Euromozaika
Poliglota Klubo • Klub Poligloty

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

हिन्दी

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова

 

01 ‒ filmetoj
02 ‒ videorakontoj
03 ‒ poezio
04 ‒ epigramoj
05 ‒ anekdotoj

06 ‒ anagramoj
07 ‒ spritaĵoj
08 ‒ humoraĵoj
09 ‒ proverbaro
10 ‒ sentencoj
11 ‒ vesperoj
12 ‒ karaokeoj kfn
13 ‒ karaokeoj mp4
14 ‒ kantotekstoj
15 ‒ kanzonludoj jar
16 ‒ aŭdiolibroj
17 ‒ cifereclibroj
18 ‒ retradio
19 ‒ enciklopedio
20 ‒ eo-kantoj
21 ‒ vortludoj de AE
22 ‒ vortludoj jar
23 ‒ bildvortaro
24 ‒ bildoj de AE
25 ‒ eo-vortoj
26 ‒ esperanto
27 ‒
28 ‒ retkursoj
29 ‒ čeština
30 ‒ Deutsch
31 ‒ español
32 ‒ English
33 ‒ français
34 ‒ italiano
35 ‒ polski
36 ‒ português
37 ‒ slovenčina
38 ‒ беларуская
39 ‒ українська
40 ‒ Barato • भारत
 
Transgentaro Fejsbuko - grupo Fejsbuko - paĝo genealogio de kanzonoj retrokanzonoj malnova kino

Esperanta poezio

Preĝo sub la verda standardo
Ludwik Zamenhof
Modlitba pod zelenou korouhví
Ludwik Zamenhof
Překlad do češtiny : Miloš Lukáš
   
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kajfonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ciuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Ty, tajemstvím halící podstatu svoji.
Ty, přemocný vesmíru králi,
Ty, pravdy a milosti bezedný zdroji
i života prameni stálý,
Ty, o němž sic představa bývává různá,
jejž kdekdo z nás v srdci shodně však uzná,
ó tvůrce a vládce, teď vzhlížíme v nebe
a vzýváme Tebe!
   
Al vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe Via altaro.
Dnes v zápalu slepém se nepřem snad o to,
čí národ má přednější práva,
zda lepší je vyznání ono či toto,
jen srdce nám víru svou dává.
A s ní, jež tak družně nás vespolek pojí,
s ní, výsostně pravou, ne v sváru a boji,
s ní k oltáři Tvému se stavíme nyní
my, zemí všech syni.
   
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Rod lidský, jenž vrcholem Tvého je díla,
jsa rozeštván nelne již k sobě,
vždyť národu národ jen útočně spílá,
druh na druha vrhá se v zlobě.
Ó tajemný, bytostně neznámý duchu,
nechť modlitba vroucí Ti dolehne k sluchu:
kéž našemu navrátíš lidskému rodu
zas pokoj a shodu!

   
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
Nás přísaha víže: chcem napnout své síly,
ať lidstvo se v jednotu spojí.
Ty nedej nám klesnout, dej dospět nám k cíli
a zdolat, co v cestě nám stojí;
ó, požehnej všemu, oč sbor náš se snaží,
a vlévej nám posilu do našich paží,
ať každý z nás povždy je sdostatek smělý
a útokům čelí!
   
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
Svou korouhev zelenou hrdě chcem nésti,
jeť znamením dobra i krásna.
A tajemná Bytost nám dopřeje štěstí
tam dojít, kde meta je spasná.
My zboříme hradby, jež národy hatí,
ty hradby se zhroutí a s rachotem zvrátí
a navždy jen láska i pravda pak všude
nám vládnouti bude!
   
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj.
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!
 

 

La vojo
Ludwik Zamenhof
 
Naše cesta
Ludwik Zamenhof
Překlad do češtiny : Miloš Lukáš
   
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita
Hle, meta, k níž spějeme, odvahou hnáni,
ta v hluboké temnotě svítí,
jak na nebes báni když hvězdičky plání
nám zvěstuje, kudy jest jíti.
Ne, přízraky nočni nám nezmatou hlavu,
ni osudu rány, ni posměšky davu,
neb kráčíme po cestě jasné a přímé
a neklamné — dobře to víme!.
   
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero. l' obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Tož nebočme s cesty a směřujme k cíli
jen rově a s odvahou stálou,
vždyť kapka, když dopadá chvíli co chvíli,
i žulovou pronikne skálou.
Kdo doufá, má strpení, na svém vždy stojí.
ten povlovně při této zásadě trojí,
byť musil i dlouho své napínat síly,
přec ve slávé dospěje k cíli.
   
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas.
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho, ĉesu!» mokante la homoj admonas, —
«Ne ĉesu, ne ĉesu!» en kor' al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos».
My sejem a neznáme únavy žádné,
jen v budoucnost hledíce dále.
Sto semen, snad tisic jich na skálu padne, —
leč sejem a sejeme stále.
«Již dosti!» tak výsměch nás odevšad studi, —
«Jen dál a jen dále!» tak zní nám to v hrudi:
«jen vpřed, ať ti žehnají vnukové tvoji,
žes ůsilně vytrval v boji!»
   
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la ventojn, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
Když udeří sucho a větry když vanou
a povadlé servou nám listí,
tu vděčni jsme za svěží sílu nám danou,
neb cítíme, jak jsme zas čisti.
Nic nezdolá udatnou družinu naši,
ni vichry, ni stání ji nepozastraší,
ta mužně a pružně a s nadšením v tváři
jde za cilem, před ni jenž září.
   
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero. l' obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Tož nebočme s cesty a směřujme k cíli
jen rově a s odvahou stálou,
vždyť kapka, když dopadá chvíli co chvíli,
i žulovou pronikne skálou.
Kdo doufá, má strpení, na svém vždy stojí.
ten povlovně při této zásadě trojí,
byť musil i dlouho své napínat síly,
přec ve slávé dospěje k cíli.

 

La tagiĝo
Antoni Grabowski
 
Agordu la brustojn, ho nia fratar',
Per nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar',
Anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
La ombroj de nokto forkuras el mond'!
 
Post longa migrado sur dorna la voj'
Minacis nin ondoj de l' maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj'
Al verda haven' de l' homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment',
La stela standardo jam flirtas en vent'.
 
Se venus ankoraŭ ventegoj, batal',
Ni estas jam bone harditaj;
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal',
Nek ies perfidoj subitaj.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
Ĝi havas radikojn profunde en kor'.
 
Se velas antaŭen kun kredo, fervor',
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor'
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond' aliiĝos, la temp' pasos for,
Sed vivos eterne pri ili memor'.
 
La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci',
Ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar',
Ni sentas nin filoj de l' tuta homar'.
 
En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon',
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson',
Do kantas de l' tero ni filoj:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
La ombroj de nokto forkuras el mond'!

 

Rivereto kaj saliko
Arnold Behrendt
 
El inter ŝtonaro  
jen! ─ kio sonadas?  
Ĉu eble fantomo  
petole bruadas?
 
De ŝtono al ŝtono  
Ĝi gaje saltetas,  
surprizan saluton  
perakve disĵetas.
 
Ĝi el la rokaro  
fluide faletas  
kaj valen senhalte  
ŝaŭmante plaŭdetas.
 
„Vi aŭdu min iom,  
karega amiko!“
Surborde staranta  
elvokas saliko.
 
„Pri bela princino  
ja estas la diro;  
en ombro la mia  
ŝi haltis post iro.
 
Nenie ─ mi ĵuras! ─  
ekzistas plibelo:
ĉiela ŝi estas,  
diina anĝelo!“
 
Kaj la rivereto  
ŝprucigas responde:  
„Sendube feliĉa  
vi estas enmonde.
 
Sed antaŭ ripozi  
en ombro la via,  
ŝi min jam salutis  
en amo pasia:  
 
Purakvon ŝi trinkis  
el mia ujeto ─  
kaj dolĉe min ravis  
princina kiseto.

Vroclavo / Breslau 1913 

 
Al virino
Georgo Deŝkin
Amikino mia ĉarma
Georgo Deŝkin
   
Nia mond' estas tiel malluma,
Ke ne povus ni vivi en ĝi,
Se forestus Vi, bela kaj luma,
Vi, virino, sendita de di'.
Plibeligas Vi vivon mizeran,
Ĝin lumigas simile al sun',
El nenio Vi faras misteron
Kaj printempon – el tera aŭtun'!
Estas Vi tiel bela kaj ĉarma,
De ĉielo sendita al ni!
Ne sur ter' Vi naskiĝis malvarma –
Di' Vin kreis el suna radi'!
Amikino mia ĉarma,
Vin timigas vintr' malvarma? –
Ho, ne timu ĝin!
Kredu – venos tempo bela,
Ree brilos suno hela,
Varmigante nin!
Venu – do al mia koro,
Mia vivo, mia floro,
Bela plej radi' !
Mi varmigos vin per flamo
De profunda mia amo. –
Venu – do al mi!

Poezja polska

Al la virino
de Maria Konopnicka
Esperantigis Antoni Grabowski
Do kobiety
Maria Konopnicka
 
   
Ĉu vi scias, vi bela kaj vi ridetanta,
Kies buŝon disigas gajeco petola,
Kion signifas tiu sankta vort' "mi amas",
Kiu flugas el brusto kiel ora sago,
Kaj simile al reĝa purpura kurteno
Apartigas vin, kiu emocie flamas
Kaj pro feliĉorevoj estas kor-tremanta,
For de ĉiuj la homoj sur ter' en ĉi tago,
Ke vi brakojn malfermu ─ nur al unu sola?
Czy wiesz, ty piękna i ty uśmiechniona,
Której usteczka rozchyla pustota,
Co znaczy "kocham", to najświętsze słowo,
Co pada z piersi jako strzała złota,
I jak królewskiej purpury zasłona,
Oddziela ciebie, wzruszeniem różową
I drżącą snami szczęścia dziewiczemi,
Od wszystkich ludzi na całej tej ziemi,
Byś otworzyła jednemu ramiona?
   
Ĉu vi scias pri tio, papilio, floro,
Vi kantema birdeto de printemp'-mateno,
Ke tiu sama horo, kiam buŝo via
Diras la vorton, estas de mirakloj horo?
Ke tiam hellumiĝas tuta mondo dia,
Ke ĉiu viva fonto ekŝprucas arĝente,
Ke de printempa rozo ruĝiĝas burĝono,
Ke mirindaj vidaĵoj sonĝaj ĉi-momente
Enkorpiĝas sub via blank-mano tremanta?
Ke, kiel sun' en prismo, en viaj pupiloj
La vivo rebriligas milojn da mirbriloj
Kaj fleksiĝas radio ĝia brilianta?...
Ke, al viaj piedoj, nokt' el sia krono
Arĝentajn rosoperlojn ŝutas el ĉieloj?
Ke, pro via kortuŝo, eĉ tremas la steloj?
Czy wiesz ty o tym, motylu i kwiecie,
Poranków wiosny ty śpiewna ptaszyno,
Że ta godzina, w której usta twoje
Szepczą to słowo, jest cudów godziną?
Że wtedy jasno robi się na świecie,
Że srebrem biją wszystkie żywe zdroje,
Że róże w pąkach płonią się wiosenne,
Że dziwne mary, rozwiewne i senne,
Ciałem się stają pod drżącą twą dłonią?
Że w twej źrenicy, jako w pryzmie słońce,
Życie odbija blasków swych tysiące
I załamuje promień brylantowy?...
Że noc koronę srebrną swojej głowy
U stóp twych w chłodnych rozsypuje rosach?
Że twym wzruszeniem drżą gwiazdy w niebiosach?
   
Ĉu vi scias pri tio, ke la vort' "mi amas"
De plej puraj altaroj vin faras pastrino?
Ke tiu sento, kiu virgece ekflamas
Kaj ardas sur vizaĝa blankeco lilia,
Kaj diamant' ─ fajrere brilas en okulo,
Ne estas nur feliĉo, sed ora pesilo,
Kiu tutmondan movon daŭrigas sen fino;
La unua fajrero de l' grandega brulo,
Kiu mondon per sia ĉirkaŭprenas brilo,
En ĉeno de l' kreado la unua ero?
Ĉu vi scias, ke kiam krepuska mistero
Elsinigis la junajn formojn de la tero,
Staranta en ĥaoso, en nudeco sia,
Unua vorto, kiun Dio el etero
Eldiris tiam, estis: "mi vin amas, tero!"
Czy wiesz ty o tym, że słowo to ciebie
Czyni kapłanką przeczystych ołtarzy?
Że to uczucie, co łuny dziewicze
Rzuca na białość liliową twej twarzy
I diamentową skrą w oku rozbłyska,
Nie tylko szczęściem jest, lecz złotą wagą,
Co byt wszechświata utrzymuje w ruchu,
Pierwszym zarzewiem wielkiego ogniska,
Co świat ogarnia blaskami swojemi,
Pierwszym ogniwem w stworzenia łańcuchu?
Czy wiesz, że kiedy zmierzchy tajemnicze
Wydały kształty młodzieńcze tej ziemi,
Co stała jeszcze wśród chaosu nagą,
Najpiewszym słowem, jakie Bóg na niebie
Rzekł do niej, było słowo: "Kocham ciebie"?
   
Aŭskultu do! "MI amas" tute ne parolas:
Mi, kiel karesata reĝino en domo,
Tra l' viv' sur florsternata vojo iri volas;
En viaj kisoj volas mi sveni ebria;
Al mi ĉiumatene lumu ora suno;
Ĉiuvespere, kiel lampo diamanta,
Ekbrulu, super mia kap', arĝenta luno;
Mi volas, ke vi aŭdu min dum tago tuta,
Kaj renkontu per via rideto saluta,
Kaj kantu al mi kiel najtingalo kanta;
Mi volas, ke min nutru ŝvit-laboro via;
Mi volas, ke vi kiel ombro, eĥo mia,
Ĉiam por mi responda, vivu mallibere.
Posłuchaj! Kocham - to nie znaczy wcale:
"Chcę być pieszczoną w twym domu królową,
Chcę iść przez życie drogą kwieciem słaną...
Chcę w pocałunków twoich tonąć szale...
Chcę, by mi słonko świeciło co rano...
Chcę, by co wieczór lampę diamentową
Srebrzysty księżyc palił mi nad głową...
Chcę, byś dzień cały mojego szczebiotu
Słuchał i zawsze witał mnie uśmiechem...
Chcę, byś mi pieśni śpiewał wraz z słowikiem...
Chcę żyć z twej pracy i z twojego potu...
Chcę, byś był moim cieniem, moim echem,
Odpowiedzialnym za mnie niewolnikiem..."
   
Ne, ─ "mi vin amas", tio signifas laŭvere:
Kun vi mi levos ŝarĝon, vivo ĝia nomo!
Mi estos via lumo, ornamo en domo,
Mi portas al vi sanon, pacon kaj trankvilon!
"Mi amas" tio diras: idealo via,
Kaj ĉiu via celo estas same mia;
Ni kune laboradu, ke tago radia
Al ter' pli frue sendu sian brilon!
Kaj mi volas, ke via vojo estu mia,
Via deziro estu de mi la deziro,
Ke estu vi de mia konscienc' inspiro,
Kaj min konduku ─ al spirito dia.
Kurante ĉirkaŭprene, unu ĉe alia,
Du spiritoj en regnon de la eterneco,
Ni briligu en mondon, la malhela nia,
Stelaran vojon de la estonteco.
Mi volas vian scion ankaŭ eksposedi,
Kiel ĵuron konservi ĉiun vian vorton,
Kun vi mi volas revi, sopiri kaj kredi
La nerompeblan, la spiritan forton.
"Mi amas", tio diras: mi volas partigi
Kun vi maldolĉan panon de peno, doloro;
Al malĝoja ─ okulojn mi volas gajigi,
Esti la ŝildo de via honoro.
Sur via brust' mi estos blanka rozofloro,
Ardanta per mistera flameto radia;
Mi volas esti kiel rubin' ─ sigelilo,
Sur senparola kara buŝo via.
Forgesite, mi volas vivi en trankvilo
En la mond-angulo, sed al vi komuna...
Kaj al nia ideto, super la lulilo,
Kanti kantetojn en nokto senluna...
Nie! "Kocham ciebie" - to znaczy: chcę z tobą
Podźwignąć ciężar, co się życiem zowie,
Być domu twego światłem i ozdobą
I nieść ci pokój, i ciszę, i zdrowie.
"Kocham" - to znaczy: twoje ideały
I twoje cele są także mojemi.
Pracujmy razem, by rozświt dnia biały
Prędzej rozbłysnął na ziemi!
Chcę, by mą drogą była twoja droga,
Moim pragnieniem były twe pragnienia;
Chcę, byś był głosem mojego sumienia
I wiódł mię z sobą do Boga!
Chcę, byśmy lecąc w uścisku wzajemnym,
Jako dwa duchy w dziedzinę wieczności,
Rozpromienili na świecie tym ciemnym
Gwiaździste szlaki przyszłości!
Chcę przez twą wiedzę mój umysł rozszerzyć
I słowo twoje chować jak przysięgę;
Chcę z tobą marzyć i tęsknić, i wierzyć
W ducha niezłomną potęgę!
"Kocham" - to znaczy: chcę z tobą podzielić
Gorzki chleb trudu i łez, i boleści...
Chcę oczy twoje w dniach smutku weselić
I tarczą być twojej części.
Chcę na twych piersiach być jak róża biała,
W której płomyczek tajemniczy pała,
I chcę być jako pieczęć rubinowa
Na ustach twoich bez słowa...
"Kocham" - to znaczy: chcę w cichym zakątku
Żyć zapomniana, byłeś ty był ze mną...
Chcę nad kołyską naszemu dzieciątku
Nucić piosenki w noc ciemną!
   
"Mi amas! tio diras: spirito libera!
Mi ne volas flugilojn ligi viajn belajn,
Nek forĝi vin al zorgo malvasta, mizera,
Vin, kiu kvazaŭ aglo kutimis al kuroj,
Supren, laŭ pensoflugo, en altojn ĉielajn,
Por plekti neston tie en lazuroj.
Mi ne volas vin ŝarĝi kiel fer-kateno,
Nek ligi vin kun tero kiel peza ĉeno;
Mi volas nur koniĝi al vi, ho amata,
Kiel spirito parenca kaj frata.
"Mi amas!" tio diras: jen mia deziro,
Esti ĵuro de l' vero, de l' bono kaj belo,
Esti via anima infano amata,
Esti revado via pri ĉielo.
Esti al via domo la blanka hedero,
Esti al via frunto ŝirmo de sunbruloj
Mi volas esti via brako, penso, spiro,
Via amiko ─ kaj via edzino.
"Kocham cię" - znaczy: o wolny ty duchu!
Ja nie chcę skrzydeł twych krępować jasnych,
Przykuwać ciebie do trosk nędznych, ciasnych,
Ciebie, coś przywykł na myśli podmuchu
Wzlatać, jak orzeł, po najwyższych szczytach
I gniazdo zwijać w błękitach.
Ja nie chcę ciężyć tobie jak kajdany,
Wiązać cię z ziemią żelaznym łańcuchem...
Chcę tylko, byś mnie uznał, ukochany,
Bratnim i równym ci duchem.
"Kocham" - to znaczy: ja chcę być dla ciebie
Prawdy i dobra, i piękna zaklęciem,
Umiłowanym twej duszy dziecięciem,
Twoim marzeniem o niebie...
Chcę domu twego być białym powojem,
Twojemu czołu od skwarów ochroną,
Chcę być twą myślą i ramieniem twojem
I przyjacielem, i żoną!
   
Se ne batas en via brusto, ho virino,
Kor' kapabla por amo de tia alteco,
Ne diru: "mi vin amas" al iu sur tero;
Ĉar tiu, kiu ligos kun vi sian sorton,
Malgaje rigardante vin per sonĝ-okuloj,
Ke li vivas, neniam li diros la vorton;
Li, spirito premata de sia sklaveco,
Nenion faros por la posteuloj.
Jeśli w twych piersiach, kobieto, nie bije
Serce do takiej podniosłej miłości,
Nie mów ty: "kocham" nikomu na ziemi!
Bo ten, co z tobą połączy swą dolę,
Patrząc na ciebie oczyma smutnemi,
Nigdy nie powie, że żyje,
I duchem wrósłszy w poziomą niewolę,
Nie zrobi nic dla przyszłości!

 

Al Marila
Adam Mickiewicz
Esperantigis Leo Belmont
Do M...
Adam Mickiewicz
 
   
 "For de l'okuloj" ─ mi baldaŭ obeos...
"For el la koro" ─ obeos vin koro...
"For el memoro! ─ ne!... ordonon neos
Kaj surda estos je ĝi la memoro!
Precz z moich oczu!... posłucham od razu,
Precz z mego serca!... i serce posłucha,
Precz z mej pamięci!... nie tego rozkazu
Moja i twoja pamięć nie posłucha.
   
Ĉar kvazaŭ ombro, ju pli sun' subiras,
Des pli funebron longan teren metas,
Simile mi, de vi ju pli foriras,
Des pli al vi funebran krepon ĵetas!
Jak cień tym dłuższy, gdy padnie z daleka,
Tym szerzej koło żałobne roztoczy, -
Tak moja postać, im dalej ucieka,
Tym grubszym kirem twą pamięć pomroczy.
   
En ĉiu temp', en ĉiu loko, kie
Ni kune ludis aŭ plorante pasis,
Kun vi mi estos por ĉiam kaj ĉie,
Ĉar ĉie eron animan mi lasis.
Na każdym miejscu i o każdej dobie,
Gdziem z tobą płakał, gdziem się z tobą bawił,
Wszędzie i zawsze będę ja przy tobie,
Bom wszędzie cząstkę mej duszy zostawił.
   
Se, meditante en ĉambro soleca,
Sur harpon metos vi lacan maneton,
Vi tuj memoros: "En sama hor' deca
Al li mi kantis la saman kanteton".
Czy zadumana w samotnej komorze
Do arfy zbliżysz nieumyślną rękę,
Przypomnisz sobie: właśnie o tej porze
Śpiewałam jemu tę samę piosenkę.
   
Aŭ ŝakludante, se reĝon malicoj
Minacos frue per la mano gasta,
Vi tuj memoros: "Tiel staris vicoj.
Kiam finiĝis nia ludo lasta".
Czy grają w szachy, gdy pierwszymi ściegi
Śmiertelna złowi króla twego matnia,
Pomyślisz sobie: tak stały szeregi,
Gdy się skończyła nasza gra ostatnia.
   
Aŭ dum la balo, ripozanta, antaŭ
Ol muzikisto dancon redecidis, ─
Ĉe l' forn' vidante la seĝon vakanta,
Vi pensos tuj: "Kun li mi tie sidis".
Czy to na balu w chwilach odpoczynku
Siędziesz, nim muzyk tańce zapowiedział,
Obaczysz próżne miejsce przy kominku,
Pomyślisz sobie: on tam ze mną siedział.
   
Preninte libron, en kiu esperojn
De par' amanta disŝiras perforto, ─
Vi ĝin forĵetos, priploros suferojn
Kaj vi ekpensos: "Ho ve! ─ jen nia sorto!"
Czy książkę weźmiesz, gdzie smutnym wyrokiem
Stargane ujrzysz kochanków nadzieje,
Złożywszy książkę z westchnieniem głębokiem,
Pomyślisz sobie: ach! to nasze dzieje...
   
Sed se l' aŭtoro, post prov' komplikita,
En fin' kunigis geamantojn flame,
Vi lum-estingos kun sopir' subita:
"Kial am' nia finiĝis malsame?!"
A jeśli autor po zawiłej probie
Parę miłośną na ostatek złączył,
Zagasisz świecę i pomyślisz sobie:
Czemu nasz romans tak się nie zakończył?..
   
Tuj nokta fulmo flagros; kuros bruo
De l'arbo seka en ĝardeno via;
Fenestran vitron ekfrapos noktuo...
Kaj vi ekpensosL "Jen ─ spirito lia!"
Wtem błyskawica nocna zamigoce:
Sucha w ogrodzie zaszeleszczy grusza
I puszczyk z jękiem w okno zalopoce...
Pomyślisz sobie, że to moja dusza.
   
Tiel en hor' kaj loko ĉia, kie
Ni kune ploris, aŭ ludante pasis,
Kun vi mi estos por ĉiam kaj ĉie,
Ĉar ĉie eron animan mi lasis!.
Tak w każdym miejscu i o każdej dobie,
Gdziem z tobą płakał, gdziem się z tobą bawił,
Wszędzie i zawsze będę ja przy tobie,
Bom wszędzie cząstkę mej duszy zostawił.

 

De kiam estos vi edzino
de Kazimierz Tetmajer
Esperantigis Julian Tuwim
A kiedy będziesz moją żoną
Kazimierz Tetmajer
 
   
De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni malfermos sin ĝardeno,
Brilplena, luma ter-edeno.
A kiedy będziesz moją żoną...
umiłowaną, poślubioną,
wówczas się ogród nam otworzy,
ogród świetlisty, pełen zorzy.
   
Por ni armon spiros floroj,
Vinberaj fluos bonodoroj,
Kaj de cejanoj kaj rozaro
Kisata estos via haro.
Rozdzwonią nam się kwietne sady,
pachnąć nam będą winogrady,
i róże śliczne i powoje
całować będą włosy twoje.
   
Ni iros sole, enmedite,
De sunradia or' pentrite
Kaj inter arboj, senparole,
Promenos ni kviete, sole.
Pójdziemy cisi, zamyśleni,
wśród żółtych przymgleń i promieni,
pójdziemy wolno alejami,
pomiędzy drzewa, cisi, sami.
   
Al ni branĉetoj verdaj pendos,
Narcisoj supren sin etendos,
Kaj de falanta flor, tilia
Kovriĝos kara kapo via.
Gałązki ku nam zwisać będą,
narcyzy piąć się srebrną grzędą,
i padnie biały kwiat lipowy
na rozkochane nasze głowy.
   
Mi vin per blankaj rozoj kronos,
Per miozotoj blue zonos,
Ornamos per filik' magia,
Kaj mondon faros pli radia.
Ubiorę ciebie w błękit kwiatów,
niezapominajek i bławatów,
ustroję ciebie w paproć młodą
i świat rozświetlę twą urodą.
   
De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni al tiu mirĝardeno
Malfermos pordon amopleno.
Pójdziemy cisi, zamyśleni,
wśród złotych przymgleń i promieni,
pójdziemy w ogród pełen zorzy
kiedy drzwi miłość nam otworzy.

 

Estis inter ni nenio
Adam Asnyk
Esperantigis Edward Wojtakowski
Między nami nic nie było!
Adam Asnyk
 
   
Estis inter ni nenio!
Nek konfesoj, nek konfidoj,
Kaj kunigis min nenio,
Krom printempaj revsuitoj;
Między nami nic nie było!
Żadnych zwierzeń, wyznań żadnych,
Nic nas z sobą nie łączyło
Prócz wiosennych marzeń zdradnych;
   
Krom aromoj kaj buntbriloj
Plenigantaj ĉirkaŭaĵon,
Krom de boskaj birdoj, triloj
Kaj freŝgresa la verdaĵo;
Prócz tych woni, barw i blasków
Unoszących się w przestrzeni,
Prócz szumiących śpiewem lasków
I tej świeżej łąk zieleni;
   
Krom promenoj en la parkoj
Dum subira sunpurpuro,
Krom girlandoj de pluvarkoj,
Krom dolĉravoj de l' naturo;
Prócz tych kaskad i potoków
Zraszających każdy parów,
Prócz girlandy tęcz, obłoków,
Prócz natury słodkich czarów;
   
Krom la fontoj, kiuj korojn
Nutris per la ravebrio,
Krom cejanoj kaj primoloj
Estis inter ni nenio!
Prócz tych wspólnych, jasnych zdrojów,
Z których serce zachwyt piło,
Prócz pierwiosnków i powojów
Między nami nic nie było!
 

5.04.1870

 

Eterne sama
Adam Asnyk
Esperantigis St. Kruszewski
Wiecznie to samo
Adam Asnyk
 
   
Same eterne fluas ondo krea
Kaj samajn bildojn novigas konstante.
Eterne brulas ĉielruĝo fea,
Purpuran arkon por suno kreante.
Wiecznie ta sama płynie zjawisk fala
I wciąż obrazy odnawia te same -
Wiecznie jutrzenka swe ognie zapala,
Z mgieł purpurowych tworząc słońcu bramę.
   
Venas printempo kun sama nektaro,
Portas de l' floroj, briloj saman specon,
La samajn birdajn ĥorojn en arbaro
Kaj de la revoj saman senfinecon.
Wiecznie te same czary wiosna niesie:
Blaski i wonie, kwiaty i zieloność,
Te same chóry śpiewnych ptasząt w lesie,
Tę samą tęsknych pragnień nieskończoność.
   
La saman ĝuon trinkas ĉiu koro,
Kaj teksas saman fadenon misteran;
Kaj samaj plendoj pro l' monda doloro
Nian abismon forlasas mizeran.
Tą samą serca poją się rozkoszą
I wiecznie snują nić tej samej przędzy,
Wiecznie te same skargi się podnoszą
Z ciemnej otchłani rozpaczy i nędzy.
   
Sed ĉielruĝo, printempo, subiro,
Tero, ĉielo, kaj mara opalo,
Ama ekstazo, juneco, sopiro,
Ĝuo, doloro, kaj viva batalo
Kaj gekarula parolado blova,
Eterne nova!
A jednak jasność jutrzenki, wdzięk wiosny,
Ziemia i morze, i niebios sklepienie,
Młodość, tęsknota i zachwyt miłosny,
Rozkosz i boleść, walka i zwątpienie,
I każda śpiewna kochanków rozmowa
Wiecznie jest nowa!
 

19.05.1880

 

Himno dum subiro de l' suno sur la maro
de Juliusz Słowacki
Esperantigis Antoni Grabowski
Hymn o zachodzie słońca
Julisz Słowacki
 
   
 Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidente
Vi etendis arkaron, radie brilantan,
Kaj estingas en akvo lazura silente
Vian stelon flamantan.
Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Smutno mi, Boże! - Dla mnie na zachodzie
Rozlałeś tęczę blasków promienistą;
Przede mną gasisz w lazurowéj wodzie
Gwiazdę ognistą...
Choć mi tak niebo Ty złocisz i morze,
Smutno mi, Boże!
   
 Kiel spikoj malplenaj, kun kapo levita
Jen mi staras, malplena kaj sata de ĝuoj;
Por la homoj sur mia vizaĝo medita:
Trankvilec' de helbluoj.
Sed por Vi mi malfermos profundon de l' koro:
Mi malĝojas, Sinjoro!
Jak puste kłosy, z podniesioną głową
Stoję rozkoszy próżen i dosytu...
Dla obcych ludzi mam twarz jednakową,
Ciszę błękitu.
Ale przed Tobą głąb serca otworzę,
Smutno mi, Boże!
 Kiel plore patrinan foriron ekplendas
Infaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon,
Rigardante, ke suno el ond' al mi sendas
Sian lastan rebrilon.
Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Jako na matki odejście się żali
Mała dziecina, tak ja płaczu bliski,
Patrząc na słońce, co mi rzuca z fali
Ostatnie błyski...
Choć wiem, że jutro błyśnie nowe zorze,
Smutno mi, Boże!
 Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro,
Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo,
Mi renkontis la flugon de cikoniaro
En la longa vicordo.
Ĝin vidante sur pola kampar' en memoro
Mi malĝojas, Sinjoro!
Dzisiaj, na wielkim morzu obłąkany,
Sto mil od brzegu i sto mil przed brzegiem,
Widziałem lotne w powietrzu bociany
Długim szeregiem.
Żem je znał kiedyś na polskim ugorze,
Smutno mi, Boże!
 Ĉar pri homa tombar' mi meditis multfoje,
Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo,
Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envoje
Ĉe fulmtondra ekbrilo,
Ĉar ne konas mi lokon por mia last-horo,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Żem często dumał nad mogiłą ludzi,
Żem prawie nie znał rodzinnego domu,
Żem był jak pielgrzym, co się w drodze trudzi
Przy blaskach gromu,
Że nie wiem, gdzie się w mogiłę położę,
Smutno mi, Boże!
 Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio,
Ne donitajn sub gardon al kapitelaro;
Sed min premas la sento de homa envio
Pro la tomb'... al cindraro.
Pro l' eterna kuŝej' nekonata, sen gloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Ty będziesz widział moje białe kości
W straż nie oddane kolumnowym czołom;
Alem jest jako człowiek, co zazdrości
Mogił popiołom...
Więc że mieć będę niespokojne łoże,
Smutno mi, Boże!
 En Polujo preĝadas infano malgranda,
Ke al hejm' revenigu min Dio kompate...
Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda,
Tra la mondo ĵetate.
Mi malĝojas, Sinjoro!
Kazano w kraju niewinnéj dziecinie
Modlić się za mnie co dzień... a ja przecie
Wiem, że mój okręt nie do kraju płynie,
Płynąc po świecie...
Więc, że modlitwa dziecka nic nie może,
Smutno mi, Boże!
 Ĉielarkon koloran de bril', kiun Viaj
Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante,
En miljaro post mi, ie homoj aliaj
Rigardos...mortante...
Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la koro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Na tęczę blasków, którą tak ogromnie
Anieli Twoi w niebie rozpostarli,
Nowi gdzieś ludzie w sto lat będą po mnie
Patrzący - marli.
Nim się przed moją nicością ukorzę,
Smutno mi, Boże!

Pisałem o zachodzie słońca,
na morzu przed Aleksandrią.

 

Karesulino mia
de Adam Mickiewicz
Esperantigis Leo Belmont
Moja pieszczotka
Adam Mickiewicz
 
   
 Se l' belulino, mia gajhumoro,
Komencas kveri, trili kaj babili,
Ŝi tiel kveras, babilas fervore,
Ke mi ektimas sorĉon malutili.
Ne povas vorton enmiksi, ŝin laŭdi,
Kaj volas sole aŭdi, aŭdi, aŭdi.
Moja pieszczotka, gdy w wesołej chwili
Pocznie szczebiotać i kwilić, i gruchać,
Tak mile grucha, szczebioce i kwili,
Że nie chcąc słówka żadnego postradać
Nie śmiem przerywać, nie śmiem, nie śmiem odpowiadać
I tylko chciałbym słuchać, słuchać, słuchać.
   
Sed se la vangoj pro babil-torentoj
Ruĝiĝos forte, kaj subit-intime
Tra l' buŝ-koraloj brilos perloj-dentoj, ─
Mi en okulojn rigardas sentime,
Ne volas plu en la aŭdad' vagadi,
Sed nur kisadi, kisadi, kisadi!
Lecz mowy żywość gdy oczki zapali
I pocznie mocniej jagody różować,
Perłowe ząbki błysną śród korali;
Ach! wtenczas śmielej w oczęta spoglądam,
Usta pomykam i słuchać nie żądam,
Tylko całować, całować, całować.

 

Kozako en stepo
(el "Maria" de Antoni Malczewski)
Esperantigis Antoni Grabowski
Kozak na stepie
(z „Marii“ Antoniego Malczewskiego
 
   
 Hej, kozak' sur ĉevalo! vi kien rapidas?
Ĉu leporon saltantan sur stepo, vi vidas?
Ĉu, ludiginte pensojn, en liber' senfina
Vi kuras pro la veto kun vent' ukraina?
Aŭ vin eble en kampo atendas, rajdanto,
L' amantino kun sia malgaja revkanto?
Ĉar vi, ĉapon premante, bridon de retenas,
Kaj longa, polva nubo, sur vojo sin trenas.
Per fervoro bruliĝas vizaĝa bruneco,
Ej! Ty na szybkim koniu gdzie pędzisz, kozacze?.
Czy zaoczył zająca, co na stepie skacze?
Czy rozigrawszy myśli, chcesz użyć swobody
I z wiatrem ukraińskim puścić się w zawody?
Lub może do swej lubej, co czeka wśrzód niwy,
Nucąc żałośną dumkę lecisz niecierpliwy?
Bo i czapkęś nasunął, i rozpuścił wodze,
A długi tuman kurzu ciągnie się na drodze.
Zapał jakiś rozżarza twojej twarzy śniadość
   
Kiel vaglumo brilas sur ĝi la ĝojeco;
Dum ĉevalo sovaĝa, obeanta volon,
Tranĉas bruantan venton, eltirinte kolon.
Flanken! Nigromarano kun knarveturiloj,
Ĉar la salon frakasos al vi stepo-filoj!
Kaj vi, nigra birdeto, kiu salutante
Rond-flugas, enrigardas, ion demandante,
Rapidu la sekreton al kozak' babili, ─
Ke antaŭ fin' de l' rondo ne forkuru ili.
I jak światełko w polu błyszczy na niej radość,
Gdy koń, co jak ty, dziki, lecz posłuszny, żyje,
Porze szumiący wicher wyciągnąwszy szyję.
Umykaj, Czarnomorcu , z swą mażą skrzypiącą,
Bo ci synowie stepu twoją sól roztrącą.
A ty, czarna ptaszyno, co każdego witasz
I krążysz, i zaglądasz, i o coś się pytasz,
Spiesz się swą tajemnicę odkryć kozakowi -
Nim skończysz twoje koło, oni ujść gotowi.
   
 Ili flugas ─ en suno subira, radia,
Similaj al kuranto ĉielana ia.
Kaj longe, malproksimen sonas huf-frapado,
Ĉar en la vastaj kampoj regas silentado:
Ne bruas nobelaro, gajec' kavalira,
La spikojn sole fleksas la vento sopira;
Nur el herbokovritaj tomboj ĝemo sonas,
Kie glorajn dormantojn velkaj laŭroj kronas...
Muzik' sovaĝa ─ vorta sovaĝec' pli granda,
Por l' idaro konservas ĝin spirit' Pollanda;
Se kampaj roz-arbetoj ilin nur honoras,
Ho! kies kor, ne plendas? kies ne doloras?
Pędzą - a wśrzód promieni zniżonego słońca,
Podobni do jakiego od Niebianów gońca -
I długo, i daleko, słychać kopyt brzmienie:
Bo na obszernych polach rozległe milczenie;
Ani wesołej szlachty, ni rycerstwa głosy,
Tylko wiatr szumi smutnie uginając kłosy;
Tylko z mogił westchnienia i tych jęk spod trawy,
(Co śpią na zwiędłych wieńcach swojej starej sławy.
Dzika muzyka - dziksze jeszcze do niej słowa,
Które Duch dawnej Polski potomności chowa -
A gdy cały ich zaszczyt krzaczek polnej róży,
Ah! Czyjeż serce, czyje, w żalu się nie nuży?
   
 Kozak' jam preterflugis profundajn kavarojn,
Kiuj kaŝas kutime lupojn aŭ tatarojn;
Alkuris sankt-figuron ─ sub tiu altaĵo,
Kie delonge kuŝas vampir' en tombaĵo ─
Klinis ĉapon, farinte kruc-signojn silente,
Tra l' stepo kun ordonoj urĝaj fajfas vente.
Brav-ĉevalo ne timas de sorĉoj teruron,
Kraĉospiris, piedbatis ─ kaj daŭrigas kuron.
Boh-river' sur granitoj arĝent-skarpojn trenas,
Kozak' fidela penson de l' sinjor' divenas.
Bruas la muelilo, malamik' en valo,
Scias kozakan penson fidela ĉevalo, ─
Kaj tra pikantaj kardoj, tra herbejo-floroj,
Pli lerte ne ŝoviĝas timemaj leporoj.
Kiel sago sur alta globo, ekklinite,
Al sia ĉevaleto karese premite,
Rajdas dezerto-reĝo tra l' senvoj' sen timo ─
Li, step,, ĉeval', nokt' ─ unu sovaĝa animo.
Ho! kiu lin malhelpos en diboĉo tia?
Perdiĝis ─ nekaptebla en step', hejmo lia.
Minął już kozak bezdnię i głębokie jary,
Gdzie się lubią ukrywać wilki i Tatary;
Przyleciał do figury (co jej wzgorek znany,
Bo pod nią już od dawna upior pochowany),
Uchylił przed nią czapki, żegnał się trzy razy
I jak wiatr świsnął stepem z pilnymi rozkazy.
I koń rzeski, żadnym się urokiem nie miesza,
Tylko parschnął i wierzgnął, i dalej pośpiesza.
Ciemny Boh po granitach srebrne szarfy snuje,
A śmiały wierny kozak myśl pana zgaduje -
Szumi młyn na odnodze i wróg w łozie szumi,
A żwawy wierny konik kozaka rozumi -
I przez kwieciste łąki, przez ostre bodiaki
Lżej się nie przesuwają pierszchliwe sumaki ;
I jak strzała schylony na wysokiej kuli ,
Czai się zwinny kozak, do konia się tuli;
I przez puste bezdroża król pustyni rusza -
A step - koń - kozak - ciemność - jedna dzika dusza.
O! któż mu tam przynajmniej pohulać zabroni?
Zginął - w rodzinnym stepie nicht go nie dogoni.

 

La destino
de Narcyza Żmichowska
Esperantigis Antoni Grabowski
Oczywistość
Narcyza Żmichowska
 
   
Suno hele al ni brilas,
Birdo ravas nin;
Suno lumas, birdo trilas,
Ĉiu laŭ destin'.
Słońce jasne ma promienie,
Ptak ma dźwięczny głos;
Świecić słońca przeznaczenie,
Śpiewać ptaka los!
   
Via koro por amado,
Frunto por kronet,
Buŝo via por kisado,
Por kares' manet'.
Ty masz serce do kochania,
Do wianeczka skroń,
Usta masz do całowania,
Do pieszczoty dłoń.
   
Tio estas volo Dia,
Ne malhelpu ĝin!
Amu, kisu, kara mia,
Kaj karesu min!
A więc nie chciej woli Boga,
Przeszkód kłamstwem nieść;
A więc kochaj moja droga,
Więc całuj i pieść!

 

La embusko
de Adam Mickiewicz
Esperantigis: Leon Zamenhof
Czaty
Adam Mickiewicz
 
   
El la laŭbo ĝardena vojevodo tremplena
En kastelon rapidas kurante.
Kun ekstrema ekscito ĉe edzina la lito
Li ekstaras neniun trovante.
Z ogrodowej altany wojewoda zdyszany
Bieży w zamek z wściekłością i trwogą.
Odchyliwszy zasłony, spojrzał w łoże swej żony
Pójrzał, zadrżał, nie znalazł nikogo.
   
Kun rigardo al tero, en pasia kolero
Li meditas tordante lipharon.
Ne levante la vidon por ne vidi perfidon,
Li alvokas kozakon-tataron.
Wzrok opuścił ku ziemi i rękami drżącemi
Siwe wąsy pokręca, i duma.
Wzrok od łoża odwrócił, w tył wyloty zarzucił
I zawołał kozaka Nauma.
   
"Hej gardisto-azeno, kiel en la ĝardeno
Nek la hundo, nek staras kozako?
Prenu tuj janiĉaran ─ la pafilon tataran
Kaj la duan kun mela la sako!"
"Hej, kozaku, ty chamie, czemu w sadzie przy bramie
Nie ma nocą ni psa, ni pachołka?
Weź mi torbę borsuczą i jańczarkę hajduczą,
I mą strzelbę gwintówkę zdejm z kołka".
   
Ambaŭ tute silente enŝteliĝas serpente
Tra ĝarden', al la laŭb' de merizo.
En herbeja loĝio blankrebrilas jen io.
Tio estis virin' en ĉemizo...
Wzięli bronie, wypadli, do ogrodu się wkradli,
Kędy szpaler altanę obrasta.
Na darniowym siedzeniu coś bieleje się w cieniu:
To siedziała w bieliźnie niewiasta.
   
Sub harligojn la Carmajn kaŝas lipojn ŝi varmajn,
La tolaĵ' kovras bruston tremantan,
Per la man' for de l'sino flankrepuŝas virino
Sur genuoj junulon starantan.
Jedną ręką swe oczy kryła w puklach warkoczy
I pierś kryła pod rąbek bielizny;
Drugą ręką od łona odpychała ramiona
Klęczącego u kolan mężczyzny.
   
Kun la voĉo pasia diris li: "Kara mia,
Via kor' ĉu resonos neniam?
Eĉ por kora ekĝemo kaj amika manpremo
Vojevodo jam pagis por ĉiam?
Ten, ściskając kolana, mówił do niej: "Kochana!
Więc już wszystko, jam wszystko utracił!
Nawet twoje westchnienia, nawet ręki ściśnienia
Wojewoda już z góry zapłacił.
   
Kvankam tiel fervore amis mi vin tutkore,
Al mi restis nur plor' kaj turmentoj,
Li ne amis nek ĝemis, per la mono nur semis ─
Kaj al li apartenas la sentoj!
Ja, choć z takim zapałem, tyle lat cię kochałem,
Będę kochał i jęczał daleki;
On nie kochał, nie jęczał, tylko trzosem zabrzęczał,
Tyś mu wszystko przedała na wieki.
   
Nun en horo mistera, sur la brusto mistera
Li la kapon dorlotas grizharan,
Kaj de lipoj mielaj kaj okuloj la helaj
Li eltrinkos dolĉecon nektaran!
Co wieczora on będzie, tonąc w puchy łabędzie,
Stary łeb na twym łonie kołysał,
I z twych ustek różanych, i z twych liców rumianych
Mnie wzbronione słodycze wysysał.
   
Sur ĉevalo fidela, dum la nokto senstela
Venas mi tra la pluvo kaj koto
Por saluti vin kore, adiaŭi dolore
Sen ĝuado de dolĉa dorloto!..."
Ja na wiernym koniku, przy księżyca promyku,
Biegę tutaj przez chłody i słoty,
Bym cię witał westchnieniem i pożegnał życzeniem
Dobrej nocy i długiej pieszczoty!"
   
Ŝi ne aŭdas murmuron, li ripetas jeĵuron
Pri la amo kaj vortojn pasiajn...
Fine korektuŝita, de la sentoj venkita,
Inter brakojn enfalas ŝi liajn.
Ona jeszcze nie słucha, on jej szepce do ucha
Nowe skargi czy nowe zaklęcia:
Aż wzruszona, zemdlona, opuściła ramiona
I schyliła się w jego objęcia.
   
Vojevod' kun kozako por terrura atako
Sin preparas en nokta silento:
Polvo en la pafiloj, kun streĉitaj tiriloj,
Atendante ĝis bona momento...
Wojewoda z kozakiem przyklęknęli za krzakiem
I dobyli zza pasa naboje,
I odcięli zębami, i przybili sztęflami
Prochu garść i grankulek we dwoje.
   
Sed subite kozako: "Al mi tremas la brako,
Mi ne povas mortigi pekulojn!
Ĉe l'retiro de l'ĉano al mi tremis la mano
Kaj la larmoj surfluis okulojn!"
"Panie! - kozak powiada - jakiś bies mię napada,
Ja nie mogę zastrzelić tej dziewki;
Gdym półkurcze odwodził. zimny dreszcz mię przechodził
I stoczyła się łza do panewki".
   
"Malbenita hajduko! ─ jen por ci la eduko:
Mi ripetas nun fojon la lastan:
La pafilon pretigu, polvon plene enigu,
poste pafu cin mem aŭ malĉastan!"
"Ciszej, plemię hajducze, ja cię płakać nauczę!
Masz tu z prochem leszczyńskim sakiewkę;
Podsyp zapał, a żywo sczyść paznokciem krzesiwo,
Potem palnij w twój łeb lub w tę dziewkę.
   
Rekte kaj sen ŝancelo ci direktu al celo!
Antaŭ falu la kap' de l'junulo!"
Ekcelinte, ekpafis la kozak' kaj ektrafis...
En la kapon ─ de sia suprulo
Wyżej... w prawo... pomału, czekaj mego wystrzału,
Pierwej musi w łeb dostać pan młody".
Kozak odwiódł, wycelił, nie czekając wystrzelił
I ugodził w sam łeb - wojewody.

 

La Kozako
Muziko: Stanisław Moniuszko
Polaj vortoj: laŭ popola kanto
Tradukis: Antoni Grabowski
Kozak
Muzyka: Stanisław Moniuszko
Słowa: Jan Czeczot
 
   
Sur monteto tie staras verda la acero;
mortas juna la kozako sur la fremda tero:
"Mortas mi en fremda lando, venas mia fino ─ (bis)
do alvoku la patrinon, mia amatino!
Tam na górze jawor stoi,
Jawor zielonieńki.
Ginie Kozak w cudzej stronie,
Kozak młodziusieńki.

"Ginę, ginę w cudzej stronie,
Śmierć mi oczy tuli,
Proszę ciebie, moja miła,
Donieś do matuli."
   
Kaj alvenis la patrino, venis patrineto;
turnis palan la vizaĝon kontraŭ la fileto:
"Ho fileto, mia kara, devis vi perei ─ (bis)
ĉar ne volis vi konsilojn de l' patrin' obei!
Przyszła matka, przyszła matka,
Przyszła matuleńka,
Obróciła blade lica
Przeciw synaleńka:

"Otóż widzisz, mój syneczku,
Moje drogie dziecię!
Nie słuchałeś ojca, matki,
Takie twoje życie."
   
"Mi vin petas, patrineto, bele enterigu:
oni batu sonorilojn kaj orgenludigu;
sed ne gvidu min al tombo pastroj, nek diakoj ─ (bis)
nur en teron ukrainaj metu min kozakoj!"
Trosze matko, proszę matko,
Pięknie pochowajcie,
Niech we wszystkie biją dzwony,
W organ mi zagrajcie,

Niechaj tylko nie chowają
Cmentarniane diaki,
Jeno same ukraińskie
Grzebią mnie Kozaki.

 

La viburno
de Teofil Lenartowicz
Esperantigis: Antoni Grabowski
Kalina
Teofil Lenartowicz
 
   
Kreskis viburno, la foliara,
Super lazura torento klara.
Roson, pluveton ĝi trinkis gaje,
En suno varma sin banis maje.
Kaj en julio, sur las branĉetoj,
Ekbrilis ruĝe la koraletoj.
 Rosła kalina z liściem szerokiem,
Nad modrym w gaju rosła potokiem,
Drobny deszcz piła, rosę zbierała,
W majowym słońcu liście kąpała.
W lipcu korale miała czerwone,
W cienkie z gałązek włosy wplecione
   
Viburn' knabine bele sin vestis
Kaj akvo ─ ĝia spegulo estis.
La vento kombis ligojn de l' haro,
Okulojn lavis rosa gutaro.
Tak się stroiła jak dziewczę młode
I jak w lusterko patrzała w wodę.
Wiatr co dnia czesał jej długie włosy,
A oczy myła kroplami rosy.
   
Ĉe la viburno, tie proksime,
Janko ŝalmetojn faris kutime.
Lia muziko flugis kun vento
Apud viburno, super torento.
Kiaj kantetoj, malĝojo-plene,
Fluis sur roso ĉiumatene;
Do lin atendis la foliara
Viburno, kiel knabino kara.
U tej krynicy, u tej kaliny
Jasio fujarki kręcił z wierzbiny
I grywał sobie długo, żałośnie,
Gdzie nad krynicą kalina rośnie,
I śpiewał sobie: Dana! oj dana!
A głos po rosie leciał co rana.
Kalina liście zielone miała
I jak dziewczyna w gaju czekała.
   
Kaj en aŭtuno, kiam tombeto
Jankon sub nigra kovris kruceto,
Viburno ─ amis lin evidente,
Ĉar foliaron disblovis vente,
En akvon ĵetis koralojn foje,
Tutan belecon perdis malĝoje.
A gdy jesienią w skrzynkę zieloną
Pod czarny krzyżyk Jasia złożono,
Biedna kalina znać go kochała,
Bo wszystkie swoje liście rozwiała,
Żywe korale wrzuciła w wodę,
Z żalu straciła swoją urodę.

 

La vojevodo
de Adam Mickiewicz
Esperantigis: Ludwik Zamenhof
Czaty
Adam Mickiewicz
 
   
En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas;
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, ─ neniun li vidas.
Z ogrodowej altany wojewoda zdyszany
Bieży w zamek z wściekłością i trwogą.
Odchyliwszy zasłony, spojrzał w łoże swej żony
Pójrzał, zadrżał, nie znalazł nikogo.
   
En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris ─ kozako alvenis.
Wzrok opuścił ku ziemi i rękami drżącemi
Siwe wąsy pokręca, i duma.
Wzrok od łoża odwrócił, w tył wyloty zarzucił
I zawołał kozaka Nauma.
   
"Kial, best' abomena, mia pordo ĝardena
Restas nokte sen hundo, sen gardo?
Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan
Kaj silente min sekvu, bastardo!"
"Hej, kozaku, ty chamie, czemu w sadzie przy bramie
Nie ma nocą ni psa, ni pachołka?
Weź mi torbę borsuczą i jańczarkę hajduczą,
I mą strzelbę gwintówkę zdejm z kołka".
   
Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili amnaŭ sen bru' alŝteliĝas.
Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo:
En tolaĵo virino vidiĝas.
Wzięli bronie, wypadli, do ogrodu się wkradli,
Kędy szpaler altanę obrasta.
Na darniowym siedzeniu coś bieleje się w cieniu:
To siedziała w bieliźnie niewiasta.
   
Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
Per la dua forpuŝi ŝi penis
Unu viron petantan, surgenue starantan,
Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.
Jedną ręką swe oczy kryła w puklach warkoczy
I pierś kryła pod rąbek bielizny;
Drugą ręką od łona odpychała ramiona
Klęczącego u kolan mężczyzny.
   
Kaj en flama fervoro li parolis: "Ho, koro,
Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?
Eĉ la premoj de l'mano per la mon' de l'tirano
Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?
Ten, ściskając kolana, mówił do niej: "Kochana!
Więc już wszystko, jam wszystko utracił!
Nawet twoje westchnienia, nawet ręki ściśnienia
Wojewoda już z góry zapłacił.
   
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, ─
Malproksime nun plori mi devas;
Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris, ─
Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.
Ja, choć z takim zapałem, tyle lat cię kochałem,
Będę kochał i jęczał daleki;
On nie kochał, nie jęczał, tylko trzosem zabrzęczał,
Tyś mu wszystko przedała na wieki.
   
Sur la brusto anĝela lia kapo malbela
En dorloto de nun ripozados,
De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,
Li ĉielan feliĉon suĉados.
Co wieczora on będzie, tonąc w puchy łabędzie,
Stary łeb na twym łonie kołysał,
I z twych ustek różanych, i z twych liców rumianych
Mnie wzbronione słodycze wysysał.
   
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,
Mi rapidas al mia anĝelo ─
Por sopire foriri kaj la vi nur deziri
Bonan nokton en lia kastelo..."
Ja na wiernym koniku, przy księżyca promyku,
Biegę tutaj przez chłody i słoty,
Bym cię witał westchnieniem i pożegnał życzeniem
Dobrej nocy i długiej pieszczoty!"
   
Ŝi silentas senmove; li komencas denove
Sian plendon kun petoj kaj ploro,
Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
Ŝi defalis al li al la koro.
Ona jeszcze nie słucha, on jej szepce do ucha
Nowe skargi czy nowe zaklęcia:
Aż wzruszona, zemdlona, opuściła ramiona
I schyliła się w jego objęcia.
   
En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj,
Ili staras genue, en la manoj senbrue
La pafiloj ektremis Ŝargitaj.
Wojewoda z kozakiem przyklęknęli za krzakiem
I dobyli zza pasa naboje,
I odcięli zębami, i przybili sztęflami
Prochu garść i grankulek we dwoje.
   
"Estro"! diris kozako, "ia stranga atako
Al mi ligas sibite la manon;
Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon."
"Panie! - kozak powiada - jakiś bies mię napada,
Ja nie mogę zastrzelić tej dziewki;
Gdym półkurcze odwodził. zimny dreszcz mię przechodził
I stoczyła się łza do panewki".
   
─ "Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun pulvo; sen vorto
Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos,
Mi edzigos vin mem kun la morto.
"Ciszej, plemię hajducze, ja cię płakać nauczę!
Masz tu z prochem leszczyńskim sakiewkę;
Podsyp zapał, a żywo sczyść paznokciem krzesiwo,
Potem palnij w twój łeb lub w tę dziewkę.
   
"Supren, dekstreen, senskue! Mi ekpafos, ─ l'unue
de l'amanto diskrevu la koro."
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de ... lia sinjoro.
Wyżej... w prawo... pomału, czekaj mego wystrzału,
Pierwej musi w łeb dostać pan młody".
Kozak odwiódł, wycelił, nie czekając wystrzelił
I ugodził w sam łeb - wojewody.

 

Mara silento
(el la Krimeaj Sonetoj)
Adam Mickiewicz
Esperantigis Kalomano Kalocsay
Cisza morska
(z Sonetów Krymskich)
Adam Mickiewicz
 
   
Apenaŭ tuŝas vento ŝipflagon karesblove,
klar-brila akvo spiras mildbruste kaj trankvile,
kiel la fianĉino feliĉa, ĝi simile,
vekiĝas por ĝemspiri, ekdormas tuj denove.
Już wstążkę pawilonu wiatr zaledwie muśnie,
Cichymi gra piersiami rozjaśniona woda;
Jak marząca o szczęściu narzeczona młoda
Zbudzi się, aby westchnąć, i wnet znowu uśnie.
   
Kiel standardo laca post la batal', senmove
sur nuda masto dormas la vel'; la ŝip' facile,
kaj kvazaŭ ĉenfiksite ba;ancas sin lulile.
Ŝipan' ripozas, ridas la pasaĝer' gajbrove.
Żagle, na kształt chorągwi gdy wojnę skończono,
Drzemią na masztach nagich; okręt lekkim ruchem
Kołysa się, jak gdyby przykuty łańcuchem;
Majtek wytchnął, podróżne rozśmiało się grono.
   
Ho maro! Inter viaj estaĵoj gajaj estas
polipo, kiu dormas surfunde, se tempestas,
sed dum silent' sin movas, viktimojn ĉirkaŭbrakas.
O morze! pośród twoich wesołych żyjątek
Jest polip, co śpi na dnie, gdy się niebo chmurzy,
A na ciszę długimi wywija ramiony.
   
Ho pens'! En vi la hidro de la memoroj nestas.
Ĝi dormas, dum missorto, pasiaj fulmoj hakas,
sed se la kor' trankvilas, ĝi unge ĝin atakas.
O myśli! w twojej głębi jest hydra pamiątek,
Co śpi wpośród złych losów i namiętnej burzy;
A gdy serce spokojne, zatapia w nim szpony.

 

Mateno en montaro
Adam Asnyk
Esperantigis Edward Wojtakowski
Ranek w górach
Adam Asnyk
 
   
Sunumita monttonsuro
Oras kvazaŭ en galono,
Serenlumas nun lazuro
Super kalva roka krono.
Wyzłocone słońcem szczyty
Już różowo w górze płoną
I pogodnie lśnią błękity
Nad pogiętych skał koroną.
   
Sube – bosko ombroplena
Dronas en nebul-muslino,
Kiu en la lum' matena
Kuras lante tra ravino.
W dole – lasy skryte w cieniu
Toną jeszcze w mgle perłowej,
Co w porannym oświetleniu
Mknie się z wolna przez parowy.
   
Sub la perla roso ĉio
En ĉirkaŭo nun arĝentas,
Dum de pinoj kaj abioj
La balsamodor' descendas.
Wszystko srebrzy się dokoła
Pod perlistą bujną rosą,
Świerki, trawy, mchy i zioła
Balsamiczny zapach niosą.
   
Brusto ardas al sublimo
Kaj aeron ekspiradas ?–
Kuri volas la animo,
Ravoplenas, sed ne satas.
Pierś się wznosi, pierś się wzdyma
I powietrze chciwie chwyta –
Dusza wybiec chce oczyma
Upojona, a nie syta;
   
Kvazaŭ flugus ĝi spontane,
Vekiĝinta el fabelo...
Kaj ĝi kapti volas mane
Nun de l'mondo tutan belon.
Niby lecieć chce skrzydlata,
Obudzona jak z zaklęcia...
I tę całą piękność świata
Chce uchwycić w swe objęcia.
(fragmento)

23.11.1878

 

Mi ŝatas ...
Kazimierz Tetmajer
Esperantigis Bronisław Kuhl
Lubię, kiedy kobieta...
Kazimierz Tetmajer
 
   
Mi ŝatas ĉi-momenton, dum kiu en sveno
Virino en pasia pendas ĉirkaŭpreno,
Kiam nebuliĝis okul', vang' fariĝis pala
Kaj senscie malfermas sin lipo korala.
Lubię, kiedy kobieta omdlewa w objęciu,
kiedy w lubieżnym zwisa przez ramię przegięciu,
gdy jej oczy zachodzą mgłą, twarz cała blednie
i wargi się wilgotne rozchylą bezwiednie.
   
Ŝatas, kiam ŝi pro deziroj kaj pasioj tremas,
Kiam ŝi per fingretoj forte brakojn premas,
Kiam spiras per spiro mallonga, retena,
Kiam sin donas tute kun rideto svena.
Lubię, kiedy ją rozkosz i żądza oniemi,
gdy wpija się w ramiona palcami drżącemi,
gdy krótkim, urywanym oddycha oddechem
i oddaje się cała z mdlejącym uśmiechem.
   
Kaj honton ŝatas, kiu ne povas permesi,
Al ŝi sentatan ĝuon furiozan konfesi,
Kiam pasioj venkis ĉiujn ŝiajn fortojn
Kaj ŝi kisas timante rigardon kaj vortojn.
I lubię ten wstyd, co się kobiecie zabrania
przyznać, że czuje rozkosz, że moc pożądania
zwalcza ją, a sycenie żądzy oszalenia,
gdy szuka ust, a lęka się słów i spojrzenia.
   
Ŝatas tion ─ kaj ŝatas ĉi-tiun momenton,
Kiam ŝi elĉerpita kuŝas kaj sen sento,
Kaj pens' mia de ŝi jam flugas for el tero
En senlimajn vastaĵojn de blua etero.
Lubię to - i tę chwilę lubię, gdy koło mnie
wyczerpana, zmęczona leży nieprzytomnie,
a myśl moja już od niej wybiega skrzydlata
w nieskończone przestrzenie nieziemskiego świata.

 

Odo al la juneco
Adam Mickiewicz
Esperantigis Kalomano Kalocsay
Oda do młodości
Adam Mickiewicz
 
   
Sen kor', sen spirit' ─ jen skeleto-homoj!
Junec'! al mi donu flugilojn
ekflugi super senvivajn mondvalojn,
al paradiza sfer' de revoj, kie
miraklojn kreas entuziasmo die,
del' novaĵo ekskuas florpetalojn,
kaj per espero kovras orajn imagbrilojn.
Bez serc, bez ducha, to szkieletów ludy;
Młodości! dodaj mi skrzydła!
Niech nad martwym wzlecę światem
W rajską dziedzinę ułudy:
Kędy zapał tworzy cudy,
Nowości potrząsa kwiatem
I obleka w nadziei złote malowidła.
   
Kiun la maljuno ombras,
tiu, kun klin' de sulka frunto sia
rigardu mondhorizonton tia,
kia ĝin al li laca vido montras.
Niechaj, kogo wiek zamroczy,
Chyląc ku ziemi poradlone czoło,
Takie widzi świata koło,
Jakie tępymi zakreśla oczy.
   
Juneco! Ekflugu sen baro!
Kaj supre, ŝvebe, sunrigarde,
ĝisfunde penetru arde
la amasojn de la homaro!
Młodości! ty nad poziomy
Wylatuj, a okiem słońca
Ludzkości całe ogromy
Przeniknij z końca do końca.
   
Rigardu suben! Sub eterna nebulrivero
regiono dronas en marĉ' de apatio:
Jen la Tero!
Patrz na dół - kędy wieczna mgła zaciemia
Obszar gnuśności zalany odmętem;
To ziemia!
   
Rigardu! Sur putra akvonivelo
ia amfibio naĝas en ŝelo:
sia propra ŝip', velanto, direktil' kaj ĉio,
kaj rabante pli etan amfibion ĉase
jen sin levas, jen al profund' sin movas,
nek ĝi al ond', nek ond, al ĝi gluiĝi povas,
kaj nun sur rok' vezike ĝi krevas, memfrakase,
pri ĝia viv' neniu sciis, neniu pri l' morto:
Jen egoista sorto.
Patrz. jak nad jej wody trupie
Wzbił się jakiś płaz w skorupie.
Sam sobie sterem, żeglarzem, okrętem;
Goniąc za żywiołkami drobniejszego płazu,
To się wzbija, to w głąb wali;
Nie lgnie do niego fala, ani on do fali;
A wtem jak bańka prysnął o szmat głazu.
Nikt nie znał jego życia, nie zna jego zguby:
To samoluby!
   
Juneco, al vi dolĉas vivnektaro
nur se vi ĝin dividas kun aliaj,
ravas la korojn ĝojoj diaj,
se ilin ligas ora fadenaro!
Młodości! tobie nektar żywota
Natenczas słodki, gdy z innymi dzielę:
Serca niebieskie poi wesele,
Kiedy je razem nić powiąże złota.
   
Kune, amikaro juna!
Feliĉo komuna, jen celo komuna,
fortaj per unio, saĝaj per fervoro,
kune, amikaro juna!
Feliĉa, kiu mortas vetbatale,
kaj al kastel' de l' gloro
per propra korpo donas ŝtupon fale.
Kune, amikaro juna! ...
La vojo ja krutu, glitglatu,
perfort' kaj malfort' eniron ja fermu:
perforton perfort' rebatu,
kaj venki malforton fruaĝe ni lernu.
Kiu hakis hidrokapon, kiel infano,
tiu junule venkos ja Kentaŭrojn,
viktimojn elŝiregos de l' Satano,
ĉielen iros por konkeri laŭrojn!
Razem, młodzi przyjaciele!...
W szczęściu wszystkiego są wszystkich cele;
Jednością silni, rozumni szałem,
Razem, młodzi przyjaciele!...
I ten szczęśliwy, kto padł wśród zawodu,
Jeżeli poległym ciałem
Dał innym szczebel do sławy grodu.
Razem, młodzi przyjaciele!...
Choć droga stroma i śliska,
Gwałt i słabość bronią wchodu:
Gwałt niech się gwałtem odciska,
A ze słabością łamać uczmy się za młodu!
Dzieckiem w kolebce kto łeb urwał Hydrze,
Ten młody zdusi Centaury,
Piekłu ofiarę wydrze,
Do nieba pójdzie po laury.
   
Penetru, kien vid' ne trafas,
rompu, kion ne rompis mens-atakoj!
Juneco! vi aglan flugon havas,
kaj kiel fulmo estas viaj brakoj!
Tam sięgaj, gdzie wzrok nie sięga;
Łam, czego rozum nie złamie:
Młodości! orla twych lotów potęga,
Jako piorun twoje ramię.
   
Hej, ŝultron al ŝultro! Ĉenon plektu,
zone terglobon per ĝi kunligu,
pensojn al unu fokus' koncentrigu,
animojn al unu fokus' kolektu!
Terbulo! Antaŭen! Krevu! mond-trabaroj!
Hej! ramię do ramienia! spólnymi łańcuchy
Opaszmy ziemskie kolisko!
Zestrzelmy myśli w jedno ognisko
I w jedno ognisko duchy!...
Dalej, bryło, z posad świata!
   
Sur novajn vojojn ni puŝos vin nune,
ĝis vi, deskuinte ŝiman kruston june
memoros pri viaj verdaj jaroj!
Nowymi cię pchniemy tory,
Aż opleśniałej zbywszy się kory,
Zielone przypomnisz lata.
   
Kaj kiel en nokta ĥaosimperio
taŭzita de l' elementkvereloj,
per sola potenca "ekestu" de Dio
ekstaris firm-akse la mondo,
muĝis ventoj, fluis ondo,
lumis ĉiele la steloj,
tiel homaron nun surda nokt' regadas,
l'elementoj de l' volo luktas pene,
sed jen ekflamas amfajro dia,
la mondo de l' spirit' el la ĥaos' elvadas,
juneco koncipos ĝin en sino sia,
kaj amikeco ĝin kroĉos eternĉene!
A jako w krajach zamętu i nocy,
Skłóconych żywiołów waśnią,
Jednym "stań się" z bożej mocy
Świat rzeczy stanął na zrębie;
Szumią wichry, cieką głębie,
A gwiazdy błękit rozjaśnią -
W krajach ludzkości jeszcze noc głucha:
Żywioły chęci jeszcze są w wojnie;
Oto miłość ogniem zionie,
Wyjdzie z zamętu świat ducha:
Młodość go pocznie na swoim łonie,
A przyjaźń w wieczne skojarzy spojnie.
   
Sensenta glacio de tero
kaj lum-sufokaj antaŭjuĝoj krevas,
saluton! aŭroro de l' Libero!
Post vi la suno de la Sav' sin levas!
Pryskają nieczułe lody
I przesądy światło ćmiące;
Witaj, jutrzenko swobody,
Zbawienia za tobą słońce!

 

Odo al la juneco
Adam Mickiewicz
Esperantigis Antoni Stankiewicz
Oda do młodości
Adam Mickiewicz
 
   
Sen kor'! sen spirito, kadavroj-nacioj,
Juneco, donu flugilojn!
Super morta mond' mi flugu
Al revlando-iluzio,
Kie krea fantazio
La novajn vekante sentojn,
Kolorigas esperon per oraj pentriloj.
Bez serc, bez ducha, to szkieletów ludy;
Młodości! dodaj mi skrzydła!
Niech nad martwym wzlecę światem
W rajską dziedzinę ułudy:
Kędy zapał tworzy cudy,
Nowości potrząsa kwiatem
I obleka w nadziei złote malowidła.
   
Vidu, nur la maljunulo
Kun frunto malgaje al tero klinita
La rondon de l' mond', respegulita
En la malforta okulo!
Niechaj, kogo wiek zamroczy,
Chyląc ku ziemi poradlone czoło,
Takie widzi świata koło,
Jakie tępymi zakreśla oczy.
   
Juneco! al celo supera
Atingu! El alta sfero
Traigu ĝis fundo mistera
De la homara sufero!
Młodości! ty nad poziomy
Wylatuj, a okiem słońca
Ludzkości całe ogromy
Przeniknij z końca do końca.
   
Rigardu! malsupre spaco de mizero
Kaj apatio per haos' kovrita;
Jen tero!
Jen, super la akvo putranta
Leviĝis la best' rampanta;
Li sola naĝas, por si mem kreita;
Persekutante malpli fortajn ekzistaĵojn,
Jen elnaĝas, jen ŝteliras;
Kortuŝas lin nenio, nenio lin altiras
Kaj jen krevigis, kiel vezikaperaĵo!
Dum vivo ĝis pereo solaj, sen kunuloj:
Jen, memamuloj!
Patrz. jak nad jej wody trupie
Wzbił się jakiś płaz w skorupie.
Sam sobie sterem, żeglarzem, okrętem;
Goniąc za żywiołkami drobniejszego płazu,
To się wzbija, to w głąb wali;
Nie lgnie do niego fala, ani on do fali;
A wtem jak bańka prysnął o szmat głazu.
Nikt nie znał jego życia, nie zna jego zguby:
To samoluby!
Patrz na dół - kędy wieczna mgła zaciemia
Obszar gnuśności zalany odmętem;
To ziemia!
   
 Juneco! por vi la vivnektaro
Plej dolĉa estas en kunec' ĝuita;
Koroj, per ora faden' kunligitaj,
Ĉielan ĝojon sentas en la aro.
Młodości! tobie nektar żywota
Natenczas słodki, gdy z innymi dzielę:
Serca niebieskie poi wesele,
Kiedy je razem nić powiąże złota.
   
Kune, juna amikaro!
Ĉies feliĉo ─ en ĉies faro!
Favore saĝaj, en kuneco fortaj,
Kune, juna amikaro! ...
Razem, młodzi przyjaciele!...
W szczęściu wszystkiego są wszystkich cele;
Jednością silni, rozumni szałem,
Razem, młodzi przyjaciele!...
   
Feliĉa, kiu per la korpo sia,
Falita sub batoj sortaj,
Helpis atingi gloron por aliaj.
Kune, juna amikaro!
Kvankam la vojo kruta kusiĝas,
Kontraŭstaras fort' pasia;
Forto per forto venkiĝas,
Ni venku nian malforton dum juneco nia.
I ten szczęśliwy, kto padł wśród zawodu,
Jeżeli poległym ciałem
Dał innym szczebel do sławy grodu.
Razem, młodzi przyjaciele!...
Choć droga stroma i śliska,
Gwałt i słabość bronią wchodu:
Gwałt niech się gwałtem odciska,
A ze słabością łamać uczmy się za młodu!
   
En lulil', kiu kap' deŝiris hidran,
Li, juna, venkos centaŭrojn,
Subigos inferon nigran,
Ĉielajn atingos laŭrojn! ...
Atingu ĝis celo senfina!
Venku, dum saĝo ne venkas!
Juneco! flug' via agla, senlima,
Tondran forton brako sentas!
Dzieckiem w kolebce kto łeb urwał Hydrze,
Ten młody zdusi Centaury,
Piekłu ofiarę wydrze,
Do nieba pójdzie po laury.
Tam sięgaj, gdzie wzrok nie sięga;
Łam, czego rozum nie złamie:
Młodości! orla twych lotów potęga,
Jako piorun twoje ramię.
   
Hej! kune brak' al brako! Per ĉeno komuna
Ni globon ĉirkaŭu teran!
Spiritojn, pensojn en rondon misteran
Kunmetu por celo kuna! ...
Ni el bazoj for, globtero,
Puŝos cin al novaj limoj,
Ĝis, seniĝinte tute de ŝimoj,
Ci revivos per espero.
Hej! ramię do ramienia! spólnymi łańcuchy
Opaszmy ziemskie kolisko!
Zestrzelmy myśli w jedno ognisko
I w jedno ognisko duchy!...
Dalej, bryło, z posad świata!
Nowymi cię pchniemy tory,
Aż opleśniałej zbywszy się kory,
Zielone przypomnisz lata.
   
Kiel en spaco de l' nokto, senordo
Kaj elementoj malpacaj
Ekmoviĝis per agordo
Mondoj per unu vort' Dia;
Ekbrilos steloj sur ĉiel' radia,
Pereos ventoj minacaj.
Inter homaro surda nokt' estas ...
Ankoraŭ regas perfort' pasia ...
Sed jam ardas fajro-amo,
Mond' de l' spirito elkreskas!
Kreos ĝin varma, juneca flamo,
Kunligos sento amika nia.
A jako w krajach zamętu i nocy,
Skłóconych żywiołów waśnią,
Jednym "stań się" z bożej mocy
Świat rzeczy stanął na zrębie;
Szumią wichry, cieką głębie,
A gwiazdy błękit rozjaśnią -
W krajach ludzkości jeszcze noc głucha:
Żywioły chęci jeszcze są w wojnie;
Oto miłość ogniem zionie,
Wyjdzie z zamętu świat ducha:
Młodość go pocznie na swoim łonie,
A przyjaźń w wieczne skojarzy spojnie.
   
Rompiĝas kruda glacio,
Kaj superstiĉo senluma ...
Venu libera radio
Kaj tago de l' savo la suna!
Pryskają nieczułe lody
I przesądy światło ćmiące;
Witaj, jutrzenko swobody,
Zbawienia za tobą słońce!

 

Sinjorino Twardowska
Adam Mickiewicz
Esperantigis Antoni Grabowski
Pani Twardowska
Adam Mickiewicz
 
   
Oni manĝas, trinkas, bruas,
Fumo, danc', diboĉ' petola;
Tutan la drinkejon skuas:
Ha, ha, hi, hi, hejse, hola!
Jedzą, piją, lulki palą,
Tańce, hulanka, swawola;
Ledwie karczmy nie rozwalą,
Cha cha, chi chi, hejza, hola!
   
Twardowski, ĉe l' fino tabla
Kiel baŝa sin apogas,
Krias: He, diboĉ' diabla!
Ridigas, timigas, logas.
Twardowski siadł w końcu stoła.
Podparł się w boki jak basza;
"Hulaj dusza! hulaj!" - woła,
Śmieszy, tumani, przestrasza.
   
Jen soldat', kun brava vido,
Ĉiujn insultas kaj puŝas;
Sonis glav', orelon tuŝas,
El soldat' ─ jam leporido.
Żołnierzowi, co grał zucha,
Wszystkich łaje i potrąca,
Świsnął szablą koło ucha,
Już z żołnierza masz zająca.
   
El vaz' tribunal' patrono
Manĝis sen parol' ĝis fundo;
Twardowski sonis per mono...
El patrono ─ korta hundo.
Na patrona z trybunału,
Co milczkiem wypróżniał rondel,
Zadzwonił kieską pomału,
Z patrona robi się kondel.
   
Al botist' je naza rando
Li frapis, al kap' tubeton
Metis, ŝmac'! da gdanska brando
Pumpas plenan bareleton.
Szewcu w nos wyciął trzy szczutki,
Do łba przymknął trzy rureczki,
Cmoknął, cmok, i gdańskiej wódki
Wytoczył ze łba pół beczki.
   
Dum li trinkis, en kaliko
Ekfajfis, ekgrincis io;
Funde... "Kia artifiko!
Baptan', vi venas pro kio"?
Wtem gdy wódkę pił z kielicha.
Kielich zaświstał, zazgrzytał;
Patrzy na dno: Co u licha?
Po coś tu, kumie, zawitał?
   
Diablet' sur fund' en vino,
Laŭ mallonga vest', germano,
Gastojn, ĉapelet' en mano,
Li salutis per ekklino,
Diablik to był w wódce na dnie,
Istny Niemiec, sztuczka kusa;
Skłonił się gościom układnie,
Zdjął kapelusz i dał susa.
   
Saltas planken el la loko,
Kreskas al du-uln-mezuro,
Nazo - hoko, pied' de koko,
Kaj la ungoj de vulturo.
Z kielicha aż na podłogę
Pada, rośnie na dwa łokcie,
Nos jak haczyk, kurzą nogę
I krogulcze ma paznokcie.
   
"Ah, Twardowski? salut', frato"!
Li iras rekte al celo.
"Jen bona via konato,
Mi estas Mefistofelo!
"A! Twardowski; witam, bracie!"
To mówiąc bieży obcesem:
"Cóż to, czyliż mię nie znacie?
Jestem Mefistofelesem.
   
Vi kun mi sur Mont' Senhara
Faris pri anim' kontrakton;
Sur led, bova skribis akton
Via moŝt' kaj diablara.
Wszak ze mnąś na Łysej Górze
Robił o duszę zapisy;
Cyrograf na byczeJ skórze
Podpisaleś ty, i bisy
   
Devis servi volon vian
Ni, ĝis du jaroj trakuros,
Tiam Romon vi veturos
Kaj ni katos kiel nian.
Miały słuchać twego rymu;
Ty, jak dwa lata przebiegą,
Miałeś pojechać do Rzymu,
By cię tam porwać jak swego.
   
Sepa jar' trakuris teron
Post lim' de kontrakta diro;
Vi turmentas la inferon,
Eĉ ne pensas pri vojiro.
Już i siedem lat uciekło,
Cyrograf nadal nie służy;
Ty, czarami dręcząc piekło,
Ani myślisz o podróży.
   
Sed la venĝo, malrapida,
Pelis vin en retojn; estas
Rom' drinkeja nom' insida,
Vian moŝton mi arestas"!
Ale zemsta, choć leniwa,
Nagnała cię w nasze sieci;
Ta karczma Rzym się nazywa,
Kładę areszt na waszeci."
   
Twardowski al pord' ekpenis
Post tia dictum acerbum;
Je l' kontuŝ' diabl' retenis:
"Kie do nobile verbum"?
Twardowski ku drzwióm się kwapił
Na takie dictum acerbum,
Diabeł za kuntusz ułapił:
"A gdzie jest nobile verbum?"
   
Kion fari? Jam finite,
Ne elpensos mi konsilon...
Sed... Twardowski, jen subite,
Donas novan malfacilon:
Co tu począć? kusa rada,
Przyjdzie już nałożyć głową.
Twardowski na koncept wpada
I zadaje trudność nową.
   
"Al kontrakt', Mefistofilo!
Tie estas kondiĉaro:
Kiam vi, post iu jaro,
Venos kun anim'-prenilo.
"Patrz w kontrakt, Mefistofilu,
Tam warunki takie stoją:
Po latach tylu a tylu,
Gdy przyjdziesz brać duszę moją,
   
Mi havos rajton, trifoje
Al labor' vin jungi laste;
Eĉ plej malfacilan ĝoje
Vi plenumos, senprokraste.
Będę miał prawo trzy razy
Zaprząc ciebie do roboty?
A ty najtwardsze rozkazy
Musisz spełnić co do joty.
   
Jen drinkeja eblemato:
Ĉeval' pentrita sur tolo;
Sur ĝin salti mia volo,
Frapu hufoj per ekbato.
Patrz, oto jest karczmy godło,
Koń malowany na płótnie;
Ja chcę mu wskoczyć na siodło,
A koń niech z kopyta utnie.
   
El la sablo vipon faru,
Mi ĝin uzos por alpelo;
En arbareto preparu
Konstruaĵon ─ por hotelo:
Skręć mi przy tym biczyk z piasku,
Żebym miał czym konia chłostać,
I wymuruj gmach w tym lasku,
Bym miał gdzie na popas zostać.
   
Konstruaĵ' el nuks-grajneroj,
Alta ĝis supro Krempaka,
Tegment' el judbarboj, faka,
Kovrita per papaveroj.
Gmach będzie z ziarnek orzecha,
Wysoki pod szczyt Krępaku,
Z bród żydowskich ma być strzecha,
Pobita nasieniem z maku.
   
Vidu jen najleton, feron:
Tricol-longo, col-dikeco;
Vi en ĉiun papaveron
Batu tri de l' sama speco"!
Patrz, oto na miarę ćwieczek,
Cal gruby. długi trzy cale,
W każde z makowych ziareczek
Wbij mi takie. trzy bratnale".
   
Saltas al labor' diablo,
Ĉevalon nutras, preparas,
Tordas vipon el la sablo,
Kaj jam en preteco staras.
Mefistofil duchem skoczy,
Konia czyści, karmi, poi,
Potem bicz z piasku utoczy
I już w gotowości stoi.
   
Pan Twardowski, sur kurulo,
Provas eksaltojn, turnadon,
Paŝon, troton, galopadon;
Jen! ─ konstruo laŭ postulo.
Twardowski dosiadł biegusa,
Próbuje podskoków, zwrotów,
Stępa, galopuje, kłusa,
Patrzy, aż i gmach już gotów.
   
"Nu! vi gajnis; sed, baptano,
Dua provo ne finita;
Jen en plado por vi bano,
Bano ─ el akvo benita".
No! wygrałeś, panie bisie;
Lecz druga rzecz nic skończona,
Trzeba skąpać się w tej misie,
A to jest woda święcona.
   
Diablo ŝvitas, sufokiĝas,
Kuntiriĝas ĝis duono, ─
Estr-ordono, sen pardono! ─
Ĝis la kolo li baniĝas,
Diabeł kurczy się i krztusi,
Aż zimny pot na nim bije;
Lecz pan każe, sługa musi,
Skąpał się biedak po szyję.
   
Elsaltis kun ĵet-rapido,
Skuiĝis, ternis pro sano:
"Nun vi jam sub nia brido,
Finita plej bola bano".
Wyleciał potem jak z procy,
Otrząsł się, dbrum! parsknął raźnie.
"Teraz jużeś w naszej mocy,
Najgorętsząm odbył łaźnię."
   
Ankor' unu, tiam fino,
Tuj rompiĝos fort' diabla,
Jen Twardowska Sinjorino,
Mia edzinet' afabla!
"Jeszcze jedno, będzie kwita,
Zaraz pęknie moc czartowska;
Patrzaj, oto jest kobiéta,
Moja żoneczka Twardowska.
   
Mi jaron ĉe belzebubo
Por vi loĝos en infero,
Kaj dume mia kerubo
Kun vi, kiel edz', sur tero.
Ja na rok u Belzebuba
Przyjmę za ciebie mieszkanie,
Niech przez ten rok moja luba
Z tobą jak z mężem zostanie
   
Ĵuru la amon, dediĉon,
Ŝaton, obeon, adoron,
Rompu eĉ unu kondiĉon, ─
Kontrakto perdis valoron".
Przysiąż jej miłość, szacunek
I posłuszeństwo bez granic;
Złamiesz choć jeden warunek.
Już cała ugoda za nic."
   
Al li orelon atente,
Al ŝi ekstrabon kun viglo
Turnis diabl' kaj momente
Jam proksimiĝas al riglo.
Diabeł do niego pół ucha,
Pół oka zwrócił do samki,
Niby patrzy, niby słucha,
Tymczasem już blisko klamki.
   
Ĉar lin Twardowski tre tedas,
De pord', fenestro puŝante,
Tra ŝlosiltru' sin ekspedas,
Ĝis nun forkuras konstante.
Gdy mu Twardowski dokucza,
Od drzwi, od okien odpycha,
Czmychnąwszy dziurką od klucza,
Dotąd jak czmycha, tak czmycha.

 

Staĥ
Maria Konopnicka
Esperantigis Antoni Grabowski
A jak poszedł król na wojnę
Maria Konopnicka
 
   
Kiam iris reĝ' militon,
Ludis trumpetar' eksciton,
Ludis trumpetar' el oro
Por la venko, por fervoro!
A jak poszedł król na wojnę,
Grały jemu surmy zbrojne,
Grały jemu surmy złote
Na zwycięstwo, na ochotę...
   
Kiam iris Staĥ batalon,
Bruis fontoj vek-signalon,
Bruis de la spikoj spiro
Por malbona sort', sopiro...
A jak poszedł Stach na boje,
Zaszumiały jasne zdroje,
Zaszumiało kłosów pole
Na tęsknotę, na niedolę...
   
Kugloj tranĉas la aeron,
Per kadavroj sternas teron;
Reĝoj brave jen batalas;
Vilaĝanoj dense falas!
A na wojnie świszczą kule,
Lud się wali jako snopy,
A najdzielniej biją króle,
A najgęściej giną chłopy.
   
Flirtas vente reĝa flago,
Knaras ie kruco voja...
Staĥon vundis morta sago,
Reĝo hejm-revenas ĝoja.
Szumią orły chorągwiane,
Skrzypi kędyś krzyż wioskowy...
Stach śmiertelną dostał ranę,
Król na zamek wraca zdrowy...
   
Reĝon en pordego ora
Eksalutis bril; aŭrora;
Sonoriloj eksonoris,
La venkinton laŭte gloris.
A jak wjeżdżał w jasne wrota,
Wyszła przeciw zorza złota
I zagrały wszystkie dzwony
Na słoneczne świata strony.
   
Kiam Staĥon tereo prenis,
En la kampo vent' orgenis,
Plende kantis la tremoloj,
Sonoretis - kampanoloj.
A jak chłopu dół kopali,
Zaszumiały drzewa w dali.
Dzwoniły mu przez dąbrowę
Te dzwoneczki, te liliowe...

 

Ŝipveturo
(el la Krimeaj Sonetoj)
Adam Mickiewicz
Esperantigis Kalomano Kalocsay
Żegluga
(z Sonetów Krymskich)
Adam Mickiewicz
 
   
Ekmuĝas mar', flugsvarmas la marfantomoj ride, ─
hej, knaboj, al laboro! Ŝipan' ekgrimpas, pendas
en nevidebla reto, kaj kiel ŝtelatendas
retvibron araneo, li streĉas sin rigide
Szum większy, gęściej morskie snują się straszydła,
Majtek wbiegł na drabinę: gotujcie się, dzieci!
Wbiegł, rozciągnąl się, zawisł w niewidzialnej sieci,
Jak pająk czatujący na skinienie sidła.
   
Vent', vent'! La ŝip' indignas. Eskapas ĝi senbride,
subsaltas en ŝaŭmkirlon, la nukon lev-etendas,
tretinte ondojn, flugas, per frunt' la nubojn fendas,
flugiloj ĝiaj ŝvelas en ventoblov' avide.
Wiatr! - wiatr! - dąsa się okręt, zrywa się z wędzidła,
Przewala się, nurkuje w pienistej zamieci,
Wznosi kark, zdeptał fale i skróś niebios leci,
Obłoki czołem sieka, wiatr chwyta pod skrzydła.
   
Mia spirit' kun masto flugdancas tra l' ŝaŭmbolo,
kaj mia fantazio, kiel la veloj ŝvelas,
kun ŝipanar' jubila kunkrias mi sen volo.
I mój duch masztu lotem buja śród odmętu,
Wzdyma się wyobraźnia jak warkocz tych żagli,
Mimowolny krzyk łączę z wesołym orszakiem;
   
Al ŝipo-brust' mi falas manleve, ho, ĝin pelas
nun kvazaŭ mia koro por pli rapida flirto!
Nun konas mi la sorĉan facilon: esti birdo!
Wyciągam ręce, padam na piersi okrętu,
Zdaje się, że pierś moja do pędu go nagli:
Lekko mi! rzeźwo! lubo! wiem, co to być ptakiem.

 

Trankvilu kor'
Adam Asnyk
Esperantigis Leo Belmont
Ucisz się serce
Adam Asnyk
 

 

 
Trankvilu kor'! silentu plor'
Pri viaj perdoj en doloro...
Salutu jen al ruĝ-maten'
De naskiĝanta mond-laboro...
Ucisz się, serce! - swoich strat
Już nie opłakuj, stroskane;
Ale wschodzący pozdrów świat
I jego jutrznie różane.
   
Vi benu nun al nova sun',
Al novaj floroj, nova tempo,
Al freŝ-esper' al freŝ-ofer',
Al freŝ-juneco kaj printempo...
Błogosław nowym życia dniom,
Temu, co wschodzi i rośnie,
Świeżym nadziejom, świeżym snom,
Świeżej młodości i wiośnie.
   
Al pens' kaj sent' de juna gent'
Salutu Vi kun kor' amanta,
Al nova cel' al nova bel',
Sur niaj cindroj ekfloranta...
Pozdrów pokoleń przyszły ród,
Ich myśli, pragnienia, cele,
Kwiat nowych uczuć, nowych cnót,
Na naszym wzrosły popiele.
   
Benportu kor' al novdolor'
Kaj de amantoj nova ĝuo,
Al spika or', rikolta hor',
Kaj al eterne nova bluo!
Pozdrów kłos złoty nowych pól,
Nowych kochanków zachwyty,
Nowe tęsknoty, nowy ból
I wiecznie nowe błękity.

(fragmento)

15.02.1879

 

Tri Budrisoj
Adam Mickiewicz
Esperantigis Antoni Grabowski
Trzech Budrysów
Adam Mickiewicz
 
   
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
sur la korton alvokas tri filojn:
"Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
Stary Budrys trzech synów, tęgich jak sam Litwinów,
Na dziedziniec przyzywa i rzecze:
"Wyprowadźcie rumaki i narządźcie kulbaki,
A wyostrzcie i groty, i miecze.
   
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
al ni Vilno trumpetas ordonojn,
Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
kaj princ' Kejstut atakos Teutonojn.
Bo mówiono mi w Wilnie, że otrąbią niemylnie
Trzy wyprawy na świata trzy strony:
Olgierd ruskie posady, Skirgiełł Lachy sąsiady,
A ksiądz Kiejstut napadnie Teutony.
   
Fortaj sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila bona vorto konsila:
tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Wyście krzepcy i zdrowi, jedzcie służyć krajowi,
Niech litewskie prowadzą was Bogi;
Tego roku nie jadę, lecz jadącym dam radę:
Trzej jesteście i macie trzy drogi.
   
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie voŝtoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
en amasoj la rublo sonanta.
Jeden z waszych biec musi za Olgierdem ku Rusi,
Ponad Ilmen, pod mur Nowogrodu;
Tam sobole ogony i srebrzyste zasłony,
I u kupców tam dziengi jak lodu.
   
Dua devas elfali, sub princ' Kejstut batali:
pereadu krucistoj ─ hundfratoj!
Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
briliantoj en pastraj ornatoj.
Niech zaciągnie się drugi w księdza Kiejstuta cugi,
Niechaj tępi Krzyżaki psubraty;
Tam bursztynów jak piasku, sukna cudnego blasku
I kapłańskie w brylantach ornaty.
   
Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
Za Skirgiełłem niech trzeci poza Niemen przeleci;
Nędzne znajdzie tam sprzęty domowe,
Ale za to wybierze dobre szable, puklerze
I innie stamtąd przywiezie synowę.
   
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj polinoj!
gajaj, kiel la junaj katetoj;
Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango,
la okuloj ─ brilantaj steletoj.
Bo nad wszystkich ziem branki milsze Laszki kochanki,
Wesolutkie jak młode koteczki,
Lice bielsze od mleka, z czarną rzęsą powieka,
Oczy błyszczą się jak dwie gwiazdeczki.
   
El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
antaŭ jaroj alportis edzinon...
Jam ne batas la koro ─ kun malĝojo, doloro
rememoras mi vian patrinon."
Stamtąd ja przed półwiekiem, gdym był młodym człowiekiem,
Laszkę sobie przywiozłem za żonę;
A choć ona już w grobie, jeszcze dotąd ją sobie
Przypominam, gdy spojrzę w tę stronę.
   
Kaj doninte konsilojn, li benadis la filojn;
la armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
eble falis en sangaj bataloj...
Taką dawszy przestrogę, błogosławił na drogę;
Oni wsiedli, broń wzięli, pobiegli.
Idzie jesień i zima, synów nié ma i nié ma,
Budrys myślał, że w boju polegli.
   
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
sub la burko objekto tre granda.
"Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?"
─ "Ne, patreto, filino Pollanda!"
Po śnieżystej zamieci do wsi zbrojny mąż leci,
A pod burką wielkiego coś chowa.
"Ej, to kubeł, w tym kuble nowogrodzkie są ruble?"
- "Nie, mój ojcze, to Laszka synowa".
   
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
sub la burko akiro tre granda.
"El Prusujo sak' plena, kun la sablo sukcena!"
─ "Bofilino, patreto, Pollanda!"
Po śnieżystej zamieci do wsi zbrojny mąż leci,
A pod burką wielkiego coś chowa.
"Pewnie z Niemiec, mój synu, wieziesz kubeł bursztynu?"
- "Nie, mój ojcze, to Laszka synowa".
   
Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
ion grandan li kaŝas sub vesto:
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
por la tria edziĝa la festo.
Po śnieżystej zamieci do wsi jedzie mąż trzeci,
Burka pełna, zdobyczy tam wiele,
Lecz nim zdobycz pokazał, stary Budrys już kazał
Prosić gości na trzecie wesele.

 

Vana plendo
de Adam Asnyk
Esperantigis Antoni Grabowski
Daremne żale
Adam Asnyk
 
   
Jen vana plendo kaj sopir',
Senforta la malbeno!
Pasintajn formojn sorĉa dir'
Ne kaŭzos al reveno!
Daremne żale – próżny trud,
Bezsilne złorzeczenia!
Przeżytych kształtów żaden cud
Nie wróci do istnienia.
   
 Mond' ne redonos, en regres',
Vidaĵojn de l' revado;
Eĉ fajro, glav', ne estas ĉes'
Al pensoj en kurado!
Świat wam nie odda, idąc wstecz,
Znikomych mar szeregu –
Nie zdoła ogień ani miecz
Powstrzymać myśli w biegu.
   
Kun vivo iri devas ni
Kaj novan vivon doni;
Sed ne per velka laŭrfoli'
Obstine kapojn kroni.
Trzeba z żywymi naprzód iść,
Po życie sięgać nowe...
A nie w uwiędłych laurów liść
Z uporem stroić głowę.
   
Ne fluos reen viva ond'!
Senfrukta peno ĉia;
Koler' senforta, ĉar la mond'
Sur vojo iros sia!
Wy nie cofniecie życia fal!
Nic skargi nie pomogą –
Bezsilne gniewy, próżny żal!
Świat pójdzie swoją drogą.
  (1877)

 

Ventego
(el la Krimeaj Sonetoj)
Adam Mickiewicz
Esperantigis Kalomano Kalocsay
Burza
(z Sonetów Krymskich)
Adam Mickiewicz
 
   
Ŝiriĝis vel', rompiĝis la direktil'. Tempesto!
Ekveas timo. Ĝemas pumpilo misaŭgura,
ŝiriĝis el la manoj la lasta stumpo ŝnura,
sangruĝa sun' subiras, kun ĝi: espera resto.
Zdarto żagle, ster prysnął, ryk wód, szum zawiei,
Głosy trwożnej gromady, pomp złowieszcze jęki,
Ostatnie liny majtkom wyrwały się z ręki,
Słońce krwawo zachodzi, z nim reszta nadziei.
   
Venteg' triumfe hurlas, kaj sur la ondo-kresto,
etaĝe leviĝanta el marĥaos' terura,
ekiris al la ŝipo la mort', kiel al mura
ruino la soldato kun sturm-ataka gesto.
Wicher z tryumfem zawył. a na mokre góry
Wznoszące się piętrami z morskiego odmętu
Wstąpił genijusz śmierci i szedł do okrętu,
Jak żołnierz szturmujący w połamane mury.
   
Jen, iuj svenas, iuj mantorde ĝemas vorton,
aŭ adiaŭbrakume sin tenas mortangore
aŭ preĝas antaŭ morto, por peli for la morton.
Ci leżą na pół martwi, ów załamał dłonie,
Ten w objęcia przyjaciół żegnając się pada,
Ci modlą się przed śmiercią, aby śmierć odegnać.
   
Flanksidas pasaĝero, kaj pensas li dolore:
feliĉa, kiu preĝas, kaj kiu perdas forton,
kaj kiu havas iun por adiaŭi plore.
Jeden podróżny śledział w milczeniu na stronie
I pomyślił: szczęśliwy, kto siły postrada,
Albo modlić się umie, lub ma z kim się żegnać.

 

 


Українська поезія.

La testamento
Taras Ŝevĉenko
esperantigis: Nadia Andrianova-Gordienko
Заповіт
Тарас Шевченко
 
Testament
Taras Ŝevĉenko
Przekład: Leon Pasternak
     
Post la mort' min enterigu
en patrujo kata,
meze de la stepo vasta
sur tumul' miljara.

Tiam Dnipron krutabordan.
la kampojn fekundajn
povus vidu mi kaj aŭdi
ondojn dum inundoj.

Kiam pelos el Ukrajno
for en bluan maron
Dnipro sangon makamikan, ‒
kampojn kaj montaron ‒

Ćion-ĉion mi forlasos
kaj flugos al Dio
arde preĝi ... Sed ĝis tiam
mi ne konas Dion.

Enterigu, vin kunligu,
la ĉenojn disŝiru,
bonvenigu la liberon ‒
al bataloj iru.

Kaj en granda familio,
nova kaj libera,
ne forgesu rememori
min per vort sincera.

Як умру, то поховайте
Мене на могилі
Серед степу широкого
На Вкраїні милій,

Щоб лани широкополі,
І Дніпро, і кручі
Було видно, було чути,
Як реве ревучий.

Як понесе з України
У синєє море
Кров ворожу... отойді я
І лани і гори —

Все покину, і полину
До самого Бога
Молитися... а до того
Я не знаю Бога.

Поховайте та вставайте,
Кайдани порвіте
І вражою злою кров’ю
Волю окропіте.

І мене в сем’ї великій,
В сем’ї вольній, новій,
Не забудьте пом’янути
Незлим тихим словом.

 
Kiedy umrę to na wzgórzu
Wznieście mi mogiłę,
Pośród stepu szerokiego
Ukrainy miłej.
 
Aby łany rozłożyste
I brzeg Dniepru stromy
Można było widzieć, słyszeć
Jego grzmiące gromy.
 
Gdzie uniesie z Ukrainy
Do sinego morza
Wrażą krew... dopiero wtedy
I łany, i wzgórza.
 
Wszystko rzucę i ulecę
Do samego Boga,
Aby modlić się... aż dotąd
Ja nie uznam Boga.

Pochowajcie mnie i wstańcie,
I kajdany rwijcie,
I posoką, wrażą juchą,
Wolność swą obmyjcie.

Mnie zaś w wielkiej już rodzinie,
W kraju wolnym, nowym,
Pamiętajcie wspomnieć czasem
Dobrym, cichym słowem.

(Perejasław, 25 grudnia 1845)

 

Полякам (Подай же руку козакові)
Тарас Шевченко
 
Do Lachów (Daj że rękę kozakowi)
Taras Ŝevĉenko
Przekład: ?
   
Ще як були ми козаками,
А унії не чуть було,
Отам-то весело жилось!
Братались з вольними ляхами,
Пишались вольними степами,
В садах кохалися, цвіли,
Неначе лілії, дівчата.
Пишалася синами мати,
Синами вольними... Росли,
Росли сини і веселили
Старії скорбнії літа...
Аж поки іменем Христа
Прийшли ксьондзи і запалили
Наш тихий рай. І розлили
Широке море сльоз і крові,
А сирот іменем Христовим
Замордували, розп’яли...

Поникли голови козачі,
Неначе стоптана трава,
Украйна плаче, стогне-плаче!
За головою голова
Додолу пада. Кат лютує,
А ксьондз скаженим язиком
Кричить: «Te Deum! Алілуя!..»

Отак-то, ляше, друже, брате!
Неситії ксьондзи, магнати
Нас порізнили, розвели,
А ми б і досі так жили.
Подай же руку козакові
І серце чистеє подай!
І знову іменем Христовим\
Ми оновим наш тихий рай.
Gdyśmy byli kozakami,
unii zaś nie było wcale,
żyło nam się doskonale.
Brataliśmy się z Lachami
dumni wolą i stepami.
Kwitły sady i dziewczyny,
jako białych lilji kwiatki;
pyszniły się z synów matki,
z synów wolnych... Wolne syny
rosły, ciesząc starszy wiek.
Aż krzyż między nami legł.
W imię Chrysta, gdy przybyli
księża, raj nasz zapalili,
i w szeroki wielki szlak
morze krwi i łez rozlali
i sieroty mordowali,
Chrystusowy czyniąc znak.

Głowy chylą się kozacze
jak zdeptane ździebła traw;
Ukraina ciężko płacze,
ścina głowy kat bez praw.
Kat bezecny tryumfuje,
a ksiądz obcą mową kracze
Te Deum'y, Alleluje!

O, tak, Lachu, druhu, bracie,
wróg nasz w księdzu i magnacie:
skłócili nas, rozdzielili,
a mybyśmy w zgodzie żyli!
Daj że rękę kozakowi,
serce czyste razem daj,
będziem w sobie Chrystusowi,
wznowim dawny, cichy raj!

   

Esperanto  jest syntezą języków europejskich