Euromozaika
Poliglota Klubo • Klub Poligloty

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

हिन्दी

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова

 

01 ‒ filmetoj
02 ‒ videorakontoj
03 ‒ poezio
04 ‒ epigramoj
05 ‒ anekdotoj

06 ‒ anagramoj
07 ‒ spritaĵoj
08 ‒ humoraĵoj
09 ‒ proverbaro
10 ‒ sentencoj
11 ‒ vesperoj
12 ‒ karaokeoj kfn
13 ‒ karaokeoj mp4
14 ‒ kantotekstoj
15 ‒ kanzonludoj jar
16 ‒ aŭdiolibroj
17 ‒ cifereclibroj
18 ‒ retradio
19 ‒ enciklopedio
20 ‒ eo-kantoj
21 ‒ vortludoj de AE
22 ‒ vortludoj jar
23 ‒ bildvortaro
24 ‒ bildoj de AE
25 ‒ eo-vortoj
26 ‒ esperanto
27 ‒
28 ‒ retkursoj
29 ‒ čeština
30 ‒ Deutsch
31 ‒ español
32 ‒ English
33 ‒ français
34 ‒ italiano
35 ‒ polski
36 ‒ português
37 ‒ slovenčina
38 ‒ беларуская
39 ‒ українська
40 ‒ Barato • भारत
 
Transgentaro Fejsbuko - grupo Fejsbuko - paĝo genealogio de kanzonoj retrokanzonoj malnova kino

Spritaĵoj • Ŝercoj

Amikinoj
‒ Belega estas ĉi tiu via nova kostumo.
‒ Mi ricevis ĝin por mia trideka naskiĝtago.
‒ Mirinde! Kaj ankoraŭ ĉiam ĝi estas laŭmoda!!!


Angla lordo
Tre distingita angla lordo post ŝiprompo, etĝas sur insulon neloĝatan. Oni retrovas lin tie nur post dek jaroj. Liaj savantoj mire vidas, ke la lordo dume konstruis por si tri domojn.
‒ Por kio do vi bezonis tri domojn? ‒ iu demandis.
‒ En la unua domo mi loĝas ‒ li respondis ‒ la dua domo estas la klubo, kiun mi vizitas.
‒ Sed por kio la tria?
‒ Ĝi estas tiu klubo, kiun mi ne vizitadas.


Ankaŭ mi ne scias
‒ Diru, kiel nomiĝas la ĉefurbo de Argentino?
‒ Bedaŭrinde, sinjoro profesoro, ankaŭ mi ne scias.


Antaŭ juĝisto
‒ Kial vo volas revoki vian konfeson? En la policejo vi jam pente konfesis vian kulpon.
‒ Sinjoro juĝisto, mia advokato sukcesis min konvinki, ke mi estas senkulpa.


Antaŭ elektoj
‒ Kion vi opinias pri la du kandidatoj?
‒ Feliĉe ankoraŭ, ke oni devas elekti nur unu el ili.


Bona ŝanco
‒ Kio estas do kun tiu bankdirektoro Springer? Oni eksigis lin, sed li tamen havas aŭtomobilon kaj vivas en maniero de riĉulo. El kio do li vivas?
‒ El la manko de pruvoj.


Ĉe limtrapasejo
La limgardisto longe rigardas la pasportojn de geedzoj. Li turnas sin al la edzo kaj diras:
‒ Ĉu vi povas pruvi, ke la sinjorino estas via edzino?
‒ Mi donos al vi 500 dolarojn, se vi povos pruvi, ke ŝi ne estas mia edzino.


Certa signo
‒ Ĉu mono mankas el via poŝo? Eble via edzino elprenis.
‒ Ne, ĉar ne la tuta mankas.


Ĉeval-anekdoto
Ĉevalo staras ĉe la haltejo kaj kiam alvenas la aŭtobuso, ĝi eniras kaj trankvile eksidas. La vojaĝantoj miregas:
- Ĉevalo ja ne povas veturi per aŭtobuso!
Sekvas tute logika respondo.
‒ Nu, mia ĉaro estas difektita, do mi ja estas devigita preni la aŭtobuson!


Ĉevala kolbaso
Kliento turnas sin al posedanto de la manĝejo:
‒ Ĝi estas honto! krias ‒ En tiu ĉi kolbaso mi trovis pecon de aŭtomobilo.
‒ Kial vi koleras? ‒ replikas la alia senkonsterne.
‒ Ni jam scias ĉiuj, ke aŭtomobilo okupis la lokon de ĉevalo.


Domaĝo
‒ Kiu rompis ĉe vi la fenestron?
‒ Panjo. Sed paĉjo pri tio kulpas: li saltis flanken.


Dormanta studento
Profesoro turnas sin al studento:
‒ Bonvolu veki la kolegon, kiu sidas apud vi.
‒ Kial ĝuste mi? ‒ ekmiris studento. Ja vi, sinjoro profesoro, dormigis lin...


Efika negoco
Horloĝisto faris grandan reklamon pro siaj varoj, asertante ke li vendas ilin sub kostprezo. Scivolema kliento demandas lin:
‒ Sed se vi tiamaniere vendas, kion vi povas gajni?
‒ Mia gajno estas en la riparoj!


Eltrovema knabo
‒ Rigardu, paĉjo, ĉi tiun violonon mi mem faris.
‒ Tre brave! Kaj de kie vi havis la kordojn?
‒ El la fortepiano.


En hotelo
‒ Kiel? Vi kalkulas tri markojn por centra hejtado, kiam ĝi eĉ ne ekzistas en la hotelo?
‒ Jes, sinjoro, sed ĝuste por ĝia instalado ni kolektas tiujn sumetojn.


En Moskva juĝejo
‒ Kamaradino, ni absolvas vin de la akuzo pri la ŝtelo de horloĝo, pro manko de pruvoj.
‒ Ĉu tiam mi povas reteni la horloĝon, kamarado juĝisto?


En la kazerno
La soldato renkontita de sia leŭtenanto en urba parko, vane klopodis kaŝi sin post arbo.
La morgaŭan tagon oni vokas lin al la raporto, kaj la kapitano demandas lin:
‒ Kiel povas esti, ke via leŭtenanto vidis vin hieraŭ en la parko, vi ja ne havis hierŭ forpermeson?
‒ Ĉar la arbo ne estis sufiĉe dika, sinjoro kapitano.


En spicvendejo
Du aĉetantoj interparolas pri la surluniĝo de usonaj kosmonaŭtoj. La unua diras:
‒ Sur la Luno ekzemple, unu kilogramo estas nur deksep dekagramoj.
La vendisto kunfrapas la manojn:
‒ Kaj ĉu neniu reklamacias?


En nokta baro
Dekkelkjara knabo sidiŝis sur la plej multekosta loko en la nokta amuzejo.
‒ De kie vi havis tiom da mono, ke vi povis aĉeti tiel multekostan bileton? ‒ demandas viro sidanta apud li.
‒ Mi ne havis tiom da mono; la bileton aĉetis mia patro.
‒ Kaj kie nun estas via patro?
‒ Hejme. Li serĉas la bileton.


Falsa ĵuro
Kowalski plendas kontraŭ Malinowski, ke ĉi tiu ŝuldas al li tricent zlotojn, kaj ne volas la ŝuldon kvitigi. Antaŭ la tribunalo Malinowski asertas kaj konfirmas per ĵuro. ke li neniam ricevis de Kowalski tiun sumon. La tribunalo juĝas laŭ tio. La du amikoj kune foriras, kaj Malinowski diras al Kowalski:
‒ Jen kia abomena fripono vi estas, ke vi lasis min false ĵuri pro mizeraj tricent zlotoj.


Fideleco
Estas noktomezo. Mezaĝa paro revenas el kinejo, Antaŭ la pordego ili delonge interparolas. La viro demandas:
‒ Diru, Eliza, kiam vi fine decidiĝos?
‒ Karulo, vi scias ja, ke mia plej arda deziro estas fuĝi kun vi ‒ kveras la virino kareseme ‒ sed ankaŭ tion vi scias, ke per tio mi farus tro grandan ĝojon al mia edzo.


Fila fiereco
‒ Kiel bone aspektas via patro kun siaj grizaj haroj!
‒ Jes ja! Kaj li ŝuldas tion nur al mi!


Flato
‒ Diru, kara amikino, ĉu mi ne estas kun ĉi tiu ĉapelo dek jarojn pli juna?
‒ Sed kiom da jaroj vi havas?
‒ Dudek-tri.
‒ Ĉu kun aŭ sen la ĉapelo?


Ĝemeloj
Patro rakontas al sia fileto, ke naskiĝis du liaj etaj fratoj samtempe.
‒ Diru tion al la instruisto kaj petu por morgaŭ liberan tagon pro la bapto.
Kiam la filo revenas patro demandas ĉu li morgaŭ estos libera.
‒ Certe, paĉjo, sed mi nur rakontis pri unu frateto, la alian mi gardos por la venonta semajno.


Ĝusta respondo
Turisto: En la tuta urbo ne estas eĉ unu monumento. Ĉu ĉi tie neniam naskiĝis granda homo?
Ĉiĉerono: Ne, sinjoro. Či tie ĝis nun naskiĝis nur malgrandaj infanoj.


Helpkolego
Juna paro promenas en parko. Aĝa viro venas renkonte kaj juna viro salutas lin.
‒ Kiu estas ĉi tiu? ‒ demandas la junulino.
Mia helpkolego. Li subskribas tiujn leterojn, kiujn mi portadas al la poŝto.


Ho, tiuj bopatrinoj!
‒ Mia bopatrino, post nia edziĝo nur unufoje venis al ni.
‒ Ho, vi estas vere enviinda!
‒ Jes, sed ŝi neniam foriris.


Infana logiko
Ĉe la familia tablo patro penas enradikigi bonajn principojn al sia filo.
‒ Eksciu, infano mia, ke oni neniam devas prokrasti ĝis morgaŭ , kion oni povas fari hodiaŭ .
‒ Tiam, respondas la etulo, donu al mi la ĉokoladon, por ke mi povu ĝin finmanĝi hodiaŭ .


Inteligentaj hundoj
Sudfranco iam diris, ke li havas tiel inteligentan hundon, ke kiam oni ĵetas al ĝi moneron, ĝi prenas ĝin en sian buŝon kaj kuras al la panisto, por aĉeti bulkon.
‒ Mia hundo estas ankoraŭ pli inteligenta, respondas al li gaskonjano, kiam oni donas al _ĝi moneron, ĝi metas ĝin flanken, ĝis kiam ĝi havos sufiĉan sumon por aĉeti kolbason.


Inter frenezuloj
‒ Kio vi estis antaŭ ol vi freneziĝis?
‒ Fraŭlo.


Inter ŝtelistoj
‒ Iu fripono forŝtelis de mi ĉion, kion mi hodiaŭ perlaboris.
‒ Ĉu estis multe?
‒ Tri poŝhorloĝoj, kvin monujoj kaj du ringoj.


Ĵaluza direktoro
Direktoro diras al sekciestro:
‒ Sinjoro Nowak, mi avertas vin; se vi ne volas skandalon, ne flankumu ĉirkaŭ fraŭlino Teresa.
‒ Ho, sinjoro direktoro, mi certigas vin, ke mia edzino tute ne estas ĵaluzema.
‒ Sed mi jes!!!


Ĵaluza edzo
‒ Morgaŭ vi forlasos vian oficejon. Ĵus mi sciiĝis, ke via ĉefo ekflirtis amrilate kun ĉiu virino, krom kompreneble, unu.
‒ Jes, mi scias. Krom tiu bruna knabino en la librotenadejo.


Junedzino
La junedzino plendas al sia patrino inter larmoj:
‒ Ve, panjo, mia edzo ne amas min plu.
‒ Kial vi pensas tion?
‒ Antaŭe li metis sur mian teleron ĉiam pli grandan porcion kaj prenis por si la pli malgrandan. Nun li prenas pli multe ol li donas al mi.
‒ Trankviliĝu, filineto. Tio montras nur, ke dume vi ellernis kuiri.


Kato
Alta, ekscitita voĉo telefonas al policejo:
‒ Bonvolu tuj sendi policanon, mi estas en terura danĝero.
‒ Kio okazis?
‒ En la ĉambron venis kato.
‒ Kiel vi kuraĝas fari tian malbonan ŝercon?
‒ Sed, sinjoro, komprenu, mi ne estas virino, mi estas papago!


Kial ŝi alparolis lin per „ci"?
La maljuna mastrino de svisa montargastejo havis la kutimon alporoli ĉiujn siajn gastojn per „ci", eĉ unu el la svisaj ŝtataj ĉefoficistoj, kiu foje estis gasto ĉe ŝi. Li demandis: „Mia kara virino, kial vi alparolas min per „ci", ni ne konas nek vidis iam unu la alian?"
Sed tiam ŝi pozis sin antŭ la gasto, apoginte la brakojn sur siajn koksojn kaj serioze diris: „Nu, kiu do ci estas? Mi alparolas eĉ Dion per „ci" kaj plialtranga ol Dio ci certe ne estas!"


Kibico
Edzo ekdormis rigardante telesendon de futbala maĉo Pollando kontraŭ Nederlando.
‒ Vekiĝu jam la deka! ‒ krias la edzino.
‒ Por poloj, ĉu por nederlandanoj? ‒ demandas vekita kibico.


Komuna konto
‒ Mi havas kun mia edzo komunan bank-konton.
‒ Kaj ĉu ne okazas pro tio kelkfoje komplikaĵoj kaj miskomprenoj?
‒ Ne, neniam! Li enmetas kaj mi elprenas.


Konvertiĝo
Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la hebreo estis tre malinteligenta.
‒ Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.
La sekvontan tagon la hebreo prenis kun si sian filon portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte filon en la korto.
‒ Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.
‒ En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.
‒ Ne, kie do restis la „Filo"?
‒ Mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj.


Kritiko
‒ Via nova dramo ne estas malbona. Nur ĉe la fino la ĉefheroo devus sin ne venenigi sed mortpafi.
‒ Kial?
‒ Por ke la publiko vekiĝu.


Kruela patrino
Instruistino: Johano, ĉu via patro helpis al vi ĉe la hejma tasko: „Kial mi amas la instruistinon?"
Johano: Ne, ĉar la patrino ne permesis al li.


Kun takto
‒ Rigardu, panjo, kiel multe tiu granda hundo similas al onklino Frida!
‒ Silentu, ne decas diri tian aferon.
‒ Sed panjo, la hundo ne aŭdis!


La bopatrino
‒ Johano! Mia bopatrino alvenas hodiaŭ . Vi iros al la stacidomo kaj prizorgos la pakaĵjojn. Por tio vi ricevos unu markon.
‒ Sed se la Sinjorino ne alvenos. sinjoro?
‒ En tiu ĉi okazo vi ricevos du markojn!


La bona konsilo
Sinjorino telefonas al policoficejo:
‒ Mia edzo forlasis la domon antaŭ du tagoj por aĉeti botelon da vinagro kaj ĝis nun ne revenis. Kion vi konsilas al mi fari
‒ Mi pensas, ke vi devas mem iri aĉeti viangron.


La entuziasma lernanto
Joĉjo iris la unuan fojon al la lernejo. Posttagmeze li revenis kaj faris entuziasman raporton pri siaj novaj spertoj.
La venontan matenon lia patrino vekas lin, sed Joĉjo mirigita demandas, kial li devas ellitiĝi tiel frue.
‒ Sed kompreneble por iri al la lernejo!
‒ Kion? Denove?!


La bona kompreno
‒ Mi jam havis tri lecionojn de angla lingvo.
‒ Nu, kaj...?
‒ Mi jam povas konversacii kun anglo, kiu havis tri lecionojn de pola lingvo.


La aĉetema edzino
‒ Ĉu mi montru al vi kion mi aĉetis?
‒ Prefere diru al mi kion vi ne aĉetis!


La teda edzo
Edzino al la edzo: Mi ne plu ŝatas rigardi vian enuigan vizaĝon dum la matenmanĝo! Kial vi ne povas kaŝi vin malantaŭ gazeto, kiel faras aliaj edzoj?


La malamikoj
‒ Via plej granda malamiko estas la vino, ‒ diras la paroĥestro al drinkemulo.
‒ Sed vi _ĉiam predikas, ke ni devas ami niajn malamikojn!
‒ Ami, certe, sed ne trinki ilin.


La goja kapo
Makso lernas malbone, lia patro lin riproĉas pro tio.
‒ Mi estas viktimo ‒ diris Makso ‒ oni persekutas min, ĉar mi estas judo, Baptigu min kaj transloku en alian lernejon kiel kristanan knabon.
La patro faris tion, sed Makso plu lernas malbone. Al la patro, kiu lin admonas riproĉe, li diras:
‒ Kion fari, patro, se la scio ne eniras en mian stultan gojan kapon?


La grava akcidento
La duko de Edinburgo havis maljunan skotan ĉaskontroliston, kiu ĉiam en la vintro iradis nudkape. Tial la duko donacis al la viro dikan peltĉapon kun orelkovriloj. La sekvontan vintron la duko denove venis al Skotlando, sed ree la maljunulo estis nudkapa
‒ Ĉu la ĉapo ne plaĉas al vi? - li mirigita demandis.
‒ Ho certe, sinjoro, sed depost tiu grava akcidento mi ne plu portas ĝin.
‒ Kia grava akcidento?
Nu, mia amiko invitis min je Kristnasko por trinki viskion. Sed ĉar mi portis tiun ĉapon, mi ne aŭdis la inviton!


La preterturnita paĝo
La lektoro legis en sinagogo pri la vivo de la patriarkoj:
... kaj estis konanta Abraham Saran...
Tie li devis turni la paĝon. Hazarde li preterturnis unu paĝon, kaj tie jam estis dirite pri la arkeo, sekve de kio la jena estis daŭrigo:
... kaj surŝmiris ties subaĵon je peĉo.


La brava bofilo
‒ Kara bopatro, mi promesas al vi, ke mi portados vian karan filinon sur miaj manoj, se nur...
‒ Nu, se nur?
‒ Se nur vi helpos min, ke mi povu stari sur miaj propraj piedoj.


La kaŭzo
Direktoro: Kio estas la kaŭzo, ke ĉiufoje, kiam mi envenas en vian ĉambron, vi legas ĵurnalon?
Oficisto: Viaj gumaj plandoj, sinjoro direktoro.


La participoj
Unu sinjoro instruis Esperanton al sia fileto. Kiam li pritraktis la participojn, la knabeto baldaŭ post tiu ĉi leciono demandis la patron: „Ĉu en la cirko, kiu venos sabaton en nian urbon estas ankaŭ elefontoj?"
Vi devas diri efefantoj" korektis la patro la filon.
„Sed patro", li respondis", ili ja ne estas ĉi tie. ili nur venos: tial ili estas elefontoj, sabaton ili estos elefantoj kaj poste ili estos elefintoj".


La azeno
‒ Mi neniam forgesos la enekdoton pri la azeno, kiun vi al mi rakontis la pasintan jaron.
‒ Ĉu vo trovis ĝin tiel sprita?
‒ Spritega! de tiam mi ĉiam devas pensi pri vi kiam mi vidas azenon.


La aĝoj
‒ Kiom da jaroj vi havs, Karlo?
‒ Mi ne scias. Patrino estis 28-jara, kiam mi naskiĝis, kaj nun ŝi havas 26 jarojn.


La fino de la studo
‒ Ču estas vera, ke via filo devas ĉesigi siajn muzikajn studojn pro oreldoloroj?
‒ Jes, miaj oreloj jam ne povis plu toleri.


La filo iras al universitato
‒ Adiaŭ , patro! Kaj ne forgesu skribi al mi de tempo al tempo unu ĉekon!


La bifsteko
‒ Mi heredis ĉi tiun restoracion antaŭ 20 jaroj.
- Kaj verŝajne ankaŭ ĉi tiun bifstekon.


La diplomatoj
‒ Diru al mi, kial la diplomatoj ĉiam ridetas, kiam ili interparolas?
‒ Por ke poste ili povu diri, ke la interparolo ne estis serioza.


Lerneja tasko
Instruisto donis al klaso lernejan taskon kun la temo: „La militbatalo ĉe Leipzig". Frederiko lamentis pro kapdoloro kaj ne povis fari la taskon. Li skribis en la kajeron: „La militbatalo ĉe Leipzig. Pro kapdoloro mi ne povis partopreni."


Li ne havas tempon!
‒ Ĉu vi ne havas laboron?...Venu al mia fabriko kaj mi donos al vi laboron.
‒ Mi ne havas tempon, sinjoro, ĉar mi devas viziti kunvenon de senlaboruloj.


Li jam zorgis pri si
‒ Karlo, manĝu ankoraŭ unu kuketon.
‒ Mi ne povas, onklino, mi estas jam tute plena.
‒ Tiam metu kelkajn en la poŝojn.
‒ Ne eble! Ankaŭ ili estas plenaj!


Lignosplito
‒ Sinjoro doktoro, lignosplito enpikiĝis en mian langon.
‒ Kiel tio povis okazi?
‒ Botelo da viskio elfluis sur la plankon.


Lingvoscio
Du viroj promenas sur Vroclava strato. Apud ili haltas eksterlanda aŭtomobilo.
‒ Sprechen Sie deutsch? ‒ demandas la aŭtulo.
La demanditoj skuas la kapojn?
‒ Do you speak English?
Silento.
‒ Ĉu vi parolas Esperante?
Silento. La eksterlandano gestas kaj veturas plue.
‒ Oni devas lerni lingvojn ‒ suspiras unu el la viroj.
‒ Por kio? ‒ respondas la alia. ‒ Vidu, ĉi tiu parolas tri lingvojn kaj tamen ne sukcesis komunikiĝi.


Logiko
‒ Sinjoro Kowalski, vi vere ne bonvolu ĉiam purigi tranĉilon kaj forkon per la buŝtuko antaŭ ekuzi ilin. Unue tio tute ne estas necesa en nia restoracio, kaj due vi per tio tro malpurigas la buŝtukojn.


Luanto
‒ Virinan vizitanton vi ne rajtos akcepti!
‒ Kaj viran?
‒ Tian jes.
‒ Tiam mi luos la ĉambron por mia fianĉino.


Maldeca vorto
Steĉjo ofte hejmenportas el la lernejo maldecan vorton, kaj plezure ĝin diradas. La patro diras al la knabo:
‒ Fileto, se vi ne uzos pli tiun maldecan vorton, post unu semajno vi ricevos unu zloton.
La knabo obeas kaj post unu semajno ricevas la zloton. Sekvatage, hejmenveninte, li diras kun radianta vizaĝo:
‒ Paĉjo, mi scias vorton, pro kies nediro mi ricevos de vi minimume kvin zlotojn.


Malfermita libro
‒ Mia edzino legas en mi kiel en malfermita libro.
‒ Kaj la mia ne nur legas, sed ankaŭ komentarias.


Malnova spritaĵo
‒ Tiu spritaĵo, kiun vi diris al mi estas tre malnova. ĝi havas jam ĉirkŭ kvindek jaroj.
‒ Estas mirinde, fraŭlino Sonja, kiel bonan memoron vi havas.


Malproksima hejmo
Vendejestro vidas la komizinon kun manoj en la kaso.
‒ Fraŭlino! li diras ‒ kion vi faras?
‒ Mi prenas nur monon por pagi bileton al mia hejmo ‒ respondas la knabino.
La vendejestro malfermas manon de la komizino kaj ekkrias:
‒ Ho, ĉielo! Kaj kie vi loĝas... en Japanio?


Naskiĝtaga gratulo
‒ Ho, kiel vi aspektas hodiaŭ ?
‒ Hieraŭ estis mia naskiĝtago kaj mia edzino superŝutis min per floroj.
‒ Sed tiuj bluaĵoj?
‒ Jes, la floroj estis kun potoj.


Neeble
Impost-inspektoro sonoras al la pordo. Eta knabo venas malfermi la pordon.
‒ Bonvolu voki vian patron!
‒ Li forestas, mi estas sola hejme ‒ ruĝiĝante flustras la etulo.
‒ Sed tamen mi vidas, ke la ĉapelo pendas sur la hokaro?
‒ Jes, sinjoro, ĉar paĉjo ne povas stari en la vestoŝranko kun ĉvapelo sur sia kapo!


Nova ĉapelo
‒ Hierŭ mi preteriris konstruatan domon, mia ĉapelo tuŝis la trabaron kaj difektiĝis. Mia edzo devis aćeti por mi novan ĉapelon.
‒ Kaj diru, mia kara, en kiu strato oni konstruas tiun domon?


Ovoj de nigraj kokinoj
„Donu al mi dekduon da ovoj ‒ sed ili ĉiuj devas esti de nigraj kokinoj!" diris la aĉetantino.
„Sed, ĉu oni povas do tion ekkoni?" demandis mirigite la butikisto.
„Certe", diris la aĉetantino. „Tion mi ekkonas je la unua rigardo, ĉu ia ovo estas de nigra kokino".
„Bele" diris la butikisto. „Tiam elserĉu ilin al vi mem".
Tion faris la aĉetantino ‒ kaj prenis la plej grandajn.


Patra admono
‒ Paĉjo, Petro hodiaŭ deklaris, ke mi estas tre interesa kaj bela knabino!
‒ Kaj vi volas pasigi la vivon kun tia viro, kiu jam nun komencas mensogi al vi?


Patro kaj filo
‒ Kial vi ploregas? ‒ demandas patrino sian filon.
‒ Ve, ve, ve, paĉjo volis enbati najlon kaj surbatis sian fingron per martelo.
‒ Kaj ĉu pro tio vi ploras tiel amare?
‒ Komence mi ridegis.


Patro kaj filo
Patro riproĉante sian fileton:
‒ Kiam mi estis tiel malgranda, kiel vi, mi neniam mensogis.
‒ Kaj kiam vi komencis, paĉjo?


Pego telegrafisto
En la zoologia vendejo:
‒ Bedaŭrinde, papagoj mankas, sed mi rekomendas al vi pegon.
‒ Ankaŭ scipovas paroli?
‒ Ne, sed tamen konas la morsan alfabeton.


Plendo je soldatoj
Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas prirabita de liaj soldatoj.
‒ Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano.
‒ Ne, ili restigis ion.
‒ Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.


Policista scivolemo
Sinjorino en sia aŭto:
‒ Ĉu vi, policanoj, ankoraŭ neniam vidis vetur-ateston? Hodiaŭ vi estas jam la oka, kiu deziras vidi ĝin!


Porketo
Peĉjo ludis en koto kaj terure aspektis. Lia patro diras al li:
- Fi, Peĉjo, vi nun estas porketo. Ĉu vi scias kio estas porketo?
‒ Jes, paĉjo, estas la plej juna filo de porko.


Postkurata edzo
Viro alpaŝas policanon:
‒ Sinjoro komisaro, urĝe min arestu kaj konduku en arestejon. Per forna skrapilo mi batis mian edzinon je la kapo.
‒ Nu, kaj ĉu eble ŝi mortis?
‒ Tute ne. Ĝuste tial mi vin petas, ke vi min tuj enfermu.


Postnupta vojaĝo
Du konatoj renkontiĝas en Parizo:
‒ Saluton, kion vi faras ĉi tie?
‒ Mi faras postnuptan vojaĝon.
‒ Kaj kie estas via edzino?
- Restis hejme, ĉar ŝi devas gardi infanojn.


Profesio
‒ Mi daŭrigas la metion de mia patro.
‒ Kio estas via patro?
‒ Senlaborulo.


Profitdona komerco
‒ Per kio vi komercas nuntempe?
‒ Mi vendas leter-kolombojn.
‒ Kaj ĉu la afero marŝas bone?
‒ Bonege! La kolomboj, kiujn mi matene vendas, revenas al mi antaŭ la vespero!


Reciproke
‒ Via hundo ŝtelis de mi kolbason. Vi devas ĝin pagi.
‒ Volonte, se ankaŭĵ vi pagos la fakturon de la bestkuracisto, kiu poste mian hundon sanigis.


Ruza taktiko
‒ Kial vi skribis sur la leteron adresitan al s-ro Demel, ke „Konfidenca! Al liaj propraj manoj!"?
‒ Ĉar mi volas, ke ankaŭ lia edzino legu ĝin.


Sardinoj
‒ Patro, ĉu estas vere, ke grandaj fiŝoj manĝas sardinojn?
‒ Jes, fileto.
‒ Sed kiel ili elprenas ilin el la skatoloj?


Ŝejko
Ŝejko al la posedanto de pariza modsalono:
‒ Dirante ke mi aĉetos tutan kolekton, mi pensis pri roboj kune kun la modelinoj!


Soifo
La poeto vespermanĝis en restoracio kun siaj amikoj. Post la manĝo sekvis trinko de ne tre malmulta vino. Poste la poeto prenis sian monujon, malfermis ĝin kaj longtempe ĝin enrigardis.
‒ Kion vi rigardas? lin demandis lia tablonajbaro.
‒ Tion, ‒ respondis la poeto ‒ ĉu ankoraŭ mi estas soifa.


Somero
‒ Mi aŭdis, ke vi estis en Romo, ĉu vi vidis la papon?
‒ Ne.
‒ Malfeliĉulo! Esti en Romo kaj ne vidi la papon estas tia sama, kiel vidi Napolon kaj poste ne morti.


Sonĝo
‒ Konfesu vian kulpon ‒ krias la majstro ‒ ke vi dormis dum laborhoroj.
‒ Jes, estas vero, sed dum tuta tempo mi sonĝis, ke mi laboras.


Ŝparemaj edzinoj
‒ Mia edzino estas tre ŝparema virino, Imagu, el sia balkostumo ŝi farigis por mi kravaton.
‒ Neniaĵo! Mia edzino farigis por si el mia kravato balkostumon.


Stratkontrolo
Kuracisto veturigas sian aŭton malregule. Policano lin haltigas, petas pri lia veturlegitimilo. ĉio ĉi daŭras longe, la kuracisto senpacienciĝas:
‒ Se vi min ne haltigus, mi jam delonge estus en la hospitalo.
‒ Nu, vidu. Vi povas do esti danka al mi.


Stultaj kokinoj
Unu vilaĝanino al la alia:
‒ Mi havas tre stultajn kokinojn! Ili demetas malmultajn ovojn, kiam ili estas karaj, kaj multajn kiam ovoj estas malkaraj.


Subtila diferenco
Nu ĉu vi denove estas ebria? ‒ demandas la kolonelo malzorgite aspektantan majoron.
‒ Mi sciigas humile ‒ li respondis ‒ tio estas ankoraŭ la hieraŭa.


Superflua riproĉo
‒ Kiel vi kuraĝis en la mallumo kisi mian filinon?
‒ Ho, nun en la lumo ankaŭ mi mem miras pri tio.


Sur plaĝo
‒ Ĉu vi jam banis vin?
‒ Jes.
‒ Kia estas la akvo?
‒ Admirinda. ĝi estas plena de viroj.


Tamburo
Peĉjo petas la avon aĉeti por li tamburon.
‒ Ho ne! Vi jam faras sufiĉe da bruo la tutan tagon...
‒ Kara aveto, respondas Peĉjo, mi promesas, ke mi tamburos nur kiam vi dormos.


Tute ne estas aŭdebla
‒ La loĝejo plaĉas al mi, mi deziras ĝin lupreni, sed mi esperas, ke en la domo ne ekzistas fortepiano.
‒ Ho, estas nur unu, sed oni tute ne povas ĝin aŭdi pro la televidiloj.


Virina opinio
‒ Ho, Marko, kial vi aĉetis du lotbiletojn, kiam vi bone scias, ke estas nur unu ĉefpremio.


Esperanto  jest syntezą języków europejskich