Transgentaro
Transhraničné rody

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова

 
Edward Tadeusz Wojtakowski
   

 

Esperanto – kontaktný jazyk pre vzdialených bratrancov

     Dum konstruado de genealogia arbo ampleksanta dekkelkajn generaciojn ni rapide renkontos branĉojn loĝantajn en aliaj landoj, kiuj parolas aliajn lingvojn. Tiam ni devos interrompi niajn genealogiajn esplorojn kaj ni devos komenci longjaran malfacilan lernadon de kelkaj naciaj lingvoj. Estas ja sciate, ke niaj foraj kuzoj en okcidentaj landoj ne lernos malfacilajn orienteŭropajn lingvojn. La plej bona solvo estus se genealogiaj societoj akceptus Esperanton kiel lingvon de internaciaj kontaktoj inter genealogoj de diversaj landoj. Jam post kelkmonata lernado oni povas facile interrilati esperantlingve je genealogiaj temoj.

   En orienteŭropaj landoj regas opinio, ke la mondo elektis jam la anglan kiel mondlingvon. Tio ne estas vero. Duono de angloj kaj usonanoj ne scipovas korekte skribi angle. Eŭropaj nacioj neniam konsentos, ke iliajn lingvojn oni traktu kiel malpli gravajn ol la angla. Kiel ekzemplon mi citos rezultojn de voĉdonado de legantoj de la aŭstra gazeto Der Standard en tiu afero. Redakcio de tiu gazeto starigis antaŭ sia legantaro jenan demandon:

Europa spricht in vielen Zungen - die meistgesprochene Sprache ist Englisch, gefolgt von Deutsch und Französisch. Soll eine davon "die" europäische Amtssprache werden? Welche Sprache sollte ein Europäer/eine Europäerin unbedingt beherrschen?

Eŭropo parolas multajn lingvojn – la plej uzata estas la angla, post ĝi la germana kaj la franca. Ĉu unu el tiuj lingvoj devas fariĝi la eŭropa ofica lingvo? Kiun lingvon devas nepre koni Eŭropano?

Redakcio de Der Standard donis jenajn elektoeblecojn:

elektoebleco traduko en Esperanton Voĉdonintoj Procento de voĉdonintoj
Esperanto - damit es endlich neben einer eigenen Währung auch eine eigene europäische Sprache gibt. Esperanto – por fine apud la komuna mono estu ankaŭ komuna eŭropa lingvo
 
6254 64,0
Deutsch la germana 1196 12,3
Englisch la angla 1075 11,0
Französisch la franca 765 7,8
Spanisch la hispana 97 1,0
Andere aliaj lingvoj 105 1,1
Die eigene Muttersprache reicht aus - Fremdsprachen werden völlig überbewertet. Kono de la propra gepatra lingvo sufiĉas – fremdaj lingvoj estas tro alte taksataj
 
275 2,8
Kune voĉdonintoj   9767  

        Ni vidas, ke la angla tute ne ĝuas respekton flanke de Eŭropanoj. Se malgrandaj popoloj ne voĉdonos konkorde por Esperanto en la Eŭropa Parlamento, la nuna stato daŭros senfine.

       Ludoviko Zamenhof sukcesis fari miraklan sintezon de eŭropaj lingvoj. Estas forigita senbezona balasto de finaĵoj kaj gramatikaj formoj. La fonetikan sistemon formas vokaloj kaj konsonantoj faciele elparoleblaj por ĉiu eŭropano. Multaj personoj opinias, ke dank' al genia sistemo de sufiksoj kaj prefiksoj, kaj ankaŭ dank' al kunigado de vortradikoj, esperanto estas la plej riĉa lingvo de la mondo. Kaj kelkajn mankojn en iuj fakoj lingvo ĝenerale uzata rapide kompletigos. Estas bezona nur kuraĝa politika decido pri rekono de esperanto kiel unu el lingvoj de la Eŭropa Unio, kaj vivo montros, ĉu venkos la angla, ĉu la neŭtrala esperanto.

       Bona kono de kelkaj lingvoj donas eblecon partopreni samtempe kelkajn kulturojn, tial laŭ niaj eblecoj ni devas ekkonadi aliajn etnajn lingvojn. Tamen homoj alvenante en la mondon, ne estas samgrade dotitaj per talento lerni lingvojn. Se ni komencos lingvolernadon de tiel malfacila kiel la angla, tiam nevidante rapidajn efektojn, ni povas tute senvolontiĝi al lingvolernado. Dume personoj, kiuj sian lingvistikan edukadon komencis de esperanto, rimarkas post kelkaj monatoj de lernado, ke flua ekrego de alia lingvo estas ebla, ke oni povas ne nur legi kaj paroli, sed ankaŭ pensi kaj sonĝi en alia lingvo. Tiam ili elektas, kiel la trian, lingvon de tiu lando, kiu ilin precipe interesas. Tamen la angla por multaj personoj estas tro malfacila por ekrego. Sufiĉas doni ekzeplon de Albert Einstein, unu el la plej geniaj mensoj en la homa historio. En aĝo de 54 jaroj li estis devigita elmigri el Germanio en Usonon, kie ĝis fino de sia vivo li ne sukcesis lerni korekte la anglan. Lia kunlaboranto la pola fizikisto Leopold Infeld skribis, ke Einstein konis nur 300 vortojn angle, malgraŭ ke li dum 22 jaroj laboris science en Usono. Ni, orienteŭropanoj, lernas nian nacian lingvon hejme de gepatroj, poste en antaŭlernejo kaj 12 jarojn en trigrada lernejo. Malgraŭ multjara lernado en nia plenkreskula vivo ni faras multajn lingvajn erarojn kaj lingvosciencistoj devas korekti nin. Civitanoj de okcidenteŭropaj landoj ne lernos la litovan, polan, aŭ ukrainan. Ili dum jaroj perfektigados en lernojoj siajn naciajn lingvojn kaj ĉiam superados nin, escepte nur se ni por egaliĝi kun ili, malzorgos niajn naciajn lingvojn, sed tiam ni perdos nian litovan, polan aŭ ukrainan identecon.


Raporto Grin


Ligiloj:
Universala Esperanto-Asocio  http://www.uea.org
Retejo de la Pola Esperanto-Asocio  http://www.esperanto.pl
Retejo de la Silezia Esperanto-Asocio 
Esperanto-Portalo „Ĝangalo“ http://gxangalo.com/
Interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań
Multmedia kurso de Esperanto en 29 lingvaj versioj (ar, bg, ca, cs, de, el, en, es, fa, fr, hi, hr, hu, is, it, ja, ko, lv, nl, pl, pt, ru, sk, sl, sr, sv, tr, vi, zh)  http://kurso.com.br/index.php?sk
  (senpaga elŝuto)
Kurso „Lernu“ https://lernu.net/sk
     
Multrimeda kurso de Esperanto  

En pasintaj jarcentoj niaj foraj kuzoj multfoje estis devigataj batali en kontraŭaj tranĉeoj de la fronto. Tiun dramon de kuzoj bele priskribis ĉeĥdevena aŭstra verkistino  Bertha von Suttner en sia libro Die Waffen nieder!. Esperanta traduko de Armand Caumont s.t.. For la batalilojn! (dosiero en la formato PDF)

Bertha von Suttner (1843-1914)  estis granda pacifistino kaj samtempe subtenantino de la lingvo esperanto. Sub ŝia influo Alfred Nobel fondis premion „ por tiuj, kiuj pliigis al homaro plej grandajn avantaĝojn“. Pro ŝia agado por interpopola kompreniĝo ŝi  ricevis en 1905 la Nobel-pacpremion. En telegramo adresita al la Dresdena Esperanto-Societo ŝi skribis „Esperanto kaj pacifismo estas kuzoj“.

Esperanto doma


mnohojazyčné webové stránky, ktoré informuje používateľov Internetuo o možnosti bezplatné a ľahké výučby esperanta
https://lernu.net/sk
http://kurso.com.br/index.php?sk
Esperanto je živý jazyk veľmi vhodný pre medzinárodnú komunikáciu so vzdialenými bratrancami