![]() ![]()
Euromozaika |
हिन्दी |
Transgentaro | Fejsbuko - grupo | Fejsbuko - paĝo | genealogio de kanzonoj | retrokanzonoj | malnova kino |
Klubo Eŭromozaiko invitas al societaj kunvenoj ĵaŭde en la horoj 18-20. La renkontoj celas ekkonon de kulturo kaj tradicio de la eŭropaj popoloj, kaj integriĝon de enmigrintaj familioj loĝantaj en Vroclavo kaj ĉirkaŭaĵo.Dum renkontigoj ni plibonigas nian lingvonivelon profitante el interesaj audiovideaj matertialoj alireblaj en Interreto aŭ prilaboritaj de membroj de nia klubo (elektitaj ekzemploj ni prezetas en tiu retejo).
En la programo:
• konversacia klubo (pola, ukraina, esperanto kaj aliaj lingvoj)
• komuna kantado de konataj ŝlagroj (modkanzonoj) en diversaj lingvaj versioj
(karaokeo)
• la vesperoj ĉe kandelbrilo (naciaj, regionaj, priokazaj)
• lingvaj ludoj
• ekkonado de historio kaj kulturo de diversaj eŭropaj regionoj
• komunaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo de Vroclavo (marŝado kun bastonetoj)
• genealogio de prauloj kaj serĉado de foraj kuzoj en diversaj landoj, kies
prauloj elmigris el Pollando antaŭ pli ol 100 jaroj
Nia adreso: Vroclavo, str, Kościuszki 35A I etaĝo (einiro per pordego 37) •
Vojo al nia Klubejo • e-mail:
transgentaro@europonto.eu