naskiĝis en Haatsch [nun Hať en Ĉeĥa Silezio], la 28-an de junio 1895; li studis en la gimnazio de Królewska Huta. Dum la tutmonda milito li faris servojn ĉe la senfadena telegrafio, kaj kiam li estis liberigita, li finis la teologian studadon en Breslau kaj estis presbiterigita de Lia Kardinala Moŝto Bertram. Kiel juna vikario li deĵoris en Nędza (Racibórz), Hohenlinde [nun Łagiewniki Śląskie, parto de Bytom], Tarnowskie Góry kaj lasttempe en Chorzów. Nun li estis destinita por organizi la novan paroĥon kaj finkonstrui la novan preĝejon en Świerklany apud Rybnik.
   Pastro Janik multe agis por nia katolika Esperanto-movado en Pollando. Li fondis katolikan propagandejon. Li oferdonacis multe da libera tempo al la propagando de nia movado en la katolikaj medioj, malgraŭ indiferenteco kaj mokoj. Li ĉiam parolis pri nia movado en la pastraj kunvenoj, publikigis artikolojn en naciaj kaj religiaj gazetoj, por konvinki fine la pastraron kaj katolikaron pri la utileco de Esperanto por ekleziaj celoj. Komence oni primokis lin, sed pro lia obstineco oni lin poste admiris, kaj nun oni lin respektas. La papa ordeno rekompencas do la senĉesan kaj gravan agadon de pastro Janik sur la religia kaj esperantista kampoj.

(el „Espero Katolika”, Marto 1930, N-ro 76, p. 261)

SOSNOWIEC  La aperinta antaŭ kelkaj monatoj pollingva broŝureto kompilita de Bolesław Czechowski, sub titolo „Vojaĝo tra la mondo ebla por ĉiu”, en kiu troviĝas ĉapitroj de diverslandaj samideanoj, klopodantaj elmontri neceson de unu komuna lingvo, estas presita denove kiel aldono al la ĵurnalo „Głos Zagłębia”.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1930, N-ro 3, p. 35)

ZAGŁĘBIE DĄBROWSKIE  La movado disvolviĝas sufiĉe rapide kaj, kio estas pli grava, sistemece. En marto ses grupoj, apartenantaj al Esperanto-Delegitaro de Zagłębie (Zagłębie = minejteritorio), laŭ ĝiaj direktivoj prilaboris jarajn labor- kaj propagandplanojn de Esperanto. La 39-an de marto okazis publika ekzameno por finintoj de trimonataj kursoj gvidataj de EDZ. Simila ekzameno okazis la saman tagon en Będzin. La 2-an de februaro EDZ organizis ekzamenon por kursanoj en Wysoka apud Łazy. La 6-an de marto okazis ekzameno por instruistoj de popollernejoj, kiuj finis 32-horan kurson de Esperanto. La komisiono konsistis en sinjoroj: prof. Odo Bujwid, d-roj H. Broder kaj A. Ingster kaj Bolesław Czechowski ─ la kursgvidinto. El inter la kandidatoj estas honore distingita s-ino W. Kołodziejska (ŝia adreso: Sosnowiec, ul. Ludwika 12). La 6-an de marto okazis prelego de prof. Odo Bujwid en la salono de teatro plenigita de publiko el Silezio kaj Zagłębie. Esperanto-grupo ĉe TUR en Sosnowiec decidis pliinteresigi ekspozicion de bildoj, aranĝitan profite al ekskurso Svedujon kaj Danujon, per reprodukcioj de pentraĵoj el diversaj landoj, senditaj de esperantistoj. Anoj de la grupo ricevas florsemojn el diversaj landoj kaj kulturas ilin en ĝardenoj por poste ornami salonon de la kongreseto aranĝota en junio por distriktaj Esperanto-aferoj. En aŭgusto okazos ekspozicio de ilustrita tutmonda gazetaro preparata helpe de Esperanto. Dum la somero okazos ĉirkaŭ 30 ekskursoj, aranĝotaj de la grupoj por konversacii kaj propagandi Esperanton.

(el „Pola Esperantisto”, Aprilo 1930, N-ro 4, p. 48)

KATOWICE  KATTOWITZ  La Societo de Esperanto-Amikoj finis la dumvintran kurson, kiu estis gvidata de samideano Jan Tichawski laŭ sia lernolibro „La mondlingvo”. Tiu libro pruvis sian mirindan taŭgecon, ĉar la lernantoj finis la kurson kun bonega sukceso. Ĉe tiu okazo la societo aranĝis la 12-an de aprilo solenan fermon. Post profundspirita parolado disdonis la prezidanto, samideano F. Faruga al 20 gelernantoj, kiuj plej regule vizitis la kurson niajn Esp. insignojn kiel premion. La entuziasmo de tiu vespero instigis la partoprenantojn, tuj fondi en la Societo kantgrupon, kiu ĉiun sabaton ekzercos je la 8-a horo vespere. Por tiu celo samideano d-ro Grzegorz Sianożęcki afable disponas ĉambron en sia privata loĝejo. ─ En la urbdistrikto Załęże nuntemoe gvidas samideano Filak 3 Esp. kursojn ankaŭ laŭ la nomita lernolibro, pri kiuj jam interesiĝas la lernejestro de tiea lernejo por enkonduki nian lingvon en sian popollernejon. ─ Dum somero okazos diversaj ekskursoj. Ĉe tiu okazo trilos la novfondita kantgrupo belajn kantojn apud la gaja birdaro en belaj somertagoj.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 17-an de aprilo okazis en Dom Polski ĝenerala kunveno de Rondo Esperantista. Kompare al la unuaj 4 jaroj la pasinta jaro estis iom malfavora por la Rondo. Malgraŭ ĉiuj faritaj klopodoj la membraro malmultiĝis, tamen oni decidis en la nuna jaro per ĉiuj rimedoj plivigligli la Esperanto-movadon. En la pasinta jaro estis aĉetitaj libroj kaj aliaj esperantaĵoj por pli ol 300 zlotoj. La biblioteko de la rondo nombras pli ol 60 libroj. La novan estraron eniris: prezidanto Emil Kołodziej, vicprezidanto s-ro B. Gerlich, sekretario s-ro J. Weihs, 2-a sekr. Jan Kocek, kasisto s-ro K. Plona, bibl. A. Gerlich. Konsilantoj: s-ro d-ro H. Broder, s-ino Kompała. Revizia Komisiono: s-roj A. Piec, Kompała kaj Sadło. Junulargvidantoj: s-roj B. Gerlich, J. Weihs. La 18-an de majo okazos solena finiĝo de Esperanto-kurso kun publika ekzameno.

(el „Pola Esperantisto”, Majo 1930, N-ro 5, p. 66)

KATOWICE-Załęże  Sabate, la 15-an de februaro 1930 en salono de s-ro Spyra (ul. Wojciechowskiego 106) okazis Balo de la unua kurso de Esperanto en Załęże. Sabate la 17-an de majo en la sama salono okazis balo de la dua kurso.

(el presitaj invitiloj por la baloj)

DĄBROWA GÓRNICZA  La 12-an de majo en urba legejo komenciĝis Esperanto-kurso por 48 gelernantoj. La kurson gvidas Czesław Rabenda, delegito de UEA.

(el „Pola Esperantisto”, Junio 1930, N-ro 6, p. 79)

CHORZÓW  CHORZOW  Fondiĝis grupo sub nomo Societo „Esperanto” kun 27 membroj. ─ La Estraro konsistas el s-roj: prezidanto ─ Konstanty Czaja, vicprezidanto ─ J. Panczek, sekretario ─ W. Staniek, kasisto ─ Tomasz Bywaletz, bibliotekisto ─ Fr. Panczek.
KATOWICE  KATTOWITZ  Ligo Esperantista aranĝis 29.05. komunan ekskurson al la ĉirkaŭaĵo de Mysłowice. Krom la sileziaj Esperanto-grupoj partoprenis ankaŭ la ekskurson la esperantistaro el Zagłębie Dąbrowskie. Entute ĉeestis ĉirkaŭ 60 personoj.
       La 6-a de julio aranĝis la Ligo ekskurson ak Zagłębie Dąbrowskie, Ĉe la alveno de la silezianoj en Będzin-Miasto je la 8.15 h. matene bonvenigis nin la Esperantista Delegitaro de Zagłębie Dąbrowskie. Nombrante pli ol 60 p. kaj provizitaj per Esperantaj flagetoj, ni promenis tra la urbo, vizitis kunvenejon de la loka Esperanto-grupo kaj la historian kastelruinon de la 13-a jarcento, kie s-ano A. Rozen kaj unu s-ano urbdeputito klarigis al ni la historion de la kastelo kaj la evoluiĝon de la urbo kaj kiel signon de simpatio al la silezia esperantistaro transdonis al la ligprezidanto (s-ano Emil Kołodziej) albumon kun vidaĵoj de la kastelo nuna kaj restaŭrigota. Post mallonga ripozo sur la kastelmonteto ni veturis per tramo al Dąbrowa Górnicza, kie grandiĝis nia anaro ĝis pli ol 80 personoj.
   Unue ni vizitis la publikan legejon kun ĝia lektorejo, kie nin bonvenigis la  UEA-delegito s-ano Czesław Rabenda kun 2 membroj de la lektorejestraro kaj same kiel signon de simpatio transdonis al la ligprezidanto belan poŝtkartalbumon de la industriurbo. S-anoj Bolesław Czechowski kaj Emil Kołodziej dankis per mallongaj vortoj al la UEA-delegito kaj lektorejestraranoj por la gastameco kaj menciis, ke Esperanto estas tio, kio interfratigas la homojn, do Esperanto fariĝas vera beno de l'homaro. Nun sekvis vizito de la moderne aranĝita kaj tre interesa infanlegejo, ekzistantaj nur tri de tia speco en Polujo. En la korto de la legeja konstruaĵo okazis komuna fotografado de la ekskursanoj.
   Tre interesa fariĝis nun la vizito de la Geologia Muzeo kaj ties laboratorio, kie la deĵorantaj oficistoj klarigis al ni ĉion detale. Post sufiĉa rigardado kaj aŭskultado ni alvenis ĝardenrestoracion, kie ĉiuj tagmanĝis. Kun freŝaj fortoj ni promenis al la Esperanta kverko ĉe la vilaĝo Piekło, kie ni alterne banis kaj ludis ĝis la vesperiĝo. Tio ĉi estis vere agrabla ekskurso, ke eĉ la ĉeestanta blindulo s-ano Kichel el Nowy Sącz kaj unu s-ano naturamanto el Varsovio, ano de konkordo ne povis ne esprimi sian ĝojon. Nur tro frue venis la adiaŭo kaj kun „ĝis revido en Silezio” ni ekveturis hejmen. E.K.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 18.5. okazis en Królewska Huta, ul. Gimnazjalna 35 solena finiĝo de Esperanto-kurso por komencantoj (membroj de Germana Socialista Partio Wielkie Hajduki kaj sekcio de la Asocio por Laborista Klerigado). Ĉeestis ĉ. 60 personoj inter ili gesamideanoj el Sosnowiec, Mysłowice, Katowice k.a. lokoj. Paroladis: d-ro H. Broder pri „Signifo kaj strukturo de Esperanto”, Max Kloss pri „Esperanto kaj la esperantistaro”, s-ano Bolesław Czechowski pri „Esperanto kiel interfratigilo” de l'homaro”. Sekvis la publika ekzameno de la kursanoj antaŭ la ekzamena komisiono starigita de Ligo Esperantista. La kandidatoj ekzameniĝis: 6 kun „bona”, 2 kun „sufiĉa” rezulto. La kursgvidanto Emil Kołodziej enmanigis al la ekzamenitoj en la nomo de Ligo Esperantista atestojn pri la farita ekzameno. Krome ricevis ĉiuj ekzamenitoj belajn premiojn. La faritaj paroladoj, kiuj okazis en Esperanto, pola kaj germana lingvoj, la ekzameno, kiel ankaŭ la kantado de la himno esperantista kaj aliaj esperantaj kantoj faris grandan impreson je la neesperantista publiko. Kvankam la solena vespero estis aranĝita de la Asocio por Laborista Klerigado, ĝi fine aspektis kvazaŭ nura Esperanto-festo. Plibeligis la vesperon mandolinista orkestro kaj per dancado finiĝis la gaja vespero kaj kun ĝi la vintra sezono.
SOSNOWIEC  Laŭ zorgoj de Esperanto-Delegitaro de Zagłębie, okazis en Popoldomo prelego sub titolo „Esperanto en estonteco”. Preleganto ŝatata d-ro A. Ingster, antaŭ plena ĉambro da aŭskultantoj, precipe grupaj estraranoj disvolvis sian ĉefpenson, pruvante ke Esperanto certe venkos. Tamen de la esperantistaro dependas rapidigo de tiu ĉi venko. Nia kreskanta movado bezonas ĉiam pli kaj pli da agantoj, kaj ilia nombro estas atingebla nur per konstanta, regula kunvenado kaj priparolado de la progresanta afero. Sen konstanta kunvenado ni staros senmarŝe. Post la prelego okazis vigla disputo. S-ano Bolesław Czechowski rimarkis, ke la movado esperanta estas granda, ke en la mondo neesperantista publiko kaj institucioj emas akcepti esperanton, ke la lingvo iam atingis unuajn provojn sufiĉe famajn, nur vasta uzado de la lingvo ne estas sufuĉe praktika pro nelerta uzado de Esperanto flanke de esperantistoj mem. Ĉu neesperantistoj povas montri la praktikecon de mondlingvo? Certe ne! La socioj kaj tuta homaro havas jam sufiĉe da propagandaj laŭdoj. Jam de longe venis tempo de propagando per lingvouzo. De tiu ĉi praktika mondskala uzado ankaŭ dependas, ĉu jam eklernintaj homoj fariĝos bonaj propagandistoj, ĉu denove Esperanto-forgesintoj. S-ano Zauberman substrekis neceson de pli sperta kaj ofta grupa kaj distrikta laboro.

(el „Pola Esperantisto”, Julio 1930, N-ro 7, p. 97-98)

KATOWICE  KATTOWITZ  En la loka komerca lernejo Antoni Siwiec prelegis je la temo „Esperanto en socia vivo”.
   Kun profunda bedaŭro ni sciigas pri la neatendita perdo de nia kara amiko, d-ro med. Grzegorz Sianożęcki, kiu mortis la 10.8.1930 en la aĝo de 58 jaroj dum la libertempa restado en Selce. Jugoslavio. D-ro Sianożęcki estis fervora kaj vera samideano, kiu senlace laboris por nia movado en ĉiu ebla maniero. Dum la lastaj monatoj li konstruis en Selce ĉe la marbordo sanatorion „Vilao Esperanto” kaj forveturis inaŭguri ĝin, kaj kia malfeliĉo, li jam ne revenis, Nian karan amikon ni neniam forgesos. Al la malfeliĉaj edzino kaj filineto ni esprimas nian plej koran kondolencon kaj profundan kunsenton. Societo de Esperanto-Amikoj Katowice.

DĄBROWA GÓRNICZA  Fondiĝis nova grupo tute sendependa, kiu ricevis ejon en Urba Legejo. La estraron eniris prezidantoj Jan Nowak kaj Czesław Rabenda, sekretarioj J. Durnaś kaj J. Zbroszczyk, kasisto H. Bednarski.

(el „Pola Esperantisto”, Aŭgusto/septembro 1930, N-ro 8-9, p. 110, 111)

KATOWICE  KATTOWITZ  La Mondlingvo-eldonejo malfermis la 30.9.1930 Esperanto-kurson kun 27 partoprenantoj. La kurson gvidas Jan Tichawski laŭ konversacia metodo.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 4-a de septembro okazis monata kunveno. D-ro H. Broder faris per varmaj vortoj memorparoladon pri la mortinta s-ano d-ro med. Grzegorz Sianożęcki, en kiu la Rondo kaj la Ligo perdis fervoran kunlaboranton kaj subtenanton. D-ro Broder parolis ankaŭ pri Oxforda Esp. kongreso kaj signifo de la 23-a Universala Kongreso en Kraków.
WIELKIE HAJDUKI  NEU HEIDUK  La 3-an de oktobro komenciĝis Esperanto-kurso por komencantoj ─ gelaboristoj; partoprenas 30 personoj. Gvidas s-ro Emil Kołodziej.

(el „Pola Esperantisto”, Oktobro 1930, N-ro 10, p. 123, 124)

DĄBROWA GÓRNICZA  Estas organizataj en Urba Legejo Publika du kursoj por komencantoj kaj supera en Ŝtata Minist-Lernejo. La kursojn partoprenas 38 personoj. Gvidanto Czesław Rabenda.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1930, N-ro 12, p. 145)

VÍTKOVICE  Fonda kunveno de nova klubo okazis 23.11.1930. Partoprenis ĝin 13 personoj (gvidantoj s-roj Janečka, Vladimír Slaný, Gadula).
ORLOVÁ  Kunvenis 14.12.1930 en hotelo „Hvězda” 34 esperantistoj el 17 lokoj sub prezido de Ludwik Krysta kaj decidis post raporto de Anton Slanina fondon de „Regiona Esperantista Ligo”. Membra kotizo estos 6 Kĉ. jare. La statuton preparos s-roj Ludwik Krysta, Anton Slanina, Johann Liberda. Informojn donas Anton Slanina en Třinec n-ro 188.

(el „Progreso”, Marto 1931, N-ro 1-2, p. 14)

1931

ORLOVÁ  Fonda kunveno de Regiona Esperantista Ligo okazis 25.01.1931 en hotelo „Hvězda”. Estis elektitaj: I-a prezidanto Ludwik Krysta, II-a prezidanto Józef Poncza, komitatanoj: Josef Balický, Jaroslav Hladký, Jan Neděla, F. Petrák, Emanuel Sebera, Franciszek Skulina, Anton Slanina, V. Slaný. Sidejo de la societo estas Ĉeský Těšín

(el „Progreso”, Marto 1931, N-ro 1-2, p. 14)

DUSZNIKI-ZDRÓJ BAD REINERZ  Nový Zamenhofův pomník. V lázeňském místě Reinerzu (Dušníky) v Kladsku bude odhalen dne 15. srpna pomník, jejž postavilo město na pamět návštěvy doktora Zamenhofa. Na dům v němž přebýval autor esperanta v letech 1906 a 1909, bude upevněna bronzova deska a náměstí s pomníkem Zamenhofovým bude nazváno Náměstí esperanta.
MORAVSKÁ OSTRAVA Mährisch-Ostrau  Moravsko-slezský deník, uveřejňuje dne 1-.04.1931 delší článek o chystané antologii z čs. literatury. Mezi jiným píše: „Je pěkné, že litérarní odbor Svazu esp. upozorňuje na svůj plán předem a včas, a je ještě krásnéjší, že se neuzavírá návrhům a radám, ba že je sám vyvolává”.

(el „Progreso”, Aprilo 1931, N-ro 4, p. 41, 49)

WROCŁAW BRESLAU  Antaŭkongreso en Breslau. La antaŭkongreson en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj. Amika kunveno 30.07.1931 sur Liebichs-altaĵo, 31.07. gvidadoj tra la urbo, aŭtobusa rondveturo. Samvespere akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo, Geheimrat Rosenfeld por la Gesellschaft für vaterländische Kultur” kaj la Humboldtsocieto, d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolis Siegmund Freund, la delegito de UEA. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankas al f-ino Elsa Koschate, Bernhard Zenker, f-ino Margarete Polier por la afabla gvidado.

(el „Esperanto”, Septembro/Oktobro 1931, N-ro 373-374 (9/10), p. 10)

DUSZNIKI-ZDRÓJ BAD REINERZ  Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al Villa Métropole, en kiu Zamenhof loĝis dum sia restado en sanigejo (1906 kaj 1909). Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de ŝtono Karl Kliem el Löwenebrg, kasisto de SILEO.
   Memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo (1-8.08.1931). Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlin. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono estas: Dr. L.L. Samenhof, dem Schöpfer des Esperanto [traduko: Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto]. Inaŭguro de memorŝtono okazis dimanĉe, la 9-an de aŭgusto 1931.
[Karl Kliem loĝis en la jaroj 1926-1929 en Habelschwerdt (28 km de Bad Reinerz); pri milita kaj postmilita sorto de la memorŝtono legu sub la jaro 1948]

(el Adolf Holzhaus: Doktoro kaj lingvo Esperanto, Helsinki 1969, p. 341-342)

ČESKÝ TĚŠÍN  Regiona Ligo Silezia havis sian kunvenon printempan la 14-an de junio 1931 sur la monto Ĉantoria; partoprenis 43 p., inter ili 10 el Polujo. Ĉar Anton Slanina translokiĝis al H. Litvínov, kiel sekretario funkcias Franciszek Skulina. ─ Alia kunveno okazis la 12-an de julio sur monto Javorový (34 partoprenintoj). Prof. Pamporov el Sofia rakontis pri siaj vojaĝoj kaj pri sia lando. ─ La 30-an de aŭgusto kunvenis sur monto Stožek 10 samideanoj. La korektita regularo de Ligo estis aprobita. ─ Oficiala fonda kunveno okazis la 20.09. en Český Těšín (38 partoprenintoj). Komitato konsistas el: prezidanto Ludwik Krysta, sekretario Jaroslav Hladký, kasisto Franciszek Skulina, bibliotekisto F. Petrák, revizoroj Karl Adámek kaj František Křetínský. Kotizoj: aliĝpago 2 Kĉ, jarkotizo 6 Kĉ plus libervole Kĉ 2.50 por afranko de la invitiloj kaj raportoj al la membroj sendataj. ─ Laborkunsido okazis la 18-an de oktobro en Moravská Ostrava (29 partoprenintoj el 17 lokoj). Ligo havas ĝis nun 80 membrojn.

(el „Progreso”, Novembro 1931, N-ro 8, p. 95-96)

SOSNOWIEC  Nowy kurs Esperanta rozpocznie się 5-go listopada w lokalu szkoły przy ul. Dęblińskiej 15, wykładał będzie p. Józef Goldfarb. Otwarcie kursu nastąpi w niedzielę, dnia 1-go listopada o godz. 1930 na publicznym bezpłatnym wykładzie z pokazową lekcją w sali Związku Prac. Kolejowych, ul. Piłsudskiego 3.
   Jeżeli chcesz uwolnić się z więżących cię murów, jakiemi są języki obce, musisz obok języka ojczystego znać język pomocniczy, międzynarodowy język Esperanto.
   Zwal mury, które cię więżą i odgradzają od innych narodów. Miliony ludzi stoi już przed zburzonymi murami i wyciąga do ciebie dłonie aby stać się twoimi przyjaciółmi.
   Rodzice już dziś we wszystkich krajach żądają wprowadzenia esperanta do szkół. Młodzież tworzy z zamiłowaniem koła esperanckie w szkołach i uczy się. Wy starsi wyszliście ze szkół, a język esperanto nie czeka lecz rozwija się szybko, będzie potrzebny jeszcze i Wam.
   Przyjdźcie liczebnie, posłuchać co powie Wam o tem po polsku Dr. A. Ingster i po esperancku p. J. Goldfarb. Wykład esperancki przetłumaczony będzie na język polski.
   Na pokrycie kosztów pierwszej lekcji każdy przy wejściu opłaca 10 groszy, które będą zwrócone przy opłacie wpisu na kurs.
   Zapisy na kurs odbywać się będą codziennie prócz piątku i niedzieli od godz. 1930 do 22-giej w lokalu szkoły ul. Dęblińska 15, I piętro.
   Spieszcie się zapisać gdyż więcej niż 60 osób nie będzie przyjęte. Kurs trwał będzie 2 miesiące, 3 razy w tygodniu po 2 godziny, Cała opłata 16 zł. 50 gr. płatna w 3-ch ratach po 5 zł. 50 gr. Pierwsza rata przy zapisie.

Esperancka Delegacja Zagłębia.

(ulotka z drukarni Henryka Kiwkowicza, Sosnowiec, ul. 3-go Maja 5)

VÍTKOVICE  La klubo en Vítkovice havas depost libertempo kunvenojn ĉiudimanĉe, 10-12 horo, bone vizitatajn en ejo de Sindikata domo (Odborový dům). La klubo sub gvido de sia prezidanto Vladimír Slaný komencis intensivan varbadon de membroj kaj vastan poresperantan propagandon, el kiu ĝi esperas fariĝi la plej grava grupo en sia regiono.
     La 8-an de novembro la klubo aranĝis en gastejo de s-ro Marek en Zбbřeh dancan amuzadon (Taneční vínek), al kiu ĝi invitis per grandaj verdaj ĉeĥlingvaj afiŝoj. Enirpago estis 3,60 Kĉ.
MORAVSKÁ OSTRAVA MÄHRISCH-OSTRAU  Kurso publika komenciĝis en oktobro. František Křetínský instruas 54 komencantojn, 7 progresintojn.

(el „Progreso”, Oktobro 1931 (aperis 28.11.1931), N-ro 7, p. 83)

NOWA WIEŚ NEUDORF  Katolika Esperanto-Rondo deziras korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. Skribu al s-ro Joz. Swoboda, ul. Piłsudskiego 7 en Nowa Wieś (Śląsk), Pollando.

(el „Katolika Vivo”, Novembro 1931, N-ro 23, p. 5)

MIEROSZÓW FRIEDLAND  „Ĉiam antaŭen” komencis 2.11.1931 du novajn kursojn. Partoprenas 40 personoj, inter ili referendaro, kriminalisto ktp. Gvidas s-roj Heinz Bense kaj Max Reichelt. Favora varbinto estis samideano Max Jung. ─ La 21.02.1932 la grupo festos sian dujaran jubileon kaj petas je gratulkartoj. Transmaraj esperantistoj! Sendu por la dua grupjubileo (21.02.1932) de „Ĉiam Antaŭen” gratulkartojn! Ni lotumos ilin. La gajninto respondos al la sendinto. Skribu multnombre al Heinz Bense, Flurstr. 3, Friedland, Bezirk Breslau, Germanujo.

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1931, N-ro 51 (651), p. 8)

En 1931 apris:
─ Ludwik Krysta [el Český Těšín]: Marionetaj ludoj, ilia prezentado, kaj unu „Terpoma tragedio”. Katowice: Mondlingva Eldonejo, 1931. 23 p.
─ Ludwik Krysta [el Český Těšín]: Pri la prononcado de Esperanto. Katowice: Mondlingva Eldonejo,1931. 30p.
─ Ludwik Krysta [el Český Těšín]: La senvola svatanto. Unuakta teatraĵo kun kanto de „Krystalo”. Katowice: Mondlingva Eldonejo. 1932. 35 p.

1932

SOSNOWIEC  Dank' al la senklacaj klopodoj de s-ro Józef Goldfarb instruisto de la Cseh-Instituto, la inspektoro de la ŝtataj lernejoj en la pola urbo Sosnowiec kaj ĝia distrikto jus donis permeson al instruado de Esperanto en la popolaj lernejoj. Pni tuj komencis kursojn por 236 infanoj. Ĉi tiu sukceso estas tre grava, ĉar ĝin povas sekvi la instruado de Esperanto en multaj aliaj lernejoj. Niaj legantoj estas petataj subteni la fervoron de la lerneja estraro, sendante dankleterojn al la distrikta lernej-inspektoro, kies adreso estas: s-ro St. Luchowiec, Inspekorat Szkolny, ul. Małachowskiego 22, Sosnowiec.
(el „La Praktiko”, Februaro 1932, N-ro 2, p. 14)
ČESKÝ TĚŠÍN  Regiona Ligo Silezia havis sian ĝeneralan kunvenon la 14-an de februaro 1932 en Orlová, Hotelo „Hvězda, je la 14. horo. Ĉeestis 47 personoj el 15 lokoj. S-ro Rudolf Z. Kobiela salutis en la nomo de Macierz Szkolna. Sekretario Jaroslav Hladký prezentis raporton pri agado, kasisto Franciszek Skulina la raporton financan, laŭ kiu REL havas 500 Kĉ, bibliotekisto s-ro F. Petrák sendis raporton pri biblioteko, kiu havas 10 librojn. Laŭ novaj elektoj la komitato estas: Ludwik Krysta prezidanto, Józef Poncza vicprezidanto, Jaroslav Hladký sekretario, Vladimír Slaný vicsekretario, Franciszek Skulina kasisto, Emil Chudoba vickasisto, F. Petrák bibliotekisto, Emil Eisenberg anstataŭanto, Karl Adámek kaj František Křetínský revizoroj. ─ La kotizo estas 6 Kĉ plus 3 Kĉ aliĝkotizo. Subtenantoj 10 Kĉ. Okazis 11 laborkunsidoj, el ili tri sur montoj Ĉantorio, Javorový kaj Stožek. S-ro Křetínský sukcesis ligi kontakton kun radiostacio en Ostrava. ─ Por ke ĉiu REL-anoj perfektiĝadu en la lingvo, oni decidis, ke en ĉiu kunveno oni nacilingve diktos mallongajn artikolojn, kies tradukoj estos analizataj ĉiam en sekvanta kunsido. Por venonta kunveno preparos ĉiujn tri tekstojn instruisto Johann Liberda el Třinec. ─ La venonta kunveno de REL okazos la 6-an de marto 1932 en Český Těšín. ─ Sekretario Jaroslav Hladký laŭtlegis unu el siaj lastaj tradukoj kun titolo „Krimulo”.
MORAVSKÁ OSTRAVA MÄHRISCH-OSTRAU  La instituto de „Masarykova vyšší škola lidová” en Moravská Ostrava senpage disponigis por niaj kunvenoj unu ĉambron en burĝa knabina lernejo en la strato Purkyňova. La kunvenoj okazas ĉiusemajne merkrede kaj daŭros tri monatojn ĝis la 14-a de aprilo 1932. Ĉiu partoprenento havos okazon pliperfektiĝi en nia lingvo kaj krom tio bone amuzi. Ĉiu helpu en ĉi tiu entrepreno kaj zorgu, ke en „Granda Ostrava” estu ankaŭ granda nia movado. La partoprenantoj de ĉi tiuj kunvenoj ricevos 50% rabaton je ĉiuj lokaj tramoj kaj ŝtataj fervojoj. ─ „Masarykova vyšší škola lidová” ankaŭ aranĝas en tiu sama lernejo 3 monatan Esperanto-kurson por komencantoj. Tiu ĉi kurso komenciĝis vendrede la 22-an de januaro 1932. La subskribinto, kiu gvidas ĝin, petas gesamideanojn varbi por tiu ĉi kurso ĉiujn interesantojn. En la nova jaro kun nova kuraĝo antaŭen!          František Křetínský

(el „Progreso”, Januaro 1932 (aperis 30.02.1932), N-ro 1, p. 14-15)

SOSNOWIEC  Bolesław Czechowski gvidas kurson por senlaboruloj kaj alian kurson por 14 popollernejaj instruistinoj, oficistinoj, inĝenieroj kaj instruistoj. En perfektiga kurso oni enkondukis ludon bazitan sur la Ĉe-kurso, por perfektigi la kurspartopernintojn en gaja maniero.

(el „La Praktiko”, Majoo 1932, N-ro 5, p. 8)

BOHUMIN ODERBERG  Dimanĉe la 8-an de majo okazis ĉi tie kunveno de Silezia Ligo partoprenata de 54 gesamidenoj el 21 lokoj. Ekslernejestro Karl Adamek parolis pri la historio de la loka movado, kiun fondis per sia kurso s-ro Steiner, nun en Wien [1917 propagandis Esperanton en Bohumнn s-ro Hugo Steinhauer, fervoja ĉefinspektoro el Wien, H 1926]. Post la milito okazis kelke da kursoj, sekvis rondeto, kiu ekfloris post veno de trajnmanipulanto Jan Raszka [post dua mondmilito loĝanta en Racibórz]. Tiu propagandis inter fervojistoj, la lastan Ĉe-metodan kurson partoprenis 26 fervojistoj ─ En granda Ostrava oni deziras centrigi kaj unecigi la movadon, „ĉar unu forta organizaĵo kapablas labori nekompreneble pli efike kaj pli energie ol kelkaj sensignifaj rondetoj.” < style="mso-ansi-font-size:12.0pt; mso-bidi-font-size:10.0pt">─ Gekursanoj deklamis poemojn. ─ Jaroslav Hladký atentigis pro krizo de UEA kaj proponas, ke Ligo aliĝu kiel MS; por tiu celo la kunveno kolektis 75 Kĉ. ─ Analizo de alportitaj tradukoj denove montris ĉiuflankan utilon de la aranĝo. ─ Lernejestro Franciszek Skulina proponis, ke REL-anoj alparolante unu la alian uzadu la esprimojn frato kaj fratino. Estis decidite, ke oni restu ĉe „samideano”.           Jaroslav Hladký
MARIÁNSKÉ HORY (Ostrava)  En duono de marto okazis ĉi tie parolado de Josef Sendzimir „Pri ideo de internaciaj lingvoj kaj pri Esperanto”, kun samtempa malgranda ekspozicio. Ĉion aranĝis Pola Laborista Kulturgimnasta Asocio „Siła” (Forto). ─ Fine de majo estis finita ĉi tie kurso por komencantoj. Aliĝis 11 personoj, finis 8 inter ili du polaj instruistoj, kiuj jam faras provinstruadon en lernejo. Kurso daŭris 10 semajnojn, gvidis ĝin Josef Sendzimir.                                                    Josef Sendzimir
MORAVSKÁ OSTRAVA MÄHRISCH-OSTRAU  De la 15-a de januaro ĝis 28 majo daŭris kurso gvidata de Vladimír Slaný. Aliĝis 12 personoj, finis 10 personoj.

(el „Progreso”, Junio 1932 (aperis 15.06.1932), N-ro 6, p. 76)

KARVINÁ  La 21-an de februaro okazis en Karvinб publika disktutado pri Esperanto. Ĉeestis ĝin 200 personoj, aranĝis du neŭtralaj kultursocietoj: la pola kleriga komisiono kaj la memeduka rondeto ĉe la pola Lerneja Societo „Macierz Szkolna”. Prezidis distrikta lerneja inspektoro P. Rakus (neesperantisto), ĝenerala raportanto estis Rudolf Z. Kobiela, oficisto de la pola konsulejo. Unue parolis J. Waleczko, redaktoro de la pola gazeto „Prбvo Ludu” el Český Těšнn (neesperantisto), kiu prezentis laŭ sia vidpunkto la problemon de la lingvo internacia, deklarante ke Esperanto estas la plej taŭga solvo. Poste pastro K. Maultz atentigis, ke la latina lingvo ne kapablas esprimi ĉiujn modernajn ideojn, kaj tial Esperanto estas preferinda. Parolis ankaŭ pollingve Józef Poncza, Jaroslav Hladký (ĉeĥe) en la nomo de ČAE kaj Ludwik Krysta. Sekvis libera diskuto, Ĉiuj parolantoj, reprezentantoj de diversaj partioj kaj de tri nacioj konsentas tamen en unu punkto: ke Esperanto estas konsiderata plej bona solvo de la problemo. Tion esprimas ankaŭ la akceptita rezolucio, kiu krome adresas al ĉiuj lernejaj aŭtoritatoj kaj lernejestroj la peton, ke ili en la kadro de la nunaj lernejaj leĝoj akcelu la enkondukon de Esperanto kiel nedeviga fako de instruado.
BYSTRZYCA KŁODZKA HABELSCHWERDT  Frieda Boettcher, delegitino de UEA en Habelschwerdt sincere kaj kore dankas al s-ro Gerhard Langner delegito en Görlitz por afabla gvidado kaj gastigo, al familio Meuer, Mainz por afabla akcepto kaj gastigo. Specialan profundan dankon al familio Ranзon, en Fontenay apud Paris por kora gastamo dum la kongreso kaj gvido tra la ĉefurbo franca.

(el „Esperanto”, Oktobro 1932, N-ro 386 (10), p. 17)

MIEROSZÓW FRIEDLAND  Senhalte antaŭenmarŝas Esperanto. Du novajn kursojn aranĝis la grupo „Ĉiam antaŭen”; 32 partoprenas en Friedland, 12 en la vilaĝo Langwaltersdorf. Ambaŭ kursojn gvidas Max Reichelt. Jam en ĉiu kvina domo loĝas esperantisto. Sendu gratulkartojn kaj leterojn por nia jubilea festo (18.02.1933), kiujn ni lotumos. La gajnanto respondos. Skribu multnombre al grupestro Max Reichelt, Friedland, Bez. Breslau, Germanujo. Por 60 geesperantistoj ni serĉas gekorespondantojn, ankaŭ infanojn. Respondi garantiata. RACIBÓRZ RATIBOR  La 2.12. kunvenis 20 personoj por la unua Esperanto-kurso. Gvidanto pensiita fervojofisisto Klemens Wieczorek malfermis la kurson dankante al la magistrato pro la senkosta disponigo de instruĉambro en Jugendheim. La kurso okazas ĉiun vendredon.

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1932, N-ro 50 (703), p. 2,4)

ROZDZIEŃ-SZOPIENICE  Kurson gvidas Franciszek Mikunda.

(el „La Praktiko”, Decembro 1932, N-ro 12, p. 11)

JABLUNKOV  Fondiĝis loka REL-klubo, kie ĉiusemajne kunvenas 10-15 samideanoj.

MARIÁNSKÉ HORY (Ostrava)  Regiona Esperantista-Ligo okazigis la 1-an de decembro 1932 en Mariánské Hory laborkunsidon en kadro de soleno okaze de datreveno de la naskiĝtago de d-ro L. L. Zamenhof. Ĉeestis 104 personoj el 24 lokoj. La solenon malfermis esperantlingve post kantita himno Josef Sendzimir el Mariánské Hory. Li akcentis, ke tiun ĉi fojon ĉeestas ankaŭ multaj geesperantistoj, ĝis nun tute ne organizitaj kaj anoj de lokaj polaj societoj kaj polaj geinstruistoj, intencante ellerni la internacian lingvon. Ludwik Krysta esprimis eksterordinaran ĝojon pri multnombra ĉeesto kaj diris, ke interproksimiĝo kaj interfratiĝo de la tuta homaro estas precipe en nuntempaj krizaj cirkonstancoj plej dezirindaj. Plue li petis la ĉeestantojn, ke ili dediĉu mallongan rememoron al granda donaco, prezentita de d-ro Zamenhof al la homaro. Sekvis pollingva parolado pri esenco de internacia lingvo, prelegita de s-ro Józef Poncza. Post la poemo „La Vojo” deklamita de f-ino Teichmann, sekvis REL-laborkunsido. S-ro Josef Hanzelka raportis pri finiĝanta kurso en Radvanice, vizitata de 18 personoj. La preparita muzikakademio okazos nur en februaro 1933. La 10-an de januaro 1933 Regiona Ligo okazigos en Orlová sian ĝeneralan kunvenon. Post fermo de laborkunsido sekvis pluaj programpunktoj de la soleno, kiu ĝenerale plaĉis kaj postlasis plej bonan impreson. En la programo kunlaboris: Esperanto-Klubo Vнtkovice, Germana Esperantista Ligo (Moravskб Ostrava), Rondeto de Esperantistoj (Sleská Ostrava) kaj gesamideanoj el Radvanice.      J.H.

RADVANICE  Tie ĉi estas fondata esperantista klubo.

(el „Ligilo”, Januaro 1933, N-ro 1, p. 9, 10)

NOWA WIEŚ NEUDORF  En Nowa Wieś Klara Borzykowska komencis novan kurson la 15-an de decembro.

(el „La Praktiko”, Januaro 1933, N-ro 1(13), p. 11)

1933

KATOWICE KATTOWITZ  La Societo de Esperanto-Amikoj aranĝis sabate, la 10-an decembro 1932 en la salonego de „Hospiz” sian Zamenhof-Memorfeston kun riĉa programo. Tiun feston ĉeestis ĉirkaŭ 300 personoj.

   La 15-an de septembro 1932 aranĝis la sama societo Esperanto-kurson por komencantoj en la lernejo „Gospodarza”, ul. Szkolna n-ro 5. Anoncis sin 40 gesinjoroj. Dum la trimonata daŭro de la kurso forestis pro malsanoj 5 personoj tial la kurson, kiu estis gvidata de samideano F. Faruga finis 35 gesinjoroj. Nova kurso por progresintoj okazos la 18-an de januaro 1933, kaj por komencantoj la 20-an de la sama monato je la 8-a vespere en la sama lernejo.

(el „Pola Esperantisto“, Januaro 1933, N-ro 1, p. 11)

KRÓLEWSKA HUTA KÖNIGSHÜTTE  Rondo Esperantista aranĝis la 8-an de januaro sian ĝeneralan kunvenon. La malnova estraro estas reelektita, prezidanto: Emil Kołodziej; vicprezidanto: B. Gerlich; sekretario: J. Weihs; kasisto Plona; anstataŭanto: Roman Kornelius; bibliotekisto: Jonca; rev. komisiono: Goliński, Sadło, Tyła; konsilantoj: s-ro d-ro H. Broder, H. Klyk.

   En 1932 estis aĉetataj esperantaĵoj por nur 250 zlotoj, dum en 1931 por 478 zlotoj. La Rondo nombras nur 27 membrojn pro aliĝo de kelkaj anoj al nove fondita Esperanto-grupo aliloka.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1933, N-ro 2, p. 23)

DĄBROWA GÓRNICZA  Sabate la 28.01.1933 en la ĉambrego de nove organizita Świetlica en Dąbrowa Górnicza, str, Konopnickiej okazis unua organiza kunveno de la esperanta sekcio. Dum kunveno s-ro J. Smalec prelegis je temo „Deveno kaj nuna stato de la esperanta lingvo”. La prelegon partoprenis membroj kaj simpatiantoj de Świetlica, entute ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj aplaŭde esprimis sian kontentecon ─ de l'okazinta prelego. Post la prelego estis organizita kurso de la lingvo Esperanto. Pro la malvasteco de l' ejo nombro de gelernantoj estis limigita kaj oni akceptis nur 35 personojn. Unua leciono okazis 3.02.1933. Gvidanto de novkreita sekcio kaj kurso estas s-ro J. Smalec.

   La 4.03.1933 en la salonoj de Popoldomo en Dąbrowa Górnicza sub protekto de urba prezidanto s-ro Z. Madejski estas solene malfermita „Monda Ekspozicio de l' Artpentrado” (E.M.A.). Dum malferma parolo sejmdeputito s-ro Z. Madejski substrekis signifon de tia entrepreno por la mondo kaj precipe por ni. La ekspozicio enhavas kolorajn reproduktaĵojn de plej famaj pentristoj el 26 landoj. Laŭ la kultura vidpunkto ĝi havas tre gravan signifon por la publiko kaj speciale por vizitantaj ĝin lernejanoj de popol- kaj mezlernejoj. De Dąbrowa Górnicza la ekspozicio migros al aliaj pli grandaj urboj de Pollando kaj poste eksterlanden. Al E.M.A. kaj ĝiaj multaj kunkreantoj ni lokaj esperantistoj tiuloke esprimas dankon kaj deziras kiel eble plej bonan sukceson. Dank' al E.M.A. ni havis okazon trafi al instruistaro kaj al diferenta por Esperanto publiko. Tre afablaj organizantoj de E.M.A. gesinjoroj Czechowski kaj same lokaj artistoj klarigis al lernantaro la historion de arto. same ankaŭ historion de E.M.A. kunkreita de tutmonda esperantistaro. Loka Esperanto-Grupo „Ĉielruĝo” en salonoj de l'ekspozicio aranĝis prelegon pri la progreso de Esperanto.

KATOWICE KATTOWITZ  Klopode de la pola konsulejo en Moravskб Ostrava disaŭdigos tiea oficisto Rudolf Z. Kobiela Esperanto-prelegon pere de radiostacio en Katowice la 3-an de aprilo je la 23 h. ĝis la 23 h. 20 m. s.t. „Pol-Pomeranio kaj Gdynia”. Ni esprimas nian ĝojon pro la fakto, ke la prelegon preparis oficiala reprezentanto de nia ŝtato en Moravska Ostrava kaj esperas, ke dankos ĝin al Polskie Radio en Katowice tre multaj esperantistoj, tiom pli, ke la nomita stacio estis ĝis nun nefavora al Esperanto.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1933, N-ro 3, p. 41, 44)

MYSŁOWICE MYSLOWITZ  Post sukcese finita kurso en Mysłowice, kiun gvidis Tomasz Niedźwiedź, delegito de UEA en Szopienice, oni fondis novan grupon, nomatan Esperanto-Grupo „Elito” Mysłowice, kiu por propagandaj celoj ludos la faman opereton „Ho, tiuj fremduloj". Ni petas la esperantistojn de la ĉirkaŭaĵo partopreni ĝin. Ĝi okazos la 7-an de majo en „Hotel Francuski” en Mysłowice kun sekvanta programo: Je 12-a ĝis 14-a horo interkonatiĝaj horoj kun salutparoladoj de opaj grupoj je 14-a foro okazos komuna fotografiĝo, post kio sekvos koncerto. Je la 16-a horo prezentado de la opereto: „Ho tiuj fremduloj”, poste dancado. Ĉiuj esperantistoj estas bonvenataj.

(el „Pola Esperantisto”, Aprilo 1933, N-ro 4, p. 58)

SOSNOWIEC  Okazis prelego de nia negra samideano Kola Ajayi kun granda sukceso. En la Esperanto-grupo ĉe la instruista asocio prelegis d-ro A. Ingster pri la problemo de nacieco kaj internacieco.

(el „La Praktiko”, Junio 1933, N-ro 6(18), p. 11)

KATOWICE KATTOWITZ  Okazis publika prelego antaŭ ĉ. 250 personoj ne negra samideano Kola Ajayi. La prelego estis senpere tradukata en la polan kaj germanan lingvojn. Ĝi estis organizita de fratoj Fethke el Bydgoszcz kaj okazis ankaŭ en Sosnowiec.

NOWA WIEŚ NEUDORF  Okaze de la Cseh-kursfino aranĝis la ĉi-tiea Katolika Esperanto-Rondo sabate la 17.6. en la salono de Bialdyga amuzan vesperon, al kiu estis invitataj ĉiuj esperantistoj de l' ĉirkaŭaĵo. Oni vidis gesamideanojn el Nowy Bytom, Hajduki kaj Świętochłowice. Ĝojege salutis nia kara prezidanto s-ro Gajda pli ol ducent partoprenintojn. Post la komuna kanto de esperantista himno sekvis prologo deklamita de juna fraŭlino Leśniczanka, kaj verkita de ano de Katolika Eesperanto-Rondo. Nun sekvis la festprelego. La preleginto parolis pri la graveco de publikaj festoj esperantistaj. Post tio alternis en multkolora vico kantoj, deklamoj kaj muzikaĵoj de niaj kursanoj. Multe plibeligis la vesperon nia ano, kantisto Erwin Nowak. Aparte oni devas mencii dancojn de papilioj kaj buboj, kiuj estis ekzercitaj de instuistino f-ino Robaczyńska. Disdonante la atestojn. dankis la Cseh-instruistino s-ino Klara Borzykowska al la estraro de Katolika Esperanto-Rondo kaj al la gekursanoj por ilia senekzempla fervoreco. Por fini la oficialan parton, oni kantis la esperantigitan polan himnon nacian „Di', kiu nian...”.

   Kaj nun eksonis violonoj kaj aliaj muzikinstrumentoj, kaj junaj kaj maljunaj, knabegoj kaj knabinegoj turnadis laŭ valsa-mazurka bostono aŭ tanga maniero, ĝis la senkora gastejmastro finigis la agrablajn horojn, ĉar la malbona objekto (horloĝo) montris jam la 2-an, la polican horon. Bedaŭrinde la disiĝa venis kaj ni adiaŭis niajn karajn gastojn, esperante, ke ne estis lastfoje, ke ni tiel multnombre kunvenis.

(el „Pola Esperantisto”, Aŭgusto/Septembro 1933, N-ro 8-9, p. 126)

NOWA WIEŚ NEUDORF  Nia fervora kursgvidantino s-ino Klara Borzykowska sukcesplene finis la kurson en Nowa Wieś, kun bela festvespero, en kiu estis dancoj de infanoj, aranĝitaj de f-ino Robczyńska kaj valora prelego de s-ro Kuchta.

(el „La Praktiko”, Septembro 1933, N-ro 9(21), p. 13)

DĄBRÓWKA MAŁA (Katowice)  Fondiĝis Esperanto-Grupo sub nomo „Progreso”, ĝia prezidanto estas Ryszard Okraczka, kiu gvidas ankaŭ kurson.

(el „La Praktiko”, Oktobro 1933, N-ro 10 (22), p. 10)

KATOWICE KATTOWITZ  La Societo de Esperanto-Amikoj aranĝos la 9-an de decembro je la 8-a vespere en la salonego de „Hospic” sian 10-jaran datrevenon, kunligita kun la Zamenhof-memorfesto. La gesamideanoj el Katowice kaj ties ĉirkaŭaĵo estas al tiu festo kore invitataj. Riĉenhava programo, bona muziko. Enirprezo: 50 groŝoj.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1933, N-ro 12, p. 167)

DĄBRÓWKA MAŁA (KATOWICE)  Ryszard Okraczka, prezidanto de la Esperanto-societo „Progreso” en Dąbrówka Mała, gvidis kursojn en Brzezinka kaj Dąbrówka Mała. En Brzezinka post la kurso fondiĝis nova Esperanto-societo sub la nomo „Espero”.

(el „La Praktiko”, Decembro 1933, N-ro 12(24), p. 11)

1934

POGOŃ (Sosnowiec)  Fondiĝis nova grupo de Esp.-babiluloj por perfektiĝi en la mondlingvo. S-ro Niedbał gvidas kurson por geskoltoj.

SOSNOWIEC  Dum la skolta festo oni disvolvis novan standardon kaj sendis Esperanto-saluton al la skoltaro de 15 landoj.

(el „La Praktiko”, Februaro 1934, N-ro 2(26), p. 8)

RADVANICE  La Esperanto-Klubo „Nova Vojo” en Radvanice la 28-an de januaro havis sian duan ĝeneralan kunvenon. Persistaj kaj oferemej gesamideanoj faris en la pasinta jaro grandan kaj sukcesan laboron por Esperanto. Interalie la klubo aĉetis 200 lernolibrojn kaj sukcese aranĝis paroladon de s-ro Kola Ajayi. La estraro de la klubo estas: Antonin Glet prezidanto, Josef Dvořaček vicprezidanto, Josef Hanzelka sekretario, Jan Taraba kasisto, Jen. Seibertová protokolistino. Josef Hanzelka gvidas 4-monatan Cseh-metodan kurson.

(el „La Praktiko”, Marto 1934, N-ro 3 (27), p. 4)

NEMECKA LUTYNĚ DEUTSCH LEUTEN  Karel Hečko gvidas kurson por 20 personoj.

(el „La Praktiko“, Aprilo 1934, N-ro 4 (28), p. 5)

SOSNOWIEC  Dum la 16-22 de majo okazis denove „monda ekspozicio pri arto“. La granda materialo estis kolektita per Esperanto.

(el „La Praktiko“, Junio 1934, N-ro 6(30), p. 9)

NOVÝ BOHUMÍN NEU-ODERBERG  En la urba parko de Nový-Bohumín la 4-an de novembro oni inaŭguris imponan memorŝtonon kun la sursbribo: „Per Esperanto al la interfratiĝo de la popoloj”.

(el „La Praktiko”, Decembro 1934, N-ro 12(36), p. 4)

1935

LUBLINIEC LUBLINITZ  Antaŭ tri jaroj naskiĝis en Silezujo (en la urbo Lubliniec ĉe loka Malgranda Porpastra Seminario) forta, tiuspece unika rondo, kiu fenomene, ĉar dum jam du jaroj, plenkreskis junula. Kiu ĝin ne konas, la O.R.E.? Ĝian belan organizon, mirinde propagandan kapablon, unuvorte IKUE en miniaturo! Sed, ĉar ĝin estris simplaj junaj gimnazianoj (kun Protektanto-pastro). denove ĝi povis demandigi, ĉu ĝi eterne restos juna kiel la tuta Esperanto-movado en Polujo. Jes, ne daŭros longe, kaj ĝi ĉesos spiri la aktivan vivon, diris kelkaj. Montriĝis male!

   La gimnazianoj finis siajn studojn, kaj post la ekzameno de la maturiĝo einiris novicjaron ĉe la samaj pastroj. Oni provizore kvazaŭ feriumis, por post kelka tempo denove partopreni la laborojn, ĝojojn kaj penojn de la komuna IKUE-familio. Nun, kiam la provmonatoj estas finitaj, ĉiu plu studas por la presbitereco, iam fariĝos misiisto, do ne ĉesos esti rikoltanto sur nia nobla agadkampo.

   Jen ekzemplo, kiu modelu, kiam temos pri serioza kompreno de nia celo! O.R.E. plu ekzistas, plu batalas, plu organizas. Nia movado finfine definitive en Polujo maljunuiĝas, sed ne por morti, sed por saĝe antaŭpaŝi, direkti, kaj venki! Nia altŝatata prezidanto, pastro Font Giralt, kiu persone estis en Polujo kaj konas la gvidantojn de la menciita rondo, bone taksis en letero la komprenon de nia celo ĉe la senĉese agema studentaro. A. Bednorz (pastro, iama ano de O.R.E.)

(el „Espero Katolika”, Marto 1935, N-ro 124, p.4-5)

CHORZÓW KÖNIGSHÜTTE  Rondo Esperantista ─ Chorzów (Królewska Huta) aranĝos „Solenan Zamenhofvesperon” la 15.12. je la 15-18 horo en Dom Polski, ul. Wolności 64, al kiu ĉiuj geesperantistoj de Silezio kaj najbaraj regionoj estas kore invitataj.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1935, N-ro 12, p. 151)

KNURÓW  La 13-an de novembro fondiĝis en Knurów nova Esperanto-societo sub la nomo „La Espero”. Ĝi konsistas plejparte el novaj esperantistoj. La adreso de la societo: Waldemar Porwoll, ul. Marszałka Piłsudskiego 15.

(el „La Praktiko”, Februaro 1936, N-ro 2 (50), p. 12)

1936

SLEZKÁ OSTRAVA SCHLESISCH-OSTRAU  La Esperantista Rondo en Slezká Ostrava aranĝis sukcesplenan Zamenhof-vesperoon, en kiu festparoladon faris s-ro Czesner. La prezidanto de la societo estas s-ro E. Hruby kaj la nova adreso: Lidový dům na Kamenci.

(el „La Praktiko”, Januaro 1936, N-ro 1 (49), p. 11)

MORAVSKÁ OSTRAVA MÄHRISCH-OSTRAU  Inĝ. L. Krajc, profesoro ĉe la ŝtata industria lernejo komencis kurson en sia lernejo por 30 studentoj. Antaŭ la kurso li aranĝis sukcesan Esperanto-ekspozicion.

(el „La Praktiko”, Junio 1936, N-ro 6 (54), p. 11)

GERMANIO  Kaj jen antaŭ la Olimpiaj Ludoj venis la bato: Malpermeso de ĉia organizaĵo esperantista. Estis la estro de la Sekreta Ŝtata Polico, la Gestapo, potenca ilo en la mano de l'reĝimo, kiu dekretis, ke ĝis la 15-a de julio 1936 ĉia grupiĝo esperantista devas ĉesi sian agadon. El okazaj taggazetaj informoj oni povas legi pri arestigo de tiu aŭ alia esperantisto. Por eviti ĉian ĉagrenon, nomoj ne aperas tie ĉi. Oni povas konkludi tre facile, ke post kelkaj jaroj, ne plu troviĝos esperantistoj en Germanlando.

(el „Esperanto”, Nevembro 1936, N-ro 432 (11), p. 11)

[La Zamenhofan memorŝtonon el Bad Reinerz oni kaŝis en profundan arbaron, estis do en Silezio homoj, kiuj esperis, ke ĝi estos iam restarigita.]

1937

MORAVSKÁ OSTRAVA MÄHRISCH-OSTRAU  Henriko Seppik el Estonio komencis novajn kursojn en la urboj Moravská Ostrava, Slezká Ostrava, Třinec kaj Vítkovice.

(el „La Praktiko”, Januaro 1937, N-ro 1 (61), p. 11)

ČESKÝ TĚŠÍN  La Regiona Esperantista Ligo, unu el la plej gravaj kaj viglaj societoj, kies membraro konsistas el ĉeĥaj, germanaj kaj polaj gesamideanoj, decidis aligi ĉiujn siajn membrojn al Esperanto-Asocio de Ĉeĥoslovaka Respubliko. Tiu decido pruvas la eblecon, ke sub komuna tegmento povas konkorde kunlabori anoj de ĉiuj nacioj por nia komuna idealo.

(el „Verda Revuo”, Marto 1937, N-ro 3, p. 23)

CHORZÓW KÖNIGSHÜTTE  ─ Pola Asocio Esperantista. La 28-an de februaro okazis ĝenerala kunveno de Rondo Esperantista, en kiu oni decidis ŝanĝi la ĝisnunan nomon de la grupo je „Pola Asocio Esperantista” (Polskie Stowarzyszenie Esperantystów) kaj samtempe partan ŝanĝon de la statuto. La alinomigon oni faris por plivigligi la Esperanto-movadon en nia urbo. La estraro konsistas el jenaj personoj: prezidanto Emil Kołodziej; vicprezidanto Eugeniusz Kędzior; sekretario Konstanty Czaja; anst. sekretario Józef Szyma; kasisto Roman Jerzy Marzec; Rev. Komisiono: Roman Kornelius, s-ro Terf. Mathias, f-ino Maria Bargiel; konsilanto: Jan Kocek. S-ano Emil Kołodziej festis en oktobro sian 25-jaran Esperanto-jubileon. La grupmembroj transdonis al li memorlibreton. La 9-an de januaro okazis Zamenhofvespero kun danco, partoprenis 70 personoj. En aprilo oni malfermis Esperanto-kurson por komencantoj.

(el „Pola Esperantisto“, Aprilo 1937, N-ro 4, p. 63)

NOVY BOHUMIN NEU-ODERBERRG  Jan Raszka gvidas progresan kurson en Nový Bohumín.

(el „La Praktiko”, Marto 1937, N-ro 3 (63), p. 14)

TŘINEC  Gesinjoroj Seppik el Estonio gvidis en Třinec sukcesplenan kurson por 80 personoj. La kursfina festo la 21-an de marto estis samtempe adiaŭo al s-ino Seppik, kiu post kelkmonata fruktodona laborado en Ĉeĥoslovakio revojaĝis al sia hejmlando. En la festo la kursanoj brile ludis la unuaktan gajan teatraĵeton „Hispana etiketo”. La eminenta laboro de gesinjoroj Seppik signifas por la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio decidan paŝon antaŭen.

(el „La Praktiko”, Aprilo 1937, N-ro 4 (64), p. 13)

PORUBA  La Esperanto-Societo „Emo” en Poruba u Orlovй aranĝas kurson, kiun gvidos Josef Stankuš.

(el „La Praktiko”, Septembro 1937, N-ro 9 (69), p. 12)

MORAVSKБ OSTRAVA MÄHRISCH-OSTRAU  Dum la unuaj kvar monatoj de ĉi tiu jaro gesinjoroj Henriko kaj Erika Seppik el Estonio faris en Moravskб Ostrava kaj ties ĉirkaŭaĵo 27 lumbildparoladojn pri Svedlando kaj Estonio al 8465 personoj kaj 15 Cseh-metodajn provlecionojn antaŭ 1775 ĉeestantoj. Krom tio okazis en la loka radio-stacio 3 paroladoj kaj memor-festo de la 19-a datreveno de la estona respubliko. Dum la sama tempo ili gvidis en tiu regiono 11 Cseh-metodajn kursojn kun 397 partoprenantoj. Entute partoprenis en iliaj aranĝoj (kursoj, paroladoj, provlecionoj kaj kursfinaj festoj) pli ol 11.000 personoj.

   En la fino  de septembro gesinjoroj Seppik revenis al Moravskб Ostrava kaj faris jam plurajn lumbildparoladojn kaj provlecionojn en diversaj lokoj. Kursoj estas komencitaj aŭ preparataj en Moravská Ostrava, Vítkovice, Petřvald, Orlová, Bohumín, Doubrava kaj Lazy.

(el „La Praktiko”, Novembro 1937, N-ro 11 (71), p. 11)

CIESZYN TESCHEN  Esperantokurso en Cieszyn. La estraro de „Uniwersytet Powszechny” en Cieszyn aranĝis ĉi-jare krom la kutimaj ankaŭ esperantokurson. Ĉar anoncis sin 132 personoj, s-ro Ludwik Krysta gvidas la kurson (Ĉe-metode) en du grupoj. < style="mso-ansi-font-size: 12.0pt;mso-bidi-font-size:10.0pt">─ Estas necese penadi pro aranĝo de tiaj kursoj en ĉiuj aliaj lokaj sekcioj de „Uniwersytet Powszechny”, kie estas al dispono la necesaj Esperanto-instruistoj. Se oni al tiuj sekcioj akcentos la bonegan propagandon, kiun faras Esperanto en la tuta mondo por Polujo, certe ĉie estos same eble aranĝi esperantokursojn kiel en Cieszyn.
   Se ia institucio esperantista en Polujo transprenos la aranĝon, sinjoro Krysta volonte edukos en dumferia kelktaga kurso la emulojn al Ĉe-metoda instruado. Ĉu en Cieszyn, tie estus la restado ne multekosta kaj agrabla, - ĉu en Zakopane, tie estus la restado tre interesa kaj tre agrabla.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1937, N-ro 12, p. 170)

1938

SLEZSKÁ OSTRAVA SCHLESISCH-OSTRAU  La Esperantista Klubo en Slezská-Ostrava, la plej malnova klubo en la regiono de Moravio kaj Silezio, funkciigas nuntempe tri kursojn, por komencantoj, progresintoj kaj konversacian. La kursojn gvidas s-roj Stanislav Chaloupka, Škrobбk kaj Lachnit. La 5-an de marto la klubo aranĝos grandan dancamuzon, la 19-an de marto okazos la jarkunveno kun riĉa programo. La klubo ĝoje atendas la subtenon kaj partoprenon de ĉiuj esperantistoj el la nigra Ostrava.

TESCHEN  Ludwik Krysta gvidas kurson en Cieszyn.

(el „La Praktiko”, Januaro 1938, N-ro 1 (73), p. 11)

ŚWIERKLANY  Kiel propagandisto mi alvokas vin aliĝi al la Pollanda Katolika Ligo Esperantista. Ne timu, ke oni devas tuj fariĝi devoto. Ne kredu tion. Vi nenion perdos aliĝante al PKLE, kontraŭe, vi gajnos, ĉar por la kotizo jara 6,40 zł vi ricevos unue belegan riĉenhavan ilustritan monatan revuon „Espero Katolika”, due Jarlibron de IKUE kun adresaro, trie vi rajtas unufoje anonci sin en revuo per malgranda anonceto ĝis 20 vortoj, se vi havos ion por vendi aŭ vi deziras ion aĉeti, interŝanĝi, se vi volas edz- aŭ edziniĝi ktp., kvare vi ĉiumonate ricevos sciigon per cirkulero pri la movado en nia lando, kvine ...tion mi ankoraŭ en malkovras! Sed mi havas ideon, bonan ideon, per kiu ĉiu novaliĝanto multe profitos. Do aliĝu tuj! Hodiaŭ ankoraŭ! Adresu: Maksymilian Janik, Świerklany, pow. Rybnik, Śląsk. PKO 303.779 Katowice.

Al la supersilezia esperantistaro katolika.  Pollanda Katolika Ligo esperantista okazigis sian unuan ĝeneralan kunvenon en Katowice la 5-6.07.1938. La organiza komitato dissendis al la supersileziaj esperantistoj preskaŭ cent invitilojn prenante adresojn de la Adreslibro de Polaj Esperantistoj. Dum la kunveno oni riproĉis al la organiza komitato, kial oni ne sciigis la esperantistaron pri la dato kaj loko de la kunveno. Do la organiza komitato petas ĉiun supersilezian esperantiston, kiu ne ricevis la inviton sciigi tion al mi eble plej baldaŭ. M. Janik (Świerklany, pow. Rybnik)

(el „Pola Esperantisto”, Julio 1938, N-ro 7, p. 110)
ŚWIERKLANY  Al la pola katolika esperantistaro!  Ofte aŭdiĝas voĉoj en Esperantujo pri indiferenteco de la homaro rilate al Esperanto. Precipe en Polujo oni malmulte interesas sin pri Esperanto, ne povas aŭ ne volas kompreni ĝiajn valoron kaj signifon. Ja Polujo estas lulilo de Esperanto, do ĝi devas esti ekzemplo por aliaj landoj < style="mso-ansi-font-size:12.0pt; mso-bidi-font-size:10.0pt">─ diros iu. Vere estas honoro por Polujo esti la lando, kie dum bruoj de Polesaj arbaroj ekfloris la grandioza ideo, kaj poste sur la Varsovia pavimo maturiĝis kaj ekvidis taglumon, de kie ĝi forflugis en la mondon. Unuafoje sub la pola arkaĵo eksonis eĥoj de la himno: „En la mondon venis nova sento”. Tamen la Esperanto-movado en nia lando estas multe malantaŭe de la aliaj landoj.

   Observante la Esperanto-movadon en Polujo, mi devas konstati, ke eĉ ni, Esperantistoj mem ne sufiĉe komprenas la valoron kaj signifon de Esperanto. Al multaj el ni mankas fajro por entuziasmigi aliajn. Multaj kvankam povas, tamen ne iras la vojon al pli baldaŭa venko de Esperanto. Estas esperantistoj, kiuj kaŝe apartenas al la legio el sub la verda standardo. Ili timas esti malkovritaj kaj en ne tre hela lumo. Pro tio ili silentas. Certe vi scias, kara leganto, ke Esperanton oni konsideras bona ilo por tiu aŭ alia politika tendenco. Tio nur pruvas, ke ĝi estas taŭga. Se iu konsideras ĝin bona ĉe siaj malamikoj, kial li ne uzas ĝin por siaj celoj? Ja Espernto estas nenies propraĵo, ĉiu rajtas uzi ĝin laŭ sia plaĉo por iu ajn celo. Malgraŭ, ke ni devas barakti kontraŭ diversaj baroj survoje al nia iro, ni ne perdu kuraĝon kaj ne malesperu. Forte ni tenu la verdan standardon, kaj kuraĝe antaŭen, ĉar „briletas la celo, al kiu kuraĝe ni iras”.

   Lastatempe ni eksciis pri reorganizo de la Pollanda Katolika Ligo Esperantista (PKLE). Ĝi estas pure pola kaj katolika organizaĵo.  Ne estas mirinde, ke ĝia membraro pli kaj pli pligrandiĝas, ĉar multaj katolikaj esperantistoj, kiuj antaŭe malmulte aŭ tute ne partoprenis en la Esperanto-movado, trovis konvenan por ili organizaĵon, kiu povas sentime kaj libere progresigi nian ideon. La katolika Eklezio vere povas fari gravajn servojn al Esperanto kaj inverse. Ja ĝi estas granda institucio en la mondo, en kies manoj troviĝas grandega nombro da lernejoj. D-ro Antoni Czubryński bone komprenis la valoron de la Eklezio al Esperanto, klopodante ĝin gajni por la Interŝtata Esperanto-Akordo.

   Do, ĉiu katolika esperantisto en la nomo de bono de Esperanto unuiĝu, por ke ni estu vidataj, ke ni volas utiligi nian potencan ilon: mondlingvon, por disvastigo de la Regno de Dio!

   Do, senhezite fariĝu membro al la Pollanda Katolika Ligo Esperantista. Jara membrokotizo kune kun la abono de la bela riĉenhava oficiala organo de IKUE estas 6,40 zł. Krome ĉiu PKLE-ano ricevas belan Jarlibron. Ĉiu novaliĝinto ricevos la Jarlibron ankoraŭ por la nuna jaro.

Adresu: Sekretario de Pollanda Katolika Ligo Esperantista, S-ro Maksymilian Janik, Świerklany, pow. Rybnik, Górny Śląsk.                                                       Ryszard Chromik

(el „Pola Esperantisto”, Aŭgusto/Septembro 1938, N-ro 8/9, p. 126-127)

[supraj vortoj skribitaj antaŭ 60 jaroj estas daŭre aktualaj, ni entuziasmigu la aliajn]

1939

SLEZSKÁ OSTRAVA SCHLESISCH-OSTRAU  La esperantista klubo de Slezská Ostrava aranĝis du Esperanto-kursojn por komencantoj kaj por progresantoj, sub la gvidado de Stanislav Chaloupka. La 18-an de februaro la klubo havis internacian esperantistan maskobalon. Pro la ŝanĝiĝo de la ŝtataj limoj la klubo perdis multajn anojn. La jarkunveno de la klubo okazis en la fino de marto

(el „La Praktiko”, Aprilo 1939, N-ro 4 (88), p. 11)

CHORZÓW Königshütte  Komence de septembro forlasis Pollandon kaj Eŭropan kontinenton unu el pioniroj de IKUE pastro Wiktor Ptok, oblato de Senmakula Maria. Naskiĝinta en Chorzów li studis Esperanton ĉe pastro Paweł Janik. Poste li fariĝis gimnaziano ĉe Patroj Oblatoj, kie li fondis kaj gvidis la konatan O.R.E.-rondon. En 1932 li eniris novicejon de la samaj P.P. Misiistoj. La jaron fininte, li zorgis pri la prospero de nia movado en la Seminario de Obra. Lia Rondo vidis pasintjare lian sacerdotiĝon, kaj ĉi-jare adiaŭas lin kiel misiiston. La sankta obeo sendas lin al norda Kanado (Keewatin), kie li laboros por indianoj.           Henryk Paruzel

(el „Espero Katolika”, Oktobro/Novembro 1939, N-ro 173-174, p. 104)

1943

WROCŁAW BRESLAU   Josef Raška, nelacigebla aktivulo en Ostrava-regiono, kiu poste translokiĝis al Příbor; arestita la 16-an de aŭgusto 1941 pro sekreta defdenda movado kaj arestata en Nový Jičin, Moravskà Ostrava, Opava, Mírov, Breslau estis post longa turmentado ekzekutita en Breslau la 16-an de aprilo 1943.

(el „Esperantista”, Aprilo 1946, N-ro 2, p. 21)

Kroniko: Silezio 1945-1945


wielojęzyczne strony oferujące użytkownikom internetu przystępne nformacje o esperancie oraz bezpłatne kursy tego języka.
https://lernu.net/pl
http://kurso.com.br/index.php?pl
Esperanto to żywy język doskonale nadający się do międzynarodowej komunikacji z dalekimi kuzynami