![]() ![]()
Euromozaika |
Transgentaro | Fejsbuko - grupo | Fejsbuko - paĝo | genealogio de kanzonoj | retrokanzonoj | malnova kino |
Laŭjara katalogo de muzikaj diskoj en Esperanto
Jam ekde unuaj jaroj de la Esperanto-movado kanto kaj kazono ĉeestas dum klubaj kunvenoj kaj diversaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Kiam en 1923 komenciĝis esperantlingvaj radioelsendoj aperas en ili ankaŭ kantoj elsendataj senpere el la studio kaj tridek jarojn poste el sonbendaj registraĵoj. Tamen esperantlingva kanzono ĝis nun ne sukcesis einiri grandan merkaton de fonografia industrio. Ĉu kulpas nur la idiferenta mondo, ĉu ankaŭ ni, esperantistaj aktivuloj, ne scipovis jungi kanzonon al popularigado de la internacia lingvo?
Kanzonamikaro ne estas nova organizo kun statuto, membrokotizoj kaj legitimiloj. Ni estas translima grupo de muzikamantoj, kiuj intencas pupularigi Esperantan kanzonon inter siaj parencoj kaj amikoj kaj samtempe intencas strebi por enkonduki Esperantan kanzonon en muzikvendejojn kaj radiostaciojn.
Fonografo estis elpensita de Thomaso Edison en 1877, do 10 jarojn antaŭ publikigo de la unua lernolibro de Esperanto. Komence de la dudeka jarcento estis iaj provoj registri esperantan voĉon kaj kanton, sed pro malforteco de uzataj tiam cilindroj, tiaj registraĵoj ne taŭgis pordisapora Esperanto-movado.La erao de fonografoj finiĝis en 1929 kiam venis erao de gramofonoj kun ebonitaj diskoj, Tamen ankaŭ ebonitaj diskojn daŭre estis facile rompeblaj kaj ne populariĝis en la Esperanto-movado. Krome alvenis tempo de grannda ekonomia krizo, malpermeso de Esperanto en kelkaj landoj kaj fine la dua mondmilito.
Ĝis 1931 ekzistis 6 Esperantaj muzikdiskoj, kiujn listigis: Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1931
La Espero (f-ino Cosmetto), ebonita disko, 25 cm, eldonejo: Esperanto-Institute Welwyn Garden City, Britio
La Tagiĝo, kanto unuvoĉą, ebonita disko, 25 cm, eldonejo: Esperanto-Institute Welwyn Garden City, Britio
Samideana trinkkanto, muziko de Schubert, ebonita disko, 30 cm, eldonejo: Gregg Publishing Co. London, Britio
En la drinkejo (Mich, Sarossy), ebonita disko, 30 cm, eldonejo: His Master's Voice, Britio
Esperanto-serba trinkkanto (M. Nešić), ebonita disko, 25 cm, eldonejo: Polydor, Germanio ?
Espero, Himno, ebonita disko, 25 cm, eldonejo Ultraphon. Praha, Ĉeĥoslovakio
Ekde 1950 venis erao de vinilaj diskoj, kiuj estis pli facile sendeblaj kaj samtempe iom post iom populariĝadis elektraj gramofonoj. La unua vinila muzika disko en Esperanto aperis en 1957, la lasta en 1987. En 1967 aperis unua muzika kasedo en Esperanto kaj en 1989 la unua kompakta disko (lumdisko). Nur ekde la okdekaj jaroj de la dudeka jarcento oni povas paroli pri kreskanta rolo de mekanika muziko en la Esperanto-movado.
1957 la unua vinila disko
Esperanto (Marguerite Santreuil), 4 kantoj, vinila disko, 45 t/m, eldonejo: Porte Océane, Paris, Francio
S-ino Marguerite Santreuil, artkantistino el Parizo, entreprenis en septembro-oktobro 1948 koncertvojaĝon kun programo el arioj kaj kantoj esperant- kaj franc-lingvaj. La koncertoj okazis en Brno, Olomouc, Prostějov, Košice, Svit, Ostrava, Hradec Králové, Ústí nad Labem, Plzeň, Tábor, Prago. Krome ŝi kantis en radio (Košice, Ostrava, Prago). La vojaĝon organizis la grupo de EAĈSR en Olomouc.(Stanislav Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio)
antaŭ 62 jaroj aperis la unua vinila muzika disko en Esperanto
Anonceto en la monatrevuo „La praktiko“ N-ro 7-8 (217-218) Julio-Aŭgusto 1957
1959
Kantoj en Esperanto (Beltono), 6 kantoj, vinila disko, 45 t/m, eldonejo: Polskie Nagrania Warszawa „Muza“, Pollando
1964
La Espero (Nagoya Ĥorgrupo), 2 kantoj, fleksebla disko, 33 t/m, eldonejo:
Amo-Akademio, Japanio
Ni kantu en Esperanto (Frans Jahger), 12 kantoj, vinila disko. 33 t/m, Usono
1965
Diego Varagiĉ kantas en Esperanto (Diego Varagiĉ), 4 kantoj, vinila disko, 45 t/m, eldonejo: Radio-Televizija Beograd, Jugoslavio
1966
Emporda, 4 kantoj, vinila disko, 45 t/m, Hispanio ?????
1967 (la unua kasedo)
Bonan nokton (Miŝo Zdravev), 4 kantoj, vinila disko, 33 t/m, eldonejo:
„Balkanton“, Bulgario
Japanaj popolkantoj (Hirakawa Masayo), 3 kantoj, disko unuflanka, 33 t/m, eldonejo:
Amo-Akademio, 1967
Jen nia mondo! (Duo Espera), 8 kantoj, vinila disko, stereo. 33 t/m, Nederlando
La feliĉo (Ramona van Dalsem), 7 kantoj, vinila disko, 33 t/m, Nederlando
1968
Antaŭen (Päivi Pauna, M.A. Numminen kaj Kvin Fremdaj Viroj), vinila disko,
45 t/m, Finnlando
Ĉiun someron, 8 kantoj, vinila disko. 33 t/m, eldonejo: „Balkanton“, Bulgario
1969
Ĉi tie sola kantas mi (Sirkka Lehtivaara), 6 kantoj, vinila disko, 45 t/m, Finnlando
1970
Bonveno (Muzikensemblo „Muzilo“ el Vroclavo), 4 kanzonoj, vinila disko, 45
t/m, eldonejo: Polskie Nagrania „Muza“,
Pollando
Brazilo kantas por pli bona mondo (Sylla Chaves k.a.), vinila disko, 33 t/m, Brazilo
Donu al mi vian manon (Ramona van Dalsem), 4 kantoj, vinila disko, 45 t/m,
stereo, Nederlando
Servu ni! (Miŝo Zdravev), 4 kantoj, vinila disko, 33 t/m, eldonejo:
„Balkanton“, Bulgario
1971
1972
Margaret Hill kantas britajn popol-kantojn (Margaret Hill), 6 kantoj, vinila disko, 33 t/m, Britio
1973
Kantanta mia bird' (Margaret Hill), vinila disko, 33 t/m, Britio
Litova kanto en Esperanto (Ensemblo „Estradinės
melodijos“, vinila disko, 33 t/m, 1973 & KD, 2005, Litovio
1974
1975
Kiso, tri amkantoj (H. Keinonen kaj K. Tamminen), vinila disko, 33 t/m, Finnlando
Kristnaskaj kantoj (Ensemblo „Muzilanoj“ el Tarnowskie Góry), 4 kantoj, vinila
disko, 45 t/m, eldonejo: Polskie Nagrania Warszawa „Muza“, 1975
1976
Kantoj kaj poemoj de Robert Burns (kantas M. Hill, deklamas W, Auld),
vinila disko, stereo 33 t/m, Britio
Leviĝis nokte hela sun' (Béby Kohl), 5 religiaj kantoj en Esperanto, vivila
disko, stereo 45 t/m, eldonejo: Discotone/Trier, Luksemburgio
1977
Al vi de mi (Alberta Casey), 17 kantoj, vinila disko, 33 t/m, stereo kaj
kasedo, eldoninto: Berta Records, 1977
La vojo (Gianfranco Molle). 15 kantoj, kasedo, stereo, eldonejo La Nuova
Frontera, Italio
Muzilanoj kantas pri la Kristnasko (Infana Koruso „Muzilanoj“ el Zabrze), 14
kantoj, vinila disko, stereo 33 t/m, eldonejo: Polskie Nagrania Warszawa
„Pronit“, Pollando
Tra l'mondo (Olivier Tzaut), 12 kanzonoj, vinila disko stereo 33 t/m kaj
kasedo, eldoninto: Olivier Tzaut, Svislando
1978
Danĝera ul' (Ĵak Lepuil'), 11 kanzonoj, kasedo, eldonejo La Nuova
Frontera, Francio
Veselin Damjanov kantas en Esperanto, dek du kantoj, vinila disko, 33 t/m,
eldonejo: „Balkanton“, Bulgario
1979
Horo de opozicio (Gianfranco Molle), 21 opoziciaj protestkanzonoj, kasedo,
eldonejo: Edistudio,
Italio
Kontakto (Gianfranco Molle), kasedo, eldonejo: Edistudio, Italio
La piratoj de Penzanco
Londono en sono (kompilaĵo), 3 kantoj, kasedo, Britio
Sonĝpoemo pri ponto kaj aliaj kantoj (La koruso Hljómeyki), vinila disko, 33
t/m,
Islando
Sven kaj Siv (Reine Svensson), vinila disko, 45 t/m, Svedio
Venos liber' (Marĉela Fasani), kasedo, eldonejo: Edistudio, Italio
Veselin Damjanov kantas en Esperanto, ses kantoj, vinila disko, 45 t/m,
eldonis Esperanto-Centro Paderborn, Bulgario
1980
Esperanto; Estas la dua (Max Roy Carrogues & Tany Turens), 2 kantoj,
vinila disko, 45 t/m, Francio
Kantu kaj lernu (Joel de Castro, Franca Fenati k.a.), 11 kantoj, vinila disko,
33 t/m, 1980, & kasedo, 1983, Brazilo
Karnavalo en Rio (Joel de Castro), 4 kanzonoj, vinila disko, 33 t/m, stereo, Brazilo
La poezio de la Patrolo (Gianfranco Molle), kasedo, Italio
Per nia nura vol' (Suzana), 19 feminismaj kantoj, kasedo, eldonis: Parola
Kulturo, Italio
1981
Estis pli bona tempo (Joel de Castro), vinila disko, Brazilo
Karnavale (Joel de Castro k.a.), 8 kantoj. kasedo, eldonejo: BEL, Brazilo
Karnavaleto (Olivier Tzaut). 10 kanzonoj, vinila disko kaj kasedo, Svislando
Plurnacia bukedo (Sylla Chaves), 10 kanzonoj, kasedo, eldonejo: BEL, Brazilo
San Diego vokas (Alberta Casey), 13 diversnaciaj kantoj, vinila disko kaj
kasedo, Usono
Serenado al fraŭlino Loli kaj kvar aliaj kantoj (Veselin Damjanov), eldonis:
Esperanto-Centro Paderborn, Bulgario
1982
Al Petro (W.H. Rosowsky), kasedo, eldonis: Esperanto-Centro Paderborn,
Germanio
Du bulgaroj kantas en Esperanto (Maria Angelova & Dinitro Denĉev). 17
arioj kaj kantoj, vinila disko, 33 t/m, eldonejo: „Balkanton“, Bulgario
Esperanto kaj libereco, Francio
Estis pli bona tempo / Houve tempo melhor (Joel de Castro), 2 kantoj, vinila
disko, Brazilo
Floreto (Feri Floro, tenoro), 10 lantoj, kasedo, stereo, Germanio
Frandu piron (Johán Valano), 13 kantoj, kasedo, Svislando
Gaja movado (W.H. Rosowsky), muziko kaj humoraĵoj, kasedo, eldonis:
Esperanto-Centro Paderborn, Germanio
Israelo kantas (Chantal), 14 kantoj, kasedo stereo, eldonis JELI, Israelo
Papageno kaj du grandaj arioj (Agathe Soemer-Pascali & Veselin Damjaanov),
3 kantoj, vinila disko, Bulgario
Vi alta libera (Kiruna Motet-Ĥoro), 10 svedaj kantoj, kasedo, Svedio
1983
Bestetoj, bestegoj kaj bestaĉoj (Sylla Chaves), porinfanaj kantoj, vinila
disko. 33 t/m, Brazilo
Du kolombetoj (Feri Floro), 12 kanzonoj, kasedo, Germanio
Kantu kaj lernu, kasedo, Brazilo
Londono kantas, 20 popularaj kantoj, kasedo kaj KD, Britio
1984
Haveno (Nicole Pairoux), 2 kantoj, vinila disko, stereo 45 t/m, Belgio
Korspiro (J.M. Bundy k.a.), 4 kantoj, vinila disko, 33 t/m, Usono
Revenas mi (Ĵak Le Puil), 10 kantoj originalaj kaj tradukitaj, kasedo,
eldonejo: Edistudio,
Francio
1985
Baf! (Gianfranco Molle), 12 jantoj, kasedo, Italio
De Pont-Aven al Varsovi' (Ĵak Le Puil), 10 kanzonoj, kasedo, Francio
Flávio Fonseca en Esperanto, 4 kantoj, vinila disko??, Brazilo
Jubilea koncerto (Veselin Damjanov), 14 arioj kaj kantoj, vinila disko, stereo
33 t/m, eldonejo: „Balkanton“, Bulgario
Per nia nura vol' (Suzana), 19 feminismaj kantoj, kasedo, eldonis: Parola
Kulturo, Italio
Veselin Damjanov koncertas en Kanado (Veselin Damjanov), arioj, popolkantoj
kaj kanzonoj, kasedo, Bulgario
Voĉo de la popolo, Almelo kantas en Esperanto, 9 kantoj, kasedo, Nederlando
1986
Al venko (Jószef Dinnyés), 18 kantoj, kasedo, eldonis: Lingvo-Studio, Hungario
Barbuloj (Country Grupo „Barbuloj“), 4 kantoj, vinila disko, 45 t/m stereo,
eldonejo Supraphon, Ĉeĥoslovakio
La granda kantado. Japanio kantas por paco kaj amikeco, 17 kantoj,
kasedo, Japanio
Omaĝe al Veselin Damjanov (Joëlle Rabu), 2 kantoj, vinila disko, 45 t/m,
stereo, Kanado
Tute ne gravas (Amplifiki), kasedo, Svedio
1987
62 minutoj (Persone), 12 kanzonoj, kasedo, Svedio
La Espero (Lin Fang), diversstilaj kantoj, sonvidea kasedo, Ĉinio
Ĥoro de Instruistinoj Esperantistinoj, 2 kantoj, vinila disko, Bulgario
Imagu (John Douglas), 12 modernaj kaj tradiciaj kantoj, kasedo, Britio
Invito al ĝojo (Nikolin'), diverstilaj popularaj kantoj el pluraj landoj,
kasedo, Belgio
Jen la viv! (Roman Bura), originalaj kantoj, kasedo, Belgio
Kantu kun Anda (Anda), 16 kantoj, kasedo, eldonis: PEA, Pollando
La nomkarto (Ono Takao), rokenrolaj kantoj, kasedo, Japanio
Polaj kolendoj. Kristnaskaj kantoj (Koruso „Muzilo“ el Varsovio), 12 kantoj,
kasedo, Pollando
Por marto (Akiko Tanaka), originalaj lirikaj kantoj de J. Baghy k.a., kasedo,
Japanio
1988
En fora lando (Ramona van Dalsem), kasedo, Nederlando
En pegazaj nuboj (Jan S. Skorupski), kasedo, Germanio
Jula lando (Nikolin'), kristnaskaj kaj novjaraj kantoj el diversaj landoj,
kasedo, Belgio
Kantu Esperante kun Janico kaj Johano (Janice & John Atkinson), 12
konversaciaj kantoj por komencantoj, kasedo, Usono
Konkoj (Jan S. Skorupski), kasedo, Germanio
1989 (la unua lumdisko)
Antaŭ du jaroj (Tanaka Akiko, Kawamoto Hiromi), kasedo, Japanio
Flugdrako (Kajto), KD, Nederlando
Esperanto ne konas landlimojn (Amplifiki), 8 kantoj, kasedo, Svedio
Nur per amo (Nikolin'), kasedo, Belgio
Somera Mondo (Ĵomart kaj Nataŝa), 4 kantoj, vinila disko, Uzbekio
Team' en Esperanto (Rokgrupo TEAM), Slovakio
Vivu Esperantujo (Georgo Handzlik), 12 kantoj kun gitara akompano, kasedo,
Pollando
1990 (la lasta vinila disko)
Aerlumo (Flávio Fonseca), 10 originalaj kantoj, kasedo, Brazilo
Destin' (Vladimir Soroka), stereo, vinila disko, 33 t/min,, Ruslando
Folioj de mia memoro (Ĵomart kaj Nataŝa).17 kantoj, kasedo, Svedio
La Rozmariaj Beboj. Amplifiki, 4 kantoj, vinila disko, 45 t/m,, eldonejo
Vinilkosmo, Francio
Laŭ lula ondo (Nikolin'), 11 lulkantoj, kasedo, Belgio
Saskia Veen kaj Edward Hoepelman, kantoj de Fauré, Debussy k.a., kasedo,
Nederlando
1991
Bluo (La Mevo). kasedo, Japanio
Ĉu ne? (Amplifiki),. 13 kantoj, kasedo, eldonejo: Edistudio, Svedio
En la spegulo (Persone), 9 kantoj, kasedo 1991 kaj KD 2000, Svedio
Esperanto (Turmonda Muziko), 12 popolkantoj, kasedo kaj KD, Germanio
Muzika Literatura Mondo, kompilaĵo, kasedo
Procesio multkolora (Kajto), 18 kantoj, KD, Nederlando
1992
Iufoje somermeze (Andreo Berce), KD, Svedio
Harmoni' (Klára Mikola, László Garamvölgyi), 14 kantoj originale verkitaj),
kasedo, Hungario
Kantoj el himnaro Esperanta (Bil Munsil), 9 kristnaskaj kantoj, kasedo, Usono
Pensi kaj ami esperante (Julián Hernández), kasedo. eldonis KEA, Kubo
Por vidi la mondon (Anjo Amika = Anna Lászay). 12 diversĝenraj kantoj, kasedo,
Hungario
Rememoru kun Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn), 13 kantoj kun gitara akompano,
kasedo, Ruslando
Vi kuras de vi (Ĵomart kaj Nataŝa), 13 kantoj, kasedo, eldonejo: Edistudio,
Svedio
1993
De tempo al tempo (Mikaelo Bronŝtejn), 14 kanzonoj, kasedo, Ruslando
Inter du amsezonoj (Nikolin' = Nicole Pairoux), 22 kantoj, KD, eldonejo
LF-koop, Belgio
Israelo ne ĉesas kanti (Tova Ben-Cvi). 19 kantoj, kasedo, Israelo
Kantoj de l'popolo (Ĥoro Cantica kaj Muzikensemblo Kečka), 28 slovakaj
popolkantoj, kasedo kaj KD, ekdonejo: Kava-Pech, Slovakio
Se povus mi (Asorti), Litovio
Tohuvabohuo (Kajto), 19 kantoj, KD, Nederlando
Vizaĝoj (La Mevo), kasedo, Japanio
1994
Dimanĉa koncerto (Anjo Amika), psalmoj kun orgena akompano, kasedo,
Hungario
Ne donu tro (Ĵak Le Puil), 9 kantoj originalaj kaj tradukitaj, kasedo, Francio
Ni denove renkontiĝos (Asoorti), Litovio
Samarkand (Ĵomart kaj Nataŝa), Svedio
Sub la stel' de l'espero (Koruso „Muzilo“ el Varsovio), 24 kantoj, kasedo,
Pollando
Trifolio kantas en Esperanto (Trifolio), 13 popularaj kantoj, kasedo, Svedio
Vulkano (Solo), 18 kantoj, kasedo, Hispanio (KD en 2001)
1995
Edgar + Asorti (Asorti), 12 kanzonoj, kasedo, Litovio
Famaj kantoj por belaj horoj (K. Kudlíková, M. Smyčka), 18 kantoj el operoj
kaj operetoj, kasedo, Ĉeĥio
Finnaj eĥoj (blindula koruso), 17 popolkantoj, kasedo, Finnlando
Jadwiga kantas (Jadwiga Dzięgielewska), 10 kanzonoj, kasedo, Pollando
Rusa muzika salono. Vespero I. Malnova romanco (Galina Staneŝnikova kaj ŝia
filino Polina), 12 rusaj romancoj, kasedo, Ruslando
Vinilkosmo-kompil' 1 (kompilaĵo), muzika vizitkarto de 15 rok- kaj pop-grupoj kaj
kantistoj, kasedo kaj KD, eldonejo: Eurokka (Vinilkosmo), Francio
1996
Esperanto, korusa kantado, KD, Hispanio
Fantoma fenomeno (Rolf Fantom), 11 rokkantoj, kasedo, Britio
Jen vivo mia (Gafur Mirzabajev), 14 kantoj, kasedo, Uzbekio
Muzikpluvo (Akordo), 25 kantoj, KD, reeldono 2005, Nederlando
Najado, opero je tri aktoj registrita de la Praga Radio en 1950, kasedo, Ĉeĥio
Poemoj, kanzonoj, monologoj (Georgina Almanza), kasedo, Kubo
Povus esti simple (Persone), KD, Svedio
Vinilkosmo-kompil' 2 (kompilaĵo), 19 grupoj kaj kantistoj, kasedo kaj KD,
eldonejo: Eurokka (Vinilkosmo), Francio
1997
Amitaj, amataj, amotaj (Mikaelo Bronŝtejn), kasedo, Ruslando
Juliano kantas (Julian Hernandez Angulo), kasedo, Kubo
Latinamerika mozaiko (Héctor Jiménez), kasedo, Kubo
La sankta fajreto (Valentinas Čepkus), 7 kantoj en Esperanto kaj 7 en la
litova, kasedo, Litovio
Unu voĉo (Ewe-calyptus), tradiciaj aŭstraliaj kantoj, KD, Aŭstralio
Urso-Kurso: Kantoj, 18 kantoj akompane al la samnoma kurso, KD, Britio
Vi memoru pri ĝardenoj (Jadwiga Dzięgielewska), 12 kanzonoj, kasedo, Pollando
1998
Bretona Esperanto-Koruso kantas en Quintin, 14 kantoj, KD, 1998?, Francio
EoLA kompilaĵo, 31 kantoj registritaj dum la aranĝo „Esperanto – Lingvo Arta“,
kasedo, Ruslando
Estu sur Tero pac' (Alberta Casey), 30 kantoj, KD, Usono
Jacques Yvart kantas Georges Brassensa (Jacques Yvart), 6 kanzonoj, KD,
eldonejo: Eurokka, Francio
JoMo kaj liberecanoj (JoMo), 8 kantoj, KD, eldonejo: Eurokka, Francio
Nune futuren (Ĵ. Dan' & B. Hor'), 13 kantoj, KD, Francio
...sed estas ne (Persone), 8 rok-kantoj, KD, Svedio
Sub la Napola suno (Valerio Mottola), KD, Italio
Unuaj paŝoj (Valentina = Maria Nan), 17 originalaj kanzonoj, kasedo, Rumanio
1999
Bahia de ĉiuj Sanktuloj (Bahia Ĥoro), KD, Brazilo
Herooj kaj martiroj (Max Wearing), KD, Aŭstralio
Masko (Kajto). 10 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Nederlando
Ni tostu la verdan fortunon... (Georgo Handzlik), 19 kantoj, KD, eldonejo:
Kleks, Pollando
Omaĝe al L.L. Zamenhof (Aldo Fiorentin), kantoj por soprano kaj baritono
kun piana akompano, kasedo kaj KD, Italio
Por la mondo (Merlin), 9 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Brazilo
Qexteto Esperanto (Kvarteto Esperanto), 9 slovakaj popolkantoj, KD, Slovakio
Survoje (La Kompanoj), 7 kanzonoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Francio
Ŝako (La Porkoj), KD, eldonejo: Vinilkosmo, Argentino
Valso por amikoj (Ĵomart & Nataŝa), 12 kantoj, KD, Svedio
Voĉoj el Kubo (M. Ramos, B. Márquez, V, Feliú), famaj kubaj kantoj, kasedo,
Kubo
2000
Brokantaĵoj (Esperanto Desperado), KD, eldonejo: Vinilkosmo, Danlando
Destino Tero (Ĵ. Dan' & B. Hor'), 15 kanzonoj, KD, Francio
En la spegulo (Persone). KD, Svedio (kasedo 1991)
Esperanto subgrunde (kompilaĵo), KD, eldonejo: Vinilkosmo, Francio
Ho! Mia kor'! (Merlin), KD, eldonejo: BEL, Brazilo
Iom da bono de Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn), 22 kanzonoj, KD, Ruslando
Kia viv' (Kore), 7 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Francio
Lingvo intermonda (Dolcxamar), rok-kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Finnlando
Longa kaj prospera vivo (Solotronik), KD, Huoispanio
Martoria (Krio de Morto), KD, Pollando
Ni dancu en la rondo (F. Fonseca kaj C. Pancieri), brazilaj infanaj kanzonoj,
KD, eldonejo BEL, Brazilo
Nia norda urbet' festas verdan someron (G. Arosjev, M. Bronŝtejn, O. Dadaev,
Ĵomart kaj Nataŝa k.m.a), kantoj plejparte blusaj, KD, Ruslando
Preĝo sub la verda standardo (Remigiusz Kossakowski, baritono), 18 kantoj, kasedo
kaj KD, eldonejo: KIK Varsovio, Pollando
Sojle de la klara temp' (Kaj Tiel Plu), popolmuziko, KD, eldonejo: Vinilkosmo,
Hispanio
Vojo, vivo, vero... (Koruso „Muzilo“ el Varsovio), religiaj kaj
kristnaskaj kantoj, kasedo, Pollando
2001
Afrika nokto (Dennis Rocktamba), kasedo, Kongo (Germanio)
Amata lando. Oraj kantoj 2 (kompilaĵo), 19 kantoj, KD, Ruslando
Bonvenu paco (Tova Ben-Cvi & Chantal), KD, Israelo
Duone (Thierry Faverial), 10 kantoj, KD, Francio
El Kubo por vi. Latinamerika mozaiko (Héctor Jiménez Batista), 16
bolero-kantoj, KD, Kubo
Elektitaj kantoj. Pri paco, amo kaj naturo (J. de Castro, F, Fenati, A,
Ymakayan k.a.), kasedo kaj KD, Brazilo
En la spegulo (Persone), 9 kantoj, kasedo 1991 kaj KD 2000, Svedio
Flugu falko (Elizabeth Diaz), 21 kantoj, KD, eldonejo: ESO, Slovakio
In-spir' (Morice Benin), KD, eldonejo Vinilkosmo, Francio
JoMo friponas! (JoMo), 14 kantoj, KD, eldonejo Vinilkosmo, Francio
Jubilea koncerto en kastelo Herzberg am Harz (K. Kudliková, M. Smyčka, A.
Hofmann, W. Lange), KD, Germanio
La kuna diso (Sylla Chaves), kasedo, Brazilo
Meven (Bretona Esperanto-Koruso), 9 kantoj, KD, eldoneji: Esperanto-Bretagne,
Francio
Ni renkontiĝos. Oraj kantoj 1 (Koĉetkova, Sokolova, Ŝejnina, Usanova, Arosev,
Bronŝtejn, Dadaev, Malenko, Obrezkov, Osokin, Povorin), 19 kantoj, KD,
eldonejo: REU, Ruslando
Originalaj Esperanto-kantoj (Gennadij Timofeev), kasedo. Ruslando
Ramona van Dalsem kantas 23 elektitajn kantojn (Ramona van Dalsem), KD,
Nederlando
Solo Tronik Komp 1990-1995 (Solo Tronik), KD, Hispanio
Solo Tronik Komp/2 1997-2001 (Solo Tronik), KD, Hispanio
Verdstelaj brazilaĵoj (Tarcísio Lima), 13 kantoj, KD, eldoninto: Brazila
E-Ligo, Brazilo
Vulkano. Gotika-baroka tekno-muziko (Solo Tronik), 13 kanzonoj, KD, Hispanio
2002
Akceptu mondo, min amike! (Elena Puhova), KD, Ĉeĥio
Bela Revo (Anjo Amika), kantoj kun orgena akompano, KD, Hungario
Blanka nokto (Ensemblo „Espero“), 15 kantoj, KD, Ruslando
Brazila akvarelo (Vida Jerman), KD, Kroatio
Brazila kolekto:
Tom Jobim en Esperanto (Alekandro Cossavella. Flávio Fonseca. Silvana
Albuquerque), 10 kantoj, KD, Brazilo
Elektronika Kompilo (kompilaĵo), l6 kantoj, KD, Francio
Esperante (Jose Calixto), 9 originalaj kantoj, KD, Brazilo
Esperantujo mia (Mikaelo Bronŝtejn), 12 kantoj, KD, Ruslando
Germanaj kristnaskaj kantoj (Alfons Hoffmann), 10 kantoj, Germanio
José Esperante (José Calixto), 9 kantoj, KD, Brazilo
La lingvo por ni (Koĉetkova, Sokolova, Zvereva, Bronŝtejn, Dadaev, Malenko,
Obrezkov, Osokin), 22 kantoj, KD, ekdonejo: REU, Ruslando
Sen (Persone), 11 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Svedio
Simbiozo (Flávio Fonseca), KD, eldonis BEL, Brazilo
2003
Amu min (Ĵomart & Nataŝa), 12 kantoj laŭ poemoj de Mikaelo Bronŝtejn,
KD, Svedio
Dum kristnaska tempo (Ralph Glomp), 12 kristnaskaj kantoj, KD, eldonejo:
„Nigra kato“, Germanio
El malproksima helo, Oraj kantoj 4 (kompilaĵo), 24 kantoj, KD, Ruslando
Festa kantvespero en la 55-a Kongreso de IFEF (Kudliková, Meisner, Hoffman,
Smyčka, Dvořaková), 17 operarioj, KD, Germanio
Jazsperanto (Kaj Stridell), 11 kantoj, KD, Svedio
Ĵus per kares' (Ralph Glomp), 11 kantoj, KD, eldonejo: „Nigra kato“,
Germanio
Kantu ni kune (Nata kaj Andreo Berce), 19 kantoj, KD kaj kasedo, Svedio
Kelkaj kantoj por miaj geamikoj (Jan Strydom, baritono), 32 kantoj en pluraj
lingvoj, inkluzive de Esperanto, KD, Sudafriko
Kristnaska kordo (Akordo), 25 kristnaskaj kantoj, KD, Nederlando
Mia nomo ne gravas. Oraj kantoj 5 (Mikaelo Bronŝtejn), 18 kantoj, KD,
eldonejo: REU, Ruslando
Sendependa (Roĝer Borĝes), 12 kantoj, KD, Brazilo
Svedaj kantoj 2003 (Eva Therstohl), 9 svedaj kantoj registritaj en preĝejo,
KD, Svedio
2004
Civilizacio (Strika tango), 16 kantoj, KD, Argentino
Esperanta voĉo (Vera Jordan), KD, Brazilo
Hotel Desperado (Esperanto Desperado), 12 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo,
Danlando
La ŝosoj de l' utopi' (Thierry Faverial), 10 kanzonoj, KD, Francio
Lida ludo (L. Venturelli kaj J.-T. von Bŭren), 27 lidoj, arioj kaj duetoj
klasikaj, KD, Francio
Lokomotivo, rulu nun! (Kajto), 13 kantoj, KD, eldonejo: Windrose Music,
Nederlando
Mi estas (Ĵak le Puil). 14 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Francio
Mozaike (Julián Hernández), 18 kantoj, KD, eldonejo: KEA, Kubo
Nenio dependas de ni (Pavel Korotenko kaj Grigorij Arosev), 24 kantoj, KD,
Ruslando
Nokto iĝas tag' (Ralph Glomp), 11 kantoj, KD, eldonejo: „Nigra kato“,
Germanio
Ondumoj tra la mond' (Bretona Esperanto-Koruso), 15 kantoj, KD, eldonejo:
Esperanto-Bretagne, Francio
Plaĉas al mi (Kaj Tiel Plu), 15 kantoj, KD, eldonejo Vinilkosmo, Hispanio
Sunradio (Le Rolls), KD, Lando ?
Vivaj koncertoj en Rusio (kompilaĵo), registraĵoj el rusaj E-aranĝoj
1997-2002, KD, Ruslando
Voĉoj el Kubo II (Julián Angulo Hernández), 10 kubaj kanzonoj, KD, eldoninto:
KEA, Kubo
2005
En Kristnaska hor' (Anna Osmakowicz), 14 kristnaskaj kantoj, KD, Pollando
Komune (Ralph Glomp), 5 kantoj, KD, eldonejo: „Nigra kato“, Germanio
Lernejaj amikoj (Asorti), 18 kantoj, KD, Litovio
Litova kanto en Esperanto (Ensemblo „Estradinės
melodijos“, KD, Litovio
Neide kantas (Neide Barros Rêgo), KD, Brazilo
Pluke-Traduke (Paŭlo Moĵajev). KD, ekdonis Societo “Espero“, Ukrainio
Rebela sono (Dolchamar), 12 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Finnlando
Ukrainaj kantoj en Esperanto, 20 ukrainaj popolkantoj, KD, eldoninto: Societo
„Espero“, Jaro 2005
2006
Eksenlime (La Perdita Generacio), 12 kanzonoj, KD, Svedio
JoMo slavumas (JoMo), 24 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Francio
Kantoj (A. Kerbel), 13 kantoj, KD, Israelo
Printempo bluĵinsa (Mikaelo Bronŝtejn), 16 kantoj, KD, Ruslando
Revula sezono (Mikaelo Povorin), 20 kantoj, KD, Ruslando
„The Beatles“ muzik in Esperanto (Solo), 20 muzikaĵoj de la legenda brita
grupo, KD, Hispanio
Supernova (Supernova). 13 rokkantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Brazilo
Verula sezono (Mikaelo Povorin), 20 kantoj, KD, Ruslando
2007
Esperanta voĉo (Vera Jordan), 12 originalaj kantoj, KD, Brazilo
Kantu kune (Asorti). 11 kantoj, KD, Litovio
La fiŝkaptisto (Gianfranco Molle), 11 kantoj, KD, eldonejo: Edistudio, Italio
Mayn Lidele. Miaj jidaj kantoj kaj aliaj kantoj (Piero Nissim), 11 kantoj, KD,
eldonejo: Edistudio, Italio
Milan Dočekal el la grupo TEAM (Milan Dočekal), 3 kantoj en Esperanto kaj 3 en
la slovaka, KD, Slovakio
Pli ol nenio (Martin Wiese & la talpoj), 12 rok-kantoj, KD, eldonejo:
Vinilkosmo, Svedio
Sen lim' ĝis... (Duoble unu), 12 kantoj, KD, Francio
Tielas vivo (Kore), 17 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo, Francio
2008
Almenaŭ (Dirce Salles), kantoj en Esperanto kaj la portugala, KD, Brazilo
Carina kantas por vi en Esperanto (Karina Gerlach). 10 mallongaj kantoj,
KD, Svedio
Eksplodigos vian domon (La Perdita Generacio), 13 kanzonoj, KD, Svedio
Invito por vojaĝo (Jacques Yvart), 15 kantoj, KD, eldonejo: Vinilkosmo,
Francio
Kantanta kantareto (A. Kerbel), 16 kantoj, KD, Israelo
2009
xx
2010
xx
Jaro ?
El la monda trezoro, KD, Brazilo, jaro ?
Gaŭĉaj muzikoj kaj aliaj, KD, Brazilo, jaro ?
Internacia lingvo (Daniel Haddad), 12 kantoj, KD, Brazilo
Kantas Miŝo Zdravev, 2 kantoj, vinila disko, stereo 45 t/m, eldonejo:
„Balkanton“ , Bulgario
Margit Håkansson-Frisell kantas (Margit Håkansson-Frisell), 4 himnoj el „Adoru
kantante“, v inila disko, 45 t/m, Lando ?
Piratado muzika (Markone Fróes), KD, Brazilo, jaro ?
Mia bordo. Esperantaj kantoj n-ro 1 (Anatolij Radaev), 17 folkkantoj en
Esperanto kaj la rusa, KD, Ruslando
Vintra fabelo. Esperantaj kantoj n-ro 2 (Anatolij Radaev), 17
folkkantoj en Esperanto kaj la rusa, KD, Ruslando
La luna ebrio. Esperantaj kantoj n-ro 3 (Anatolij Radaev), 16
folkkantoj, KD, Ruslando
kanto, kanzono, popolkanto, песьня, народная песьня, песен, народна песен, песничкa, cançó, píseň, lidová píseň, písnička, narodní písnička, Sang, Vise, Folkevise, Lied, Volkslied, Τραγούδι, song, ditty, canto, canción, laulu, kansanlaulu, chant, chanson, chansonnette, pesma, pjesma, pesmica, pjesmica, ének sanzon, dal, canto, canzone, canzone popolare, canzonetta, 歌, 노래, daina, liaudies daina, dziesma, tautasdziesma, dziesmiņa, lied, volkslied, liedlje, pieśń, piosenka, piosenka ludowa, canto, cantiga, fado, canção, cançoneta, modinha, cîntec, cîntecel, песня, песенкa, народная песня, visa, pieseň, ľudová pieseň, pesnička, popevka, wimbo, kënga, şarkı, пісня, пісенька, народна пісня, 歌曲, mp3, esperanto, есперанто, эсперанто, эсперанта, есперанто, эсперанто, эсперанта, 世界語, エスペラント, 에스페란토 |
Esperanto jest syntezą języków europejskich