|
![]() ![]()
Euromozaika |
हिन्दी |
Transgentaro | Fejsbuko - grupo | Fejsbuko - paĝo | genealogio de kanzonoj | retrokanzonoj | malnova kino |
Esperanta proverbaro
A
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
Amo de patrino, estas maro sen fino.
Amo faras ion, mono ĉion
Amo konas nek aĝon, nek obeas la saĝon.
Amo parolas silente, tamen plej elokvente.
Antaŭ baloto; promeso, post la baloto; forgeso.
Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.
B
Barbo potenca, sed kapo sensenca.
Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.
Birdo petolas, kiom ĝi volas.
Bona fero ne estas por najloj, bona viro ne servas kiel soldato.
Bona kuracilo maldolĉas por la buŝo, sincera konsilo malplaĉas por la orelo.
Bono posedata ne estas ŝatata.
Bono farita ne estas perdita.
C
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
Ĉ
Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
Ĉu lakeo, ĉu la caro, ─ ambaŭ kuŝos en tombaro.
D
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas ─ danĝero ĉesas, ni ĉion forgesas.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
De zorgoj ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
Despoto dronas, al ĉiuj pardonas.
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
Dion fidu, sed senfare ne sidu.
Doni ovon, por ricevi bovon.
Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
E
Eĉ el sub la tero aperas la vero.
Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.
En ĉiu kranio estas sia opinio
En ĉiu kranio regas aparta opinio.
En ĉiu angulo, alia postulo.
En malsata familio mankas harmonio.
En trankvila vetero, ĉiu remas sen danĝero.
En la maro rulas ondo, famo iras tra la mondo.
Espero logas, espero mensogas.
Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
Estu ĉapo laŭ la kapo.
Eterne daŭras paco, ĝis la unua minaco.
F
Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
Favora permeso ─ duona sukceso.
Feliĉas tiu kiu sekvas siajn revojn, kaj dume ne forgesas siajn devojn.
Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.
Feliĉo samkiel virino bela, malofte al homo estas fidela.
Festotaga laboro estas sen valoro.
Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
Filo konfesis ─ patro forgesis.
Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.
G
Granda talento malfrue maturiĝas.
Granda parolisto estas duba faristo.
Granda parolisto, malgranda faristo.
Guto en maro, homo en homaro.
Ĝ
H
Homaj koroj diferencas ĝuste kiel iliaj vizaĝoj.
Homo fidas, feliĉo decidas.
Homo projektas, Dio direktas.
Homo proponas, Dio disponas.
Homo pafas, Dio trafas.
Hundo bojas, homo vojas.
I
Infana inklino restas ĝis la fino.
Instruanto kaj lernanto sin progresigas reciproke.
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
J
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
Juĝanto decidas, kiel li vidas.
K
Kara estas dono en minuto de bezono.
Kia patrino, tia filino.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Kiam sako mizeras, amo malaperas
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
Kie regas virino, malbona estas fino.
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
Kio pasis, nin forlasis.
Kiom da koroj, tiom da voloj.
Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
Kion koro portas, vizaĝo raportas.
Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.
Kiu dissemas amon, tiu rikoltos la samon.
Kiu domaĝas groŝon perdas la tutan poŝon
Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.
Kiu ne krimas, tiu ne timas.
Kiu ne spertis malriĉon, tiu ne konas feliĉon.
Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon
Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.
Kiu rapide promesas,pli rapide forgesas.
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
Kiu timas bestaron ne iru arbaron.
Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.
Kontraŭ doloro helpas bona humoro.
Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.
Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.
Kun kiu vi festas, tia vi estas.
L
La tempo rapidas kiel sago.
La tempo venos, ni ĉion komprenos.
La plej danĝera homo ─ malbona in' en domo.
Laŭ la agoj de l'homo estas lia nomo.
Leĝo estas rekta, sed la juĝo ─ difekta.
Leporon timas rano, leporon timigas kano.
Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.
Longa vojo konigas forton de ĉevalo, longa tempo ─ koron de homo.
Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.
M
Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
Malgranda aspekto, sed granda intelekto.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
Mankas klapo en lia kapo.
Manko de oro ne estas malhonoro.
Mastro en vojo ─ servantoj en ĝojo.
Menso ne povas labori por du aferoj samtempe.
Mia loĝejo ─ mia reĝejo.
Mieno fiera al ludo mizera.
Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
Momenta eraro ─ bedaŭro dum miljaro.
Mortanto lasas tutan oron, sed kunportas kortrezoron.
Multonhava estas nepre prava.
N
Ne ekzitas kareso sen intereso.
Ne estas piediranto kolego de rajdanto.
Ne valoras la faro la koston de l'preparo.
Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
Ne ĉio utilas, kio brilas.
Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.
Ne por lupo estas supo.
Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
Ne en unu tago elkreskis Kartago.
Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.
Ne kotas besto en sia nesto.
Neleĝe akirita ne estas profita.
Nenia peketo restas longe sekreto.
Neniu estas profeto en sia urbeto.
Neniu sanktulo, estas sen makulo.
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
O
Ofta festo ─ malplena kesto.
Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
Oni konsilas kaj konsoloas, sed helpi ne volas.
P
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
Parolo estas arĝento, oron similas silento.
Pasinta doloro for el memoro.
Peke akirita ne estas profita.
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
Per lango flatas, per mano batas.
Per pacienco venas scienco.
Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.
Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
Pli bona io, ol nenio.
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
Pli kara kapo ol ĉapo.
Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
Pli bona pura konscienco ol malpura potenco.
Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
Pli valoras propra ovo ol najbara bovo.
Por ĉiu ago venos tempo de pago.
Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Por esti feliĉa ĉiam infane ridu, ĉiam bonan flankon de la medalo vidu.
Por vino bona, ŝildo ne bezona.
Por vojaĝo necesas kuraĝo.
Por Dio estas egalaj ĉiuj rangoj socialaj.
Por ĉia fingro estas deca ringo.
Post domaĝo venas saĝo
Post geedziĝo oni tre ŝanĝiĝas, aŭ freneziĝas au pli saĝiĝas.
Post sufero venas prospero.
Post mia malapero renversiĝu la tero.
Post vetero malbela lumas suno plej hela.
Post brua vento subita silento.
Post konfeso venas forgeso.
Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
Pri feliĉo de aliaj ne enviu, pri malfeliĉo de aliaj ne ĝoju.
Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.
Pri vivo kaj morto decidas la sorto.
Printempe oni faras planon por tuta jaro, matene ─ por tuta tago.
R
Restu tajloro ĉe via laboro
Riĉulo grimacas dum bonulo kore donacas.
Rol' de virino ─ bona mastrino.
Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto
S
Saĝa hundo post la vundo.
Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.
Sako ne sonas ─ amiko ne konas.
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
Se forestas la suno, sufiĉas la luno.
Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.
Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
Se stomako doloras, kapo laboras.
Sen pasinteco ne fariĝas estonteco.
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
Sidu lango malantaŭ la vango.
Silento estas konsento.
Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
Ŝ
Ŝerce dirite, cele pensite.
Ŝparu groŝon ─ vi havos plenan poŝon.
T
Tablo festena, sed telero malplena.
Temp' estas valoro simile al oro.
Tro rapida edziĝo ─ porĉiama kateniĝo.
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
U
Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
V
Venas proverbo el popola la cerbo.
Venas saĝo post domaĝo
Venos ŝtelisto al la juĝisto.
Vera opinio montriĝas en ebrio.
Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu
Vidi unufoje valoras pli ol aŭdi cenfoje.
Virina lango buĉas sen sango.
Virina ploro sen valoro.
Virina rideto pli kaptas ol reto.
Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
Vivo avara ─ vivo malkara.
Vivu stomako laŭ stato de l'sako.
Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.
Volonta kruro ne laciĝas de kuro.
Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
Germana proverbaro • Deutsche Sprichwörter
Wer den Pfennig nicht ehrt, ist den Taler nicht wert.
Was du heute kannst besorgen, das verschiebe nicht auf morgen.
Morgenstund' hat Gold im Mund.
Wie gewonnen, so zerronnen.
Einem geschenkten Gaul, schaut man nicht ins Maul.
In der Kürze liegt die Würze.
Quäle nie ein Tier zum Scherz, denn es fühlt wie du den Schmerz
Der Mensch denkt, Gott lenkt.
Flinke Jäger sind die Weiber, jagen ohne Schuß und Treiber.
Einmal sehen ist besser als zehnmal hören.
Beim Eigensinn ist kein Gewinn.
Nur mit fremden Augen kann man eigene Fehler sehen.
Wie du mir - so ich dir.
Morgen, morgen, nur nicht heute, sagen alle faulen Leute.
Ohne Fleiß kein Preis.
Reden ist Silber, Schweigen ist Gold.
Mit der Zeit kommt Freud und Leid.
Bei Wölfen und Eulen lernt man heulen.
Besser ohne Abendessen zu Bette gehen als mit Schulden aufstehen.
Gedanken sind zollfrei.
Borgen Macht Sorgen.
Alte Liebe rostet nicht.
Mann und Weib Sind ein Leib.
Übung macht den Meister.
Besser eine Grundel auf dem Tisch als im Teich ein großer Fisch.
Die Hoffnung stirbt zuletzt.
Manneslist ist behende, Weiberlist hat kein Ende.
Kleider machen Leute.
Fleiß erwirbt, Faulheit verdirbt.
Es ist nicht alles Gold, was glänzt.
Man sieht es an der Nase bald, ob Weiber warm sind oder kalt.
Pferde und Frauen muß man genau beschauen.
Mittelweg, ein sichrer Steg.
Morgenrot Mit Regen droht.
Itala proverbaro • Proverbi italiani
Donne e sardine, son buone piccoline.
Chi non sa fare non sa comandare.
Donna buona, bella e cara - è una merce molto rara
Il primo amore non si scorda mai.
Dimmi con chi vai e ti dirò chi sei.
Ad ogni uccello il suo nido è bello.
La donna è come l'onda, se non ti sostiene ti affonda.
Amore non si compra né si vende.
Chi semina vento, raccoglie tempesta.
Forbici, coltelli e cerini non vanno bene in mano ai bambini.
Chi domanda non fa errore.
Chi molto parla spesso falla.
Amore di villeggiatura soltanto un mese dura.
In amore e in guerra niente regole.
Chi parla poco dice tanto.
Dagli amici mi guardi Iddio che dai nemici mi guardo io.
La donna deve avere tre m: matrona in strada, modesta in chiesa, massaia in casa.
Chi troppo abbraccia nulla stringe.
Donna iraconda mare senza sponda.
Amico di ventura, molto briga e poco dura.
Se occhio non mira, cuor non sospira.
Chi trova un amico trova un tesoro.
Nessuno è profeta in patria.
Per amore anche una donna onesta, può perdere la testa.
La ragazza che non sa ballare, dice che l'orchestra non sa suonare.
Chi si scusa si accusa.
Chi non lavora non mangia.
Amor nuovo va e viene, amor vecchio si mantiene.
La ragazza è come la perla: men che si vede e più è bella.
Donna al volante pericolo costante.
Chi va piano va sano e va lontano.
Franca proverbaro • Proverbes français
Coeur sans amour, jardin sans fleur.
Un ami est long à trouver et prompt à perdre.
Tel arbre, tel fruit.
Les enfants ont plus besoin de modèles que de critiques.
Il est plus facile de déplacer un fleuve que de changer son caractère.
La langue des femmes est leur épée ; elle ne la laisse jamais rouiller.
Le silence est le plus beau bijou d'une femme, mais elle le porte rarement.
Quand un homme prend une femme, il cesse de craindre l’enfer.
Trois choses sont fugitives : l'écho, l'arc-en-ciel, la beauté des femmes.
Les conséquences de la colère sont beaucoup plus graves que ses causes.
L'amitie se finit parfois en amour, mais rarement l'amour en amitie.
Tout début est difficile.
Les eaux tranquilles rongent aussi les berges. {Cicha woda brzegi rwie}
Une femme belle est le paradis des yeux, l'enfer de l'âme, et le purgatoire de la bourse.
Les femmes ont de longues jupes et de courtes idées.
On lie les bœufs par les cornes et les hommes par les paroles.
La couronne de laurier est facile à faire, la tête à couronner plus dure à trouver.
Tout chien est fort à la porte de son maître.
Amour vainc tout et argent fait tout
Pour défendre une cause, un avocat met sa robe. Une femme... l'enlève.
Le doute est la clé de toute connaissance
Quand le diable n'y peut rien, il délègue une femme.
L'avenir ne se prédit pas mais se prépare
Chien qui aboie ne mord pas.
Un menteur doit avoir bonne mémoire.
Qui sème la misere recolte la revolte.
Le travail a des racines amères, mais des fruits sucrés
Chaque oiseau aime son nid.
Où règne la femme, le diable est premier ministre.
Ne recherche pas la personne qui règlera tous tes problèmes; Trouve celle qui ne te laissera pas les affronter seul
Tel cri, tel écho.
Dis-moi qui tu aimes, je te dirai qui tu es.
Trois filles et leur mère : quatre démons pour le père.
L’expérience fait le maître.{Doświadczenie czyni mistrza}
Le loup change de poil, mais non de naturel
Bonheur et verre se brisent facilement.
Qui se lève tard trouve la soupe froide.
A qui Dieu donne une femme, il donne aussi la patience !
De mal d'amour les médecins ne guerissent pas !
La plus grande peine que l'on puisse faire à une méchante femme, c'est de se taire.
En amour comme à la guerre, tous les coups sont permis.
Les eaux calmes sont les plus profondes.
Les compliments sont le protocole des sots.
Quand on parle du loup, il vient en courant. {O wilku właśnie mowa}
La faim est le meilleur cuisinier.
Un viellard qui meurt est une bibliothèque qui se brûle.
Si l’on veut récolter, il faut aussi semer.
À cause d’un seul arbre, on ne déboise pas une forêt.
Tu ne devrais jamais sacrifier ces trois choses: ta famille, ton cœur et ta dignité.
Le plus grand amour est l’amour d’une mère, vient ensuite l’amour d’un chien, puis l’amour d’un amant
Vous voulez garder un secret, confiez le au vent qui passe, mais pas à une femme.
La franchise ne consiste pas à dire tout ce que l'on pense, mais à penser tout ce que l'on dit.
Attendez à la nuit pour dire que le jour a été beau.
L’amour n’a pas à être parfait; il n’a qu’à être vrai.
L’amour ne se compte pas en nombre de «Je t’aime», mais en nombre de fois que tu peux le prouver.
Si tu m’apprécies, dis-le moi; Si je te manque, montre-le moi; Si tu m’aimes, prouve-le moi.
Ĉeĥa provrbaro • České přísloví
Co se vleče, neuteče!
Jaký pán, takový krám.
Pro jedno kvítí slunce nesvítí.
Ranní ptáče dál doskáče.
Komu se nelení, tomu se zelení.
Kdo chce s vlky býti, musí s nimi výti.
Na každém šprochu pravdy trochu.
Angla proverbaro • English proverbs
A friend in need is a friend indeed.
Esperanto jest syntezą języków europejskich