Transgentaro
Translimaj gentoj

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова

 

 

Internacia Esperantista Feriado en Sudetoj
Międzynarodowe Wczasy Esperanckie w Sudetach
Internationale Esperanto Ferienaufenthalt in den Sudeten
Vacancesn internationaux d'espéranto dans les Sudètes
Medzinárodná esperantská rekreácia v Sudetách
Mezinárodni esperantská rekreáce v Sudetách
Esperanto internazionale villegiatura nei Sudeti
International Esperanto Holiday in the Sudetes

 


Edward T. Wojtakowski

Międzygórze nia

Międzygórze nia
feriej' montara,
nesto familia,
loko senkompara.
Gastoj jam alvenas
al hotel' „Giganto“,
homon hom' komprenas
dank' al Esperanto.

Al la kurs' matene
iras patr' kun filo,
lernas nun sisteme
lingvon kun admiro.
Filinet' gracie
kun kastoroj ludas,
kaj patrin' pasie
Ĉe-metode studas.

 

Ripozdomo „Gigant“ en Międzygórze

Ripozdomo Gigant  ( foto: W. Knobloch)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 

 
Jen, Maria Neĝa
de la pap' kronita,
al ekskurso preĝa
ĉiujn nun invitas.
Venas al Maria,
jam de du jarcentoj,
pilgrimantoj piaj
el diversaj gentoj.

Parolemaj iĝas
korespondkursanoj;
ili tuj fariĝas
gesamideanoj.
Lingvon ili konas
nur el gramatiko,
tial nun bezonas
multe da praktiko.

Post la Sankta Meso en Esperanto (1975)

Post la Sankta Meso (1975). De lefte: pastro Henryk Paruzel  (Zabrze),
Janina Korytowska (Wrocław), Halina Brede (Kielce) kaj
Irena Szanser (Warszawa)  (foto: E. Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 

 
Esperantologoj
dum seminario
studas pri alvokoj
de l'Akademio.
For Problem' malnova
pri la „-ata -ita“,
ĉar la Zamenhofa
daŭre stil' validas.

Ĉe tabelo genta
sidas familio,
vigle prikomentas
nomojn sur folio.
Diras av' grizhara:
dank' al multa peno
estas nun pli klara
familideveno.

 

Ĉefa strato en Międzygórze  (foto: E. Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 

 
Sur herbej' karlino
al la sun' ekridas,
knaboj kaj knabinoj
ĉirkaŭ ĝi eksidas.
Bluaj gencianoj,
en arbar' filiko,
lernas nun infanoj
pri la botaniko.

Ŝvebas trans la valon
tiu ĝoja kanto,
ligas infanaron
bela Esperanto.
Jen alvenas voje
tri knabinoj junaj,
babiladas ĝoje
pri hobioj kunaj.

Karlino

Karlino (foto: E. Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 
Kiam dum siesto,
gastoj somerumas,
brava feriestro
sur balkon' cerbumas:
kiel pliriĉigi
la ripoz-programon,
al feri' certigi
la tutmondan famon.

Al „Fabelĝardeno“
gvidas ĉiĉeronoj,
al legendaj scenoj,
gnomoj kaj demonoj.
Font' eliĝas tie
tre junig-efika;
logas dumferie
tiu lok' mistika.

 

Soldato el Fabelĝardeno  (foto: E.Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 

 
Al Sneĵnik' ralie
iras gejunuloj,
marŝas energie
ĝojo en okuloj.
Sur junulaj brustoj
verdaj steloj brilas,
ĉirkaŭ en arbustoj
birdoj laŭte trilas.

Supre en arbaro
nigras mirtelberoj,
ĝojas infanaro,
plenas jam siteloj.
Ankaŭ maturiĝas
beroj vakciniaj
sakoj tuj pleniĝas,
gajas koroj niaj.

 

 Domo de Montspirito en Fabelĝardeno  (foto: E. Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'.

 

 
Anglo dum vespero
la lumbildojn montras,
pri la tuta tero
saĝe li rakontas.
Sidas ĉe prelego
preskaŭ nur olduloj,
ĉar al diskoteko
fuĝis gejunuloj.

Je tegmento lada
pluv' tamburas densa,
ĉambre regas frata
babilad' intensa.
El kongreso fotojn
kimro prikomentas,
gajajn anekdotojn
ŝerce li prezentas.

 

Akvofalo en Miedzygórze

Akvofalo en Międzygórze   (foto: W. Knobloch

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 
En la maskobalo
turko kun haremo,
negro el ĝangalo,
en turban' ulemo.
Gajnis ĉefpremion
la cigana paro,
aplaŭdegas tion
esperantistaro.

Dum programo arta
laŭte kantas svisoj,
ĝis vespero tarda
ripetiĝas bisoj.
Sur buŝharmoniko
ludas anglo rave
la popol' muzikon,
ĉiuj krias: brave!

 

Ĉifonula balo (1984)  (foto: J. Wojdak

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 

 
Ĉiujare venas
svedoj kaj italoj,
en montar' promenas
enamintaj paroj.
Flustras in' al viro
dum promen' arbare:
brava kavaliro
kisu senavare.

Ĉiuj nun eksciu,
ke post unu jaro,
en la lok' ĉi-tiu
iĝos ni edzparo.
En preĝej', surmonta,
nupte ĉe altaro,
lingvo la tutmonda
ligos nian paron.

 

 

Supra preĝejo en Międzygórze  (foto: E. Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 

 
Ĉirkaŭ fajr' arbare
sidas feriantoj,
zumas ĉegitare
esperantajn kantojn.
Nokto jam malfruas,
sed la amikaro
gaje rendevuas
meze de montaro.

Gaja kant' belsonas
ardas koroj junaj,
plezuregon donas
tiuj tagoj sunaj.
Ĉiujare nia
kolegar' ariĝas,
ĉiujare plia
amikec' ligiĝas.

 

 Międzygórze fotita de Jaworek  (foto: E. Wojtakowski)

Ho, Intermontejo 
─ kiel ĉarmas vi,
ĉiam ni memoros 
ravajn tagojn ĉi.

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

De Intermontejo 
monden flugu kri':
Vizitinda estas 
bela Silezi'!

 


Internacia Esperantista Feriado en Sudetoj

Adam Asnyk: Mateno en montaro  

Anna Mackiewicz: Omaĝe al Międzygórze

Edward T. Wojtakowski: Międzygórze nia


 https://www.goethe-verlag.com/book2/PL/

Vortaro • Słownik  pola ‒ esperanto  https://www.goethe-verlag.com/book2/_VOCAB/EO/EOPL/EOPL.HTM
Vortaro • Słownik  esperanto ‒ pola  https://www.goethe-verlag.com/book2/_VOCAB/PL/PLEO/PLEO.HTM
Frazlibro • Rozmówki  pola ‒ esperanto  https://www.goethe-verlag.com/book2/PL/PLEO/PLEO002.HTM
Frazlibro • Rozmówki  esperanto ‒ pola  https://www.goethe-verlag.com/book2/EO/EOPL/EOPL002.HTM

Linki do podobnych słowników i rozmówek dla esperanta plus 58 języków narodoych • Ligiloj al similaj vortaroj kaj frazlibroj por Esperanto plus 58 naciaj lingvoj


wielojęzyczne strony oferujące użytkownikom internetu przystępne nformacje o esperancie oraz bezpłatne kursy tego języka.
https://lernu.net/pl
http://kurso.com.br/index.php?pl
Esperanto to żywy język doskonale nadający się do międzynarodowej komunikacji z dalekimi kuzynami